- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Sentoj kontraŭ migrantoj kaŭzas perforton en Turkio

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Homaj rajtoj, Politiko

Homamaso ĉirkaŭ brulanta aŭto en Altındağ, Ankaro [1] [eo]. Ekrankopio de video de BBC titolita “Kio okazis en Altındağ?”.

La 12-an de aŭgusto, interbatiĝo [2] inter grupo de siriaj migrantoj kaj lokanoj en la turka ĉefurbo Ankaro reflektis la difektiĝon de kontraŭmigrantaj sentoj en la lando. Du turkaj civitanoj estis ponarditaj dum alfrontiĝo, unu mortis en hospitalo [3]. Ĉi tio kaŭzis plian perforton: la amaso prirabis kaj damaĝis butikojn, domojn kaj aŭtojn de enmigrintoj en la kvartalo Altindag de Ankaro, kie loĝas [4] multaj sirianoj [5]. Ĝis la 22-a de aŭgusto 76 homoj estis arestitaj [6].

La plej lasta situacio en Altındağ, Ankara kvartalo. Streĉitecoj daŭras post kiam du adoleskantoj estis ponarditaj hieraŭ nokte. Polico prenis preventajn rimedojn por malhelpi atakojn kontraŭ sirianoj. Oni kriegas sloganojn pri la polico desur la flankaj stratoj.
—————-
Tage, junaj turkoj formis grupojn por “ordigi” la kvartalojn. Ili serĉas sirianojn.

Oni aŭdis [9] policistojn instigi loĝantojn ne permesi provokojn.

Tiuj kiuj instigas malamon kontraŭ sirianoj ĉiutage, kion ili opinias pri la rasismaj atakoj, kiuj okazis post kiam du junaj viroj estis ponarditaj en Altındağ kaj la 18-jara Emirhan Yalçın mortis? Oni jam kaptis lian murdinton, sed ĉu tiuj kiuj ŝtonumis domojn kaj vundis neplenaĝulojn estos identigitaj?

Oni raportis, ke la distrikta guberniestro alvenis al la loko kaj provis kvietigi streĉojn. Sed la defia homamaso daŭre esprimis sian malkontenton [12], kiel raportis la turka BBC-servo [13] [eo]. “Ĉiuj [sirianoj] devas esti forigitaj”, kriis unu virino dum alia lokano diris:

Just because we give them homes, economic opportunities, they think they are above us. Then they come and say they don’t want Afghans in this country.

Nur ĉar ni donas al ili hejmojn, ekonomiajn ŝancojn, ili pensas ke ili superas nin. Poste ili venas kaj diras ke ili ne volas afganojn en ĉi tiu lando.

Dum intervjuo [12] kun la turka servo de BBC, alia najbaro de la kvartalo kie okazis la atakoj diris:

What are they going to do? Take them away? Instead, we say, give us half an hour. We will, as a nation, take them away in half an hour. Our goal is not to kill them, but send them away. They should leave.

Kion ili faros? Ĉu forpreni ilin? Anstataŭe ni proponas: donu al ni duonhoron. Kiel nacio, ni forprenos ilin post duonhoro. Nia celo ne estas mortigi ilin, sed forsendi ilin. Ili devus foriri.

Siaflanke, siriaj loĝantoj esprimis sian zorgon pri la sekureco de siaj familioj. Siriano kies hejmo estis atakita [14] diris, ke li translokiĝos kiel eble plej baldaŭ ĉar li timas pri siaj tri infanoj.

La lokanoj alfrontas enmigrintojn

Kontraŭmigranta sento atingis novan nivelon ĉar Turkio [15] [eo] estas la alvenpunkto [16] por miloj da afganaj migrantoj, kiuj fuĝas pro malsekureco. Ĉi tio koincidis kun kreskanta seniluziiĝo [17] kontraŭ la interkonsento inter Ankaro kaj Bruselo [18] [eo] en 2016 pri rifuĝintoj reage al la krizo de siriaj rifuĝintoj. Laŭ la interkonsento, Turkio haltigis [19] la fluon de migrantaj sirianoj al Eŭropo [20] [eo] kontraŭ vizaj koncedoj kaj ses miliardoj da eŭroj kiel helpo por sirianoj alvenantaj en Turkio.

Aliaj kialoj [21] ankaŭ inkluzivas la nunan ekonomian krizon spegulitan de kreskanta senlaboreco, inflacio [22] kaj devalutado [21].

La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj [23] taksas, ke ĉirkaŭ kvar milionoj da rifuĝintoj, plejparte siriaj, loĝas en Turkio. Afganoj konsistigas la duan plej grandan grupon [24].

Sed pacienco malpliiĝas dum Turkio luktas kontraŭ kreskanta enfluo de rifuĝintoj kaj kontraŭ la maldeziro de Eŭropa Unio daŭrigi la promesojn faritajn en 2016 por faciligi la intertraktadojn pri aliĝo de Turkio al Eŭropa Unio [25] kaj la vizajn koncedojn por turkaj civitanoj.

La 18-an de julio, la gvidanto de la opozicia Popola Partio de la Respubliko anoncis pere de Tvitero, ke Turkio ne fariĝos “malferma malliberejo por rifuĝintoj”.

Mia alvoko al la mondo: mi tute ne estas same kiel Erdogan. Mi devenas de la tradicio Kuvayi Milliye. Neniu povas deklari niajn soldatojn kiel gardistoj kien ili fuĝis; aŭ deklari mian landon malferma malliberejo por rifuĝintoj. Permesu al mi diri al vi anticipe, tre severaj intertraktadoj atendas vin.

— Kemal Kılıçdaroğlu (@kilicdarogluk), la 18-an de julio 2021 [26]

Dum intervjuo [27] de la germana ĵurnalo Bild [28] [eo], la aŭstria ĉefministro, Sebastian Kurz, diris ke Turkio estas pli taŭga loko por afganaj migrantoj. Rezulte la turka Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj deklaris [29]: “Turkio ne akceptos novan migradan ondon”, kaj “Turkio ne estos limgardisto aŭ rifuĝejo por Eŭropa Unio”.

Kelkaj lokaj observantoj diris, ke tiaj deklaroj kaj la manko de enmigradaj politikoj kulpas pri la kresko de kontraŭenmigrinta sento en la lando, citante la alfronton en Ankaro kiel freŝan ekzemplon.

En intervjuo [30] kun Deutsche Welle [31][eo], sociologo Ulaş Sanata diris:

Tensions between refugees and locals were never properly defused. There have been a lot of mistakes in immigration policy. It was non-transparent and poorly communicated.

Streĉitecoj inter rifuĝintoj kaj lokanoj estis neniam taŭge kvietigitaj. Estis multaj eraroj rilate al la enmigrada politiko. Ĝi estis nek travidebla, nek bone komunikita.

Siaflanke, Metin Çorabatır, prezidanto de la Esplorcentro pri Azilo kaj Enmigrado (IGAM), kulpigis [32] la retorikon uzatan de politikistoj, kiuj minacas resendi migrintojn aŭ rifuzi akcepti pliajn antaŭ la elektoj de 2023.

Çorabatır parolas pri tviteraĵo de la 16-a de julio fare de Kemal Kılıçdaroğlu, opozicia gvidanto de la Respublika Popola Partio (CHP) [33] [eo], kiu asertis, ke kiam li estriĝos, la partio forigos la sirianojn.

Kiam ni prenos la povon, ni adiaŭos niajn siriajn gastojn. Tio estas unu el niaj kvin celoj. Ni havas niajn planojn kaj programojn pretajn. Mi volis ke ĉi tiu filmeto estu ĉi tie kiel pruvo.

— Kemal Kılıçdaroğlu (@kilicdarogluk), la 16-an de julio 2021 [35]

Meral Akşener, gvidanto de Iyi, ankaŭ opozicia partio, uzis similan retorikon. Li diris ke la registaro devus kontakti la siriajn regantojn kaj resendi la sirianojn al ilia lando, kiel eble plej baldaŭ.

Nia ĝenerala prezidanto, Meral Akşener, diris kion oni devas fari al la registaro, kiu transformis nian landon en fosaĵon de migrantoj;

– Ĉesigu la alvenon de afganoj, kiujn la irana registaro lasis ĉe niaj landimoj.
– Klarigu kio estis diskutita kun Biden [usona prezidento].
– Siriaj rifuĝintoj devas esti resenditaj al sia lando.

— Ümit Dikbayır (@UmitDikbayir), la 16-an de aŭgusto 2021 [37]

Politika sciencisto Nezih Onur Kuru diris [38] al Al-Monitor, ke perforto kontraŭ sirianoj en Ankaro “ne estis nova aŭ surpriza”. Laŭ la esplorado de Kuru, okazis almenaŭ “246 perfortaj okazaĵoj kontraŭ siriaj rifuĝintoj ekde 2011”.

La situacio ne ĉiam estis tiel streĉa. Laŭ enketo [39] de 2012, 52% de la turkaj civitanoj malkonsentis pri akcepto de siriaj rifuĝintoj. Sed en enketo de septembro 2018, 83% de la turkaj civitanoj esprimis negativajn opiniojn pri sirianoj.

Nuntempe, sirianoj estas sub “provizora protekto [40]” de la turka registaro. Kiel dirite en ties retejo, provizora protekto inkluzivas edukadon por ĉiuj infanoj, sanservojn kaj taŭgajn kultejojn, krom edukajn centrojn por plenkreskuloj, kiuj volas akiri kapablojn por labori.