La diplomatia lukto pri la nomo de Tajvano dum la Olimpiko

Retumantoj redaktis la flagon de la Ĉina Tajpeja Olimpika Komitato, kiu havas prunusan floron, je nacia flago de Tajvano. Ekrankopio el la Jutuba kanalo KT story.

La Olimpiko en Tokio de la jaro 2020 estis fruktodona por Tajvano, kies atletoj gajnis 10 medalojn, inkluzive orajn medalojn. Tamen kiam tajvanaj ormedalgajnintoj ekstaris sur la podio por ricevi siajn premiojn, ili estis akompanataj ne de la tajvana nacia flago, sed anstataŭe de la flago de la Ĉina Tajpeja Olimpika Komitato, kiu havas prunusan floron.

La tajvana teamo povas uzi nur tiun ĉi flagon dum la Olimpikaj Ludoj, ĉar la Internacia Olimpika Komitato (IOK) kaj la Unuiĝintaj Nacioj daŭre rifuzas permesi al Tajvano uzi ĝian oficialan nomon, kiu estas la Respubliko Ĉinio, aŭ ĝian komune uzatan nomon, kiu estas Tajvano, en internacia nivelo, pro la longdaŭra konflikto inter Ĉinio kaj Tajvano.

Tajvano estas fakte memstara ŝtato ekde 1949, kiam la Kuomintango (KMT), ankaŭ konata kiel la Ĉina Nacia Partio, estis venkita dum la Ĉina Enlanda Milito. Membroj de KMT fuĝis al Ĉinio kaj rekreis Respublikon Ĉinion sur la insulo. Tamen Ĉinio insistas ke ĝi havas suverenecon super Tajvano.

Respubliko Ĉinio aŭ Tajvano partoprenas la Olimpikajn Ludojn ekde 1932. Tamen ĝi bojkotis la Ludojn en 1976 kaj 1980, kiam la gastigantaj nacioj rifuzis permesi al la atletoj konkuri sub la nomo Respubliko Ĉinio.

La lando revenis al la Olimpikoj nur en 1984, post kiam en 1981 en Laŭzano (Lausanne) inter la Tajvana Olimpika Komitato kaj la Internacia Olimpika Komitato estis subskribita interkonsento.

La montrado de la tajvana nacia flago dum la Olimpikoj ĉiam estis delikata problemo. Dum la Olimpiko en Londono en 2012 multaj indignis post kiam la tajvana nacia flago estis forigita de la Londona Olimpika Komitato de strata reklamo.

Multaj tajvanaj atletoj diras ke tiu ĉi traktado estas humiliga kaj deprima. En 2018 Chi Cheng, iama ormedalgajninto de Olimpiko pri vojkampa atletiko, ekgvidis la organizaĵon “Kampanjo de tajvana teamo por la Olimpiko de 2020 en Tokio” por peti referendumon pri ŝanĝo de ĝia nomo de “Ĉina Tajpejo” al “Tajvano” en ĉiuj internaciaj sportaj konkuroj, inkluzive la Olimpikon de 2020 en Tokio.

Tiu ĉi referendumo okazis en novembro 2018. Tamen en julio 2018 la Orientazia Olimpika Komitato nuligis la rajton de Tajvano gastigi en 2019 la Orientaziajn Junularajn Ludojn kaj proparolanto de la ĉina Oficejo pri Aferoj de Tajvano diris ke tiu ĉi nuligo okazis responde al la referendumo. Je la sama monato, IOK sendis leteron al la tajvana registaro, avertante ĝin ke ĝi riskos sian eblecon partopreni la Olimpikon se ĝi ŝanĝos sian nomon.

Sur fono de internacia premo, 45,2% de la voĉdonintoj subtenis kaj 54,8% voĉdonis kontraŭ la referendumo pri la nomŝanĝo.

Tamen la problemo rilate nomon de Tajvano en internaciaj sportaj eventoj ne estas ankoraŭ solvita. Chi Cheng planis aranĝi la referendumon denove antaŭ la Olimpiko en Parizo en 2024.

Kvankam Tajvano ne povis oficiale ŝanĝi la nomon de sia teamo en la Olimpiko en Tokio,  la anoncistoj de la Tokiaj Olimpikaj Ludoj en la japana referencis la teamon “Tajvano” anstataŭ “Ĉina Tajpejo”, kiam la atletoj eniris la Olimpikan stadionon dum la malferma ceremonio. Multaj civitanoj de Tajvano dankis Japanion en sociaj retoj por ĝia rekono. Claire Wang, parlamentano el Tajvano, substrekis la momenton en sia Fejsbuk-paĝo:

剛看完東京奧運進場儀式,實在是好感動!

聽說日本NHK 在播報時,是用「台湾(タイワン)」來介紹我們。

真心希望有朝一日,我們能真正以台灣之名登場!

Mi ĵus spektis la malferman ceremonion kaj mi estis tiom kortuŝita! Mi aŭdis ke NHK prezentis nin kiel “Tajvanon” en japana elsendo. Mi vere esperas ke iutage ni povos uzi nian propran nomon, Tajvanon, por partopreni la Olimpikon.

Tamen tajvana diplomato Jhy-wey Shieh atentigis ke la internacia alvoko por nomŝanĝo ne estas praktika por Tajvano pro politika dinamiko ene de IOK:

我可以告訴各位,以中國的勢力,他們真的是作得到以「台灣官方主導正名公投」為由達到讓台灣選手不能參賽的目的!

台灣/Taiwan要正名,沒錯,但是可以自己作的事,為什麼要冒險交給反對者參與決定?國際奧委會是中國的場子,不是台灣人的

Mi povas diri al vi ke Ĉinio efektive havas la povon (en IOK) por malhelpi al tajvanaj atletoj partopreni la Ludojn, akuzinte la tajvanan registaron pri aranĝo de la referendumo. Estas vere ke Tajvano devus uzi la propran nomon de la lando. Tamen kial ni devas riski transdoni la decidon al nia oponanto? IOK estas ludejo de Ĉinio, ne de Tajvano.

Tamen Lee Yian, ĵurnalisto el Initium, ĉina enketa retejo, atentigis en Fejsbuko ke dum Tajvano konsentis partopreni la Olimpikon sub la nomo “Ĉina Tajpejo”, la ĉina registaro estonte povos provi ŝanĝi la nomon de “Ĉina Tajpejo” al “Ĉinio Tajpejo”:

今日你在中國官媒《新華網》輸入「中華台北」,已經搜尋不到任何詞條和報導了;在這屆東京奧運裡,中國也已經幾乎都是用「中國台灣」來稱呼台灣代表隊了。

Hodiaŭ se oni serĉas la terminon “Ĉina Tajpejo” en la ĉina amaskomunikilo Xinhua, oni povas trovi neniujn menciojn; Ĉinio uzas la terminon “Ĉinio Tajpejo” por referenci al la tajvanaj atletoj dum la Olimpiko en Tokio.

La termino “Ĉina Tajpejo” estas pli ambigua, ĉar “Ĉina” referencas al la lingvo aŭ la etneco de la han-ĉinoj. Aliflanke, “Ĉinio Tajpejo” sugestos ke Tajvano estas urbo ene de la Popola Respubliko Ĉinio, same kiel “Ĉinio Honkongo”. La ŝanĝo de terminoj povus plu subfosi la statuson de Tajvano kiel sendependa kaj aŭtonoma ŝtato.

Lee klarigis ke ekde 2016 Xinhua anoncis gvidlinion pri “Malpermesitaj kaj tiklaj terminoj en novaĵraportaĵoj” (《新聞信息報道中的禁用詞和慎用詞》) kaj en la sekcio rilate al “Internaciaj organizaĵoj kaj Neregistaraj organizaĵoj pri internaciaj ekonomio, negoco kaj komerco, kulturo kaj sporto”, pro kio reprezentantoj de Tajvano devas esti nomitaj kiel tiuj de “Ĉinio Tajvano” aŭ de “Ĉinio Tajpejo”. Novaĵaj amaskomunikiloj bezonas permeson de la Ministerio pri eksteraj aferoj aŭ de la Oficejo pri Aferoj de Tajvano por uzi la titolon “Ĉina Tajpejo” en siaj raportaĵoj.

Reunuiĝo de Tajvano kun Ĉinio iĝis ŝlosila komponanto de granda ĉina politika projekto de “rejuniĝo” sub la gvido de ĉina prezidanto Xi Jinping. En 2019 Xi klarigis ke la reunuiĝo kun Tajvano spegulos politikan modelon de Honkongo “Unu lando, du sistemoj”. La oficiala uzado de “Ĉinio Tajpejo” laŭas al politikaj ambicioj de Pekino.

Lee opinias ke la nomo de Tajvano dum Olimpikoj kaj aliaj internaciaj eventoj plu restos politika batalejo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.