- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Francio nomas hipokrita la interkonsenton de Aŭstralio pri nukleaj submarŝipoj kun Usono kaj Britio

Kategorioj: Oceanio, Aŭstralio, Britio, Ĉinio, Francio, Usono, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Internaciaj rilatoj, Milito kaj konflikto, Politiko, Teknikaro

[1]

Aŭstralio [2] akiros aron da submarŝipoj kadre de la alianco kun Usono [3] kaj Britio [4] [ĉiuj eo]. Ekrankopio [1] de la video de ABC News

Kiam la gvidantoj de Aŭstralio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono (AUKUS) anoncis novan “plibonigitan triflankan sekurecan aliancon [5]”, ili probable atendis ke la plej laŭta reago venos de la ĉina registaro, kies kreskanta mara kaj milita potenco instigis la novan interkonsenton.

Tamen, la kritiko el Ĉinio [6] [eo] iom mildis kompare kun la tondra kondamno kaj diplomatia reago de Francio [7] [eo].

Streĉitecoj inter Aŭstralio kaj Ĉinio, ĝia ĉefa komerca partnero, kreskas [8] de kelka tempo, kaj atingis pinton en 2020 [9], kiam Aŭstralio petis sendependan esploron pri la originoj de KOVIM-19.

Kvankam la lastatempa alianco ne mencias eksplicite la Ĉinan Popolan Respublikon, AUKUS klare esperas bremsi la ambiciojn de Ĉinio en la Hindo-Pacifika regiono. La 17-an de septembro, la komuna deklaro [10] de la Aŭstralia-Usonaj Ministraj Konsultoj referencis al la asertoj de la Ĉina Popola Respubliko pri mara ekspansio en la Sudĉina Maro. La ĉina registaro kritikis ĝian “kadukan pensmanieron de la Malvarma Milito [11]”:

“La proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Zhao Lijian, diris ke la alianco “serioze subfosas pacon en la regiono… kaj intensigas la armilkonkuron”.” | Aukus: Ĉinio denuncas la pakton kiel nerespondecan. ??????

La ĉina nacia ĵurnalo Global Times estis senbrida en sia ĉefartikolo:

Australian troops are also most likely to be the first batch of Western soldiers to waste their lives in the South China Sea.

Aŭstraliaj trupoj plej verŝajne estas la unua aro de okcidentaj soldatoj kiuj perdos siajn vivojn en la Sudĉina Maro.

La interkonsento permesos al Aŭstralio aĉeti armilojn de Usono kaj Britio. La multekosta vendo inkluzivas ok nukleajn submarŝipojn [15] [eo [16]] kiuj anstataŭigos la ekzistantan programon de 90 miliardoj da aŭstraliaj dolaroj [17] (65 miliardoj da usonaj dolaroj) kun Francio kontraŭ 12 elektraj/dizelaj ŝipoj. La submarŝipoj estos parte konstruitaj en Sudaŭstralio helpe de teknologio kaj kompetenteco de Usono kaj Britio.

La kosto ankoraŭ ne estas determinita, sed verŝajne ĝi superos la francan kontraktoprezon. Pli ol 20 jaroj povas pasi antaŭ ol la submarŝipoj estos liveritaj al la Aŭstralia Mararmeo.

Francio akuzas Aŭstralion pri “hipokriteco, malestimo kaj mensogoj”

La franca registaro deklaris [18] ke ĝi estis “surprizita” de la interkonsento, kiun ĝi priskribas kiel “pikon en la dorson”. Francio retiris siajn ambasadorojn el Kanbero [19] kaj Vaŝingtono [20] [ĉiuj eo], tre nekutima movo por proksima aliancano. Simile, Britio ricevis fortan riproĉon [21] de la francoj.

Eta kaj dolĉa insulto al la registaro de Boris Johnson fare de la francoj “nura negrava aliancano de Usono kaj Aŭstralio”.

Francaj oficialuloj malkaŝe malestimis [25] la interkonsenton, referencante al la “hipokriteco, malestimo kaj mensogoj” de Aŭstralio kaj nomante Brition “rezerva rado” en la interkonsento.

La aŭstralia ministro pri defendo forĵetis [26] la francan kritikon, menciis ke ili jam spertis problemojn kun la kontrakto, kaj lia ministerio pri defendo proponis eblajn alternativojn [27] komence de 2021. Siaflanke, aŭstralia ĉefministro Morrison avertis la francan kompanion pri la neceso sekvi la limdatojn.

Siavice, la ministro Peter Dutton anoncis la plifortigon de militaj ligoj [10] kun usonaj trupoj kaj aerarmeoj, kio sugestas pligrandigon de la usona armea ĉeesto sur aŭstralia grundo.

Morrison deklaris [28] ke la floto ne estos armita per atombomboj kaj ke li havas neniun intencon de establado de atomkonkurado en Aŭstralio.

Malfortigita alianco

Kvankam la interkonsento estis subtenita de la opozicia Laborista Partio, tio ne malhelpis al ĝi severe kritiki [29] la registaron pro ĝia misadministrado de la interkonsento kaj pro malŝparo de mono. Post la deklaro, Paul Keating, eksĉefministro el la Laborista Partio, esprimis sian zorgon pri ebla perdo de nacia suvereneco:

Ĉi tiu pakto ligas Aŭstralion al la tuta usona armea implikiĝo kontraŭ Ĉinio.
—————
Ĉi tiu interkonsento, AUKUS, sekvigos drastan perdon de aŭstralia suvereneco, ĉar fidi al (aŭ dependi de) usona militmaterialo senigos/prirabos Aŭstralion de ajna libereco aŭ elekto en iu ajn engaĝiĝo kiun ĝi povas konsideri taŭga, skribas Paul Keating

Estis ankaŭ kritiko de la registaro pro la evidenta drasta ŝanĝo en ĝia prefero rilate al la speco de submarŝipo [33]:

La politika klaso engaĝiĝas reverki la veron pri la interkonsento kun Francio, por ŝajnigi ke ni forĵetis la submarŝipojn favore al franca dizelo por la usonaj nukleaj [submarŝipoj]. Francaj submarŝipoj estas nukleaj. Ni estas pagantaj por ke ili funkciu per konvencia dizelo.

En Aŭstralio oni traktis la skandalon kun bona dozo de humuro, kiel en la populara satira retejo The Shovel [35]:

La aŭstralia registaro ĝis nun elspezis 4 miliardojn por ne ricevi iujn ajn submarŝipojn. Se ili demandus nin, ni farus tion je duono de tiu ĉi sumo.

La diplomatia konflikto estis la ĝojo de karikaturisto la tutan semajnon:

This week’s cartoon, by @jonkudelka [42]https://t.co/MNQGHrOVy6 [43] #AusPol [44]

— The Saturday Paper (@SatPaper) September 17, 2021 [45]

Momentoj antaŭ la “okazaĵo”:
Moment'! Tio estas franca ĉampano.
—————
La bildstrio de la semajno, de Jon Kudelka.

Por aldoni brulaĵon al la afero, usona prezidento Joe Biden ŝajnis forgesi la nomon de ĉefministro Morrison dum komuna gazetara konferenco, nomante lin “la ulo ‘tie malsupre’ (neformala nomo por Aŭstralio)”.

Ĉi tio feliĉigis mian tagon. Dankon, Joe.

La gvidanto de la Verduloj en Aŭstralio inkludis ĉi tiun stultan eraron en plia atako kontraŭ AUKUS:

La plej grandaj minacoj al Aŭstralio estas klimata ŝanĝo, la loĝeja krizo, la mensa sankrizo kaj KOVIM.

Ni urĝe bezonas elspezi $$ por tio kio vere gravas.

Ne en submarŝipoj kiuj instigas la militemajn fantaziojn de ĉefministro kies nomon Joe Biden eĉ ne memoras.

Bandt antaŭe nomis la ŝipojn “ŝvebaj Ĉernobiloj [50]” referencante al iliaj nukleaj reaktoroj.

Kelkaj aŭstralianoj elstarigis la malboniĝon de aŭstralio-francaj rilatoj:

Mesaĝo de franca amiko el Parizo: “Mi volis substreki la nivelon de indigno ĉi tie en Francio nuntempe. Via registaro estas honto, vi scias tion, sed la damaĝo suferita de la bildo de Aŭstralio estas nekalkulebla.”

Dume, francaj oficialuloj intensigas [52] kritikon de la AUKUS-nacioj kaj proponas ĉesigi liberkomercan intertraktadon inter Eŭropa Unio kaj Aŭstralio:

NOVAĴO: Clément Beaune, franca sekretario pri eŭropaj aferoj, diras ke daŭrigi intertraktadon kun Eŭropo pri komerco kun Aŭstralio nun estas “nepensebla”.
————-
Francio defias la aliajn landojn de Eŭropa Unio, kiuj devas decidi ĉu helpi humiligitan Parizon malfortigi la rivalon de Ĉinio en la Hindo-Pacifika regiono, en kiu Eŭropa Unio lastatempe engaĝiĝis.

Akademiuloj Romain Fathi kaj Claire Rioult skribas en The Conversation (eo: La Konversacio) pri la longperspektivaj sekvoj [55] de la nova alianco:

Left in the dark about Australia’s sudden change of mind, France and the European Union more broadly now face a dramatic re-think of their diplomatic and military doctrine in the Indo-Pacific region [56] on very short notice.

…France proposed a genuine strategic alliance [57] with Australia, one based on mutual respect and common values that would have bolstered Australia’s sovereignty in the long term and diversified Australia’s partnerships to reduce its dependence on those “great and powerful friends”.

However, the French-Australian partnership is unlikely to be salvaged anytime soon given the public humiliation France has felt.

Francio kaj Eŭropa Unio restis nesciaj pri la radikala ŝanĝo de opinio de Aŭstralio, kaj ĝenerale, ili nun alfrontas dramecan rekonsideron sen antaŭa avizo de sia diplomatia kaj armea doktrino en la Hindo-Pacifika regiono [56].

…Francio proponis aŭtentikan strategian aliancon [57] kun Aŭstralio, bazitan sur reciproka respekto kaj komunaj valoroj kiuj donus al Aŭstralio longtempan suverenecon kaj diversigus la aliancanojn de Aŭstralio, tiel reduktante ĝian dependecon de tiuj “grandaj kaj potencaj amikoj”.

Tamen, ne ŝajnas ke la franc-aŭstralia alianco estos savita en proksima estonteco pro la publika humiliĝo kiun Francio suferis.

Aŭstralio okazigos ĝeneralajn elektojn en 2022 kaj Michael West estis unu el multaj kiuj rigardis la aliancon kiel cinikan politikan interkonsenton, dirante [58] interrete ke la interkonsento celis “venki elekton koste de bona diplomatio”.

La eks-diplomato Cavan Hogue ŝajnas resumi [59] la pensojn de multaj aŭstralianoj:

…this deal will cost us a lot of money, a substantial loss of sovereignty, a lowering of our reputation in the world and the potential to get dragged into a war we should avoid.

…ĉi tiu interkonsento kostos al ni multe da mono, konsiderindan perdon de suvereneco, malpliiĝon de nia tutmonda reputacio kaj la eblecon esti trenita en militon kiun ni devus eviti.