Rusia interreta cenzuristo blokas la retejojn de la teamo de Navalnij

A screenshot from globalcheck.net showing the accessibility of navalny.com in the past 24 hours up to 15:20 GMT+1 on July 26, 2021. A sharp drop in accessibility can be observed around 8:30 GMT+1.

Ekrankopio de globalcheck.net montranta la alireblecon de navalny.com dum 24 horoj ĝis 16:20 UTK+1 (18:20 Moskva tempo) la 26-an de julio 2021. Akra falo de la alirebleco estas observata ĉirkaŭ 9:00 UTK+1 (11:00 Moskva tempo).

Roskomnadzor, la rusia registara agentejo redpondeca pri monitorado kaj cenzurado de la interreto en Rusio, blokis la retejon de la malliberigita opozicia gvidanto Aleksej Navalnij por uzantoj en Rusio [eo].

La 20-an de julio, la teamo de Navalnij raportis per Telegramo [eo] ke la ĉefa retejo, navalny.com, free.navalny.com kaj 40 aliaj retpaĝoj por la nacia retejo de kampanjaj oficejoj de Navalnij estis aldonitaj al la rusia ŝtata registro de blokitaj retejoj. La publika spegulo de la nigra listo, administrata de Roskomsvoboda, grupo pri ciferecaj rajtoj, konfirmas ke pluraj retejoj de Navalnij estis aldonitaj al la listo la 26-an de julio, kreskigante la nombron de blokitaj retejoj de Navalny ĝis 79.

A screenshot posted by Team Navalny to their Telegram channel on July 26 of a browser message saying Navalny's website is blocked.

Ekrankopio de la teamo de Navalnij ĉe ĝia Telegram-kanalo la 26-an de junio 2021, montranta mesaĝon anoncantan ke la retejo estas blokita.

¡Este recurso esta bloqueado! Sobre la base del decreto del Gobierno de la Federación Rusa 1101 del 26 de octubre de 2012, y de acuerdo con los artículos 9 y 151 de la ley federal 149-FZ del 27 de julio de 2016, “Sobre información, tecnologías de la información y protección de la información”, ¡este recurso contiene información cuya difusión en la Federación Rusa está prohibida!

Ĉi tiu rimedo estas blokita! Surbaze de la dekreto de la Registaro de la Rusia Federacio 1101 de la 26-a de oktobro 2012, kaj laŭ artikoloj 9 kaj 151 de la federacia leĝo 149-FZ de la 27-a de julio 2016, “pri informoj, informaj teknologioj kaj protektado de informoj”, ĉi tiu rimedo enhavas informojn kies disvastigo en Rusia Federacio estas malpermesata!

Laŭ Roskomnadzor, ĝi agis laŭ peto de la rusia Ĝenerala Prokurorejo, kvankam la oficiala kialo de la blokado restas nekonata. La urba kortumo de Moskvo [eo] klasifikis la Fondaĵon Kontraŭ Korupto de Aleksej Navalnij (FBK), la Fondaĵon pri Protektado de Civitanaj Rajtoj, kaj ties regionajn kampanjajn sidejojn kiel “ekstremismajn organizaĵojn”, tiel haltigante iliajn agadojn en Rusio.

La aktivula teamo de Navalnij diris ke ĉi tiu rimedo estis “atendita” kaj instigis anojn aliri la blogon de la politikisto per poŝtelefonaj programoj, ankoraŭ haveblaj al rusiaj uzantoj ĉar “ne ekzistas maniero bloki ilin”. Ili ankaŭ raportis ke la retejo de la projekto pri registrado de balotantoj, Umnoje Golosovanije (Inteligenta voĉdono), restis alirebla kaj instigis uzantojn registriĝi. La kanaloj de la teamo de Navalnij en YouTube [eo] restas ankaŭ alireblaj.

Roskomsvoboda poste trovis ke pluraj aliaj retejoj ankaŭ estis blokitaj, inkluzive de tiuj administritaj de kunlaborantoj de Navalnij, Ljubov Sobol kaj Leonid Volkov. Aliaj URL-oj en la nigra listo inkluzivas la oficialajn retejojn de la Kontraŭkorupta Fondaĵo (fbk.info), la Instruista Sindikato (teachers-union.ru) kaj la Medicina Sindikato (alyansvrachey.ru), organizaĵoj kiuj kunlaboras kun la movado de Navalnij, kaj retejoj por kontraŭkoruptaj projektoj de Navalnij, RosZKH kaj RosYama.

Nuntempe, Aleksej Navalnij pasigas du jarojn kaj duonon da malliberigo post kiam moskva kortumo restarigis lian punon en februaro 2021, pro supozata malobservo de lia kondiĉa liberigo en 2020, dum resaniĝo en germana kliniko post supozata venenmurdo-atenco.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.