Afriko perdas, ili gajnas: kiel Usono kaj Britio profitas de kuracista cerbofuĝado

Infano ekzamenata de kuracisto ĉe la Kalma kampadejo por Enlande Delokigitaj Homoj (Internally Displaced Persons, ISP) en Nyala, Suda Darfuro. Bildo el Fotoj de Unuiĝintaj Nacioj, la 6-a de decembro 2010 (CC BY-NC-ND 2.0).

Afriko eltenas pli ol 24% el la tutmonda ŝarĝo de malsanoj, kun nur 3% de la sanlaborantoj por flegi ĝiajn malsanulojn. Eĉ se tio estas daŭra problemo, la lastatempa KOVIM-19-a pandemio plu elmontris la mankojn de sansistemoj en la kontinento. Manko de alireblo al testoj, malabundo aŭ manko de (spir-)ventoliloj kaj aliaj medicinaj ekipaĵoj malfaciligis la strebojn por savi vivojn je la pinto de la infektiĝado. La ekzakta nombro de afrikaj sanlaboristoj kiuj estis infektitaj per KOVIM-19 ekde la komenco de la pandemio estas malfacile kalkulebla. Sed julie de 2020 la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) raportis ke la nombro estas pli ol 10 000, kiu aldoniĝis al la defioj pri maldisponebloj de sanlaborista forto ĉe la fronta linio.

Granda kaŭzanto de tia maldisponeblo de sanprofesiuloj estas la kreskiĝanta forfuĝo de cerboj, pro tio ke sanprofesiuloj el Afriko amase migradas al disvolviĝintaj landoj, kiel Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Kanado.

Kio kaŭzas tion kaj kion eblas fari pri tio?

La nesufiĉo de kuracistoj en Afriko

Kiel rekomendite de MOS (Monda Organizaĵo pri Sano), la ideala kuracisto-po-homa proporcio estas 1 po 1 000 personoj. Sed realvive, Afriko havas malaltan kvanton de unu kuracisto po 5 000 malsanuloj. Ĝis 2035, antaŭvidate estas ke la deficito estos je 4,3 milionoj da kuracistoj.

Unuiĝinta Reĝlando, kun loĝantaro de 68 milionoj da homoj, havas pli ol 370 000 kuracistojn, dum Niĝerio, kun 211 milionoj da homoj, havas malpli ol 75 000 kuracistojn laŭ MOS. Multaj el la kuracistoj laborantaj en Unuiĝinta Reĝlando devenas de Niĝerio kaj la nombro da niĝeriaj kuracistoj tie estas kreskanta. Ekzemple, en 2006 estis 2 692 niĝeriaj kuracistoj en la brita laborforto, kaj en 2018, tiu nombro pliiĝis ĝis 5 250. Tiujare, Unuiĝinta Reĝlando dungadis almenaŭ 12 novajn niĝeriajn kuracistojn ĉiusemajne, laŭ raporto.

En 2016, la eksa prezidanto de la Niĝeria Kuracista Asocio diris ke laŭtakse 8 000 niĝeriaj kuracistoj estis laborantaj en Usono. Studo el 2015 malkovris ke 86 procentoj el Internaciaj Afrik-edukitaj Diplomiĝintoj pri Medicino (African-educated International Medical Graduates (IMGs) en la usona laborforto venis el kvar landoj: Egiptio, Niĝerio, Sudafriko kaj Ganao. Krom kuracistoj, aliaj usonaj grupoj de sanrilataj okupiĝoj ankaŭ estas komponataj el granda procentaĵo de afrikanoj. Ekemple, 24 procentoj el la registritaj flegistoj, 20 procentoj el flegist-asistantoj, kaj 16 procentoj el personaj flegistoj estas el Afriko.

Kanado ankaŭ havas historion de kreskigado de sia medicina laborforto per afrik-trejnitaj kuracistoj. En 2019, la totala nombro de kuracistoj trejnitaj eksterlande estis 22 procentoj, inkluzive de afrikanoj. Aliaj landoj, inkluzivante Aŭstralion, Saud-Arabion kaj Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn tenas siajn altajn kvantojn pri kuracisto-po-homa proporcioj per dungado de medicinaj diplomitoj el afrikaj landoj.

Pli bona medio

La motivanta motoro de tiu amasa eliro estas la serĉo de pli verdaj paŝtejoj. “Mi forlasis Niĝerion ĉar mi volis enspezi pli, lerni novajn aferojn kaj labori en pli bona medio”, diris al Africa Renewal en 2016 niĝeria kuracisto kiu laboras en Usono. Malalta salajro, malmultaj labor-oportunoj, malbona infrastrukturo kaj malbonespera futuro por iliaj infanoj estas unu el la faktoroj respondecaj pri la amasa elmigrado de afrikaj sanlaboristoj.

Tiu jam delonga problemo havas kaj sanajn kaj financajn konsekvencojn. Malgraŭ havi nur 16% el la tutmonda populacio, Afriko respondecas pri malpli ol 1% el la tutmodaj elspezoj pri sano. Kaj je po-homaj indicoj, la resto de la mondo elspezas pli ol 10-foje pli pri sansistemo ol Afriko. Tiu akra financa malsameco multege efikas sur la sanlaboristaron kaj la saninstalaĵojn.

Averaĝe, kirurgoj en Novĵerzejo, Usono, enspezas 216 000 $ jare, dum iliaj samlaboruloj en Zambio enspezas 24 000 $ kaj averaĝe la kenjaj kuracistoj enspezas 6 000 $.

Estas 0,3 malsanulejaj litoj po 1 000 homoj en Etiopio, kompare al Germanio kun 8 litoj po 1 000 homoj. Estas kazoj de zimbabvaj kuracistoj operaciantaj per nudaj manoj pro manko de gantoj. Je la pinto de KOVIM-19 en 2020, la Centr-Afrika Respubliko, lando kun ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj, havis nur 3 spir-ventoliloj. Por ke Niĝerio malestigu sian sansisteman infrastrukturan mankon, ĝi bezonas investon de 82 miliardoj da usonaj dolaroj en la ŝtata sansistemo kaj pliajn 386 000 litojn por atingi la tutmondan meznombron de 2,7 litoj po 1 000 homoj.

Ĉio ĉi klarigas kial multnombraj afrikaj sanlaborantoj amase forlasas la kontinenton. Estante alte taksitaj enmigrintoj en siaj alvenlandoj, ili havas aliron al multaj padoj por enmigro, kio portas ilin al porĉiama restadpermeso. Tio inkluzivas la “Senfinan Restadpermson en Britio” (Indefinite Leave to Remain) kaj la “Dung-Bazitan Verdan Karton” (Employment-Based Green Card) en Usono, kiuj poste kondukas al ŝtataneco per naturalizado.

La kosto de cerbofuĝo

Kuracisto traktas pacientojn ĉe kliniko en Mukono, Ugando. Bildo de Arne Hoel/World Bank, la 12-a de marto 2003 (CC BY-NC-ND 2.0).

Multaj disvolviĝintaj ekonomioj ŝparis milionojn da usonaj dolaroj – je Afrika elspezo – pro cerbofuĝo. Studo de 2011 fare de Edward J. Mills, profesoro pri publika sano ĉe la kanada Otava Universitato, kaj aliaj esploristoj pri naŭ subsaharaj afrikaj landoj montris ke registaroj elspezis inter 21 000 $ kaj 58 700 $ por subvencii la edukadon de unu kuracisto.

Tiel, la malgajno de miloj da kuracistoj al aliaj landoj post diplomiĝo metas ĉiujn tiujn landojn en grandan financan perdon. La ĝenerala perdo pro malreveno estas taksata je miliardoj da dolaroj. Unuiĝinta Reĝlando estis raportita kiel la plej granda profitanto, kun 2,7 miliardoj da dolaroj, sekvata de Usono, kun 846 milionoj da dolaroj, laŭ raporto de la profesoro Mills kaj aliaj.

En 2010, la Monda Sana Asembleo adoptis agad-kodon pri internacia dungado de sanlaboristoj, kiu rekomendas ke riĉaj landoj pruntedonu financan asiston al landoj alfrontantaj mankon de sanlaboristoj. En tiu sama jaro, Usono, pere de sia Iniciato pri Medicina Edukada Partneriĝo, investis 130 milionojn da dolaroj por subteni medicinajn lernejojn en 12 subsaharaj landoj.

Kelkaj publikaĵoj starigis demandon pri la kialo malantaŭ la foriro de cerboj el Afriko al riĉaj landoj kaj ĉu tio devus esti rigardata kiel krimo. La agadkodo de la Monda Asembleo pri Sano ankaŭ provis bari la elfluadon de talentuloj, sed sen atingi tuŝeblajn plibonigojn, tiel ke ĉiutage pli da afrikaj sanlaboristoj enviciĝas por kuniĝi kun siaj kolegoj en la disvolviĝinta mondo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.