Brazila profesorino kreis kolorkrajonojn por paroli pri identecaj kaj rasaj problemoj

Gladis Kaercher dum prelego ĉe la evento TEDxFronteiras en la jaro 2018 | Foto: ekrankopio de YouTube.

Ĉi tiu teksto estas parto de speciala serio de Tutmondaj Voĉoj pri virinoj kun akademiaj karieroj, nomata Virinoj en Scienco. Vidu aliajn rakontojn ĉi tie kaj ĉi tie.

El siaj 52 vivojaroj, la esploristo Gladis Kaercher dediĉis 26 al la ofico de universitata profesorino kaj kunordiganto de UNIAFRO (Programo de Asertaj Agoj por la Nigra Loĝantaro en Federaciaj kaj Ŝtataj Institucioj de Supera Edukado), instruista kompletiga kurso celanta diskutojn kaj instruadpraktikojn pri etno-rasaj rilatoj en universitato en suda Brazilo, regiono konata pro la influo de eŭropa enmigrado.

En lando kiel Brazilo, kie la plimulto de la loĝantaro deklaras sin nigra kaj kie rasa malegaleco manifestiĝas en datumoj kiel indicoj pri murdadoj de nigruloj, kiuj pliiĝas, dum tiuj de blankuloj malpliiĝas, Gladis estas voĉo, kiu defendas la gravecon de diskuto pri la rasa demando en la formado de la individuoj ekde infanaĝo.

Kunlabore kun sia kolegino Tanara Furtado, en 2014, ŝi kreis instrumaterialon, kiu neniam antaŭe estis vidita en Brazilo, kaj kiu aperigis la temon de identeco kaj reprezentado ekde frua aĝo: kolorkrajonojn en malsamaj haŭtnuancoj, kiuj ebligis al infanoj reprezenti rolulojn kun nigra haŭto en siaj desegnaĵoj.

Global Voices parolis kun la profesorino de la Federacia Universitato de la Suda Rio-Grando (UFRGS) per videokonferenca voko, pri ĉi tiu kreo kaj pri ŝia kariero kiel esploristo. Jen la ĉefaj punktoj de la intervjuo.

Haŭta koloro

La esploristo diras, ke la ideo krei kolorkrajonojn ekestis de ĝeno pro la fakto, ke en Brazilo, ĝis tiam, estis nur unu krajono, kiun oni konsideris “haŭta koloro”: rozkolora krajono, uzita por reprezenti la blankan haŭton. Ekster Brazilo jam ekzistis krajonoj kun koloraj paletroj en malsamaj haŭtnuancoj. Sed la intenco de Gladis kaj Tanara estis disponigi ĉi tiun materialon en la klasĉambroj de brazilaj publikaj lernejoj, kaj importi ĝin estus multekoste kaj daŭrus longan tempon.

Kolorkrajonoj kreitaj de Gladis Kaercher kaj Tanara Furtado. Foto: diskonigo.

En decembro 2014, post debatoj, kunvenoj kaj provoj, estis lanĉitaj la kolorkrajonoj Pintkor, kun 12 nuancoj de haŭtkoloroj. Hodiaŭ ekzistas ankaŭ 24-kolora versio. La instruisto diras:

O que eu acho fantástico nessa invenção, era uma concretude que fazia os professores poderem discutir com as crianças pequenas as questões raciais. Porque pintar o corpo humano em um desenho é uma coisa concreta para uma criança, é palpável, fácil de desencadear a discussão. Para criança pequena, falar de raça, racismo, etnia, isso tudo é uma abstração absurda. Mas falar da cor da pele, da cor que se usa para pintar, é uma concretude. A criança pinta. Ela vai falar por que está pintando daquela cor, e o professor pode, então, entrar com perguntas e estabelecer esse diálogo.

Kion mi trovas mirinda pri ĉi tiu invento estis konkreteco, kiu permesis al instruistoj diskuti rasajn aferojn kun malgrandaj infanoj. Ĉar pentri la homan korpon en desegnaĵo estas konkreta afero por infano, ĝi estas palpebla, facile ekfunkciiga diskuto. Por malgrandaj infanoj, paroli pri raso, rasismo, etneco, ĉio ĉi estas absurda abstraktaĵo. Sed paroli pri la haŭta koloro, la koloro uzata por pentri, estas konkreta afero. La infano pentras. Ĝi parolos pri tio, kial ĝi pentras per tiu koloro, kaj la instruisto povas tiam komenci fari demandojn kaj starigi ĉi tiun dialogon.

Rasa demando

En sia doktora tezo, ŝi esploris programon por disvolvi publikajn lernejajn bibliotekojn en Brazilo kaj la rasajn kaj genrajn temojn en iliaj kolektoj. La esploristo ekzamenis tion, kiel la libroj haveblaj en ĉi tiuj spacoj, kiuj enhavis nigrajn rolulojn, estis akceptitaj de infanoj en la klasĉambro, kian efikon ili havis sur ilin kaj kiel la infanoj perceptis ilin.

A tese, então, se desdobra em pesquisas que eu vou continuando, pensando a representação do negro na literatura e outros marcadores identitários. Ali eu me dou conta da importância desses artefatos [livros infantis contendo personagens negros] para a educação das relações raciais.

La tezo do disvolviĝas en esploradoj kiujn mi daŭrigos, pensante pri la reprezentado de nigruloj en literaturo kaj aliaj identecaj signoj. Tie mi konstatas la gravecon de tiuj artefaktoj [porinfanaj libroj enhavantaj nigrajn rolulojn] por la edukado pri rasaj rilatoj.

Demandita pri kio instigis ŝin iĝi esploristo, Gladis respondas:

A necessidade. Eu sempre fui uma professora inquieta. O primeiro ponto da minha vida é ser professora. Por ser professora e ter um desejo profundo que meus alunos aprendessem de fato, eu sempre fui uma professora inquieta, incomodada. Sempre saí buscando materiais, alternativas, respostas. E isso fez com que eu precisasse entender determinados processos da minha sala de aula. É assim que eu me torno uma pesquisadora. Sempre pensando na dimensão concreta da minha atuação docente.

La neceso. Mi ĉiam estis sentrankvila instruisto. La unua punkto en mia vivo estas esti instruisto. Estante instruisto kaj havante profundan deziron, ke miaj lernantoj efektive lernu, mi ĉiam estis sentrankvila kaj ĝenita instruisto. Mi ĉiam serĉis materialojn, alternativojn, respondojn. Kaj tio igis min bezoni kompreni iujn procezojn en mia klasĉambro. Tiel mi fariĝas esploristo. Ĉiam pensante pri la konkreta dimensio de mia instrua agado.

Laborante dum 26 jaroj en universitato, kiu ekzistas de ĉirkaŭ 85 jaroj, Gladis diras, ke ŝi parkere konas la nomojn de ĉiuj nigraj kolegoj kiujn ŝi havis, ĉar la listo estas mallonga:

Saber o nome dos meus colegas negros é profundamente dolorido. Não há outro modo de dizer. Dói saber o nome. Dói. O que para um colega branco é inimaginável. Eu posso nominar [todos] meus colegas negros. Isso é profundamente assustador, numa universidade que tem quase 3 mil professores.

Koni la nomojn de miaj nigraj kolegoj dolorigas profunde. Ne ekzistas alia maniero diri tion. Estas dolorige koni la nomojn. Estas dolorige. Tio por blanka kolego estas neimagebla. Mi povas nomi [ĉiujn] miajn nigrajn kolegojn. Tio estas profunde timiga en universitato, kiu havas preskaŭ 3 000 instruistojn.

Kaj estas ankoraŭ unu punkto, kiu koncernas ĉefe la nigrajn esploristinojn, laŭ ŝi:

Nós, mulheres, somos educadas para a humildade. Eu acho a humildade uma coisa preciosa, mas às vezes o excesso de humildade nos tira a altivez. Nós, mulheres negras, principalmente, somos educadas para desaparecer. E isso é tão marcante, que a gente leva muito tempo para perceber determinadas características que nos prejudicam.

Ni virinoj estas edukitaj por humileco. Mi pensas, ke humileco estas altvalora afero, sed foje troa humileco forprenas nian fierecon. Ni, precipe nigrulinoj, estas edukitaj por malaperi. Kaj ĉi tio estas tiel rimarkinda, ke ni bezonas multan tempon rimarki iujn trajtojn, kiuj damaĝas nin.


Genra demando

Kiel virino, la profesorino asertas, ke krom la rasa afero, la genra afero ankaŭ rolis en ŝia akademia trajektorio:

Há questões da vida acadêmica que atravessam mais fortemente os percursos femininos. Uma das questões que atravessou o meu percurso acadêmico foi a maternidade. Eu era uma mulher que queria ser mãe. Algo da maternidade, sobretudo nos primeiros anos, é da ordem de uma demanda importante, que é física. É um filho que berra e um seio que derrama leite.

Estas aferoj en la akademia vivo, kiuj pli forte transiras la virinajn vojojn. Unu el la aferoj, kiuj transiris mian akademian vojon, estis patrineco. Mi estis virino kiu volis esti patrino. Io pri patrineco, precipe en la fruaj jaroj, estas grava postulo, kiu estas fizika. Estas infano kiu krias kaj mamo kiu verŝas lakton.

Gravediĝinte por la dua fojo, je ĝemeloj, Gladis rememoras, ke ŝi estis surprizita de la maniero, kiel la novaĵo estis akceptita en la akademia medio. Ŝi mencias rimarkon de persono kiu konfesis al ŝi ne scii ĉu gratuli ŝin pri tio aŭ ne.

E eu disse para ela: pode me cumprimentar, porque a pessoa mais interessada em ser doutora antes do nascimento desse bebê sou eu. Nenhum homem grávido, esperando filhos gêmeos, daria essa resposta. Eu sabia que, sim, aconteceria um período em que a minha carreira ficaria quase em stand by após o nascimento dos bebês. O homem segue tocando sua vida acadêmica normalmente depois de ser pai. Esse é um forte atravessamento de gênero.

Kaj mi diris al ŝi: vi povas gratuli min, ĉar la plej interesata homo esti doktoro antaŭ la naskiĝo de ĉi tiu bebo estas mi. Neniu graveda viro, kiu atendus ĝemelojn, donus tiun respondon. Mi sciis, ke ja, estos periodo, kiam mia kariero iĝos lanta post la naskiĝo de la beboj. Viro daŭrigas sian akademian vivon normale, post kiam li fariĝas patro. Tio estas forta genra punkto.

Inter siaj plej grandaj revoj kiel esploristo, hodiaŭ, Gladis esperas, ke la kolorkrajonoj en diversaj haŭtnuancoj povos esti distribuataj de la brazila registaro al publikaj lernejoj, ke ŝi havos pli da nigraj kolegoj, tiel ke ne plu eblos memori ĉiujn iliajn nomojn, kaj ankaŭ ke troviĝos pli da virinoj en administraj postenoj de universitatoj.

Por aliaj virinoj, kiuj havas akademian karieron aŭ volas engaĝiĝi en tia vojo, la instruisto diras:

Dentro da universidade é fundamental construir-se em rede, em grupo. A solidão não é um imperativo da carreira acadêmica, da intelectualidade negra acadêmica. Hoje ela é uma escolha, mais do que nunca. Então, o conselho é: a solidão não é uma parte integrante do pacote. A gente pode furar essa solidão e criar pontes magníficas.

En la universitato, estas esence estiĝi en reto, kiel grupo. Soleco ne estas imperativo de la akademia kariero, de la akademia nigra intelektularo. Hodiaŭ ĝi estas elekto, pli ol iam ajn. Do la konsilo estas: soleco ne estas integra parto de la pakaĵo. Ni povas trarompi tiun solecon kaj krei grandiozajn pontojn.


 

Nomo: Gladis Kaercher
Esplorareo: Federacia Universitato de Suda Rio-Grando (Brazilo), Edukado, kun fokuso pri porinfanaj edukado kaj literaturo, kontraŭrasisma edukado, identeco kaj diferenco.
Kie ekscii pli pri ŝi: Plataforma Lattes

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.