Revigligi la krian kaj la oĝibvan lingvojn de Manitobo per TikTok

Ekrankopio de la konto @micec.mb en TikTok.

Kiel infano kiu kreskis en la Kria Nacio [eo] de Fox Lake en la norda Manitobo [eo], Kanado, Sharissa Neault aŭdus la krian lingvon [eo], loke nomatan Ininímowin de ŝiaj geavoj. Tamen, la lingvo ne estis instruita al ŝia patrino kaj do nek al Neault. “Kreskinte, mi aŭdis malpli kaj malpli da Ininímowin ĝis mi kredis ke ĝi estis perdita” rememoris ŝi en reta intervjuo por Rising Voices [Kreskantaj Voĉoj].

Rapide antaŭen al la nuntempo, Neault transloĝiĝis al Vinipego [eo] kaj komencis labori ĉe la Centro de Manitobo pri Indiĝena Kultura Edukado (MICEC), neprofitcela eduka organizaĵo kiu provizas programojn kaj servojn por helpi kreskigi konscion pri indiĝenaj kulturoj en la provinco Manitobo. Tiu ĉi kanada provinco situas en Cree, Dakota, Dene, Ojibway, tradiciaj teritorioj de Unuaj Nacioj Oji-Cree kaj Métis Nation.

Post la komenco de sia laboro ĉe MICEC, Neault vidis diversajn manierojn antaŭenigi tiujn lingvojn, inkluzive de sociaj medioj. Ŝi kunigis fortojn kun Noah Malazdrewicz, aktive engaĝiĝanta pri la kundividado de la oĝibva lingvo [eo], kaj ili komencis krei filmetojn en TikTok [eo] en la konto de la Centro (@micec.mb). Miksante humuron, ĉiutagan uzatan lingvon kaj rilatigeblajn situaciojn, tiuj ĉi filmetoj kontribuas al la alirebligo de la lingvo, precipe dum la daŭranta pandemio, kiam multaj homoj restas hejme. La rezultoj estas kontentigaj, kiel Neault kundividis por News Site de la Universitato de Vinipego, kie ŝi nun studas:

“Young people are seeing it and saying “Thank you, I heard my granny say this as a kid,’ ‘I haven’t heard my language in years, thank you,’ or ‘I didn’t know I could still learn my language,’” Neault said. “The comments make it worth it.”

“Junuloj vidas ĝin kaj diras “Dankon, mi aŭdis mian avinon diri tion kiam mi estis infano”, “Mi ne aŭdis mian lingvon de jaroj, dankon” aŭ “Mi ne sciis ke mi ankoraŭ povas lerni mian lingvon” ” diris Neault. “La komentoj rekompencas la laboron.”

Foto donita de Sharissa Neault kaj uzata kun permeso.

En tiu ĉi mallonga intervjuo por Rising Voices, ŝi kundividas pliajn informojn pri si, sia lingvo kaj sia cifereca aktivismo:

Rising Voices (RV): Kia estas la nuna stato de via lingvo ambaŭ eksterrete kaj interrete?

Sharissa Neault (SN): There are 5 dialects of the Cree language, which also vary by community. My family speaks the n dialect (Swampy Cree), and my community’s dialect of Cree will die in the next 10-20 years with our last remaining fluent speakers. In other communities across Manitoba I would estimate that there are less that 500 fluent speakers under 50. When our older fluent speakers pass we will rely on these few young people, and their children to carry the language both online and offline. The n dialect is lacking in language learning resources, however, there are people who are working hard to create them alongside our remaining fluent speakers. The y dialect (Plains Cree) is in much better shape, with a higher number of speakers under 50, and many more online and offline resources.

Sharissa Neault (SN): Ekzistas kvin dialektoj de la kria lingvo, kiuj ankaŭ varias laŭ komunumo. Mia familio parolas la n-dialekton (Swampy Cree), kaj la dialekto de mia komunumo Cree mortos en la venontaj 10-20 jaroj kun la lastaj restantaj fluaj parolantoj. En aliaj komunumoj tra Manitobo mi taksus ke estas malpli ol 500 fluaj parolantoj kiuj aĝas malpli ol 50 jarojn. Kiam niaj plej aĝaj fluaj parolantoj mortos ni baziĝos sur tiuj malmultaj junaj homoj kaj sur iliaj infanoj por porti la lingvon ambaŭ interreten kaj eksterreten. Mankas lingvolerniloj pri la n-dialekto, tamen, ekzistas homoj kiuj laboras diligente por krei ilin kune kun niaj restantaj fluaj parolantoj. La y-dialekto (Plains Cree) estas en multe pli bona stato, kun pli granda nombro de parolantoj malpli ol 50-jaraĝaj kaj multe pli da retaj kaj eksterretaj fontoj.

RV: Kiuj estis la plej grandaj defioj por vi dum viaj aktivaĵoj por antaŭenigi vian lingvon kaj kulturon interrete? Kaj kiuj estas kelkaj el la manieroj kiujn vi provis uzi por superi ĉi tiujn defiojn?

SN: My biggest challenge has been finding the time to create content with other work commitments. I do my best to create content when I can, and in the past have created a collection of videos to post when I cannot record regularly.

SN: Mia plej granda defio estas trovi tempon por krei enhavon dum mi havas aliajn laborajn devojn. Mi laŭeble klopodas krei enhavon kiam mi povas, kaj en la pasinteco mi kreis kolekton da filmetoj por afiŝi kiam mi ne povas regule registri.

RV: Kiuj estas la ĉefaj instigoj de via lingva cifereca aktivismo?

SN: My main motivations are the Indigenous youth who are just like me when I was 15. The Indigenous youth who think their culture and language are lost. I hope that when they see us, and hear us, they can see and hear themselves; I hope I can help at least one person who is like me, to pick up their language again.

SN: Miaj ĉefaj instigoj estas indiĝenaj junuloj kiuj estas ekzakte kiel mi estis kiam mi havis 15 jarojn. Indiĝenaj junuloj kiuj kredas ke ilia kulturo kaj lingvo perdiĝis. Mi esperas ke kiam ili vidas nin, kiam ili aŭdas nin, ili povas vidi kaj aŭdi sin mem; mi esperas ke mi povas helpi almenaŭ unu personon kiel mi repreni sian lingvon.

RV: Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj pri via lingvo?

SN: I hope that Ininímowin stays with us long enough for my grandchildren, or my great grandchildren, or my great-great grandchildren and so on, to learn the language as their first language, and understand the complex culture that is embedded in every word. That is all I hope for.

SN: Mi esperas ke Ininímowin restos kun ni sufiĉe longe por ke miaj nepoj, aŭ miaj pranepoj, aŭ miaj prapranepoj kaj tiel plu, lernu la lingvon kiel sian unuan lingvon kaj komprenu la kompleksan kulturon kiu troviĝas en ĉiu vorto. Tio estas mia tuta espero.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.