Venezuelo kaj Ĉinio: ĉu solida rilato aŭ malplenaj vortoj?

Ilustraĵo: Giovana Fleck/Tutmondaj Voĉoj

Dum pli ol 20 jaroj, Venezuelo estis la plej proksima aliancano de Ĉinio en Latinameriko. Tamen, la terura ekonomia kolapso de la lando, la sankcioj truditaj de Usono kaj nova imposto pri petrolimportado trudita de Ĉinio dubigis la estontecon de la alianco.

Praktike, la alianco konsistas el dekoj da interkonsentoj en kiuj Venezuelo ricevis monon kontraŭ naftaj sendoj. Venezuelaj kritikistoj asertas ke ĉi tiu plano estas ŝuldiga kaptilo, kiu alportis malmultan aŭ neniun avantaĝon al venezuelanoj. Tamen, la venezuela kaj ĉina registaroj asertas ke la alianco estas kerna por Venezuelo.

Ĉinio kaj Venezuelo fariĝis proksimaj aliancanoj en la fruaj 2000-aj jaroj, kiam Hugo Chávez ekregis kun forta kontraŭimperiisma, kontraŭusonisma kaj internacia kontraŭliberala sinteno. En la rapida kresko de Ĉinio, Chávez vidis ŝancon akceli sian idealon de “plurpolusa mondo”. Siaflanke Ĉinio vidis en Venezuelo pordon al Latinameriko kaj Karibio, kaj ankaŭ fonton de krudaj materialoj kaj tre bezonataj merkatoj por siaj produktoj.

Krome, ambaŭ registaroj malakceptis ĉiun “internacian enmiksiĝon en siajn internajn aferojn”, inkluzive kritikojn pri sia homrajta historio. Tiuj asertitaj valoroj estas en la centro de iliaj politikaj, ekonomiaj kaj financaj rilatoj. Male al aliaj internaciaj kreditoroj, kiel la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso, Ĉinio ofertis al Venezuelo novan financadon sen kondiĉoj.

Petrolo kontraŭ disvolviĝo?

En 2020, Venezuelo ricevis 68 700 milionojn da usonaj dolaroj de Ĉinio, el kiuj 91% estis ŝtat-al-ŝtataj pruntoj. Ĉi tio reprezentas preskaŭ duonon de ĉiuj ĉinaj pruntoj al Latinameriko kaj Karibio en la sama periodo. Venezuelo promesis repagi Ĉinion per nafto, kies kvanto variis laŭ ĝia prezo.

La kontanta mono de Ĉinio estis akompanata de aparta rakonto: ĉinaj financoj estis parto de duflanka kunlaboro por plibonigi la sociekonomian disvolviĝon de Venezuelo, profitigi ambaŭ landojn kaj fariĝi modelo de “sud-sudaj rilatoj“. En 2014, ambaŭ landoj eniris “ampleksan strategian aliancon“.

Ĉinaj kaj venezuelaj oficialuloj kaj ilia vasta reto de ŝtataj filiaj amaskomunikiloj viciĝis por prezenti Ĉinion kiel kernan aliancanon de Venezuelo. Tamen, neniu el la interkonsentoj estas publike havebla.

Kun la malmulta disponebla informo, venezuelaj spertuloj kaj sendependaj amaskomunikiloj faris ĝisfundajn analizojn de la financado kaj atingis tre malsaman konkludon.

Iuj kritikantoj konsideras ke la financado estas malutila kaj ke Venezuelo estis gvidata de sia propra registaro kaj de Ĉinio en ŝuldigan kaptilon. Per “ŝuldiga kaptilo” oni aludas al prunta praktiko en kiu ŝuldo fariĝas tro peza ŝarĝo por la prunteprenanta lando, kio siavice donas al Ĉinio pli da potenco politika kaj ekonomia. Kritikantoj atentigas ke la pagokondiĉoj estas tro penigaj kaj kontribuas al la venezuela humanitara krizo per reduktado de registaraj enspezoj.

Aliaj internaciaj observantoj konsideris ke ĉinaj financoj kaj investoj en Venezuelo efektive estas situacio en kiu ĉiuj perdas. Krom la evidenta perdo de naturaj kaj ekonomiaj rimedoj, la lukto de Venezuelo pagi la ŝuldon damaĝas la bildon de Ĉinio eksterlande, inkluzive de ĝiaj projektoj pri Zono kaj Vojo.

Pri la rezultoj, venezuelaj kritikantoj ankaŭ denuncis ke multaj, aŭ eĉ la plimulto, el la projektoj financitaj de Ĉinio rilate al infrastrukturo, maŝinaro kaj materialo en la nafta, minada kaj energia industrioj ne finiĝis, malgraŭ milionvaloraj investoj; kaj ke ĉina financado ne utilis por plibonigi la vivkondiĉojn de venezuelanoj. Laŭ ilia vidpunkto, Venezuelo repagas al Ĉinio koste de venezuelanoj. Dume, la lando ne rikoltis palpeblajn avantaĝojn de la ricevita financado.

Inter la du registaroj, la komenca entuziasmo estis sekvita de pli sobra periodo. Ĉinio ne donis novajn pruntojn al Venezuelo ekde 2016, ĝuste en la komenco de la ekonomia kaj financa krizo kiu detruis la sudamerikan landon. Venezuelaj oficialuloj provis akiri novan financadon, sen sukceso.

Evito de sankcioj

Komence de 2019, Usono trudis pliajn sankciojn al Petróleos de Venezuela (PDVSA), la ŝtata naftokompanio kiu provizas pli ol 90% de la eksportaj enspezoj. Ĝis tiam, usonaj rafinejoj estis la ĉefaj aĉetantoj de peza nafto el Venezuelo.

Tiam, Ĉinio fariĝis la ĉefa celloko por venezuelaj naftaj eksportaĵoj, ricevante la nafton per kaŝaj rimedoj. Laŭ Bloomberg, inter la mekanismoj uzataj de komercistoj estas miksi venezuelan krudmaterialon kun aliaj aldonaĵoj en praktiko konata kiel “dopado”, transŝipaj transdonoj, pagoj per ŝelaj kompanioj, kaj ŝipoj kiuj silentigas siajn satelitajn signalojn.

Ĉinio ne faris realan agon por ĉesigi la sendojn. Male, ĉinaj oficialuloj, inkluzive la ĉinan ambasadoron en Venezuelo, Li Baorong, ofte kritikas la altrudon de sankcioj al Venezuelo kiel nepravigeblan kaj kontraŭleĝan, asertante ke ili estas ofendo al la suvereneco de Venezuelo.

Siaflanke, la venezuela registaro, fervora montri siajn potencajn aliancanojn, emas reklami siajn kunvenojn kun ĉinaj oficialuloj. En siaj kunvenoj, ili ofte diskutas kiel fortigi sian rilaton kaj malakcepti sankciojn, vidatajn kiel nepravigebla enmiksiĝo en internajn aferojn.

Malgraŭ la defia retoriko kaj la konsento de Ĉinio pri neklaraj sendoj de Venezuelo, sankcioj malhelpis la aferon kiel kutime. En aŭgusto 2019, kiam Usono minacis trudi sankciojn al eksterlandaj energiaj kompanioj kiuj komercas aŭ laboras kun PDVSA, la ŝtata Ĉina Nacia Nafta Korporacio (CNPC) nuligis rektajn aĉetojn de venezuela nafto.

Pli ol unu jaron poste, Reuters raportis ke rektaj ekspedicioj rekomenciĝis, probable antaŭvide al ŝanĝo de registaro en Usono. Tamen, pliiĝis nerektaj sendaĵoj kiuj evitas sankciojn, indiko ke oficialaj ĉinaj entoj povas malfidi pri sankcioj kontraŭ ili.

Malagrabla surprizo

En majo 2021, Ĉinio postulis novan median imposton pri naftaj importadoj, refoje provante ĉu la ĉina-venezuela partnereco superas komunan retorikon.

La nova imposto signife pliigas la prezon de venezuela nafto en Ĉinio kaj malpliigas la enspezon pro ĝia importado, malinstigante komercistojn partopreni en jam altriska operacio. La venezuela registaro ne decidis pri la afero, dum sendependaj fakuloj avertis ke la nova imposto povus negative influi la venezuelajn naftajn eksportaĵojn.

Ĉinio kaj Venezuelo diras ke ilia alianco estas same grava kiel antaŭe, sed la venezuela registaro ne ricevis multe da subteno por daŭrigi la naftan industrion, kiu iam estis centra. Fakuloj ĉe Argus Media, sendependa londona amaskomunikilo kiu raportas pri energiaj kaj varaj merkatoj, atentigas ke Ĉinio ŝajnas pli interesata pri “doni manon al ŝtataj rafinejoj ol teni la kranon malfermita por venezuela krudmaterialo”, indikante ke la prioritatoj en Pekino ŝanĝiĝis.


Ĉi tiu artikolo estas parto de enketo de la Civitana Amaskomunikila Observejo pri konkurencaj rakontoj pri la Iniciato Ĉina Zono kaj Vojo, kaj esploras kiel socioj kaj komunumoj havas malsamajn perceptojn pri la eblaj avantaĝoj kaj damaĝoj de disvolviĝo gvidata de Ĉinio. Por pliaj informoj pri ĉi tiu projekto kaj ĝiaj metodoj, klaku ĉi tie.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.