Konservado de la muzika heredaĵo de Afriko kombinante tradician popolmuzikon kun modernaj sonoj

 

Tradiciaj afrikaj melodioj kaj kantoj estas minacataj hodiaŭ. Pli ol 50 jarojn post la fino de oficiala kolonia regado, la heredaĵo de koloniismo daŭre flankenlasas multajn tradiciajn muzikajn praktikojn, ĉar kapitalismo surmerkatigas la artan formon kiel puran distron – anstataŭ kiel kulturilon por konservi tradicion kaj komunumon.

Etnomuzikologoj komencis registri, kolekti kaj arkivigi afrikan popolan muzikon jam en la 1920-aj jaroj, por konservi kaj dokumenti malaperantajn kulturojn. Laŭ la Vinila Fabriko:

Record labels and ethnologists started recording ethnic communities’ music in the 1920s and 1930s, at the dawn of field recording technology, when they realized they had the means to record, and not only transpose music made in the rural areas away from the studio.

Disko-eldonejoj kaj etnologoj komencis registri muzikon de etnaj komunumoj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, ĉe la naskiĝo de kampa registradoteknologio, kiam ili ekkomprenis ke ili havas la rimedojn por registri, kaj ne nur transmeti muzikon faritan en la kamparaj lokoj for de studio.

Global Voices kompilis iujn specimenojn de ĉi tiuj registraĵoj en YouTube-listo. Peco de la niĝeria joruba tribo estas havebla ĉi-sube.

Arkivigante la popolmuzikon de Orientafriko

Huey Tracey estas eble unu el la plej famaj etnomuzikologoj, kiu kune kun sia edzino Barbara Tracey faris pli ol 35 000 registradojn de afrika popolmuziko inter la 1920-aj kaj la 1970-aj jaroj. Li poste fondis la Internacian Bibliotekon de Afrika Muziko (ILAM) – la plej grandan deponejon de afrika muziko en la mondo, kiu konservas milojn da historiaj registraĵoj ekde 1929. La esplorinstitucio poste dediĉis sin al la studo de muziko en Afriko.

En la lastaj jaroj, renoviĝis intereso kaj klopodoj inter afrikaj muzikologoj, historiistoj kaj entuziasmuloj registri, ciferecigi kaj arkivigi tradician muzikon kaj antikvajn sonojn de indiĝenaj komunumoj sur la afrika kontinento. La ĉefa celo estis konservi kaj subteni la eksterordinaran heredaĵon de la muziko, kiu fariĝis neatingebla. La influo de kristanismo al la percepto de indiĝenoj pri tradicia muziko kaj akompanaj praktikoj, urbigo, la ĉiea ĉeesto de radio kaj studio-registrita muziko, kaj komercado – ĉio tio kontribuis al la malapero de afrika popolmuziko.

Tabu Osusa estas kenja muzika produktanto, aŭtoro, kaj la fonda direktoro de Ketebul Music – neprofitocela organizaĵo dediĉita al la esplorado, dokumentado, disvolvigo kaj antaŭenigo de la diversaj muzikaj tradicioj de orienta Afriko. Lia organizaĵo kune kun la Muzika Fondaĵo Abubilla komencis la projekton Singing Wells antaŭ naŭ jaroj. Ĉi tio estas kunlabora projekto, kiu vojaĝas al foraj vilaĝoj tra orienta Afriko kun moveblaj registradaj studioj por registri kaj arkivigi tradiciajn sonojn kaj muzikojn de orienta Afriko en aŭdvida formato. Ĉi tiuj muzikaj prezentoj estas publikigataj en la propra retejo, en podkasto ĉe SoundCloud kaj en YouTube.

Male al iuj etnomuzikologoj, kies registradoj estas ĉefe por arkivaj celoj – malfaciligante ke muzikproduktantoj aŭ muzikistoj aliru la kantojn pro celoj de kolektado de specimenoj aŭ adaptado – la projekto Singing Wells diras, ke ili celas ne fariĝi “fosiliaj kolektantoj”. Kiel estas notite en ilia retejo:

We work with musicians to make sure their music traditions continue to be practised, can be shared amongst the widest audiences and become a source of inspiration for new musicians.

Ni laboras kun muzikistoj por certigi, ke iliaj muzikaj tradicioj plue daŭras praktikataj, povas esti kundividataj al la plej vasta publiko kaj fariĝi fonto de inspiro por novaj muzikistoj.

La grandegaj kontribuoj de Osusa al muziko kiel historiisto, ne nur en la projekto Singing Wells sed ankaŭ en projekto kiu dokumentas la historion de populara muziko en Kenjo de 1946–2016, estis ĵus agnoskitaj per honoraj premioj pri artoj kaj literaturo. En aŭgusto ĉi-jare Osusa ricevis la premion, kiu rekonas eminentajn artistojn kaj verkistojn, kiuj grave kontribuis al la kreiva industrio.

Benson Rukantabula estas juna tanzaniano, kiu fondis la Tanzanian Heredaĵan Projekton en 2012 kun la misio trovi, restarigi kaj kundividi la riĉan muzikan heredaĵon de Tanzanio per ciferecigo. Tiel farante, li esperas, ke lia kontribuo subtenos kaj antaŭenigos nuntempan kulturan esprimadon, kiu tenos la tanzanian kreemon kaj arton vigla kaj alirebla.

Parolante al Global Post post la lanĉo de la projekto en Kickstarter, Rukantabula diris:

I hope that by making this music available, the country can both preserve its heritage and inspire young Tanzanian artists through the musical storytelling of their past. The popular Bongo Flava music that blares from local nightclubs hardly reflects Tanzania’s rich musical history.

The messages are all messed up… If we digitize the archives, they can know where they lost their way.

Mi esperas, ke disponigante ĉi tiun muzikon, la lando povas konservi sian heredaĵon kaj inspiri junajn tanzaniajn artistojn per la muzika rakontado de ilia pasinteco. La populara muziko Bongo Flava, kiu bruas en lokaj noktokluboj, apenaŭ reflektas la riĉan muzikan historion de Tanzanio.

Ĉiuj mesaĝoj estas fuŝitaj… Se ni ciferecigas la arkivojn, ili povas scii, kie ili perdis la vojon.

Kunfandante tradician popolmuzikon kun modernaj sonoj

Danke al teknologio, ĉi tiuj registritaj kaj arkivigitaj sonoj nun trovas novan vivon, ĉar modernaj muzikistoj, diskistoj, artistoj kaj muzikproduktantoj kunfandas antikvajn sonojn kun modernaj muzikaj konceptoj.

Kaj same kiel en la 1950-aj jaroj, kiam surbendaj registradoj de afrika muziko akcelis la komencon de la muzika avangardo en Eŭropo, kie produktantoj kiel Henry Cowell enigis tonajn kaj ritmajn ideojn en siajn proprajn komponaĵojn, nuntempaj muzikistoj kaj muzikproduktantoj estas prunteprenantaj de ĉi tiu sama ŝablono.

Unu el niaj plej ŝatataj kun @SarondeMusic Ft. Waliko – Enhavas specimenojn de surbendaj registradoj faritaj en Zambio kaj Malavio en 1952 kaj filmitaĵojn filmitajn de Hugh Tracey dum liaj registradaj ekspedicioj tra Subsahara Afriko (1939-1964) #FutureSounds ?https: //t.co/OfbeKFq9HF

Saronde, projekto kiu kunfandas antikvajn sonojn kun modernaj muzikaj temoj, estis komencita de la muzikista kaj produktista duopo Chris Pedley kaj Olly Wood kiam ili lanĉis sian etikedon Beating Heart en 2016. Depost tiam ĝi iĝis kunlaboro inter establitaj muzikproduktantoj el Afriko kaj ĉirkaŭ la mondo por remiksi antikvajn kampajn registradojn de la Internacia Biblioteko de Afrika Muziko (ILAM).

Saronde ĝis nun produktis 10 kantojn, kiuj inkluzivas surbendajn registradojn de popolmuziko de la Subsahara Regiono kunlabore kun diversaj afrikaj muzikistoj.

@ SarondeMusic laboradis por alporti la heredaĵon de Hugh Tracey ĝis nun. Ilia plej nova eldono “Beating Heart Origins” montras liajn surbendajn registradojn de Malavio, Kongo kaj Zambio – trakoj aŭdiĝis ĉe festivaloj kaj en Ibizo ĉi-somere. https://t.co/X0StAn1VB4 pic.twitter.com/mNmtIr5YPK

Ohxala estas muzika projekto de la portugala duopo Maria kaj Luis, kiu miksas tradiciajn etnajn popolajn elementojn kun nuntempa elektronika muziko. Nun en sia kvina albumo, la duopo multe influas antikvajn ritmojn de surbendaj registradoj de iberaj, brazilaj kaj afrikaj kulturoj.

La kanto Laibon danco de Ohxala, kiu estis publikigita sub la kompilaĵo Shika Shika Presents Eco, prezentas surbendajn registradojn de la masajoj en Kenjo. La kanto iĝis la muziko por la filmo Endangered species de Scott Shields.

Traditional African music is a gem! and it holds the foundation on which today’s music is built notes the Citizen, a Tanzanian media publication

Tradicia afrika muziko estas juvelo! Kaj ĝi tenas la fundamenton, sur kiu estas konstruata hodiaŭa muziko, notas la Civitano (Citizen), tanzania amaskomunikila publikaĵo.

Kun tiom da diverseco en novaj muzikaj subĝenroj, ĉar elsendfluo [angle: streaming, ndltr] fariĝas la estonta maniero por distribuado de muziko, la vasteco, riĉa kaj klara sono de tradicia muziko nun iĝas sekreta saŭco, kiu donas al la moderna muziko sian unikan teksturon dum la produktado de muziko pli kaj pli cifereciĝas.

Global Voices kreis ludliston en Spotify por reliefigi iom tiun ĉi muzikan ĝenron. Rigardu ĝin sube.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.