- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kartvela ŝtata sekureca servo akuzita pri amasa gvatado de publikaj personoj

Kategorioj: Kartvelio, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Parollibereco, Politiko, Regado, Teknikaro, GV Advocacy

“Sonregistrilo Nagra SNST” de Matt Blaze (CC -BY-NC-ND 2.0).

Ĉi tiu artikolo estis publikigita [1] en OC Media. Redaktita versio estas reproduktita laŭ interkonsento pri kundividado de enhavo.

Laŭ likigitaj dokumentoj, la Kartvela [2] [eo] Ŝtata Sekureca Servo spionis ĵurnalistojn, politikistojn de la opozicio kaj de la reganta partio, aktivulojn, pastrojn, komercistojn kaj aliajn publikajn personojn. La dokumentoj estis likigitaj al la poropozicia televido Mtavari Arĥi.

Inter tiuj spionitaj estas Salome Zurabiŝvili [3], prezidanto de Kartvelio, Tea Culukiani, ministro pri kulturo, kaj kinoreĝisoro Goga Ĥaindrava.

La 1-an de aŭgusto, en la programo “Mtavari Akcentebi [4]” (Ĉefaj Akcentoj) prezentita de Mtavari Arĥi, la direktoro de la kanalo, Nika Gvaramia, publikigis dokumentojn supozeble akiritajn de la Sekureca Servo kiuj detaligis kontraŭleĝe registritajn telefonajn kaj ĉeestajn konversaciojn. Inter la dokumentoj estis raportoj pri sekrete registritaj seksaj interagoj.

La kanalo ne publikigis la nomojn de la registritaj homoj, sed Gvaramia diris ke la dokumentoj inkluzivas la nomojn de homoj kaj iliajn personajn identigajn numerojn.

Pluraj el la tuŝitaj publike identigis sin, konfirmante la aŭtentikecon de la likado. Inter ili estis almenaŭ du ĵurnalistoj, Giorgi Mgeladze de RFE/RL kaj Nino Gelaŝvili de Formula.

La likigitaj dokumentoj estas de 2020 kaj inkluzivas personajn informojn, kiel detalojn pri la seksaj vivoj de la subjektoj kaj, en iuj kazoj, ilia seksa orientiĝo, kaj eĉ la nomojn de iliaj partneroj kaj parencoj.

Laŭ Gvaramia, Grigol Liluaŝvili, estro de la Sekureca Servo; vicĉefo Levan Akhobadze; kaj Koba Kobadze, direktoro de la Operaca-Teknika Agentejo de la Sekureca Servo, respondeca pri la kaŝa gvatado, respondecis pri la registradoj.

La Sekureca Servo malakceptis la akuzojn kaj negis ĉian delikton.

Kiuj estas la akuzoj?

La likigitaj dokumentoj estas dividitaj en du partojn. La unua, laŭ Gvaramia, konsistas ĉefe el interkaptitaj konversacioj pri la personaj vivoj de tiuj submetitaj al interkaptado. La dokumentoj ankaŭ inkluzivas konversaciojn inter registaraj oficialuloj, komercistoj, aktoroj, ĵurnalistoj, pastroj de malsamaj religioj kaj altrangaj oficistoj de la opozicio kaj la reganta partio.

“Altranga oficisto havas amrilaton kun ĵurnalistino kiu gravediĝis, kaj Bidzina Ivaniŝvili eksciis tion kaj devigis ŝin aborti”, legis Gvaramia el raporto dum la televida programo.

“Komercisto I, dungito de anonima kompanio, estis informita de D ke reprezentanto de opozicia partio, T, estas lesbanino. Laŭ D, antaŭ iom da tempo, T proponis al virino kiu havis intiman rilaton kun li, havi netradiciajn seksajn rilatojn”, estis alia el la eltiraĵoj de la dokumentoj.

Laŭ Gvaramia, ĉe la fino de ĉiu okazaĵo aŭ registrita konversacio, estas noto pri paŝoj kiujn la organizo devas fari, kutime instrukciantaj al ili “daŭrigi la operacajn agadojn”.

La dua parto de la dokumentoj havas sian originon en politika gvatado.

Unu el la likigitaj registraĵoj estas konversacio inter direktoro Goga Ĥaindrava kaj eksa ministro pri justico Tea Culukiani, kiuj parolas pri Nika Gvaramia kaj televida gastiganto Mtvari, Giorgi Gabunia.

Altrangaj oficistoj de la reganta partio, Kartvela Revo, neis la raportojn. Laŭ Irakli Kobaĥidze, prezidanto de la partio Kartvela Revo, la raportoj estas “fabelo”.

“Ni ne povas komenti pri la rakontoj kaj fantazioj de [Nika Gvaramia]”, diris Kobaĥidze post kiam la likigitaĵoj publikiĝis.

En deklaro lunde la 2-an de aŭgusto, la Ŝtata Sekureca Servo rompis sian silenton, nomante la akuzojn “misinformado” kaj “kontraŭŝtata agado”.

“En la kadro de la informa milito, iuj amaskomunikiloj utiligas ĉiujn metodojn por uzi la nunan situacion en la lando por atingi siajn proprajn politikajn celojn kaj plu dividi la socion”, diris la deklaro.

This misinformation serves to deliberately discredit the State Security Service, mislead the public, and incite distrust in state institutions.

Unfortunately, certain members of civil society and political parties, willingly or unwillingly, become participants in this provocative and damaging disinformation campaign for the state.

The State Security Service carries out its activities in full compliance with the Constitution and the norms of law.

Ĉi tiu misinformado servas por intence misfamigi la Ŝtatan Sekurecan Servon, erarigi la publikon kaj instigi al malfido en ŝtataj institucioj.

Bedaŭrinde, iuj membroj de la civila socio kaj politikaj partioj, intence aŭ neintence, partoprenas ĉi tiun kampanjon de misinformado provokan kaj nocan al la ŝtato.

La Ŝtata Sekureca Servo plenumas siajn agadojn kun plena respekto al la Konstitucio kaj juraj normoj.

Giorgi Mŝvenieradze, membro de la direktoraro de la jura pledgrupo de la Kartvela Demokratia Iniciato, estis sub gvatado kaj liaj konversacioj estis anonime malkaŝitaj en Mtavari Arĥi. Li refutis la rifuzojn de la Ŝtata Sekureca Servo en komento sub sia deklaro en Fejsbuko [5] [eo].

“Bone. Kiel Nika Gvaramia sciis la enhavon de mia konversacio de 2020?”, demandis Mŝvenieradze. “Mi interesiĝas pri via respondo kaj eble vi povas respondi al mi ĉi tie, ankaŭ aliaj interesiĝas”.