- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Dek unu jarojn post detrua tertremo, unu eĉ pli forta skuas Haition

Kategorioj: Karibio, Haitio, Civitanaj komunikiloj, Freŝa Novaĵo, Katastrofo

[1]

Grafikaĵo de la tertremo [2] kun forto de 7,2 kiu frapis Haition [3] [eo] je 8:29 atm la 14-an de aŭgusto 2021, de sismogramo prenita ĉe la sisma stacio sur monto Denham, Jamajko [4] [eo]. Foto [1] de James St. John en Flick (CC BY 2.0 [5]).

Je 8:29 atm la 14-an de aŭgusto, laŭ la loka tempo, Haitio denove sentis la efikon de potenca tertremo. La forto de la tertremo en 2010 [6], kiu kaŭzis grandegan perdon de vivoj kaj posedaĵoj, estis 7,0. Ĉi-lasta estis taksita havi magnitudklason de almenaŭ 7,2 kun epicentro [7] 12 km nordoriente de Saint-Louis du Sud, kaj ĉefe trafitajn areojn laŭlonge de la suda haitia duoninsulo Tiburon [8].

Ĉi-foje*, 225 homoj estis konfirmitaj [9] mortaj kaj 1500 vunditaj. Prezidanto Ariel Henry deklaris krizostaton [10].

Ĉi tiu tertremo havis pli intensan forton ol tiu de 2010, kaj ankaŭ okazis 3 km pli proksime al la surfaco, en profundo de nur 10 km, kaj estis sekvita de pluraj konsiderindaj postŝokoj, kiuj ekigis cunaman alarmon [11] [eo [12]] en la regiono:

For anyone who needs it: there was a large earthquake a little while ago. Here's the location. pic.twitter.com/gGLoQlTiEe [13]

— Brooklyn Cybele (@brooklyncybele) August 14, 2021 [14]

Por tiuj kiuj bezonas tion: okazis granda tertremo antaŭ iom da tempo. Jen la loko.

— Brooklyn Cybele (@brooklyncybele), la 14-an de aŭgusto 2021 [14]

La efikoj de la tertremo sentiĝis [15] en Dominika Respubliko [16] [eo], kiu havas limon kun Haitio, kaj ankaŭ en Kubo [17], Porto-Riko [18], Bahamoj [19], insuloj Turkoj kaj Kajkoj [20] kaj Jamajko [ĉiuj eo], do la ĵurnalo Jamaica Observer tuj demandis:

“Estis skuado, estis skuado”
Ĉu vi sentis ĝin?

En Tvitero [22] [eo], uzanto respondis:

“Estis skuado, estis skuado”
Ĉu vi sentis ĝin?
—————-
Tre potenca. Vekis min el profunda dormo, la lito, speguloj, pordoj, oni eĉ povis senti la movadon de la konstruaĵo dum ni pretiĝis ĉe la enirejo – Hughenden Kingston.

Ŝia sperto reliefigas la intensecon kiun haitianoj devis senti kiam okazis la tertremo, ĉar Kingstono [24] [eo], Jamajko, situas 479 km de la haitia ĉefurbo.

Kontakto de Tutmondaj Voĉoj [25] [eo] bazita en Haitio publikigis plurajn Vacap [26]-filmetojn registritajn de haitiaj retumantoj baldaŭ post la tertremo. Ili montras grandegajn kvantojn da ruboj de kolapsintaj domoj kaj detruitaj konstruaĵoj, kaj ankaŭ fuĝantajn homojn.

La civitana ĵurnalisto kiu registris la bildojn de la supra video diras: “Amikoj, ĉi tio okazas realtempe, realtempe!”. Konfirmante ke la tertremo ĵus okazis kaj ke ĝi estis tre forta, li aldonis: “Feliĉe por mi, la loko kie mi estas [loĝanta] ne disfalis. […] Dankon al Dio ĝi ne disfalis”. Li diras ke li fuĝis de la sceno kaj dankas esti en ordo.

La supraj bildoj montras scenojn de hotelo kun kiu kolapsis – laŭ la filmisto – “multaj homoj sube… multaj homoj”.

Ĉi tiu sceno montras la panikon de la homoj kiuj evakuis la areon tra stratoj kiuj jam komencis esti inunditaj.

Ĉi tiu filmeto, montranta scenojn de merkato, ŝajnas esti registrita en urbo nomata Pestel. Sabato estas la tradicia merkata tago en Haitio, kiam multaj homoj eliras por aĉeti siajn provizojn por la semajno. La voĉo aŭdebla en la video diras: “Estas homoj vunditaj, domoj platigitaj, estas homoj mortintaj […] Tiel rapide okazis”. Granda parto de la atesto ripetas la haitiajn kreolajn [31] frazojn “kraze net” kaj “kraze plat“, signifante “plene platigita”.

La Église Sacré Coeur des Cayes, preĝejo de la Sankta Koro, situanta en la havenurbo de Les Cayes sur la suda marbordo de la lando, ankaŭ kolapsis. La areo de Les Cayes ĝenerale spertis speciale fortan efikon:

Tertremo en Haitio, bonvolu HELPI, NUN!!! Cayes.

La tempo de la tertremo nur pliigas la problemojn de Haitio. La lando estas ankoraŭ skuita de la murdo [38] de prezidanto Jovenel Moïse kaj de la politika kaj sociekonomia malstabileco kiu ekzistis [39] antaŭ lia morto. Aldonu al tio la atlantikan uraganan sezonon, ĉar Haitio estis minacata de tropikaj ŝtormoj [40].

Oni antaŭvidas [41] altan nombron da viktimoj, kaj la damaĝoj estas jam signifaj. Tamen, en Tvitero, doktoro Judith Hubbard, struktura geologo, esperis [42] malpli multajn viktimojn, ĉar la tertremo okazis en lokoj kun malpli da loĝdenso ol tiu de 2010:

Katastrofa tertremo en 2010 en [geologia] fendosistemo de Haitio mortigis ĉirkaŭ 250 mil homoj. Espereble la pli malalta loĝdenso en ĉi tiu regiono, malproksima de Portoprinco [46] [eo], mildigas la efikon.
————–
La ĝisdatigita fokusa mekanismo por la tertremo de GFZ (GeoForschungsZentrum) indikas ke la rompo okazis sur la tero, kaj estis de oblikva puŝo, simila al tiu de 2010, kiu kombinas grandan tertremon kun preskaŭ vertikalaj fendoj kun grupo de pluraj malpli puŝaj tertremoj.

Tamen, estis konfirmitaj mortoj [47] en Les Cayes [48], kaj la areo de Jeremie laŭdire estis grave tuŝita ankaŭ. Bildoj [49] disvastiĝas de homoj savitaj de sub la rubo, kiel ĉi tiu en kiu junulino kaj infano vidiĝas eltiritaj de sub disfalinta domo:

Kvankam granda parto de la rakonto ĉirkaŭ ĉi tiu lasta natura katastrofo difinas Haition kiel la “plej malriĉan landon en la okcidenta hemisfero”, iuj uzantoj de Tvitero memorigis al homoj [51] ĝuste kial tiel estas. Dume, haitianoj kuniĝis por trovi solvojn tuj poste, ili kreis savgrupojn kaj helpis unu la alian, tiel montrante sian forton, fortikecon kaj decidon superi ĉion, denove.

*La prezentitaj datumoj ne estas ĝisdataj. Ĝis la 19-a de aŭgusto 2021, la nombro de mortintoj kreskis al ĉirkaŭ du mil, dum la nombro de vunditoj superas naŭ mil naŭcent, laŭ raporto [52] de UN [53].