De Meksiko al Aŭstralio, indiĝenaj junuloj reinventas Interreton por siaj lingvoj

Bildo kreita de Isela Xospa, sub kopirajto, uzata de Global Voices kun ŝia permeso.

Ekzistas ĉirkaŭ 7 000 lingvoj en la mondo, sed nur 10 dominas Interreton. La angla unuas, kun 25,9 elcentoj de reta enhavo, sekvata de la ĉina, la hispana, la araba, la portugala, la indonezia, la franca, la japana, la rusa kaj la germana. Fronte al ĉi tiu realeco, indiĝenaj junuloj de Meksiko al Aŭstralio estas kreantaj spacojn por siaj lingvoj en Interreto.

Kvardek elcentoj el ĉiuj lingvoj troviĝas en “iu nivelo de endanĝeriĝo”, laŭ UNESKO, kaj indiĝenaj lingvoj estas aparte je risko, ĉar hegemoniaj lingvoj atingas edukadon, registarojn kaj komunikilaron tutmonde.

La 13-an de julio, aktivuloj pri indiĝenaj lingvoj de Meksiko kaj Aŭstralio kundividis strategiojn dum reta konferenco kunorganizita de Global Voices kaj First Languages Australia, kun la subteno de la ambasadejo de Aŭstralio en Meksiko.

Ekzistas 68 indiĝenaj lingvoj en Meksiko kaj 250 en Aŭstralio, kio igas ĉi tiujn landojn parto de la plej diversaj lingvaj lokoj de la planedo, kune kun Papuo-Nov-Gvineo, Niĝerio, Indonezio, Barato kaj Brazilo, interalie.

“Aŭstralio kaj Meksiko estas du landoj kiuj rezultas de kolonioj kaj altrudo de hegemonia lingvo” diris la gvidanto de la diskuto, Isela Xospa, naŭatla [eo] indiĝena desegnisto. Por ŝi, tiu ĉi situacio igas onin vidi kaj kompreni la mondon en nur unu lingvo, kio estas grandega perdo.

“Estas tre grave kompreni ke Interreto estas regata de hegemoniaj lingvoj. Oni povas aliri Interreton se oni scipovas la hegemonian lingvon, sed ne en sia propra lingvo” diris ŝi. Isela argumentas ke tiu ĉi estas unu el la kialoj pro kiuj junuloj ne vidas sin mem interrete kaj povas forlasi sian lingvon.

La diskutintoj agnoskis ke junuloj parolas siajn praulajn lingvojn malpli ofte, ĉefe pro malkonektiĝo kun siaj pliaĝuloj. Gepatroj ne konas aŭ ne instruas siajn lingvojn al siaj gefiloj tiom ofte, lasante tiun ĉi taskon al la geavoj, se ili troviĝas en la ĉirkaŭaĵo.

Joaquín Yescas Martínez, zapoteka [eo] Xhidza viro el Oaĥako, Meksiko, klarigis: “Multaj gepatroj timis lernejojn; ili estis punitaj [pro la parolado de sia lingvo] kiam ili estis pli junaj en lernejoj. Pro tiu timo, multaj kolegoj de mia generacio ne parolas sian lingvon.”

Igi indiĝenajn lingvojn pli ubikvaj interrete povus havi rolon en la allogado de junuloj por lerni, praktiki kaj perdi la honton paroli sian lingvon.

“Kiam junuloj povas vidi kaj aŭdi ke ilia lingvo estas uzata, kundividata kaj alirebligata en popularaj socimediaj platformoj interrete, tio kuraĝigas ilin priserĉi kaj kundividi sian lingvon kaj kulturon” diris Annalee Pope, Wakka Wakka virino el Centra Kvinslando, Aŭstralio.

Ne temas nur pri uzado de indiĝenaj lingvoj en popularaj retaj platformoj, sed ankaŭ pri imagado de novaj por proprigi Interreton. Ekzemple, Rachel Dikul Baker, Yolŋu virino el la Norda Teritorio de Aŭstralio, pledas por novaj interretaj domajnoj kiuj uzu ŝian lingvon Yolŋu Matha kaj spegulu la filozofion Yolŋu pri la parenceca sistemo – kultura regularo en kiu infanoj lernas sian specifan rilaton al ĉiu alia Yolŋu kaj al multaj elementoj de la natura mondo.

“La parenceca sistemo Yolŋu estas rilato al la lando, rilato al tio, kio troviĝas en la lando, inkluzivante homojn kaj lingvojn” diris ŝi. “Multaj el la malkonektiĝoj okazas pro tio ke la interretaj domajnoj ne estas en Yolŋu; do lingva lernado interrete ne estas planata laŭ la parenceca sistemo Yolŋu.” En sia organizaĵo, Aborigena Korporacio ARDS, ŝi helpas disvolvi “parencecbazitan lingvan platformon Warami” diris ŝi.

Aktivuloj pri indiĝenaj lingvoj de Meksiko al Aŭstralio kundividis strategiojn dum reta konferenco kunorganizita  de Global Voices kaj First Languages Australia, kun la subteno de la Ambasado de Aŭstralio en Meksiko, la 13-an de julio 2021.

Liaflanke, Joaquín revas pri libera programaro kaj sociaj medioj kreataj de kaj por indiĝenoj, en siaj lingvoj. Aldone al sia pledado por libera programaro, Joaquín kunfondis kaj laboras por pluraj iniciatoj celantaj disvastigi la uzadon de la lingvo Xhidza. Li vidas siajn du pasiojn miksiĝantaj por krei novajn spacojn interrete.

Li ŝatus vidi kreskantan reton de ciferecaj aktivuloj kiuj laboras por plibonigi interretan aliron en komunumoj en kiuj cifereca aliro estas malabunda, sed kiuj ankaŭ antaŭenigas indiĝenajn “komunumbazitajn-interretojn” por kundividi informojn.

“Ni povas krei niajn proprajn sociajn mediojn ene de [indiĝenaj] komunumoj kaj estigi pli da parolantoj; ni povas krei aliajn interretajn retojn kun pli da enhavo en nia lingvo” diris li.

Parolanto de la majaa [eo], María Lilia Hau Ucan, kiu devenas el Kinil, Jukatanio, Meksiko, esprimis esperon vidi ke junuloj en Jukatanio esprimos sin mem kreeme en siaj indiĝenaj lingvoj per kantoj, poezio kaj aliaj rakontformoj.

“Ili alproprigas al si la lingvon kiam ili verkas, kio mirindas. Ekzistas ankaŭ grupoj de junuloj kiuj engaĝiĝas en komunumaj radiostacioj, elsendado, periodaĵoj, sociaj retoj… ili eĉ provas transdoni la lingvon instruante ĝin per TikTok.”

Ekzemple, en Latinameriko, ekzistas kontoj en TikTok por lerni la naŭatlan de El Salvadoro, la majaan kakĉikelan de Meksiko kaj Gvatemalo, la kiĉuan de Ekvadoro, kaj la vaoranan de la Amazonia Ekvadoro. Ĝenerale, “Native TikTok”, kie junuloj kundividas indiĝenan kulturon, humuron kaj petojn pri rajtoj de indiĝenoj kaj rajtoj je tero, signife kreskis en la platformo. Ekzistas ankaŭ apoj por lerni indiĝenajn lingvojn en Meksiko kaj Aŭstralio.

Muziko estas alia maniero en kiu indiĝenaj junuloj kunpartigas siajn lingvojn. Repisto Baker Boy kantas en sia denaska lingvo, Yolŋu Matha, same kiel en la angla, en sia kanto Meditjin, kun JessB:

Kantisto Sara Curruchich el Gvatemalo kantas en sia denaska lingvo majaa kakĉikela kaj en la hispana. Ŝi ankaŭ pledas por lingvaj kaj homaj rajtoj antaŭenigante indiĝenajn rajtojn en muziko. En 2020, ŝi kreis ludliston en Spotify kun indiĝenaj virinoj de la tuta mondo, titolitan Voces de Mujeres Indígenas IXOQI (Voĉoj de indiĝenaj virinoj).

“Estas homa rajto por indiĝenaj popoloj paroli sian lingvon, sin esprimi, sociumi, kaj ne honti pro ĝia parolado” diris Isela Xospa.

Vi povas spekti la registraĵon de la reta konferenco “Indiĝenoj+Cifereco: kiel junuloj revigligas siajn denaskajn lingvojn en Interreto” hispanlingve.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.