- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

En Kartvelio, taksia servo por virinoj far virinoj

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Kartvelio, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Ekonomio kaj komerco, Laboro, Virinoj kaj genro

Virino en antaŭa seĝo de aŭto. “ILO photo e11263″ de ILO PHOTOS NEWS havas permesilon CC BY-NC-ND 2.0 [1].

Nova taksia servo nur por virinoj en Kartvelio [2] [eo], nomata TaxiWoman [3], promesas sekurajn veturadojn al siaj klientoj, provizante ilin nur per virinaj ŝoforoj. Tiu ĉi estas la plej freŝdata grupo kiu pritraktas la tutmondan problemon de transportaj breĉoj [4], celante havigi al virinoj alireblajn veturopciojn.

Laŭ la Fejsbuka paĝo TaxiWoman, la servo funkcios per apo, kiu estas ankoraŭ disvolvata, laŭ la kreantoj de la projekto. “Kiel vi vidas, ni estas tutnova ekfirmao, la apo prenas tempon, sed ĝi progresas” klarigis afiŝo [5] en Fejsbuko. Ĝis tiam, la servo estos alirebla per funkciiga entrepreno.

Alia afiŝo [6] en la paĝo TaxiWoman klarigas ke la servo estas “kreita por virinoj kaj homoj sub la aĝo de 16 jaroj”.

Tiu ĉi estas mia eta revo. Mi estas tre hezitema por eĉ mendi taksion nokte. Haltigi taksion surstrate estas ĉiam ekster konsidero. Tio ĉi igos la vivon de tiom da virinoj pli facila. Mi esperas ke ili sukcesos.

Laŭ OC Media, simila servo estis lanĉita [9] en Kartvelio en 2012 sub la marko nomata “Pink Taxi” [Rozkolora Taksio]. Sed la grupo finis siajn servojn kiam la kompanio komencis dungi pli da viraj ŝoforoj kaj oferti servojn ankaŭ al viraj klientoj.

Aliloke en la mondo, taksiaj servoj nur por virinoj estas ankaŭ kutimaj. En Egiptio [10] [eo], simila servo estis lanĉita [11] en 2015. En intervjuo por The Guardian, ĝia fondinto, Reem Fawzi, diris al la novaĵa platformo tiutempe ke la servo funkcias ekskluzive por virinoj, far virinaj ŝoforoj. Pro sekurecaj kialoj, klientoj devis sendi skanitan kopion de sia identigilo. Ĉiu veturado estis registrita per interna kamerao kaj la klientoj de la servo havis aliron al “tiel nomata “mortiga” butono por distance haltigi la aŭton se necese”, raportis The Guardian.

En Turkio, simila servo estis enkondukita [12] en la provinco Sivas en 2016. Pakistano [13], Barato [14] kaj Meksik-urbo [15] troviĝas inter la lokoj kie similaj servoj estis lanĉitaj freŝdate. En Novjorko, taksia servo nomata “SheTaxis-SheRides” estis lanĉita [16] en 2014.

Laŭ raporto [17] publikigita pasintjare de la Korporacio pri Internacia Financado (IFC), “Kiel transportistoj virinoj estas vaste subreprezentataj kaj kiel pasaĝeroj ili alfrontas persistajn kaj tutmondajn defiojn rilate al alireblo, kosto kaj sekureco. Tio havas grandskalajn efikojn sur ambaŭ virinan moviĝeblon kaj aliron al laborpostenoj kaj merkatoj: la Internacia Organizaĵo pri Laboro (ILO 2017) skribis ke transportaj breĉoj reduktas la partoprenon de virinaj laborfortoj je pli ol 15 elcentoj”. IFC faris studon en ses landoj por tiu ĉi raporto kaj malkovris ke 20 elcentoj de la virinoj diris ke “la manko de virinaj ŝoforoj limigas la nombron de veturadoj kiujn ili faras kaj 44 elcentoj diris ke ili pli uzus la servon se ili havus opcion por elekti virinan ŝoforon”.

Genre-apartiga transportado (GS) en veturmendado estas servo kun diversaj modeloj laŭ la raporto de IFC, ĉar “neniu modelo difinas aperantajn servojn GST”. Tamen la ĉefa modelo inter tiuj estas servoj “ekskluzive por virinoj”, similaj al TaxiWoman.

Funkciantaj modeloj por genre-apartigaj transportservoj, raporto IFC [17], junio 2020.

Dum postulo de taksiaj servoj nur por virinoj ne estas afero ekskluziva de Kartvelio, ĝi starigas demandojn pri la dungado de virinaj ŝoforoj, kiuj estas subreprezentataj en la transporta industrio, laŭ la esploro de IFC.

Laŭ la Nacia Oficejo pri Statistikoj de Kartvelio [18], nur 14 elcentoj (30 648) de la virinoj de Kartvelio havas stirpermesilon kaj 16 elcentoj (190 674) posedas aŭtojn.

Kvankam TaxiWoman estas en la komenca fazo, ĝi povus fari ambaŭ – provizi siajn klientojn per sekuraj veturadoj kaj kreskigi dungoportunojn por virinaj ŝoforoj en Kartvelio.