- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La aktivista flanko de K-Pop en Peruo

Kategorioj: Latinameriko, Peruo, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Homama agado, Interreta aktivismo, Muziko, Protesto

 

Bildo de la fejsbuka paĝo BTS Perú Sede Chiclayo [1]

Ĉi tiu artikolo estis originale verkita de Adriana Velásquez en La Antígona [2].

La esprimo K-Pop [3] [eo] ne plu estas fremda en Peruo, malgraŭ tio, ke ĝi estas pli ol 16 mil km for de la lando kie ĉi tiu muzika ĝenro naskiĝis. Ne estas surprize ke la fankluboj aŭ fankulturoj estas pli kaj pli multnombraj kaj kun granda kunvokiga povo por manifestiĝi socie kaj politike.

Meze de la pasinta jaro, dum la protestoj de la movado Black Lives Matter [4] [eo] post la morto de George Floyd en Usono [5] [eo], amaskomunikiloj tra la mondo raportis la donacon de 1 miliono da dolaroj, faritan de la K-Pop-bando BTS [6] [eo]. Nur 24 horoj estis necesaj por ke la armeanoj (adeptoj de la bando) kolektis alian milionon da dolaroj, kiujn ili donacis al la sama kaŭzo.

Aktivismo en K-Pop ankaŭ havis efikon en Latinameriko. En Peruo, la K-Pop-ŝatantoj ĉesigis provon misfamigi la marŝadojn kontraŭ la eksprezidento Manuel Merino [7] dum la politika krizo en Peruo de 2020 ĉe Twitter per #TerrorismoNuncaMás [8]. Ili organizis sin por spamadi la kradvorton kaj eviti la kalumniadon de la protestontoj.

Miguel Sánchez, ĵurnalisto kaj instruisto de la Katolika Universitato de Peruo, emfazas karakterizaĵojn de la reta aktivismo de adorantoj de K-Pop, kiel la organizado en fankulturoj, la komunaj celoj kaj la uzo de publika spaco.

Aliflanke, la socia psikologo kaj ŝatanto de K-Pop, Sandra Rivas, indikas ke K-Pop-ŝatantoj emas esprimi sin en Interreto ĉar sukcesis tendencigi siajn grupojn per la algoritmoj de sociaj retejoj. Ĉi tiuj kapabloj estas reproduktitaj kiam oni parolas pri temo de politika aŭ socia intereso.

Laŭ Rivas, K-Pop-kulturoj havas du gravajn karakterizaĵojn kiuj diferencigas ilin de aliaj fankluboj de okcidenta muziko: la konstruado de identeco kiel kolektivo kaj la merkato de la K-Pop-industrio. Rivas priskribas tiun kolektivon kiel hermetikan [9] [eo] identecon kie ĉiu fankulturo havas nomon kaj koloron kiu distingas ĝin.

Bildo de la fejsbuka paĝo BTS Perú Sede Chiclayo [1]

Saluton! Ni estas BTS Perú Sede Chiclayo, hodiaŭ ni metas niajn manojn sur niajn brustojn kaj kuniĝas en ĉi tiu nobla afero

#HelpuNinHelpi

Kampanjo Oksigeno de Espero

“Kune ni kolektu S/800,000 por aĉeti la oksigenfabrikon por la popolo de Lambeyeca”

Organizite de la episkopejo de Chiclayo, Cáritas Chiclayo kaj Paroĥoj

Ekde la 14-a de februaro

Kiel fanklubo ni esperas je via subteno kaj eĉ pli por festi la datrevenon de Jhope

“Korea Ondo” venas en Latinamerikon

Sendube, K-Pop kaj la korea kulturo pli kaj pli eminentiĝas ĉi-flanke de la mondo. Hallyu, aŭ “la korea ondo”, estas esprimo kiu rilatas al la ekspansio de la sudkorea kulturo al la resto de la mondo. Tiu disvastiĝo okazis en la 1990-aj jaroj, kiam aŭdvidaĵoj de Sud-Koreio [10] [eo] komencis distribuiĝi eksterlande. Inter telenoveloj, varieteaj programoj, muziko kaj dancoj, koreaj aŭdvidaĵoj rapide populariĝis.

En Latinameriko, la kresko okazis laŭpaŝe. Iom post iom, la unuaj fankulturoj de K-Pop formiĝis, kvankam mankis videbleco al ili.

Laŭ Fernando Vega [11] [es], spertulo pri cifereca merkatado, en 2020, la peruaj K-Pop-ŝatantoj alportis ĝis 15 tendencajn temojn pri K-Pop en 30 tagoj ĉe la socia retejo Twitter.  Ĉi tiu K-pop-eksplodo, kvankam ne nova, surprizas per la forto de sia metriko,” li deklaras en la blogaĵo. BTS allogas 85% de la mencioj en Latinameriko kaj ĝis 93% en Peruo”, laŭ la raporto. “En 90 tagoj, estis 70 milionoj da mencioj en la hispana en la tuta hispanlingva mondo de Latinameriko”, laŭ la informo.

Tiel, en la socia flanko, el socia vidpunkto, la K-Pop-kulturoj organizas diversajn disvastigajn sociajn agojn por festi la datrevenojn de siaj idoloj aŭ de siaj plej ŝatataj grupoj.

Fabiana Tequenquea, ano de la kunlaborantaro de BTS Chiclayo [12], eniris la fankulturon en 2015. Fabiana memoras, ke nur en 2016, kun la alveno de novaj membroj al la fankulturo, ili povis efektivigi siajn unuajn sociajn laborojn. Tiuj agoj temis pri kristnaskaj ĉokoladoj. Ili disdonis ĉokoladon, panetonon [dolĉan panon, ndlr.] kaj ludilojn al homoj en la strato. Pro tio ke BTS iĝis pli konata en Chiclayo [13] [eo], pli da membroj aliĝis al la fanklubo. Jen kiel socia laboro pliiĝis.

Bildo de la fejsbuka paĝo ENHYPEN Perú

Kristnaska ĉokoladumo
BANGTAN PERU, MOA PERU kaj ENHYPEN EPERU aliĝas al “Ŝanĝante Vivojn Peruo” por alporti feliĉon al infanoj per kristnaska ĉokoladumo, kie ni liveros la donacojn, kiujn ni kolektis per donacoj.
CELO: 90 donacoj por infanoj de Villa El Salvador
Livero de donacoj kaj manĝaĵoj: la 12-an kaj 17-an de decembro, Campo de Marte (aranĝu anticipe)
Deponenda konto (nur BCP): petu per rekta mesaĝo al via respektiva fanbazo

Sed sendube estis unu donaco, kiu superis ĉiujn aliajn. Ĝi estas konsiderata la plej granda donaco farita tutlande de la armeanoj. Oni kolektis 3 000 sunojn (perua monero) por la kreado de oksigenfabriko en Limo, por festi la datrevenon de J-Hope, ano de BTS. Kvankam ĉi tiu evento estis organizita de la grupo BTS Peru Projects, peruaj armeanoj de malsamaj lokoj kunlaboris kun la kolektivo. “Estis granda fiero ĉar K-Pop-fankluboj foje estas flankenpuŝitaj kaj insultitaj pro ĉi tiu ŝato. Kaj estis honoro, ke la penado estis agnoskita pozitive je nacia nivelo”, memoras Fabiana Tequenquea.

Por Fabiana Tequenquea, la mesaĝo, kiun la knaboj de BTS disvastigas en sia muziko, estas inspiro por plibonigi, subteni aliulojn kaj vivi en pli bona mondo. “Kiel ili mem diris: Ni ĉiuj estas egalaj, ni ĉiuj meritas subtenon kaj respekton”, ŝi diras.

Emfazo je socia atingo

Danke al la retoj kaj la internaciiĝo de K-Pop, pli kaj pli da peruaj fankulturoj formiĝas kaj organiziĝas longe antaŭ la debuto de la muzikgrupo. Ĉi tio permesas al ili frue komenci sociajn laborojn. Tio okazis al ENHYPEN, K-Pop-grupo kiu formiĝis el realkonkurso nomita I-LAND. Ili debutis en novembro 2020, kaj antaŭ tio, ili jam havis fankulturon en Peruo.

Por Keyla kaj Hienka, stabanoj de ENHYPEN PERÚ, ekde la komenco estis klare, ke ili volas fari socian laboron. “Ni havas membrojn, kiuj laboras en NRO-oj [14] [eo], do ni ĉiam konsideris ĝin por la agadoj, kiujn ni volis fari dum la datrevenoj de la knaboj”, diras Keyla.

Unu el la agoj, kiujn ili plej memoras, estis la kristnaska ĉokoladumo, kiun ili faris kune kun la NRO “Cambiando Vidas Perú” pasintjare. “Ni petas donacojn, monon kaj manĝaĵojn. Kion ni faris estis aĉeti ludilojn por 100 infanoj kaj, pro tio ke ankaŭ estis manĝdonacoj, ni faris korbeton kaj oni loteriis ĝin inter tiuj, kiuj estis tie. Tio estis ege amuza”, Keyla memoras.

Notindas ke agado kaj socia laboro flanke de K-Pop-ŝatantoj ne estas io nova. Pli malnovaj fankulturoj jam faris malgrandajn agojn por helpi la komunumon. Fiorella Mucha, parto de la kunlaborantaro de SONES Peruo (fankulturo de la knabina grupo Girls Generation), diras, ke ekde 2011 ili realigas projektojn de socia helpo. Komence ili interesiĝis pri la besta afero kunlaborante kun azilejoj por hundoj, ĉar kiel Fiorella indikas, “SONE Peruo karakteriziĝas per la amo al bestoj”.

“Fankulturoj kiel K-Pop ne nur temas pri ĝi, sed ni ankaŭ povas subteni nian socion pro la fakto, ke ni havas ion komunan”, diras Hienka.

Muzika elekto de Val ĉe Spotify, kiu miksas kantojn de BTS kaj peruaj kumbjoj [15] [eo]