La ŝtato intensigas atakojn kontraŭ la amaskomunikila libereco kaj la civila socio en Belorusio

Law enforcement officer confiscates equipment from a NGO office. Screenshot from July 15 news report by Svaboda Radio.

Policano konfiskas oficejajn ekipaĵojn de NRO. Ekrankopio de la 15-a de julio de la novaĵraporto de Svaboda Radio.

Ekde la komenco de la protestoj kontraŭ la falsitaj prezidentaj elektoj en aŭgusto 2020, la belorusaj aŭtoritatoj konstante atakas manifestaciantojn, same kiel sendependajn amaskomunikilojn kaj organizaĵojn de la civila socio. Nuntempe estas pli ol 570 politikaj malliberuloj en Belorusio [eo] laŭ la homrajta grupo Vjasna [Printempo]. Sed ekde meze de 2021, la subpremo fare de Aleksandro Lukaŝenko [eo] ŝajnas intensiĝi kaj atingi senprecedencan skalon.

La ŝtato celas pli sendependajn amaskomunikilojn

Post kiam Tut.by, la ĉefa novaĵretejo de Belorusio, estis blokita en majo 2021, la aŭtoritatoj direktis sin al aliaj amaskomunikiloj. Laŭ multnombraj plendoj de Belorusa Asocio de Ĵurnalistoj (BAJ), policanoj faris inter la 6-a kaj la 19-a de julio almenaŭ 63 traserĉojn de domoj kaj redakciejoj de ĵurnalistoj. Tridek tri amaskomunikilaj dungitoj estas nuntempe malantaŭ kradoj.

La 8-an de julio 2021, policanoj trudeniris la redakciejon de Naŝa Niva [Nia Grenkampo], sendependa ĵurnalo kaj retejo. Laŭ la Telegram-kanalo de la eldonaĵo, la polico arestis la ĉefredaktoron Jahor Marcinoviĉ, redaktoron Andrej Skurko, kaj Andrej Dinko, ĉefredaktoron de la revuo Naŝa Istorija [Nia Historio], de Naŝa Niva. La ĉefkontisto Volha Rakoviĉ ankaŭ estis arestita. Konforme kun la raportoj, Marcinoviĉ estis batita dum aresto, laŭ BAJ.

La polico ankaŭ traserĉis la domojn de pluraj aliaj dungitoj de Naŝa Niva. La Belorusa Informministerio diris en deklaro eldonita la saman tagon ke ĝi blokis la retejon de Naŝa Niva post kiam prokuroroj akuzis la retejon pri kontraŭleĝa distribuado de informoj.

Aldone, la 8-an de julio aŭtoritatoj arestis aŭ traserĉis la oficejojn kaj domojn de pluraj aliaj sendependaj raportistoj.

Alesja Lacinskaja, korespondanto por la sendependa novaĵretejo Bobr.by en Babrujsk, estis mallonge detenita post kiam ŝia domo estis traserĉita, sed liberigita post subskribo de konfidenca interkonsento.

Oni ankaŭ traserĉis la domojn de Zmicer Kazakeviĉ kaj Vitalij Skril, sendependaj korespondantoj de la sendependa stacio Belsat TV en Vitebsk. Poste, Skril estis arestita kaj akuzita pri insultado al registara oficialulo.

La policistoj ankaŭ arestis Zmicer Lupah, sendependan korespondanton de Belsat TV, dum vizito lia en medicina centro de la urbo Plisa, kaj traserĉis lian domon dum lia foresto.

En la urbo Orŝa, policanoj traserĉis la domojn de Ihar Kazmierĉak, korespondanto de la sendependa novaĵretejo Orsha.eu; kaj de Denis Dubkov, fotisto de la sama retejo. Dubkov estis pridemandita kaj liberigita, dum Kazmierĉak restis tenata dum tri tagoj.

Samtage en la Bresta regiono, la ŝtataj sekurecaj servoj trudeniris la oficejojn de la sendependaj novaĵretejoj Brestskaja Gazeta [Bresta Gazeto], Media-Polesye.by kaj Intex-Press en la urbo Baranaviĉi. Antaŭe, la 6-an de julio, la polico arestis Aleh Suprunjuk, redaktiston de la novaĵretejo Perŝij Region [La Unua Regiono], de Bresto [eo], pro supozata “disdonado de ekstremisma materialo”.

Laŭ raporto de BAJ, la 7-an de julio minska kortumo konfirmis sian pli fruan decidon agnoski la materialojn publikigitajn de la sendependa amaskomunikilo Tut.by kiel “ekstremismaj”. Dek tri dungitoj de Tut.by restas en prizorgo ekde arestoj en majo pro supozata imposta fraŭdo.

La 9-an de julio, polico trudeniris la domojn de la personaro de la populara interreta eldonaĵo de Homel, Silnije Novosti [Fortaj Novaĵoj], inkluzive de ĉefredaktisto Hanna Jakstas kaj ĵurnalistoj Dzianis Jakstas, Irina Volskaja kaj Jauhienija Kraŝĉik.

La 16-an de julio, belorusaj policistoj arestis pliajn kvin ĵurnalistojn. Post polica atako kontraŭ la ĉefsidejo de la servo de Belorusa Radio Libera Eŭropo/Radio Libereco kie komputiloj estis konfiskitaj, Alieh Hruzdziloviĉ, Alies Daŝĉinski kaj Inesa Studzinskaja estis arestitaj kaj iliaj domoj estis traserĉitaj. Ankaŭ ĵurnalistoj Valiancin Zdanko kaj Marina Arcibasava spertis traserĉon de siaj hejmoj.

La raportistoj Ihar Iljas kaj Hanna Haliota de Belsat TV ankaŭ estis arestitaj la saman tagon post traserĉado de siaj domoj. La polico ankaŭ traserĉis la domojn de aliaj raportistoj kaj sendependaj kunlaborantoj kiuj kunlaboris kun Belsat TV: Jauhien Mierkis, Hlieb Labadzienka, Halina Abakuncik, Paviel Mazejka, Aliaksej Kajrys, Aliaksandr Sajenka, Hriŝĉina Carniauskaja, Alies Liaucuk, Milana kaj Andrej Javaktona Lunjova.

Franak Viahorka, konsilisto de opozicia gvidanto Svetlana Cihanouskaja kaj eksa ĵurnalisto, esprimis sian konsternon pri la amasaj arestoj en Tvitero [eo]:

Almenaŭ 12 ĵurnalistoj alfrontis traserĉojn kaj arestojn hodiaŭ, kaj estas nur la 10-a matene. La brutuloj de Lukaŝenko daŭrigis sian persekutadon kontraŭ la sendependaj amaskomunikiloj. Iuj kredas ke la totala detruo de amaskomunikiloj kaj NRO-oj estas desegnita kiel “donaco” al Lukaŝenko de liaj akompanuloj antaŭ la 9-a de aŭgusto.

NRO-oj kaj homrajtaj grupoj atakataj

Almenaŭ 19 civilaj sociaj organizaĵoj kaj NRO-oj pri homaj rajtoj ankaŭ alfrontis atakojn, traserĉojn kaj arestojn en julio 2021.

La 14-an de julio, policistoj rompeniris en la oficejojn de pluraj homrajtaj organizaĵoj, arestante pli ol dekduon da dungitoj kaj farante traserĉojn, inkluzive de iuj hejmoj de la dungitoj.

La atakoj celis la centron pri homaj rajtoj de Vjasna kaj la Belorusian Helsinkan Komitaton, elstarajn defendantojn de civitanaj rajtoj kaj la rajtoj de malliberuloj. La prezidanto de Vjasna, Ales Bjaljatski, ĉesis respondi al alvokoj, dum prezidanto de la estraro Valjantin Stefanoviĉ kaj aktivuloj Siarhei Sis kaj Alena Lapcionak estis arestitaj, laŭ raportoj. Estis traserĉita la domo de la advokato de Vjasna, Uladzimer Labkoviĉ, kaj li kaj lia edzino Nina ankaŭ estis arestitaj.

Polico ankaŭ trudeniris la minskan ĉefsidejon de BAJ, la ĉefa organizaĵo pri amaskomunikilaraj rajtoj en la lando.

Laŭ aktivistoj pri homaj rajtoj, estis aliaj organizaĵoj kies oficejoj estis celitaj en la atakoj de 14-a de julio, kiel ekzemple la homrajta grupo LawtrendHuman Constanta, la Asocio de Belorusoj de la Mondo Backauŝĉina (Patrujo), la grupo Teritorio de Rajtoj, la homrajta organizaĵo Genraj Perspektivoj, la projekto Nomoj, la Unio de Belorusaj Verkistoj, la Belorusa Popola Fronto, la movado Por Libereco kaj la Centro por Ekonomiaj Esploradoj BEROC.

La 16-an de julio, policanoj traserĉis domojn de Marina Dubina, direktorino de la ekologia grupo Ecodom, kaj de Halina Uscinava, estrarano de Pravavaja Inicijativa [Jura Iniciato], jura kaj homrajta defenda grupo.

Mary Lawlor, speciala raportantino de Unuiĝintaj Nacioj pri Defendantoj de Homaj Rajtoj, kondamnis la subpremon kontraŭ belorusa civila socio kaj diris ke “pace defendi homajn rajtojn estas legitime kaj neniam devas esti persekutate”. Marie Struthers, direktorino de Amnestio Internacia por Orienta Eŭropo kaj Centra Azio, ankaŭ kritikis la lastan subpremon kaj diris ke ĉiuj arestitoj “devas esti liberigitaj tuj kaj ĉi tiu kampanjo kontraŭ civila socio devas finiĝi”.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.