- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Tutmonda enketo malkaŝas, ke Projekto Pegazo estis identigita en Azerbajĝano kaj aliloke

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Azerbajĝano, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Freŝa Novaĵo, Homaj rajtoj, Interreta aktivismo, Juro, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Parollibereco, Politiko, Regado

Tagojn post kiam tutmonda enketo titolita Projekto Pegazo [1] malkovris kiel truda softvaro [2], nomita Pegazo, estis uzata por celi ĵurnalistojn, defendantojn de homaj rajtoj, aktivulojn kaj politikajn gvidantojn tra la mondo, lando kiu uzis ĉi tiun teknologion restis silenta. Ĝis nun, la azerbajĝanaj aŭtoritatoj sindetenis komenti siajn gvatajn politikojn aŭ siajn rilatojn kun la Grupo NSO, israela gvatfirmao kiu vendas la Pegazo-programon. Laŭ likintaj datumoj, ĉirkaŭ mil telefonnumeroj apartenantaj al uzantoj en Azerbajĝano [3] [eo] estis identigitaj [4], kiel tiuj de eminentaj ĵurnalistoj, redaktistoj, defendantoj de homaj rajtoj, advokatoj kaj politikaj aktivuloj, same kiel de iliaj amikoj kaj familianoj.

Projekto Pegazo

A successful Pegasus infection [5] gives NSO customers access to all data stored on the device. An attack on a journalist could expose a reporter’s confidential sources as well as allowing NSO’s government client to read their chat messages, harvest their address book, listen to their calls, track their precise movements and even record their conversations by activating the device’s microphone.

Pegasus infections can be achieved [6] through so-called “zero-click” attacks, which do not require any interaction from the phone’s owner in order to succeed.

Sukcesa Pegazo-infekto [5] donas al NSO-klientoj aliron al ĉiuj datumoj stokitaj en la aparato. Atako kontraŭ ĵurnalisto povus malkaŝi konfidencajn fontojn de raportisto, kaj permesi al la registara kliento de NSO legi ties retbabilajn mesaĝojn, kolekti ties adresaron, aŭskulti ties vokojn, spuri ties precizajn movadojn kaj eĉ registri ties konversaciojn per la mikrofono de la aparato.

Pegazaj infektoj povas esti realigataj [6] per tiel nomataj atakoj “nulo klakoj”, kiuj ne bezonas ian ajn interagon de la posedanto de la telefono por sukcesi [aliri datumojn en la aparato, ndlt].

Dum monatoj, Forbidden Stories [Malpermesitaj Rakontoj, ndlt], ne-profitcela [7] pariza [8] ĵurnalisma organizaĵo, la Sekureca Laboratorio de Amnestio Internacia [9] kaj pli ol 80 ĵurnalistoj de 17 amaskomunikiloj kunlaboris [10] por identigi la homojn celitajn de la trudema NSO-programaro [11] post kiam likintaj datumoj rivelis ke 50 000 telefonnumeroj en 50 landoj estis eventuale celataj. Ĝis nun, la grupoj eksciis kie Pegazo estis uzita: Barejno [12], Hungario [13], Barato [14], Kazaĥio [15], Meksiko [16], Maroko [17], Ruando [18], Sauda Arabio [19] kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [20] [ĉiuj eo]; kaj ili identigis 14 mondajn gvidantojn, plus 180 sendependajn ĵurnalistojn, redaktistojn kaj raportistojn kiuj estis atakitaj.

Ne ĉiuj [21] 50 000 telefonnumeroj estis la celo de sukcesa kodrompa provo. Kaj sen teknika ekzameno, ne eblas scii ĉu aparato estis invadita [1] aŭ ne. La Sekureca Laboratorio de Amnestio Internacia povis fari teknikajn ekzamenojn [22] en 67 telefonoj ĝis la 23-a de julio, kaj 37 montris signojn de Pegazo.

Kiu estas en la listo?
Serĉu la datumojn kaj eksciu pli pri homoj tra la mondo elektitaj por esti submetitaj al spionaj programoj de la NSO-grupo.
———————-
La interaga prezento permesas esplori la dekojn da ĵurnalistoj, aktivuloj kaj aliaj celitaj de altnivela israela spiona softvaro.

Organized Crime and Corruption Reporting Project (@OCCRP), la 22-an de julio 2021 [24].

La NSO-Grupo

NSO Group insists [1] that it sells its software only to governments, suggesting that the clients in these countries represent intelligence services, law enforcement agencies, or other official bodies.

La NSO-grupo insistas [1] ke ĝi vendas sian softvaron nur al registaroj, kaj sugestas ke klientoj en ĉi tiuj landoj reprezentas spionservojn, policajn agentejojn aŭ aliajn oficialajn instancojn.

La NSO-Grupo estis kreita en Israelo [25] [eo] en 2010 de Niv Carmi, Shalev Hulio kaj Omri Lavie. En sia retejo, la kompanio asertas disvolvi teknologion “por preventi kaj esplori terorismon kaj krimojn”, sed la gvata teknologio ŝajnas esti uzata kontraŭ disidentoj, ĵurnalistoj kaj aktivuloj tra la mondo. Enketoj de la Civitana Laboratorio (Citizen Lab) malkaŝas ke Pegazo de NSO estas uzata kontraŭ disidentoj almenaŭ ekde 2016 [26] en multaj landoj.

En 2019, la kompanio estis atakita kiam aperis akuzoj [27] ke ĝi infektas la aparatojn de uzantoj per vermoprogramoj penetrante per Vacapo [28] [eo]. Responde, Vacapo kaj ĝia gepatra kompanio, Fejsbuko [29], procesis [30] kontraŭ la NSO-Grupo. En julio 2020, juĝisto de la usona federacia kortumo verdiktis [31] ke la proceso kontraŭ la NSO-Grupo povus daŭri, malgraŭ la argumentoj de la kompanio kiu indikis ke “ĝiaj komercaj rilatoj kun eksterlandaj registaroj donas al ĝi imunecon kontraŭ procesoj prezentitaj en la usonaj tribunaloj sub la Leĝo pri Eksterlandaj Suverenaj Imunecoj (FSIA, akronimo en la angla) [32]”. En decembro 2020, Microsoft [33] [eo], Google [34] [eo], Internet Association [35][en], GitHub [36] [eo] kaj LinkedIn [37][eo] aliĝis [38] kiel partioj al la daŭra jura batalo de Fejsbuko kontraŭ NSO. La plej freŝa kunsido [39] okazis en aprilo 2021 kaj, laŭ Politico [40], ŝajnis “malverŝajne ke la NSO-Grupo venkos”. Josh Gerstein, raportisto pri juraj aferoj de Politico, rimarkis [41]:

Even if the firm’s effort to head off the suit fails, it could continue to fight the case in the trial court, but will likely be forced to turn over documents about its development of Pegasus and make executives available for depositions.

Eĉ se la klopodoj de la kompanio por eviti la proceson malsukcesos, ĝi eble daŭre kontestos la kazon en tribunalo, sed verŝajne estos devigata transdoni dokumentojn pri la disvolviĝo de Pegazo kaj disponigi gvidan personaron por atestoj.

Aldone al la juraj bataloj de NSO, la kompanio alfrontis kritikojn de diversaj internaciaj organizaĵoj pri homaj rajtoj.

En aprilo 2021, naŭ internaciaj organizaĵoj pri homaj rajtoj kaj gazetara libereco [42] sendis leteron [43] al Chaim Gelfand, vicprezidanto pri regulkonformiteco de la NSO-Grupo, petis [44] la kompanion “respekti siajn devontigojn plibonigi travideblecon super la vendoj de sia altnivela spiona softvaro kaj havi taŭgan diligentecon protekti homajn rajtojn”. La letero ankaŭ malakceptis [45] la asertojn de la NSO-Grupo “pri ĝia nekonfirmita plenumo de la normoj pri homaj rajtoj”.

Ron Deibert, direktoro de Citizen Lab en la Universitato de Toronto [46] [eo], konsideras [45] la asertojn de NSO ke ĝi aliĝas al la normoj pri homaj rajtoj [47] kiel “nura teatro”.

The spectacle might be a mildly entertaining farce were it not for the very real and gruesome way in which its spyware is abused by the world’s worst autocrats. NSO’s irresponsible actions have proven their words are nothing more than hand-waving distractions from the harsh reality of the unregulated marketplace in which they, and their owners, thrive and profit

La spektaklo povus esti iomete amuza farso se ĝi ne estus la tre reala kaj terura maniero per kiu la plej malbonaj aŭtokratoj de la mondo misuzas siajn spionajn programojn. La nerespondecaj agoj de NSO montris ke iliaj vortoj estas nenio alia ol distroj de la severa realeco de la nereguligita merkato en kiu ili, kaj iliaj posedantoj, prosperas kaj profitas.

Antaŭ du jaroj, David Kaye, tiama speciala raportanto de Unuiĝintaj Nacioj [48] [eo] pri esprimlibereco, alvokis [48] al moratorio pri vendo de spiona softvaro en la stilo de NSO al registaroj, ĝis realigeblaj eksportaj kontroloj povas esti efektivigataj. Malgraŭ liaj avertoj, la vendo de la gvata programaro daŭris sen travidebleco aŭ respondeco.

La plej nova esploro reliefigas la kompanion, kaj ankaŭ elstarigas la gravecon altrudi kontrolajn mekanismojn al spionaj kompanioj.

Azerbajĝana ĉapitro

Laŭ la Raporta Projekto pri Organizita Krimo kaj Korupto [4] (OCCRP), kiu estis inter la 17 amaskomunikilaj partneroj implikitaj en la tutmonda enketo pri Pegazo, la enketistoj de la projekto ĝis nun identigis 245 el la 1 000 telefonnumeroj en Azerbajĝano kiel celojn, inkluzive de unu kvinono kiu apartenis al raportistoj, redaktoroj aŭ posedantoj de amaskomunikilaj kompanioj. La listo ankaŭ inkluzivas aktivulojn kaj iliajn familiojn.

Meydan TV, Berlina [49] interreta novaĵoplatformo, interparolis [50] kun iuj el la celitaj komunumanoj. “Iu ajn kiu estas engaĝita en la laboro de la civila socio en Azerbajĝano scias ke ili estas sub gvatado. Sed ĉi tiu programo estas spiona softvaro. Kaj ĝiaj kapabloj, kiel ŝalti la mikrofonon kaj fotilon en intima medio kun amikoj aŭ familianoj sen konsento de la posedanto, estas rekta malobservo de privata vivo”, diris politika aktivulo Bakhtiyar Hajiyev.

Inter la disidentaj familianoj celitaj de spiona softvaro estas Shura Amiraslanova, patrino de eksa politika malliberulo [51] Giyas Ibrahimov, konata kiel unu el la “grafitiaj malliberuloj”, malliberigita post ŝprucado de grafitioj sur la statuon de eksa azera prezidento Heydar Aliyev kaj poste kondamnita al dek jaroj en malliberejo pro dubindaj drogposedaj akuzoj. “Mi supozas ke ili pensis ke mi plene subtenas mian filon, ili ankaŭ devus gvati min. Sed kial? Kion mi povas fari?”, diris Amiraslanova en intervjuo al Meydan TV.

Parolante [52] al la azerbajĝana servo de Radio Free Europe [Radio Libera Eŭropo, ndlr], Elshad Hajiyev, proparolanto de la Ministerio pri Internaj Aferoj [53], malakceptis la enketon kiel “senbazan” kaj certigis ke la “ministerio volas esplori ĉiajn akuzojn petitajn”.

Dume, la Grupo NSO neas ĉiujn akuzojn, “Raporto de Forbidden Stories estas plena de eraraj supozoj kaj nepruvitaj teorioj kiuj starigas seriozajn dubojn pri la fidindeco kaj interesoj de la fontoj”, legeblas en deklaro eldonita de la kompanio kaj publikigita [54] en ĝia retejo. En alia deklaro [55] eldonita la 21-an de julio 2021, la grupo diris ke “jam sufiĉas”, kaj ke ĝi ne plu respondos al enketoj de amaskomunikiloj kiuj partoprenas en la “malica kaj kalumnia kampanjo”.