- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Artikolo de Global Voices pri KOVIM-19 brilas en ĉeĥa ​​traduka konkurso

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Ĉeĥio, Civitanaj komunikiloj, Interreta aktivismo, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Lingvo, COVID-19, GV Community Blog

Jan Faber, prezidanto de la reta premioceremonio por la gajnintoj de la konkurso de la Eŭropa Delegacio por la plej bona traduko al la ĉeĥa. Ekrankopio de jutuba video [1] .

[Ĉi tiu artikolo estis originale publikigita en majo 2020]

Duan jaron sinsekve artikolo de Global Voices (GV) estis elektita kiel referencteksto por internacia traduka konkurso al la ĉeĥa, organizita de la Instituto por Lingvaj kaj Preparaj Studoj [2] (ÚJOP) – parto de la Karola Universitato [3] de Prago kaj la Ĝenerala Departemento pri Tradukado de la Eŭropa Komisiono [4] (DGT).

En 2019, Global Voices estis elektita [5] unuafoje kiel la sola tekstprovizanto por la konkurso. Tiam, la artikolo elektita por la 4-a eldono de la konkurso estis raporto de 2018 pri tute ina flugteamo [6] en Mozambiko, verkita de Dércio Tsandzan [7], aŭtoro de Global Voices.

Slovena partoprenanto, kiu estis unu el la du gajnintoj en la pasintjara konkurso, diris al [8] GV:

I chose Czech as a ‘rare’ language at my University in Ljubljana because I was a fan of Czech literature: the Brave Soldier Švejk, but also Kundera and Hrabal. Last year I participated in the competition and our text was the Little Red Riding Hood tale, so I did not expect a story about Mozambique!

Mi elektis la ĉeĥan kiel “maloftan” lingvon en mia Universitato en Ljubljano, ĉar mi estis ŝatanto de la ĉeĥa literaturo: la Brava Soldato Švejk, sed ankaŭ Kundera kaj Hrabal. Pasintjare mi partoprenis la konkurson kaj nia teksto estis la fabelo de Ruĝkufulineto [9] [eo], do mi ne atendis rakonton pri Mozambiko!

Ĉi-jare, artikolo de Meta.mk, novaĵejo posedata de la partnero de GV el Norda Makedonio, la Metamorfoza Fondumo*, estis elektita de la organizantoj de la konkurso.

La artikolo [10] priskribas kiel moldova poproka muzikgrupo adaptis pli malnovan kanton, kiun ĝi enkondukis en la Eŭrovido-kantokonkurson [11] de 2017 por eduki homojn dum la pandemio KOVIM-19.

La ĉi-jaraj gajnintoj estas Gergana Dragoeva el Bulgario, Michał Patycki el Pollando kaj Natalia Khonskaya el Belorusio.

Global Voices kontaktis Jan Faber, oficiston ĉe la loka oficejo de DGT en Prago kaj kunordiganton de la evento, por ekscii kiel progresis la eldono de 2020.

Filip Noubel (FN): Kiom da homoj partoprenis la konkurson kaj el kiuj landoj kaj lingvoj?

Jan Faber (JF): Pokud jde o statistiky, letošní pátý ročník byl skutečně rekordní. Přihlásilo se nám celkem 20 pracovišť ze 13 zemí (Čína, Argentina, Jižní Korea, Egypt, Japonsko, ČR, Polsko, Slovinsko, Severní Makedonie, Bulharsko, Maďarsko, Francie, Itálie). Studenti, kterých se zúčastnilo 75, překládali z 18 jazyků (korejština, bulharština, slovinština,  maďarština, italština, makedonština, srbština, francouzština, arabština, ruština, ukrajinština, běloruština, španělština, čínština, polština, japonština, angličtina a chorvatština).

Jan Faber (JF): Pri statistiko, la ĉi-jara kvina eldono estis vere rekorda. En la konkurso partoprenis dudek institucioj el 13 landoj. Ni havis partoprenantojn de Ĉinio, Argentino, Sud-Koreio, Egiptio, Japanio, Ĉeĥio, Pollando, Slovenio, Norda Makedonio, Bulgario, Hungario, Francio kaj Italio. Partoprenis sepdek kvin studentoj pri la ĉeĥa lingvo, tradukantaj el 18 lingvoj (korea, bulgara, slovena, hungara, itala, makedona, serba, franca, araba, rusa, ukraina, belorusa, hispana, ĉina, pola, japana, angla kaj kroata).

FN: Ĉi-jare, vi elektis rakonton pri Eŭropo sed ankaŭ pri KOVIM-19. Kial vi elektis ĉi tiun artikolon? Kiel la pandemio influis la organizadon de la konkurso, la partoprenadon kaj la premioceremonion?

JF: Článek se nám líbil jednak proto, že byl aktuální, byl o solidaritě, hudbě. A také přirozeně proto, že byl o jazycích – vždyť písničku, o které článek pojednává, zpívají interpreti ve dvou jazycích a navíc má anglické titulky. Navíc také svou délkou a stylem odpovídal požadavkům na soutěžní text. Navíc slovy překladatelského nástroje Trados: “Perfect Match”.

Účast v soutěži byla vyšší než loni, asi díky tomu, že se hodně věcí rušilo bez náhrady, což my jsme nechtěli. Bylo to samozřejmě náročnější organizačně – příspěvky musely být buď online nebo nahrané předem. Složité je také zasílání cen a diplomů, které by si normálně studenti převzali osobně.

JF: Ni ŝatis la artikolon ĉar ĝi estis tre ĝustatempa – ĝi parolis pri solidareco kaj muziko. Kaj kompreneble ĉar ĝi rilatas al lingvoj – la kanto priskribita en la rakonto estas kantata de la prezentistoj en du lingvoj kaj inkluzivas subtekstojn. Ĝi ankaŭ respondis al niaj postuloj laŭ longeco kaj stilo por la konkursa teksto. Alivorte: “perfekta kongruo”.

La nivelo de partopreno estis pli alta kompare kun la pasinta jaro, verŝajne dank’ al tio, ke multaj aferoj estis nuligitaj sen anstataŭigo. Kompreneble estis pli malfacile organizi la eventon – la sesioj devis esti nur retaj aŭ antaŭregistritaj. Alia defia afero estas la sendo de premioj kaj diplomoj, kiujn la studentoj kutime prenintus persone.

FN: Kial vi opinias, ke homoj el tiom da lokoj, inkluzive de kelkaj tre malproksimaj de Ĉeĥio, decidas investi tiom da tempo kaj energio por lerni tion, kion oni konsideras sufiĉe malfacila lingvo parolata nur en unu lando de 10 milionoj da homoj?

JF: Důvody, které lidi vedou k tomu, aby se rozhodli pro studium „malého, zdáleného, exotického jazyka” bývají různé. Často jde o rodinnou historii, zamilovanost – ať už do osoby českého pohlaví nebo do české kultury, historie nebo sportu či třeba hudby. Znám případ studenta, kterého ke studiu přivedla písnička Ivana Mládka Jožin z Bažin a dnes je z něj nadějný maďarský bohemista. 

JF: La kialoj pro kiuj homoj decidas studi “malgrandan, malproksiman, ekzotan lingvon” estas multaj. Tio ofte rilatas al familia historio, aŭ amrakonto kun ĉeĥ(in)o, aŭ al la ĉeĥa kulturo, historio, sporto aŭ eĉ muziko. Mi konas la kazon de studento, kiu venis studi la ĉeĥan [12] pro kanto de Ivan Mládek [kontrea kantisto kaj fama humura komikisto] nomata Jožin z Bažin [12], kaj hodiaŭ li estas promesplena hungara fakulo pri la ĉeĥa lingvo kaj kulturo [12].

FN: Kiajn tipajn erarojn faras nedenaskaj parolantoj de la ĉeĥa kiam ili tradukas al la ĉeĥa?

JF: Mezi typické chyby patří “nečeský” slovosled, který je ve srovnání s jinými evropskými jazyky poměrně volný. Také samozřejmě dělají problémy koncovky, i když zrovna v soutěžních překladech mnoho chyb v koncovkách nebylo. A pak samozřejmě někdy až přílišná doslovnost, hlavně ustálená slovní spojení a předložkové vazby dělají problémy.

JF: Tipa eraro estas neĉeĥsona vortordo. La ĉeĥa havas tre libere fluantan vortordon, kompare kun aliaj eŭropaj lingvoj. Kompreneble vortfinaĵoj [la ĉeĥa, kiel plej multaj slavaj lingvoj fleksias substantivojn, adjektivojn kaj verbojn], kvankam en la tradukoj de la konkurso ne troviĝis multaj tiaj problemoj. Foje tradukoj estas tro laŭvortaj, precipe por frazeologio [13] [eo] kaj prepoziciaj konstruoj [ekzemple rilate al anstataŭ pri, ndltr.].

FN: Vi mem estas tradukisto. Kion vi pensas pri la estonteco de ne-beletra tradukado? Kiel vi vidas la rilaton inter homaj tradukistoj kaj artefarita inteligenteco (AI) evoluanta en la venontaj kvin jaroj?

JF Odborný překlad čeká další technologizace, nicméně si myslím, že stroje překladatele nenahradí. Spíše ulehčí a urychlí jejich práci. Strojový překlad se však nehodí na všechny typy textu. Navíc neupravený strojový překlad není okamžitě použitelný a vyžaduje důkladnou redakci zkušeného překladatele. Myslím si, že se dobrý překladatel bez výborné znalosti zdrojového a cílového jazyka neobejde ani v budoucnu – bez ohledu na pokrok v oblasti strojového překladu, který, a tady si troufnu hrát na proroka, nikdy nebude překládat stejně kvalitně jako překladatel z masa a kostí.

JF: Ni vidos plian uzon de tradukoteknologio por profesiaj tradukoj, tamen mi pensas, ke maŝinoj ne anstataŭos homajn tradukistojn. Maŝinoj estas helpo por ilia laboro, ebligante pli rapide traduki. Maŝintradukado ne taŭgas por ĉiuj specoj de tekstoj. Krome, neredaktita maŝintraduko ne estas tuj uzebla kaj postulas ĝisfundan redaktadon de sperta tradukisto. Mi pensas, ke bonaj tradukistoj estonte ne sukcesos, krom se ili bone regas la fonto- kaj celolingvojn, sendepende de la progreso farita en la kampo de komputila tradukado. Se mi rajtas ludi la profeton ĉi tie, [mi antaŭdiras ke] ĝi neniam povos liveri la saman kvaliton ol kapablas tradukisto el karno kaj ostoj.

Legu la specialan priraportadon de Global Voices pri la tutmonda efiko de KOVIM-19 [14].

* La Metamorfozo-Fondumo [15] fokusiĝas pri noviga uzo de cifereca teknologio por la antaŭenigo de demokratio kaj amaskomunikila plureco.