- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Reapero de ĉina ĵurnalisto malaperinta post enketo pri la epidemio

Kategorioj: Orienta Azio, Ĉinio, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Parollibereco, Politiko, GV Advocacy
[1]

Chen Qiushi kaj Xu Xiaodong. Ekrankopio prenita de la Youtube-kanalo de Xu Xiaodong.

[Krom speciala mencio, ĉiuj ligiloj sendas al ĉinlingvaj retpaĝoj]

Advokato kaj sendependa civitana ĵurnalisto, Chen Qiushi [2] [fr], malaperinta en Wuhan kiam li enketis pri la KOVIM-epidemio [3] [en], reaperis ĉe Twitter kaj Youtube la 30-an de septembro, post pli ol 600 tagoj de restado en sekreta loko.

Chen Qiushi veturis al Wuhan la 24-an de januaro 2020, tuj antaŭ la ŝlosigo de la urbo. Li transdonis ĉe Twitter raportojn faritajn je la una linio [t.e. je gravega pozicio, ndlr.] de malsanulejoj, antaŭ ol malaperi el sociaj retejoj [4] [eo] la 5-an de februaro 2020. Lia patrino reprenis lian Twitter-konton la sekvan tagon kaj informis liajn abonantojn pri lia malapero.

Laŭ raporto [5] [en] de CNN [6] [eo], almenaŭ 47 civitanaj ĵurnalistoj estis arestitaj kaj tenitaj en malliberejo pro raportado pri la KOVIM-epidemio en Wuhan. Inter ĉi-lastaj estas Zhang Zhan [7] [fr], ĵus kondamnita al kvar jaroj da malliberigo pro “serĉado de kvereloj kaj kaŭzado de tumultoj”. Ŝi estis malaperinta ekde la 14-a de majo 2020. Laŭ Amnesty international, homrajta organizaĵo, Zhang Zhan estis torturita [8] [en] en malliberejo.

La ĉina registaro prezentis plendon kontraŭ Zhang Zhan, sed ne kontraŭ Chen Qiushi. Ĉi-lasta estis arestita pli ol unu jaron, poste liberigita kaj hejme arestita en Qingdao [9] [eo] en marto 2021, laŭ Xiu Xiaodong [10], populara luktisto de MLA (Miksitaj Luktaj Artoj) kaj amiko de Chen Qiushi. Xu Xiaodong kampanjis por liberigo de sia amiko en sociaj retejoj dum 20 monatoj.

Kaj tiam, sen averto, la 30-an de septembro, Chen Qiushi publikigis deklaron [11] en Twitter, en kiu li klarigis :

好久不見!
在过去的一年零八个月中,我经历了很多的事情,有的能说,有的不能说,我相信您都懂。而在我生命的至暗时刻,是搏击运动拯救了我。拳击和巴西柔术不仅给了我健康的身体,也帮助我成功摆脱忧郁症的困扰。

Pasis longa tempo!

Mi eltenis multajn aferojn dum unu jaro kaj ok monatoj. Pri kelkaj mi povas diri, pri kelkaj mi ne povas, mi certas, ke vi komprenas. Sed dum la plej malhelaj horoj de mia vivo, MLA savis min. Boksado kaj brazila ĵuĵicuo [12] [eo] ne nur helpis mian korpon resaniĝi, sed ili ankaŭ preventis deprimiĝon.

En letero rete kundividita, li anoncis, ke li aranĝos bonfaran boksan maĉon la 31-an de decembro.

Du horojn poste, li intervenis mallonge en filmeto [1], per realtempa elsendfluo en la Youtube-kanalo de sia amiko Xu Xiaodong, reprenante la vortojn diritajn en sia letero. Kiam li antaŭenigis la karitatan boksan lukton de Chen Qiushi, Xiu Xiaolong deklaris: “Kiam vi kelkfoje ne kapablas paroli laŭte, vi povas uzi viajn pugnojn”.

Chen Qiushi ankoraŭ ne povas ĝisdatigi siajn sociajn retejojn en la kontinenta Ĉinio. Ĉar lia reapero en Twitter kaj Youtube intervenis unu tagon antaŭ la ĉina nacia festo, iuj suspektas, ke Pekino faras diplomation kaj propagandon je la ostaĝoj [13] [en]. Tamen la plimulto de retumantoj esprimis sian plezuron retrovi lin, kiel en unu el ĉi tiuj atestoj [1], en la fadenaj komentoj de Youtube:

刚看到评论里有人说流泪了,我不理解。但是听到陈律师说他有点抑郁,我居然也流泪了,陈律师真的是受苦了,请你一定要坚强的活下去,留得青山在不怕没柴烧,永远支持你俩!

Mi ĵus legis la ateston de iu, kiu ne povis reteni larmojn dum spektado de la filmeto, mi ne tute komprenis kial. Sed kiam mi spektis la momenton, kiam la advokato Chen Qiushi konfesis sperti mildan deprimiĝon, miaj larmoj fluis. Chen Qiushi certe suferis. Bonvolu esti forta kaj daŭrigi vian vojon. Mi ĉiam estos tie por subteni vin ambaŭ.

En Twitter, bloganto Juan Li instigis aliajn retumantojn ĉesi kritiki Chen Qiushi, ĉar kelkaj diras ke li servas la interesojn de ĉina propagando:

Mi estas tute kun Chen Qiushi. Estas kuraĝa ago riski sian vivon kaj raporti pri la KOVIM-epidemio en Wuhan. Fang Bin [alia civitana ĵurnalisto, kiu raportis pri la epidemio] montras eĉ pli da kuraĝo. La Ĉina Komunista Partio (ĈKP) malliberigis Chen Qiushi por fiksita periodo kaj nun kontrolas lin, dum ĝi malaperigis Fang Bin. Ni ne atendu, ke Chen Qiushi estu mortigita aŭ torturita. La ĈKP provas dividi kaj timigi nin, do ne ataku Chen Qiushi. Li rajtas fari siajn proprajn elektojn kaj celi feliĉon. Kion plej timas ĈKP estas tio, ke ekzistas multaj homoj kiel li.

Fang Bin [15] [fr], civitana ĵurnalisto, kiu ankaŭ enketis pri la KOVIM-epidemio en Ĉinio, malaperis ekde la 9-a de februaro 2020.

Wang Zhian, veterana ĵurnalisto, analizis la revenon de Chen Qiushi en retaj kanaloj, kiel mesaĝon celitan, ke li ankoraŭ ne estas malvigligata kiel publika mesaĝo por indiki ke Chen ne estis venkita:

Mi spektis la filmeton de Chen Qiushi kaj Xiu Xiadong. Tiuj junuloj, kiuj veturis al Wuhan por raporti pri la KOVIM-epidemio, renkontis grandajn malfacilaĵojn. La amaskomunikila medio en Ĉinio ne permesas al civitanaj ĵurnalistoj sin esprimi, sed liaj provoj estas mirindaj. Tiaj agoj estas do tre estimindaj. Mi rigardis lin boksi. Li ne lasis sin detrui. Se la ŝanco tion ebligos, mi ŝatus persone ĉeesti la lukton kaj vidi lin paroli per siaj pugnoj.