Nanjala Nyabola aliĝas al Global Voices kiel direktoro de Advox

Nanjala Nyabola, nova direktoro de la projekto Advox de Global Voices. Foto uzata kun la permeso de Nanjala Nyabola.

Ni ĝojegas anonci ke la kenja verkisto kaj esploristo Nanjala Nyabola aliĝis al Global Voices kiel direktoro de nia projekto Advox. Ĉi-kvalite, ŝi gvidos nian redaktoran raportadon, esploradon, aktivismon kaj pledadon por reta esprimlibero kaj ciferecaj rajtoj.

La laboro de Nanjala fokusiĝas pri la intersekco inter teknologio, medioj kaj socio. Ŝi bakalaŭriĝis pri Afrikaj Studoj kaj Politika Scienco en la Universitato de Birmingham, ŝi magistriĝis pri Afrikaj Studoj kaj ankaŭ pri Deviga Migrado en la Universitato de Oksfordo, kaj ŝi ankaŭ diplomiĝis en la Jura Lernejo de Harvard.

Ŝi ricevis multajn postenojn de esplora asociito, inkluzive ĉe la Instituto pri Eksterlanda Disvolviĝo (ODI), la Instituto pri Interreto de Oksfordo (OII) kaj aliaj institucioj, kaj ŝi laboris kiel sendependa ĉefesploristo por pluraj projektoj pri homaj rajtoj ĝenerale, kaj specife pri ciferecaj rajtoj, en la tuta mondo.

Ŝi ankaŭ estas membro de la Laboratorio pri Cifereca Civila Socio de Stanford, la Centro por Novigo pri Internacia Administrado (CIGI), la Laboratorio pri Cifereca Jurmedicino de la Atlantika Konsilio, la Centro por Intelekta Proprieto kaj Informa Teknologio (CIPIT) de la Universitato de Strathmore, kaj la Centro por Internacia Kooperado (CIC) de la Universitato de Novjorko.

Ŝi publikigis en pluraj akademiaj ĵurnaloj inkluzive de African Security Review kaj The Women's Studies Quarterly kaj kontribuis al multnombraj kunlaboraj libroj. Ŝi ankaŭ verkas komentariojn por publikaĵoj kiel The Nation, Al Jazeera, The Boston Review kaj aliaj.

Nanjala estas aŭtoro de du libroj, “Digital Democracy, Analogue Politics: How the Internet Era is Transforming Politics in Kenya” [“Cifereca demokracio, analoga politiko: kiel la interreta erao transformas politikon en Kenjo”] (Zed Books, 2018) kaj “Travelling While Black: Essays Inspired by a Life on the Move” [“Vojaĝante kiel nigrulino: eseoj inspiritaj de dummova vivo”] (Hurst Books, 2020).

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.