- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kiel haitia bakejo uzas panarbon por kreskigi rezistadon post la tertremo

Kategorioj: Haitio, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Katastrofo, Nutraĵo

Abundo da panarbaj konparèts en Jérémie. Foto donita de la fondaĵo Trees That Feed, uzata kun permeso.

Ĉi tiu rakonto estis originale publikigita en Petchary's Blog [1]. Ni sube republikigas redaktitan version kun la afabla permeso de la verkinto.

Jérémie, ĉarma marborda vilaĝo sur la haitia sudokcidenta duoninsulo – tiu terpeco, kiu aspektas kiel longa piedfingro elmontriĝanta ĉe la okcidenta parto de la insulo Hispaniola, tre proksime al Jamajko – kaj ĝia loĝantaro de proksimume 97 000 homoj estas unu el la regionoj damaĝitaj de la tertremo [2] [eo] je 7,2 gradoj, kiu skuis la landon la  14-an de aŭgusto.

Sur la duoninsulo, kaj la norde lokita Jérémie kaj ties suda najbaro, Les Cayes, estis forte frapitaj. Konstruaĵoj disfalis kaj homoj kaptiĝis sub la disfalaĵoj. La tertremo ankaŭ kaŭzis terglitojn en la dense arbokovrita Pic Macaya [3] [en], proksima nacia parko nomita laŭ la dua plej alta monto en la lando. Ankoraŭ antaŭ unu semajno [4] [en] savlaboroj okazis por trovi postvivantojn en tiu areo.

Tamen, preter la katastrofaj rakontoj montritaj de la gazetaraj fraplinioj kaj malgraŭ la ĵusaj subitaj ŝanĝoj rilate al la politiko [5] [eo], la socio kaj ekonomio [6] [en] de la lando, la vivo plu iras en Haitio, kiel ĉiam.

Preskaŭ 5 000 loĝantoj – inkluzive de 257 homoj, el kiuj kelkaj videblas ĉi tie – ankoraŭ suferantaj pro la efikoj de la pasintaj tertremoj ricevis konparèts ĉe la bakejo Jérémie Breadfruit Flour and Bakery, la 19-an de aŭgusto. Fotoj donitaj de Perre-Moïse Louis, uzataj kun permeso.

La tertremo de 2021, kiu estis pli potenca ol tiu de 2010 [7] [en], jam mortigis pli ol 2 200 haitianojn kaj kaŭzis pliajn vunditojn, malaperintojn kaj senhejmulojn. Ĝi krome senalirigis multajn haitianojn al manĝaĵoj. Tamen la loka kukbakejo Jérémie Breadfruit Flour and Bakery ekhelpas. Ekde la katastrofo, ĝi provizas per bongustaj kaj nutraj manĝaĵoj, inkluzive de panoj kaj konparèts [8] [en], la vilaĝanojn, kiuj kalkuliĝas je preskaŭ 22 000 nur dum la semajno post la tertremo.

Kutime, la tradiciaj delikataĵoj de Jérémie, konparèts, estas densaj bongustaj kaj satigaj panoj kun konsisto simila al kuko. Tamen, la bakejo starigita antaŭ kvin jaroj de Pierre Moïse Louis bakas tre specialan tipon de konparèts, uzante farunon el la frukto de la panarbo. Malgraŭ tio, ke lia entrepreno ankaŭ suferis pro la tertremo, Louis donacis la saveblan stokon de la bakejo al lokaj familioj, kiuj bezonis helpon.

Bongustaj konparèts ĵusbakitaj. Foto donita de la fondaĵo Trees That Feed, uzata kun permeso.

Bakado de konparèt estas jarcenta tradicio [9] [en].  Ĉi tiun delikataĵon oni ofte faras uzante zingibran radikon, bergamotan esencon, vanilon, migdalojn, cinamon, stelanizon, kariofilon, raspitan kokoson, kansiropon, bakpulvoron, buteron, bestan grason, iometon da salo kaj, kompreneble, farunon. Kie do enmiksiĝas la panarboj?

La neprofitcela organizo Trees That Feed Foundation [10] [Fondaĵo Arboj Kiuj Nutras], kiu baziĝas en Usono kaj kiun kunfondis [11] [en] la jamajkanoj Mary kaj Mike McLaughlin, donacas panarbojn al Haitio jam de 10 jaroj. Dezirante ke “manĝaĵo estu uzata de haitianoj por haitianoj”, la projekto kuraĝigas la estigon de aliaj produktaĵoj el la panarba frukto. Vidinte la floradon de la donacitaj arboj, la lokanoj komencis produkti farunon el ĝiaj fruktoj kaj, almenaŭ en la kazo de Louis, baki konparèts per ĝi. Danke al partneriĝo kun la fondaĵo Trees That Feed, lia bakejo provizas milojn da bulkoj ĉiumonate al lernejoj, infanaj domoj kaj al aliaj organizoj, kiuj bezonas helpon, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj bezonis ĝin eĉ antaŭ la tertremo. Jérémie Breadfruit Flour and Bakery organizas ankaŭ bakkursojn por instrui kiel uzi panarban farunon en siaj manĝaĵoj, kaj kuraĝigas lokan entreprenemon.

Dungito ĉe la bakejo Jérémie Breadfruit Flour and Bakery montras, kiel oni senŝeligas panarban frukton. Foto donita de la fondaĵo Trees That Feed, uzata kun permeso.

Louis komentas pri la posttertremaj laboroj:

We are focusing on konparèts because [they are] very nutritious and ready to eat, so people don’t need to cook. People in Jérémie are living on the streets now because their houses were destroyed and, because of the aftershocks of the earthquake, they are afraid to enter the [remaining] houses, which are not still solid. They don’t have any food and water, so they need ready-to-eat foods, because they don’t have kitchens [in which] to cook.

Ni interesiĝas nun pri konparèts ĉar ili estas tre nutraj kaj ĉiam pretaj por manĝado, tiel ke homoj ne devas kuiri. Loĝantoj de Jérémie nun loĝas surstrate ĉar iliaj domoj estis detruitaj kaj ili timas reeniri la restantajn ankoraŭ ne solidajn domojn, pro la posttertremoj. Ili havas nek manĝaĵojn nek akvon, tial ili bezonas tiajn manĝaĵojn kiuj tuj pretas por manĝado, ĉar ne estas kuirejoj kie ili kuiru.

La fondaĵo Trees That Feed estas grava partnero en la projekto Caribbean Tree Planting Project [12] (CTPP) [Karibia Projekto pri Arboplantado], iniciato gvidata de Caribbean Philanthropic Alliance [13] (CariPhilAlliance) [Karibia Filantropia Alianco], kiu okazas tra 22 regionaj teritorioj.

La unua Caribbean Tree Planting Week [Karibia Semajno por Arboplantado] okazis ĉi-jare en julio, sed CTTP plantis ekde februaro 2020 pli ol 1,5 milionojn da arboj tra Karibio, precipe en Haitio. Ilia venonta celo estas planti du milionojn da arboj inter julio 2021 kaj junio 2022, en la tuta regiono.

Krom aliaj agadoj, CariPhilAlliance kaj Trees That Feed kunlaboras por helpi kreskigi la konparèts-produktadon de la bakejo:

In addition to being flavourful, these baked goods are made with breadfruit which is rich in iron, potassium, vitamin A, and other vitamins and minerals. These meals are also made from coconut, ginger, and molasses which provide protein, iron, potassium, antioxidants and other nutrients. A single breadfruit tree has been found to produce enough fruit to feed an entire family, and can live up to 80-100 years, providing entrepreneurs in Haiti with professional opportunities for years to come.

Aldone al la bongusto de ĉi tiuj bakaĵoj, ili estas faritaj el la panarba frukto, kiu estas plena de fero, kalio, vitamino A kaj aliaj vitaminoj kaj mineraloj. Ĉi tiuj manĝaĵoj estas ankaŭ faritaj el kokoso, zingibro kaj melaso, kiuj ĉiuj provizas proteinon, feron, kalion, antioksidantojn kaj aliajn nutraĵojn. Oni scias, ke unu panarbo produktas sufiĉajn fruktojn por nutri tutan familion. Krome, ĝi povas vivi ĝis 80-100 jarojn, kio provizas al entreprenantoj en Haitio profesiajn ŝancojn por la sekvantaj jaroj.