Kilombaj komunumoj plendas pri industriaj efikoj en Porto de Aratu, en Bahio, Brazilo

Eliete Paraguassu, en la krono de Pecém en la distrikto Ilha de Maré | Foto: Eduardo Machado/Agência Mural.

Ĉi tiu teksto estis verkita de Eduardo Machado kaj estis publikigita originale en februaro 2021, fare de Agência Mural. Ĝi estas publikigata ĉi tie per partneriĝo pri kundivido de enhavo inter Global Voices kaj Agência Mural.

Unu el la plej grandaj industriaj havenoj de Bahio, en la nordorienta regiono de Brazilo, Porto de Aratu, en la ŝtata ĉefurbo Salvador, havis efikon sur la vivon de la komunumo kiu loĝas en la ĉirkaŭaĵo.

Fiŝkaptistoj, serĉantoj de maraĵoj kaj kilombanoj de Ilha da Maré estas zorgitaj pri la naturmediaj kaj socioekonomiaj efikoj sur la regionon. Ili pridubas ke la poluado de la maroj, riveroj kaj de la mangrovoj retenis tiujn familiojn produkti kaj vendi siajn proprajn nutraĵojn.

Tie loĝas komunumoj kilombaj – grupoj formitaj de posteuloj de fuĝintaj sklavoj kiuj kreis spacojn de rezisto. Tiuj ĉi komunumoj konservas fortan ligon kun sia historio kaj sia genezo, gardante kutimojn kaj kulturojn kunportitajn de siaj antaŭuloj. Estas pli ol 500 komunumoj nur en Bahio.

Kilomba magistrato Eliete Paraguassu, 41, kolektanto de maraĵoj el Porto dos Cavalos, diras ke la loĝantaro jam dum jarcentoj suferas pro la poluadoj fare de la entreprenoj kiuj ludonas en Porto de Aratu.

Eliete rakontas ke diversaj denuncoj kontraŭ la poluado en la regiono estis faritaj kaj senditaj al organoj kiel UN (Unuiĝintaj Nacioj), Amnestio Internacia kaj la Komisiono pri Homaj Rajtoj, en Brazilo. 

“Tiu ĉi poluado estas nevidebla monstro. Ni havas diversajn dokumentojn, dosieron kaj diversajn partnerojn kiuj helpas nin, sed la pandemio alportis nean reagon al la problemo”, diras ŝi. 

Inter la efikoj listigitaj en la dosierujo troviĝas la forpreno de kuracplantoj, kiel aloo kaj piproarbo; la poluado de la medio, ĉefe de la akvo; la malapero de fiŝoj, kiel la fiŝo Maria Preta kaj marfruktoj kiel mituloj. 

La loĝantoj ankaŭ mencias kamionojn kiuj verŝas rubaĵojn sur la stratojn kaj invadas la mangrovojn por mortigi bestojn.

Laŭ Cetrel (Centro pri Traktado de Likvaj Alfluantoj), privata entrepreno respondeca pri la administrado de poluitaj areoj en grandaj industriaj kompleksoj, oni trovis diversajn kemiaĵojn, klasifikitajn de Conama (Konsilio Nacia pri Naturmedio) kiel danĝeraj aŭ tre danĝeraj.

Inaŭgurita en 1975, Porto de Aratu estas aldonaĵo de CIA (Centro Industria de Aratu) kaj de la Centro Industria de Camaçari. Ĝi estas unu el la plej gravaj stokejoj de la kemiaj kaj petrolkemiaj produktoj de la tuta lando, respondeca pri 60% de la profito en la regiono kaj kargomanipulado de Codeba (Kompanio de la Dokoj de la Ŝtato Bahio). 

Laŭ la kompanio, la haveno laboras kun variaj varoj, movante samtempe produktojn kiel feroercon, manganon kaj kupron, ureon, sterkon, nafton, propenon kaj koncentritan kupron. 

Petroloplatformoj en la krono de Pecém, en Ilha de Maré | Foto: Eduardo Machado/Agência Mural.

Laŭ lokanoj, la elverŝo de la kemiaĵoj de lokaj industrioj okazas pere de tuboj instalitaj en la akvoj de Baía de Aratu.  

Por la fiŝkaptisto kaj direktoro de la kolektiva restoracio Tempero do Quilombo, en Alto do Tororó, kiu funkcias kiel kooperativo, Maria de Fátima Lima Pereira, 63-jaraĝa, la industria disvolviĝo en la teritorio malbonigis la vivkvaliton kaj transformis la spacaranĝon, antaŭe kamparan, en urban komunumon. 

Ŝi kreskis en Maré kaj memoras ke ĉi tiu procezo komenciĝis kiam ŝi havis dek jarojn. “La mangrovo estis damaĝita; ĝi iĝis sableca. La koto, kiu estis pura, kuraca, iĝis putra koto”, diris ŝi.

Maria kulpigas la entreprenojn pro la detruado de Matuím, mangrovkrono, speco de vartejo por diversaj bestoj kiel salikokoj, fiŝoj, krustacoj kaj moluskoj, kiu estis sieĝita.

“Ili elektis tiun ĉi lokon por surverŝi la mizeron, ĉar tion kion ili nomas evoluo, mi nomas detruo. Neniu zorgas pri la komunumoj. Ili gajnas monon kaj ni malsaniĝas, putras kaj mortas”, diris ŝi.

Loĝanto de Ilha de Maré kaj populara edukisto, la biologo Marcella Gomes substrekas la eblajn konsekvencojn kaj riskojn por la kilombaj komunumoj kaj fiŝkaptejoj de la regiono. 

“Granda parto de ĉi tiuj poluaĵoj estas kancerigaj”, rimarkigas ŝi.

Alex Santos marfruktserĉas en la krono de Pecém, distrikto de Praia Grande | Foto: Eduardo Machado/Agência Mural.

Marcella mencias aldone aliajn naturmediajn ŝanĝojn. “La poluaĵoj, ĉefe en longa daŭro, efikas sur la maran ekosistemon ŝanĝante la akvokvaliton kaj la dinamikon de la manĝoĉeno, ĉar la morto de kelkaj organismoj pli sensivaj malekvilibrigas la tutan manĝoĉenon.”

Por la marfruktserĉanto Alex Santos da Silva, 19-jaraĝa, loĝanta en la kilomba komunumo Bananeiras, kaj unu el la malmultaj homoj kiuj marfruktserĉas en la krono de Pecém, distrikto de Praia Grande, tiuj efikoj jam observeblas en la loka vegetaĵaro.

“La plantejoj de mangoarboj, citronarboj kaj jakvoarboj estas ĉiuj mortantaj pro poluado, mi ne konas la produktojn, sed la haveno de Aratu estas detruita”, diris li.

REKONO KAJ SILENTO

La kilombaj komunumoj de Ilha de Maré kaj de Alto do Tororó luktas por la rekono de sia etna identeco kaj por la demarkacio de la tradiciaj teritorioj ekde la fruaj 1990-aj jaroj. 

La ĉirkaŭ 400 familioj de la tradiciaj komunumoj de Ilha de Maré, loĝantaj en la distriktoj de Bananeiras, Martelo, Ponta Grossa, Porto dos Cavalos kaj Praia Grande, estis oficiale rekonitaj inter decembro 2004 kaj septembro 2005, fare de FCP – organo ligita al la Ministerio pri Civitaneco, respondeca pri la eldono de atestiloj por kilombaj komunumoj en la lando kaj pri ilia registrado. 

Tamen, Incra (Instituto Nacional de Colonização e Reforma Agrária) ankoraŭ devas demarkacii la kilomban teritorion jam rekonitan kaj atesti ĝin.

La kilomba teritorio Ilha de Maré, kiu kovras 644,7 hektarojn, troviĝas en la metropola regiono SalvadoroLa historio de la komunumoj intermiksiĝas kun la brazila historio konata kaj nekonata, ĉar ĝi troviĝas tie kie la portugala koloniado komenciĝis – sekura haveno de fekundaj teroj por produktado en tero kaj akvo.

Pro la ekstermado de indiĝenoj kaj la komercado kun afrikanoj, sklavigitaj nigruloj kiuj fuĝis de la sukerfabrikoj igis tion sia “loko en la insulo”.  

Fernanda Bianca Gonçalves Galo, bakalaŭro pri historio kaj magistro pri Etnaj Studoj en la Centro de Esploroj Orientafrikaj (Ceao), pridemandas la malobservon de la kilomba rajto pri antaŭa konsultado, ĉar malgraŭ la teratestado fare de la Fondaĵo Palmares kaj la atestado ke la teritorio estas APA (Areo de Naturmedia Protektado), ekzistas en la regiono laŭ ŝia konsidero disvolviĝo de industriaj centroj je kosto de la “ofera zono”.  

Ŝi diras ke neniu el la kilombaj aŭ fiŝkaptistaj komunumoj de la regiono havis la rajton esti konsultata.

“Unu el la faktoroj kiuj kontribuis al ĉi tiu nerekono aŭ silentado estas la grandaj ĉirkaŭaj firmaoj. Ekzistas la disvolviĝo, sed la komunumoj ne estas aŭskultataj kaj certe tio okazas ĉar temas pri populacioj kiuj ne gravas”, diris ŝi.

En noto, Inema (Instituto de la Naturmedio kaj Akvaj Rimedoj) klarigis ke ĝi realigas la kontroladon de la akvokvalito pere de taĉmentoj en la golfo de Aratu, agante pri diversaj naturmediaj aktivaĵoj rilate al la observado de la entreprenoj instalitaj en la regiono.

La instituto ankaŭ diras ke ĝi nuntempe faras esplorojn pri la regiono, same kiel kontroladon pri la efektivigo de la dekretoj eldonitaj de la organo.

Codeba kontraŭe diras ke ne ekzistas “petrolkemiaj industrioj” instalitaj ene de la Organizita Haveno de Aratu-Candeias, kaj do ne ekzistas “prilaboro” de kemiaj produktoj. 

Konsiderante ke la naturmedio estas publika heredaĵo sekurigenda kaj protektenda, la kompanio diras ke ĝi sisteme plenumas agojn kiuj laŭas la bonajn naturmediajn praktikojn, ĉirkaŭ Porto de Aratu, inkluzive de Ilha de Maré, respektante la leĝajn regulaĵojn por havena aktivado.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.