- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Rezistante la puĉon kaj la patriarkecon: intervjuo kun Nandar, birma feminisma aktivulo

Kategorioj: Orienta Azio, Mjanmao (Birmo), Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Milito kaj konflikto, Politiko, Protesto, Virinoj kaj genro, Myanmar Spring Revolution

[1]

Nandar dum kontraŭpuĉa protesto en Birmo [2] [eo]. Fonto: Tvitero [1] [eo [3]].

Civitanoj el la tuta Birmo mobiliziĝis por rezisti [4] al la milita registaro, inkluzive de, ne surprize, artistoj kaj feministoj. Ekzemplo de tio estas Nandar [5], eminenta defendanto de la virinaj rajtoj.

Nandar fondis Purple Feminists Group [6] (Purpuran Feminisman Grupon), kungvidis produktadon [7] de “La vaginaj monologoj [8]” en Birmo kaj tradukis [9] la libron de Chimamanda Ngozi Adichie “Ni ĉiuj devus esti feministoj” al la birma. Ŝiaj podkastoj [10] “Feminismaj Ĉarmoj” kaj “G-Taw Zagar Wyne” traktas aferojn kiuj efikas [11] sur la virinojn de la lando.

Rekone al sia laboro [12], ŝi estis inkluzivigita en la listo de BBC [13] de la 100 plej influaj kaj inspiraj virinoj en la mondo de 2020. Ŝi estis antaŭelektita [14] por la Premioj pri Libera Parolado de Cenzura Indekso de 2021.

Ŝi estis ĉe la avangardo [15] de la protestoj dum la unuaj semajnoj de la puĉo ĝis la intensiĝo de registara subpremo devigis ŝin reveni al sia vilaĝo, en norda Birmo. Ŝi forlasis la landon en marto, sed daŭre kontraŭis la puĉon kaj antaŭenigis la potencigon de virinoj.

En virtuala intervjuo kun Tutmondaj Voĉoj [16] [eo], Nandar rememoris la malfacilan transiron kiun ŝi alfrontis post forlasi Birmon:

…choosing to get out was a very difficult choice-emotionally and physically. It was such a painful process with the COVID-19 restrictions and all. As soon as I got out, I started working so much that at one point, I wasn't taking care of my own mental and physical health. I felt extremely sick many times but kept working. Most parts of this also were fueled by survivors’ guilt and [the] grieving process that I was going through heavily after leaving the country.

…decidi foriri estis tre malfacila elekto, emocie kaj fizike. Tio estis dolora procezo kun la limigoj pro KOVIM-19 kaj ĉio alia. Tuj kiam mi foriris, mi eklaboris tiel multe ke, ĉe unu momento, mi ne zorgis pri mia propra mensa kaj fizika sano. Foje mi sentis min treege malsana, sed mi daŭre laboris. La plejmulto de tio ankaŭ estis instigita per la sento de kulpa pluvivanto kaj [la] forta malĝojiga procezo kiun mi travivis post forlasado de la lando.

[17]

La podkasto de Nandar traktas virinajn aferojn ofte preteratentatajn. Foto uzata kun permeso.

La puĉo ne malhelpis la Purpuran Feminisman Grupon daŭrigi sian reklaman laboron kaj, kvankam ili ne povas realigi la samajn programojn kiel antaŭe, ili daŭre trovas manierojn antaŭenigi pacon kaj la potencigon de virinoj per literaturo, podkastoj kaj serio da virtualaj laborejoj. Ili planas aranĝi konkurson pri feminisma literaturo kaj faras memzorgan kampanjon por konsciigi pri mensa sano en Birmo. Krome, ili kreas serion da laborejoj pri “verkado por resaniĝi”, por instrui al homoj kiel uzi skribadon por trakti traŭmatojn kaj problemojn pri mensa malsano.

Ŝi substrekis la fundamentan rolon kiun virinoj kaj feministoj ludas por batali kontraŭ la puĉo:

With the help of digital and internet advancement as well as the progress that the feminists in Myanmar have made, women in Myanmar gradually realized that hiding their ability to do things will not necessarily help their society or the country. Therefore, it is time for them to be themselves. That's when the game changed, I would say. When women and girls decide that they are part of this community that has been taken away and ruled by dictators. So, they must do something about it.

I remember asking random women in the protests [18] about why they think they should be here in the protests along with these men and if the politics is really for women out of curiosity of getting their insights, they said this beautifully which I think can answer your questions about how and why it is valuable that feminists and women are challenging not only the dictatorship system but also the patriarchy system. They said, “if the country is continued by the dictators, it is not just the men who would suffer, we would also suffer under it. That's why it is important for women to be part of this revolution.”

Kun la helpo de interreto kaj ciferecaj avantaĝoj, same kiel la progresoj de feministoj en Birmo, virinoj el ĉi tiu lando iom post iom ekkomprenis ke kaŝi sian kapablon fari aferojn ne nepre helpos ilian socion aŭ la landon. Sekve, estas tempo por esti si mem. Mi dirus ke tiam la ludo ŝanĝiĝis. Kiam virinoj kaj knabinoj decidas ke ili estas parto de ĉi tiu komunumo forprenita kaj regata de diktatoroj. Do, ili devas fari ion pri tio.

Mi memoras ke mi demandis hazardajn virinojn ĉe la protestoj [19] pri kial ili pensas ke ili devas esti ĉi tie ĉe la protestoj kune kun ĉi tiuj viroj kaj ĉu politiko estas vere por virinoj, scivole pri iliaj vidpunktoj. Ili diris ion mirindan kaj mi kredas ke tio povas respondi viajn demandojn pri kiel kaj kial valoras ke feministoj kaj virinoj defias ne nur la sistemon de diktaturo, sed ankaŭ la sistemon de patriarkeco. Ili diris: “Se la lando plu estos en la manoj de la diktatoroj, ne nur la viroj suferos, sed ankaŭ ni. Tial gravas ke virinoj estu parto de ĉi tiu revolucio”.

En reteja seminario organizita de la Asocio por Evoluantaj Virinaj Rajtoj, Nandar parolis [20] pri kiel feministoj denuncas la feŭdisman pensmanieron de iuj kontraŭpuĉaj manisfestaciantoj:

Even among protestors, as I was mentioning, women are judged for how they are dressed during the protest by male protestors. [They are] being questioned about how they are dressing while protesting. I think these are irrelevant questions to be asking while standing up for democracy. You are not supposed to question a female body, whatever she is wearing or however she is protesting. It’s solely her body. There has to be freedom for women to be themselves and to protest. So I think this is something women have to go through, specifically for being women. These problems should be highlighted by the media as well.

Eĉ inter la manifestaciantoj, kiel mi menciis, viraj manifestaciantoj juĝas virinojn laŭ kiel ili estas vestitaj dum la protesto. Ili estas pridemandataj pri sia maniero vestiĝi ĉe protestoj. Mi pensas ke ĉi tio estas senrilataj demandoj kiam oni defendas demokration. Virina korpo ne estu pridemandata, ŝi portu tion kion ŝi portas aŭ protestu kiel ŝi volas. La korpo estas nur la ŝia. Devas esti libereco por virinoj esti si mem kaj protesti. Do, mi kredas ke ĉi tion devas travivi virinoj, specife ĉar ili estas virinoj. La amaskomunikiloj ankaŭ devus reliefigi ĉi tiujn aferojn.

Nandar diris kiel la internacia komunumo povas subteni Birmon kaj la demokratian movadon:

Solidarity can mean you sending a text to a friend or someone you know from the crisis place. It can mean you sharing your expertise to someone who needs that. It can mean you giving a hug to someone. The foundation of solidarity really means you care about the people who are victims of the crisis situation. I want people to know that showing solidarity isn't an expensive act. It can be done in so many ways if you don't limit yourself.

Solidareco povas signifi ke vi sendas mesaĝon al amiko aŭ al konato en la kriza loko. Tio povas signifi ke vi dividas vian sperton kun iu kiu bezonas ĝin. Tio povas signifi brakumi iun. La bazo de solidareco vere signifas ke vi zorgas pri la homoj kiuj estas viktimoj de la kriza situacio. Mi volas ke homoj sciu ke esti helpema ne estas multekosta ago. Ĝi povas esti farata multmaniere se vi ne limigas vin.

Krome, ŝi havas mesaĝon por donacantoj kaj internaciaj agentejoj kiuj disponigas asistadon al grupoj kaj individuoj en Birmo:

Donors must learn to design their funding to have room for flexibility so that feminists who are working in the crisis using the fund don't have to go through painful procedures and time consumptions to get the funding so that they can do what they need to do. The donors must take responsibility to do better with their funding design.

Donacantoj devas lerni fasoni sian financadon por ke estu spaco por fleksebleco, por ke feministoj kiuj laboras dum la krizo per la fonduso ne devu travivi procedurojn dolorajn aŭ tempopostulajn por ricevi financadon por fari tion kion ili bezonas. Donacantoj devas respondeci pri la plibonigo de sia financa procezo.