Mozambiko: pionira amaskomunikila iniciato donas al vundeblaj grupoj aliron al informado

TV Surdo – elsendo ĉe YouTube (Foto: ekrankopio)

TV Surdo, iniciato kreita en 2008, celas produkti enhavojn por homoj kun aŭdaj kaj vidaj malkapabloj. La televidkanalo produktas siajn proprajn enhavojn kaj elsendas en tri televidstacioj kies sidejoj troviĝas en Maputo [eo], la ĉefurbo de Mozambiko.

La produktaĵoj ankaŭ disponeblas ĉe jutuba kanalo. Laŭ noto fare de Internacia Centro de Ĵurnalistoj, TV Surdo aperis kun la celo igi informadon pli inkluziva, precipe ĉar (la plejparto da) televidkanaloj ĉi-kuntekste ekskludas homojn kun handikapo.

En afiŝo ĉe sia Facebook-paĝo, TV Surdo notis ke, kvankam estas leĝo kiu faciligas aliron al informado, homoj kun handikapoj daŭre estas ekskluzivitaj:

Sete anos depois da aprovação da lei 34/2014 de Dezembro que regula o direito à informação, persistem desafios sobre acesso à informação para pessoas com deficiência.
Entretanto a TV Surdo continua a manter viva a esperança de deixar informadas todas as pessoas com deficiência.

Sep jarojn post la aprobo de la leĝo 34/2014 de decembro, kiu regulas rajtojn pri informado, ankoraŭ restas defioj pri aliro al informado por homoj kun handikapoj.
Dumtempe TV Surdo daŭre konservas viva la esperon informi ĉiujn homojn kun handikapoj.
#TVSurdo
#InkluzivaAmaskomunikilo

Ĉi tiu iniciato aperas en lando kun proksimume 727 620 homoj kun ia handikapo, laŭ datumoj el la lasta censo de la Nacia Instituto pri Statistiko (INE). Ekzistas ankaŭ pli ol 68 000 homoj kun aŭdaj handikapoj kaj defioj, aldone al 58 000 homoj kun vidaj handikapoj. La ceteraj nombroj rilatas al aliaj formoj de handikapo.  

Televido kaj radio ankoraŭ estas la plej kutimaj informiloj

En Mozambiko, la plimulto de la loĝantaro ne atingeblas per ciferecaj amaskomunikiloj. Nur 21% el ĝiaj pli ol 30 milionoj da loĝantoj havas aliron al Interreto. Praktike, televido kaj radio estas la amaskomunikiloj kiuj havas la plej grandan atingopovon en la lando.

Laŭ mozambikanoj, radio estas la plej populara informkanalo. Laŭ la Instituto pri Socia Komunikado (ICS), ĉirkaŭ 75% de la loĝantaro de la lando informiĝas per komunumaj radiostacioj.

La manko de inkludo de mozambikanoj al ciferecaj amaskomunikiloj ankaŭ evidentiĝas en studo fare de la Instituto por Plurpartia Demokratio. Specife oni mencias, ke mankas alternativoj por instrui per radio, televido kaj Interreto. Kvankam la pandemio de KOVIM-19 devigis la edukan sektoron esplori ĉi tiujn rimedojn kiel novajn formojn de lernado, edukaj enhavoj ankoraŭ estas maloftaj.

Alia defio pri aliro al televido estas la daŭra procezo de transformiĝo de la analoga al cifereca distribusistemo en Mozambiko.

Kvankam tio jam prokrastiĝis almenaŭ dufoje, Mozambiko supozeble transiros de analoga televido al ciferecaj sistemoj, kiuj ebligas pli bonkvalitajn vidajn kaj aŭdajn televidajn elsendojn – kaj ankaŭ la aperon de novaj amaskomunikilaj kanaloj kaj produktoj en la mozambika merkato. La procezo estas efektivigata de la publika kompanio Transporto, Multobligo kaj Elsendo (TMT).

Laŭ la Ministro de Transporto kaj Komunikado, Janfar Abdulai, la procezo de migrado de analoga al cifereca televido progresos, kun la unua fazo de malŝaltado de elsendiloj finiĝinta la 30-an de septembro. Tamen ĉi tiu situacio maltrankviligas uzantojn, kiuj timas signojn de ekskludo:

Malŝalto de la analoga signalo kaj ĝiaj efikoj

Socio
Migrado de analoga al cifereca signalo: estas “konfuzo” en butikoj, kiuj vendas malĉifrilojn en Maputo

Ĉi-kuntekste, TV Surdo elstaras pro sia kapablo atingi pli grandan nombron da homoj, ne limigante sin nur kaj specife al homoj kun aŭdaj handikapoj en ciferecaj amaskomunikiloj, sed egale al ĉiuj kun ajna handikapo.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.