Istanbula Kanalo, la Meza Koridoro de Turkio kaj la iniciato Zono kaj Vojo

Petrolero en Bosporo” de MrHicks46 (CC BY-SA 2.0).

Malgraŭ kreskanta opozicio de politikaj grupoj kaj civila socio pri eblaj mediaj kaj politikaj problemoj, prezidento Recep Tayyip Erdoğan celas daŭrigi la polemikan projekton Istanbula Kanalo, artefaritan transportan kanalon 45 km longan, kiu ligos la Marmoran Maron kun la Nigra Maro. La 26an de junio, Erdoğan ĉeestis la malferman ceremonion de tio kion li nomis sia “freneza projekto“. La projekto ricevis multajn kritikojn, inkluzive de la urbestro de Istanbulo, sciencistoj, emeritaj admiraloj, ambasadoroj kaj ordinaraj homoj pro sia vivmedia, ekonomia kaj sekureca efikoj.

Ĝis nun, la laŭtaksa kosto de la projekto estas 15 miliardoj da usonaj dolaroj. Tamen, la sumo probable atingos 21 miliardojn da usonaj dolaroj post kiam operaciaj kaj financaj kostoj estos aldonitaj.

Erdoğan insistas ke Istanbula Kanalo kontribuos al la ekonomio de Turkio [eo] kaj helpos redukti trafikon en la Bosporo [eo].

Laŭ ministro pri transporto kaj infrastrukturo, Adil Karaismailoğlu, la enspezoj de la kanalo ne kovros la laŭtaksajn kostojn ĝis ĉirkaŭ 12 jaroj post la fino de la kanalo.

Sed intertempe, la reganta Partio Justeco kaj Disvolviĝo (tr: AKP) ŝajne supertaksis la financan kapablon de la lando kaj provis allogi eksterlandajn investantojn. Iuj el ĉi tiuj eblaj investantoj estas Nederlando, Belgio kaj Rusio, kvankam Ĉinio [ĉiuj eo] fariĝis la plej farebla opcio. Tamen, la ebla partopreno de Ĉinio probable pli malbonigos jam negativan percepton de Ĉinio en la lando.

Meza Koridora Iniciato de Turkio

La Meza Koridoro, formale konata kiel la Iniciato de Transkaspia Oriento-Okcidenta Meza Koridoro, reflektas la revon de Turkio konstrui ligojn kun Ĉinio tra Kaŭkazo kaj Centra Azio. La Meza Koridoro kiel projekto de komerca vojo ligas Ĉinion al Eŭropo tra Turkio kun fervojoj kaj aŭtovojoj. Turkio rigardas la Mezan Koridoron kiel komplementon al la Ĉina Zona kaj Voja Iniciato, anstataŭ kiel konkurencanton.

Kiel videblas el ĉi tiu mapo de la retejo de la turka Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, la blua linio reprezentas la Mezan Koridoron de Turkio kaj la ruĝa linio reprezentas la Nordan Koridoron BRI.

La fervojo Baku-Tbilisi-Kars (BTK) finiĝis en 2017, kaj estas unu el la ĉefaj projektoj de la iniciato. Oni kalkulas ke antaŭ 2034, BTK transportos tri milionojn da pasaĝeroj kaj 17 milionojn da tunoj de kargo jare.

Ĝis nun, la unua vartrajno de Ĉinio al Eŭropo uzinta la Mezan Koridoron alvenis en Turkio en novembro 2019, kaj la unua vartrajno de Turkio laŭ la sama itinero alvenis en Ĉinio en decembro 2020.

Kiel parto de la Meza Koridoro kaj la BRI, Turkio faris multajn grandajn investojn en infrastrukturo. Kulminaĵoj inkluzivas la submaran fervojon Marmaray, la Eŭrazian tunelon, kaj la Trian Istanbulan Ponton kiu ligas Eŭropon kaj Azion per Istanbulo kaj Istanbula Flughaveno. Ankaŭ estas survoje pluraj aliaj infrastrukturaj projektoj, kiel la markola ponto Çanakkale, la rapidtrajno Edirne-Kars kaj la tri-nivela metroa tunelo.

Ambaŭ Ĉinio kaj Turkio estas entuziasmaj por integri BRI kaj Mezan Koridoron. Prezidento Erdoğan diris ke “la Meza Koridoro… kuŝas ĉe la koro de BRI” kaj ke Turkio “daŭrigos labori kun niaj ĉinaj amikoj por integri la Mezan Koridoron al BRI”.

Ĉina prezidentoŜji Ĝjinping (pinjine: Xi Jingping), “alvokis la du flankojn antaŭenigi sinergion inter la komuna konstruado de la Iniciato pri Zono kaj Vojo kaj la projekto de la Meza Koridoro de Turkio”. Dume, turka ministro pri infrastrukturo kaj transporto, Adil Karaismailoğlu, diris ke la Istanbula Kanalo estas integra parto de la Meza Koridoro, rimarkante ke “kun la Istanbula Kanalo, nia Mezkoridora celo estos plifortigita”.

Ĉinaj-Turkaj ekonomiaj rilatoj

Komercaj rilatoj inter Turkio kaj Ĉinio kreskis multe depost Ĉinio aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco [eo] la 11an de decembro 2001. Tiutempe, duflanka komerco estis malpli ol 2 miliardoj da usonaj dolaroj. Dum la venontaj 20 jaroj, la spezo atingis 26 miliardojn da dolaroj. Tamen, tio estas neegala rilato. Dum la eksportado de Ĉinio al Turkio estas entute 23,041 miliardoj da dolaroj, la eksportado de Turkio al Ĉinio sumas nur 2,865 miliardojn.

Unu maniero ŝanĝi la neegalan komercan pejzaĝon estas pliigi ĉinajn investojn en Turkio per iniciatoj kiel BRI. Kvankam Ĉinio ne estas inter la dek ĉefaj investantoj de Turkio, pli ol mil ĉinaj kompanioj investis en kampoj kiel financo, energio, produktado kaj infrastrukturo. En 2019, la eksa ambasadoro de Ĉinio en Turkio, Deng Li, atendis ke ĉinaj investoj atingos 6 miliardojn da dolaroj ĝis la fino de 2021. Kombinitaj kun turismaj enspezoj, ĉinaj investoj en Turkio povas ludi signifan rolon en la redukto de eksterlandaj valutoj el Turkio.

Ĉinio ankaŭ faris gravajn infrastrukturajn investojn en la lando. En 2015, ĉina konsorcio [eo] akiris 65% de Kumport, la tria plej granda kontenerhaveno de Turkio, kontraŭ 940 milionoj da dolaroj. En januaro 2002, ĉina konsorcio provis akiri 51% de la Tria Ponto de Istanbulo kontraŭ 688 milionoj da dolaroj. Tamen, freŝaj raportoj sugestas ke la interkonsento ankoraŭ ne finiĝis. Ĉi tiu disvolviĝo povus detrui la ĉinajn BRI-rilatajn infrastrukturajn investojn en Turkio, precipe ĉar la turka ŝtato pli kaj pli vidas la ponton kiel gravan parton de sia Iniciato pri Meza Koridoro.

Ekrankopio de la raporto de Vox, “La plano de miliardo da dolaroj de Ĉinio por regi tutmondan komercon”.

Polemiko pri la ĉina financado

El ĉiuj ĉinaj investoj en la lando, la ebla ĉina financado de la projekto Istanbula Kanalo ekfunkciigis la plej viglan debaton en Turkio.

La registaro de Turkio taksas ke la kosto de la projekto atingos 15 miliardojn da dolaroj. Sed kun la kreskantaj ekonomiaj problemoj, kiujn pli malboniĝis pro KOVIM-19, la registaro bezonas monan injekton. Krome, laŭ Reuters, turkaj bankoj restis for de la projekto pro antaŭviditaj naturmediaj damaĝoj, eblaj financaj riskoj kaj vasta politika kaj socia opozicio al la projekto.

Diversaj raportoj asertas ke Ĉinio volas financi la multekostan projekton kaj diskutis ĝin kun turkaj oficialuloj dum diplomatiaj vizitoj. La 30an de aprilo 2021, turka ministro Adil Karaismailoğlu konfirmis la interesiĝon de Ĉinio, aldonante ke ankaŭ Nederlando, Belgio kaj Rusio interesiĝas pri financado de la projekto.

La prezidanto de la Respublikana Popola Partio (tr: CHP), Kemal Kılıçdaroğlu, avertis eblajn investantojn kaj eksterlandajn registarojn ne financi la projekton. La 9an de majo li diris ke se la opozicia koalicio gajnos la venontajn balotojn, la nova registaro ne redonos la investitan monon, kaj eĉ distancigos Turkion de la investantaj landoj. La gvidanto de la Bona Partio (tr: İYİ Parti), Meral Akşener, faris similan averton.

Laŭ enketo de MetroPOLL, la plimulto de la turka socio kontraŭas la projekton Istanbula Kanalo. Dum 51% de la enketitoj opinias ke la ĉefa kialo de la projekto estas generi profiton, nur 29,1% kredas la aserton de Erdoğan, ke la kanalo reduktos la maran trafikon en la Bosporo.

Alaeddin Yalçınkaya, profesoro ĉe la Universitato de Marmara, opinias ke ĉina investo kaŭzos ĉinan koloniadon de la kanala regiono. La gvidanto de la Estonta Partio (tr: Gelecek Partisi), Ahmet Davutoğlu, ankaŭ asertas ke la AKP-registaro atendas ke Ĉinio provizos financojn por la kanalo kontraŭ tero ĉirkaŭ la areo de la Kanalo, kio damaĝus la nacian suverenecon de Turkio. Aliaj ankaŭ avertas Turkion pri diplomatia “ŝuldokaptilo”, kiu rilatas al la politiko de Ĉinio konfiski teron kontraŭ nepagitaj pruntoj.

Ĝis nun, la registaro ignoris la kritikojn, kaj penis aktive antaŭenigi la projekton Istanbula Kanalo.

Ĉi tiu artikolo estas parto de enketo de la Civitana Amaskomunikila Observejo pri konkurencaj rakontoj pri la Iniciato Ĉina Zono kaj Vojo, kaj esploras kiel socioj kaj komunumoj havas malsamajn perceptojn pri la eblaj avantaĝoj kaj damaĝoj de disvolviĝo gvidata de Ĉinio. Por pliaj informoj pri ĉi tiu projekto kaj ĝiaj metodoj, klaku ĉi tie.

Plej novaj artikoloj pri Mezoriento kaj Nordafriko

Ĉefaj mondaj artikoloj

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.