Kritikoj en Kartvelio pri libro por povigi virinojn verkita de viroj

“Books HD” [eo: Libroj AT] de Abee5 (CC BY 2.0).

La libro Quiérete (eo: Amu vin), kiu kompilas 13 rakontojn de virinoj pri la stigmato kiun ili devis alfronti pro sia fizika aspekto, povas havi fonon de bonaj intencoj, sed ĝiaj redaktistoj estis akuzitaj pri maĉismo kaj nekompreno. La eldonisto, The Body Shop Georgia (eo: La Korpa Butiko Kartvelio) – la kartvela filio de la internacia parfumfirmao – la feminisma grupo GrlzWave kaj la urbodomo de Tbiliso [eo] klopodis potencigi virinojn per la libro, sed ricevis fortajn kritikojn pro dungado de sep viroj por verki la libron kaj nepago al la 13 virinoj kiuj kontribuis per rakontoj.

Quiérete estis prezentita la 26-an de julio en la urbodomo de Tbiliso, kaj rakontas la historiojn de 13 virinoj, akompanate de la komentoj de konata kartvela aŭtoro kiu pripensas la rakonton aŭ ofertas sian interpreton de ilia sperto, foje tute malĝuste. Reagoj plimalboniĝis kiam unu el la aŭtoroj estis publike akuzita pri seksoĝenado.

Pro ĉi tiuj kritikoj, The Body Shop Georgia pardonpetis, kvankam ĝi origine defendis la libron, kaj asertis ke la aŭtoroj nur provas imagi sin en la situacio de virinoj. La libro ne plu vendiĝas, kvankam proparolanto de kompanio diris ke ĝi restas libere havebla al ĉiuj kiuj volas ekzempleron. “Ni spertis la plej malbonajn ĉikanojn kaj perfortojn de kontraŭa sekso. Ni volas ke [viroj] ekparolu pri ĉi tio. Sed konsiderante la reagon, ni rimarkis ke ni faras eraron”, diris proparolanto de The Body Shop en intervjuo por OC Media.

“La historio de feminismo delonge prezentis la perspektivon de virinoj. Starigi projekton por povigi virinojn kun pripensoj de viraj aŭtoroj estas absurde, hipokrite kaj senefike”, diris al OC Media, Ida Bakhturidze, kunordiganto de la loka iniciato Kartvelaj Virinoj por Komuna Estonteco.

En konversacio kun openDemocracy, kartvela produktoro Elene Margvelaŝvili komentis kiom surprizita ŝi estis “ke neniu komprenis ke [la libro] ne servas la povigon de virinoj” ĝis la kritikoj komenciĝis.

Sed ne nur la mispaŝo lasi virojn rakonti virinajn historiojn estis malbone akceptita. Post kiam la libro estis publikigita, pluraj virinoj malkaŝis ke ili suferis seksĉikanadon de Giorgi Kekelidze, unu el la sep aŭtoroj de la libro. Kekelidze vizitis Fejsbukon por pardonpeti pro siaj eraroj en mesaĝo kiun li poste forigis, kaj anstataŭigis per simila.

En konversacio kun OC Media, proparolanto de The Body Shop konfesis ke la kompanio ne plenumis sian laboron. “Kiam ni elektis la verkistojn, nia granda eraro estis la manko de informoj [pri la akuzoj kontraŭ Giorgi Kekelidze], kaj ke ni ne bone esploris [la aŭtorojn].”

Laŭ OC Media, nur kvar el la sep aŭtoroj parolis pri sia interveno en la projekto por refuti la kritikon, la plejparto sen pardonpeti.

GrlzWave diris en komento skribita al OC Media ke ili malkonsentis dekomence kun la decido de The Body Shop engaĝi virajn aŭtorojn.

Samtempe, The Body Shop diris al Radio Tavisupebla, la kartvela servo de Radio Free Europe, ke tio estis bona leciono kaj ke ili planas engaĝi pli da spertuloj en estontaj projektoj.

Laŭ UN Women, “seksaj stereotipoj restas profunde enradikiĝintaj” en Kartvelio, kie patriarkaj tradicioj restas tre ĉeestaj. Alia studo, eldonita de la Monda Banko [eo], konkludas ke malgraŭ la signifaj progresoj pri genra egaleco en Kartvelio, defioj daŭras en areoj kiel edukado, dungado kaj politika partopreno, kaj ankaŭ risko de “stagno, kaj eĉ regreso”.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.