- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Perforto kontraŭ virinoj kreskas en Meksiko. Kiel meksikanoj perceptas ĝin?

Kategorioj: Latinameriko, Meksiko, Civitanaj komunikiloj, Sano, Virinoj kaj genro

Bildo inspirita de la protesta prezento gvidita de Elina Chauvet [1] en Meksikurbo [2] [eo], en kiu ruĝaj ŝuoj estis uzataj por reprezenti la foreston de virinoj. Ilustraĵo: Giovana Fleck [3]/Tutmondaj Voĉoj [4] (en: Global Voices).

En Meksiko [5] [eo], feminicidoj kreskis je 137% [6] inter 2015 kaj 2020; la registaro komencis formale monitori femicidon kiel specifajn krimojn en 2012. La meksika justico estas bedaŭrinde senefika, ĉar nur 27% de hommortigoj estas enketitaj [7] kaj nur 4% de femicidaj kazoj [7] iras al proceso.

La murdo de virinoj pro ilia sekso estas kerna problemo por la sano de virinoj en la lando. Tutmondaj Voĉoj pli profunde rigardis por kompreni kiel perforto kontraŭ virinoj estas perceptata en Meksiko kaj kia estas la respondo de la registaro.

Inter la 24-a kaj la 26-a de junio, ni faris tutlandan enketon pri publika opinio ĉe 625 meksikanoj reprezentantaj sekson, aĝon kaj partian apartenon de la nacia loĝantaro. Nia esplorado konfirmas, ke la plimulto de meksikanoj estas alarmita de perforto kontraŭ virinoj kaj ke multaj restas malkontentaj pri la maniero de prezidanto Andrés Manuel López Obrador [8] solvi ĉi tiujn problemojn.

Ni faris du demandojn: “Kiom vi estas zorgita pri krimoj kontraŭ virinoj en Meksiko?” kaj “Kiel vi taksus la agojn de la registaro de López Obrador rilate al krimoj kontraŭ virinoj?”. Ni trovis ke la plimulto de meksikaj respondantoj, sendepende de sia partia aparteno, sekso aŭ aĝo, estis modere aŭ ekstreme maltrankvila pri krimoj faritaj kontraŭ virinoj en ilia lando.

Copy: Pie Chart [9]
Infogram [10]

Kiom vi estas zorgita pri krimoj kontraŭ virinoj en Meksiko?

Virinoj nur iomete pli deklaras sin maltrankvilaj (83,86% kontraŭ 81,43%). Respondantoj inter 18 kaj 24 jaroj estis la malplej maltrankviligitaj (68,68% respondis esti “modere” aŭ “ekstreme” maltrankviligitaj, kompare kun pli ol 80% de la aliaj aĝoklasoj).

Maltrankvilo estis de 76,2% inter subtenantoj de la Partio de Laboro (PT) ĝis 88,5% inter subtenantoj de Partio pri Agado Nacia [11] (PAN).

Tamen, kiam oni petis taksi la reagon de la registaro de López Obrador al krimoj kontraŭ virinoj, respondantoj kiuj identigis sin kiel membrojn de la partio MORENA de López Obrador signife pli havis iom pozitivajn aŭ tre pozitivajn opiniojn (43,7%) ol tiuj kiuj estis ligitaj al aliaj politikaj partioj, la membroj de PAN estis tiuj kiuj malpli subtenis la registaron, kun 7,5%. Ĝenerale, nur 27,04% de la respondantoj havis pozitivajn vidpunktojn pri la klopodoj de la registaro.

Pie Chart [12]
Infogram [10]

Kiel vi taksus la agojn de la registaro López Obrador rilate al krimoj kontraŭ virinoj?

La partio MORENA de López Obrador ankoraŭ havas la leĝdonan plimulton, malgraŭ la perforto influanta la juniajn elektojn [13] kun la murdo de 34 politikaj kandidatoj antaŭ la elektoj. Inaj kandidatoj fariĝis ĉiam pli viktimoj de politika perforto [14]. Malgraŭ la publika agnosko de la registaro pri la problemo, ĝia vojo kontraŭbatali femicidon restas malpli klara.

En marto, dum la Virina Tago [15], pli ol 20 000 meksikanoj kolektiĝis en Meksikurbo [16] por protesti kontraŭ la subteno de prezidanto López Obrador al Félix Salgado Macedonio. Tiutempe, Salgado estis kandidato por guberniestro de la ŝtato Gerero [17] [eo], en sudokcidenta Meksiko, malgraŭ la akuzo ke li seksperfortis plurajn virinojn. Fronte al kritikoj pro sia subteno al Salgado kaj sia malestimo al seksaj krimoj, López Obrador deturnis la kritikon al la administracio kaj al la “dekadenco de novliberalismo [18]” kaj aliaj supozataj kaŭzoj de genra perforto [19].

En februaro, prezidanto López Obrador diris tre malmulte pri la femicido de Fátima Cecilia [20], sepjara, kaj ne uzis la esprimon femicido parolante pri ŝia morto, anstataŭe kulpigante socian kolapson [21] pro la kresko de femicidoj.

Same, la amaskomunikiloj mildige raportis la kazojn de femicido kaj hejma perforto kontraŭ virinoj, anstataŭ respondecigi la meksikan registaron pro ĝia senagado. La brutala murdo kaj senhaŭtigado de Ingrid Escamilla per la manoj de ŝia kunulo en februaro estis diskonigitaj de la amaskomunikiloj kiuj nomis ŝian morton kulpo de Kupido [22] [eo [23]], tio estas, kaŭzita de amo. Romantikigi femicidon kaj perforton kontraŭ virinoj nur plifortigas la toksan maĉisman kulturon en Meksiko, laŭ meksikaj feminismaj verkistoj [24].

Krome, Virinoj de Unuiĝintaj Nacioj [25] [eo] reliefigas la malfacilaĵojn kolekti fidindajn datumojn pri femicidoj. Meksiko ne havas la infrastrukturon aŭ ilojn por diferencigi la specojn de perforto kontraŭ virinoj, kio rezultigas subregistriĝon de femicidoj [26].

Virinoj kun pli malalta sociekonomika statuso daŭre estas misproporcie vundeblaj je seks-bazitaj krimoj [27], kaj femicidoj estas pli oftaj inter indiĝenaj populacioj en Meksiko. La pandemio [28] nur plimalbonigis la situacion, ĵetante 23 milionojn da virinoj al malriĉeco. Ciferoj de hejma perforto ankaŭ pliiĝis.

La familioj de la viktimoj, precipe la patrinoj de la viktimoj [7], plurfoje ricevis asertojn de la aŭtoritatoj, ke ili parte respondecas [7] pri la perforto kontraŭ virinoj kaj knabinoj. Ekzempe, se la patrino de viktimo laboris kiam ŝi estis infano, tiam ŝi ne pasigis sufiĉe da tempo kun sia filino. Male, se ŝi restis hejme por prizorgi sian familion, tiam ŝi dorlotis sian filinon.

Malgraŭ vasta zorgo pri krimoj kontraŭ virinoj kaj malkontento pri la respondoj de la registaro, estas neklare kiel fini la perforton…

NROj [29] helpis dokumenti kazojn de femicido kaj proponi konsilajn servojn al la familioj de viktimoj. En la ŝtato Ĉiŭaŭo [30] [eo], kiam privataj procesigaj rajtoj estis enkondukitaj en la ŝtatan juran kadron, advokatoj povis strategie procesi [7] kontraŭ krimintoj de femicidoj, helpante diskonigi ĉi tiujn krimojn kaj establi novajn jurajn precedencojn. Internacia kaj nacia premo ankaŭ igis Meksikon efektivigi politikojn [7], kiel pliigi punojn pro seksa perforto kaj aliĝi al la Konvencio pri Eliminado de Diskriminacio kontraŭ Virinoj. En 2020, la Ĉambro de Deputitoj [31] aprobis leĝproponon por pliigi la punojn pro femicido [32].

Tamen, la variado de laŭleĝaj normoj por femicido en la 32 ŝtatoj de Meksiko [33] kaj la ofta manko de plenumado de ekzistantaj leĝoj signifas ke la procentoj de perforto kontraŭ virinoj ne ŝanĝiĝos sen aldona premo.