Komuniku vide per IKON

Kio okazos se nia estonta komunikado uzos ikonojn por reprezenti konceptojn kaj objektojn? Ikonoj estas bildoj, ni ofte asocias ilin kun kreivo. Sendi mesaĝojn rilatas al logika pensado ĉar ni devas pensi pri gramatiko, dum uzi ikonojn estos krea ekzerco por nia cerbo. Tiel, sendante mesaĝojn per ikonoj, nia cerbo ricevos kreivan kaj logikan ekzercon samtempe.

Asocio el Svislando nomata KomunIKON disvolvas tipon de vida komunikado, kiu ebligas al homoj el diverslingvaj komunumoj komuniki senprobleme. Ili nomas tion IKON. Ĝi tradukas tekstojn en ikonojn, kiujn uzantoj povas sendi al aliaj uzantoj. La piktogramoj evoluigitaj de KomunIKON povas esti uzataj kie ajn estas neceso skribi mesaĝon al iu ajn ricevanto, eĉ se temas pri homoj kun malfacilaĵoj, kiel analfabetoj aŭ handikapuloj.

Filozofio kaj Gvidlinioj pri dezajno

  1. Internacia: Ikonoj devas esti kompreneblaj trans diversaj landoj kaj lingvoj.
  2. Inkluziva: Ikonoj devas respekti diversecojn, kiel genron, seksan orientiĝon ktp.
  3. Homcentra: La koncepto de “homo” estas reprezentita en multaj ikonoj, kiel mi, vi, patro, patrino, ktp.
  4. Preciza: Ĉiu ikono devas havi bone difinitan signifon, kiel en vortaro. Komparu “aŭdi” kaj “aŭskulti”.
  5. Kompleta: Ĉiuj gravaj signifoj devas esti reprezentitaj per almenaŭ 1 ikono.
  6. Necenzurita: Ne estas malpermeso de vulgaraj, sekse eksplicitaj, perfortaj kaj ofendaj ikonoj, kiel en iu reala lingvo.
  7. Konsekvenca: Se ikono X havas certan signifon de Y en ikono Z, ikono X devas konservi la saman signifon de Y en ĉiu ikono.
  8. Travidebla: Ikonoj devas esti komprenataj laŭeble plej facile de plej multaj homoj.
  9. Homamas-movitaj: Ikonoj estas testitaj de la komunumo per ilo nomata “ikonometro”, evoluigita de la Universitato de Ĝenevo.

Ekzemplaj frazoj

Jen kelkaj el la frazoj kiuj estis ellaboritaj de KomunIKON. Bonvolu memori, ke la IKON-lingvo estas tre fleksebla, ne estas rigidaj reguloj lernendaj, ĉiu povas uzi la lingvon laŭ sia prefero, laŭ la kompreno de la ricevanto.

  1. Mi sendas (al) vi multajn kisojn
I send (to) you many kisses

Mi sendas (al) vi multajn kisojn

En ĉi tiu angla frazo, estas duobla objekto (“vi” kaj “kisoj”). Tial ni aldonas la prepozicion “al” antaŭ “vi”.

2. La tuta vivo en unu nokto

Whole life in one night

La tuta vivo en unu nokto

Jen la itala titolo de filmo de Robert Bresson (1967). “Tuto” estas en opozicio al “duono, malplimulto kaj plimulto”. “Vivo” kontrastas al “morto”. “En” kontrastas al “ekster”. “Nokto” kontrastas al “taglumo”.

3. Pli rapida, pli alta, pli forta

Pli rapida, pli alta, pli forta

Ĉi tiuj ikonoj estis faritaj por festi la venkon de Italio en 3 sportaj kategorioj dum la Olimpikoj. Ĉi tiu bildo montras la signifon en latina kaj itala lingvoj, la angla signifo estas “Faster, higher, stronger”.

Ligiloj

Malgraŭ esti registrita en Svislando, la teamo de KomunIKON konsistas el homoj el diversaj landoj, kiel Italio, Francio, Germanio, Rusio, Senegalo, Hispanio, Ekvadoro, Indonezio, Panamo, Ugando, Barato, Orienta Timoro, ktp. Legu pli da informoj pri ĉi tiu interesa teamo kaj IKON ĉe KomunIKON.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.