De ina feticido al futbalo en Nepalo

Srijana Singh Thakuri in 2008 as a student in Surkhet. Photo: Kopila Valley via Nepali Times. Used with permission.

Srijana Singh Thakuri en 2008 kiel lernantino en Surkhet. Foto: Kopila Valley per Nepali Times, uzata kun permeso.

Tiu ĉi artikolo verkita de Srijana Singh Thakuri estis publikigita en Nepali Times. Redaktita versio estas republikigata de Global Voices kiel parto de interkonsento pri kundivido de enhavo.

Mia patro volis filon.

Mi estis la unua filino kaj post mi venis tri pli junaj fratinoj. Mia patrino gravediĝis tri pliajn fojojn post tio, ĉiuj estintus knabinoj.

Ili ĉiuj finis sian vivon en kontraŭleĝaj klinikoj, kie la gepatroj povas ekscii la genron de sia bebo kaj elekti aborton se temas pri knabino. Mi scias ke ĉi tiu praktiko nomiĝas ina feticido kaj estas kutima ĉefe en Suda Azio.

Miaj gepatroj provis havi filon, esperantaj ke filo finfine venos. Mi estis jam sufiĉe aĝa por rimarki la malĝojon kaj la zorgon en la okuloj de mia patrino ĉiam kiam ŝi malkovris ke ŝi gravediĝis je plia knabino.

Oni riproĉis al mia patrino ke ŝi estas malbenita kaj difektita. Kial mi ne sufiĉis? Kial ni filinoj ne sufiĉis?

Fine, nia patro forlasis nin. Iun nokton, senvorte, li malaperis, lasante nin malantaŭe kun ruinigita hejmo, ruinigitaj koroj kaj amaso da ŝuldopagigistoj ĉe nia pordo en ĉiuj horoj de la tago.

La sano de mia patrino malboniĝis. Mi apenaŭ vidis ŝin rideti. Mi komencis labori kiel kuiristino en busstacio por provi mildigi ŝian doloron. Ni vendis bananojn, fruktojn, kaj faris ĉion eblan por elturniĝi. Mi promesis al mia ploranta patrino ke mi estos same bona kiel la filo kiun ŝi kaj mia patro tiom malespere volis.

Mi ne kulpigas mian patron. Fakte, mi kompatas lin. Viktimo de patriarkeco, li neniam sciis alian aferon. Socio konvinkis lin ke filinoj ne meritas la investon, ke ĉio kion ili faras estas edziniĝi kaj iri al la domo de aliulo, ke familioj bezonas filojn por porti la nomon kaj heredi praulan posedaĵon.

Sed la ironio estas ke ni havis neniun teron por heredi. Ni havis nenion. Provante havi filon, mia familio plonĝis pli profunde en malriĉecon, ŝuldojn kaj deprimon.

Founder of Kopila Valley Maggie Doyne with the girls’ football team at the school in Surkhet. This is where Srijana Singh Thakuri got her start. Photo: Kopila Valley via Nepali Times. Used with permission.

La fondinto de la projekto Kopila Valley, Maggie Doyne, kun la knabina futbalteamo ĉe la lernejo Kopila Valley en Surkhet. Tie ĉi komencis ludi Srijana Singh Thakuri. Foto: Kopila Valley per Nepali Times. Uzata kun permeso.

Finfine, la aferoj komencis pliboniĝi. Mi trapasis ekzamenon por eniri la lernejon Kopila Valley en Surkhet, kiu estas konata kiel la plej verda lernejo en Nepalo. La instruistoj eksciis pri mia historio kaj per hazarda bonŝanco mi ricevis unu el la tre malmultaj lokoj disponeblaj por mia aĝogrupo. En la intervjuo, mi klarigis ke per ŝanco al edukado, mi povus helpi mian patrinon prizorgi miajn tri fratinetojn kaj helpi eduki ilin ankaŭ.

Mi provis transformi mian malĝojon kaj mian koleron en persistecon. Mi volis esti la plej bona pri ĉio. Pro mia patro, mi sentis min kvazaŭ mi havus ion por pruvi. Mi iĝis klasestrino. Mi aliĝis al la enpoviga klubo de knabinoj. Mi sekvis lecionojn pri tradicia danco.

Mi verkis poezion kaj partoprenis en konkursoj pri debatado. Mi prunteprenis librojn de la biblioteko. Mi studis ĝis malfrue en la nokto kaj faris ĉiujn taskojn por atingi la nivelon de miaj kolegoj. Mi kaptis ĉiun oportunon kiu aperis sur mia vojo.

Iun tagon aperis anonco ke la lernejo Kopila Valley estis stariganta la unuan futbalan teamon de knabinoj. Mi prezentiĝis en la unua tago de praktikado en malpura tereno, sen sportŝuoj, kun ŝvito gutanta sur mia frunto, preta provi ion novan. Mi neniam vidis futbalkampon, rigardis matĉon, aŭ eĉ surhavis ŝorton.

En mia vilaĝo, ĉiu kvadrata colo de tero estis uzata por produkti manĝon, kaj sportoj estis por knaboj, en nekultivataj terasoj inter la kultivaj sezonoj. Mi neniam sciis ke futbalo estas io por mi.

Mi iris ĉiutage por trejniĝi kun trejnisto Gopi. Li traktis min same kiel li traktus la knabojn. Li kriis al mi sed ankaŭ kuraĝigis min. Mi ankoraŭ memoras mian unuan matĉon kaj kia estis la sento surmeti uniformon, postkuri la pilkon en la futbalkampo.

Kun la paso de la tempo mi iĝis bona pri futbalo kaj nia teamo komencis gajni matĉojn. Mi enpafis golojn kaj estis aparte kapabla pri defendado, perkapa pilkado kaj angulŝotoj. Sed mi ankaŭ daŭrigis miajn studojn kaj komencis iĝi rimarkita kiel studento kaj atleto.

Mi sukcesis eniri pli grandajn teamojn kaj mi varbiĝis por turniroj. Klaĉoj ankaŭ sekvis. Najbaroj klaĉis pri mi, dirante ke mi revenas hejmen tro malfrue aŭ ke mi foriras tro frue. Mi estis nomata egoisma kaj oni diris ke mi havas la kapon en la nuboj. Tio malboniĝis kiam mi ekhavis menstruon, homoj diris al mi kien mi povus iri kaj kien ne, kion mi povus fari kaj kion ne.

Srijana SIngh Thakuri with her senior national team members. Photo: via Nepali Times. Used with permission.

Srijana SIngh Thakuri kun veteranaj membroj de la nacia teamo. Foto: per Nepali Times, uzata kun permeso.

Mi kondutis kontraŭ la maniero en kiu knabinoj de mia vilaĝo devus konduti: silentu, tenu vian kapon mallevita, provu ne iĝi rimarkita, kaj kiam tempo estas, estu edziniĝebla.

Mi forskuis la kritikadon kaj tenis miajn okulojn malfermitaj al mia revo. Mi daŭrigis mian edukadon kaj diplomiĝis kiel la unua de mia klaso. Mi estis elektebla por stipendioj kaj mi registriĝis en supera lernejo en Katmanduo. Mi daŭrigis la piedpilkadon kaj iris al turniroj, trejniĝante tage kaj nokte.

Mia historio ne estas unika. Temas nur pri kio okazas kiam knabinoj kaj virinoj ricevas ŝancon, oportunon kaj investon.

Mi ĵus 20-jariĝis, kaj pasintsemajne mi sukcesis en la lasta kandidatiĝa etapo por la nacia virina futbalteamo de Nepalo. Mi subskribis kontrakton kaj mia nomo estis anoncita en la ĵurnaloj. Mi estas nun oficiale profesia futbalistino reprezentanta mian landon.

Mi neniam sentis min tiom fiera esti filino de Nepalo, kvankam ekzistis tempoj kiam mi sentis ke mia lando ne fieris pri mi.

Mi ŝatas surmeti la ruĝan nacian ĵerzon kaj eniri la stadionon. Mi ankoraŭ povas senti la ekscitiĝon de la pilkĵetado kaj de la golo kiu atingas la malantaŭon de la reto.

Mi ŝatas futbalon ĉar ĝi sentigas min libera kaj forta kaj potenca. Mia venonta granda revo estas ke la virina teamo de Nepalo ludu en la Monda Pokalo aŭ kvalifikiĝu por la Olimpikaj Ludoj.

Srijana Singh Thakuri on 9 September at her national team debut in a match against Bangladesh in Kathmandu. Nepal won 2-1. Photo: via Nepali Times. Used with permission.

Srijana Singh Thakuri la 9-an de septembro ĉe sia komenco en la nacia teamo en matĉo kontraŭ Bangladeŝo en Katmanduo. Nepalo gajnis 2-1. Foto: per Nepali Times, uzata kun permeso.

Post multaj jaroj, mia patro revenis al ni. Mi ŝatintus diri ke li havis grandan vekiĝon kaj komprenis siajn erarojn, sed tio ne okazis. Anstataŭe, li provis denove havi filon, kaj fine, mia frateto naskiĝis.

Mi amas mian frateton kaj mi esperas ke li kreskos rigardante min ludi por ke li havu alian perspektivon pri tio kion la knabinoj povas fari.

Mia patro ricevis tion kion li ĉiam volis kaj mi atingis miajn revojn. Mi alvokis lin kiam mi sukcesis eniri la teamon kaj mi scias ke li fieris pri mi.

Mi ankaŭ komprenis lastatempe ke mi nenion plu devas pruvi al li. Miaj revoj estas por aliaj knabinoj kiel mi, kies patroj volas nur filojn. Miaj revoj estas por miaj fratinoj kaj mia patrino. Sed ĉefe, miaj revoj estas por mi.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.