- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Inter du landlimoj: vi ne povas iri pluen

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Belorusio, Pollando, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Homaj rajtoj, Homama agado, Internaciaj rilatoj, Politiko, Rifuĝintoj
Photo by Maciej Moskwa for Political Critique. Used with permission. [1]

Foto de Maciej Moskwa por Political Critique [2]. Uzata kun permeso.

Tiu ĉi artikolo [3] de Nina Bojĉenko ĉe Political Critique [2] estis tradukita de Victoria Roberts kaj aperis en Transitions Online la 8-an de oktobro 2021. Ĝi estas republikigata kadre de partnereco pri kundivido de enhavo kaj estas redaktita laŭ la GV-stilo.

La spaco inter la pola kaj belorusa landlimoj iĝis loko kie loĝas rifuĝintoj ekde aŭgusto. Pollando ne enlasas ilin kaj provas sendi ilin reen al Belorusio [4] [eo], sed belorusaj gardistoj ankaŭ ne permesas al ili reveni.

En septembro Nina Bojĉenko raportis el la eta pola vilaĝo Usnarz Gorny, ĉe la landlimo de Belorusio, antaŭ ol iĝis neeble vojaĝi tien. Tie 32 homoj el Afganio [5] [eo] fiksiĝis en la senhoma arbaro. Tio estas historio de tiuj ĉi homoj kaj kiel homrajtaj organizaĵoj kaj limgardistoj batalas pri ilia sorto.

“Ne stultumu”

“Ĉi tie estas satelitaj telefonoj, kiujn vi devas fordoni laŭeble plej baldaŭ” diras la posedantino de loĝejo montrante la pakaĵon.

Ni staras en ĉambreto, plena je diversaĵoj. Kato trovis por si makulon sur griza svitero kuŝanta surplanke. Alia kato volvis sin ĉirkaŭ mia kruro. La virino senorde pakas valizon, klarigante kion necesos fordoni kaj al kiu. Tio estas la dua adreso en Varsovio, kiun ni vizitis por preni aĵojn laŭvoje al la landlimo.

“Rigardu, vi iros ĉi tien. La ĉefa afero nun estas teknikaĵoj – la grava afero nun estas resti en kontakto kun ili! Veturu singarde kaj akurate – oni ne stultumas pri tio” avertas la posedantino dum ni foriras kaj ŝi fermas la pordon.

Mi malfermas la kofrujon de la aŭto kaj tien metas la du dorsosakojn kun varmaj vestoj kaj la satelitajn telefonojn. Ni devintus foriri antaŭ kelkaj horoj, sed prokrastis tion pro la petoj de volontuloj kolekti pli da transportotaj aĵoj.

Ne estos facile fordoni la satelitajn telefonojn: la homoj en la arbaroj estas ĉirkaŭitaj de limgardistoj, kiuj eĉ ne permesas al homrajtaj aktivuloj vidi ilin.

Ni ekveturas kaj atingas la ŝoseon post 20 minutoj. Ni estas kvinope en du veturiloj kaj tio estas kvarhora vojaĝo de Varsovio je la belorusa landlimo.

Ĉelima kontrolado

Ni venas al Usnarz Gorny, apud kiu en la arbaro fiksiĝis grupo el 32 homoj. Malheliĝas. Restis nur 10 km. Limgardista patrolo aperas sur renkonta vojstrio kaj sekvan sekundon ili lanĉas sian alarmon, signalante ke ni devas halti. Ni haltas. Post kiam la limgardistoj kontrolis niajn dokumentojn, ili klopodas kompreni celon de nia vizito kaj kial ni uzas tiom grandajn veturilojn (ni veturas en busetoj kun lokoj por multaj pasaĝeroj).

“Mi diros al vi rekte. Vi troviĝas en grandaj veturiloj, ni atente spuros vin. Ĉu ni komprenas unu la alian?” diras la limgardisto, rigardante al miaj okuloj.

“Ni simple faras nian laboron” respondas mi.

“Ankaŭ ni faras la nian” konstatas la junulo, enskribante niajn platnumerojn, personajn informojn kaj datumojn pri nia traveturita distanco.

Ni veturas plu. Post kelkaj minutoj ni venas al la vilaĝo. Ni haltas antaŭ vendejo kaj alia patrolo venas de malantaŭ la angulo. La situacio ripetiĝas.

La limgardisto faras ekzakte la samajn demandojn. “Por kio vi bezonas tiom grandajn veturilojn?”

“Tio estas kion ni havas” respondas mi.

“Vi scias ke ĉi tie ne estas sekure. Prefere vi revenu” diras li, registrante niajn datumojn.

“Vi ne bezonas zorgi pri ni” respondas mi ĝentile.

Mi eliras la aŭton. La vilaĝeto estas preskaŭ ne lumigata – ĉi tie estas nenio krom arbaro ĉirkaŭe. Tensio senteblas en la aero. Antaŭnelonge pasis nur po unu aŭto tage, sed ĉi tie nun estas ĉie patroloj, ĵurnalistoj kaj homrajtaj aktivuloj, kaj la timigitaj lokanoj.

Belorusio

Responde al sankcioj de EU [Eŭropa Unio, ndlr.] starigitaj kontraŭ Belorusio en aŭgusto, Minsko lanĉis migradan krizon [6] ĉe la limoj de Pollando, Litovio kaj Latvio.

La plano estas relative simpla. Minsko kuraĝigas homojn, dezirantajn forlasi siajn landojn, veni al Belorusio. De ĉi tie ili povas transiri la limon al Pollando kaj trafi EU. Proponante sian teritorion kiel transitan zonon, Belorusio kreis problemon por EU kaj financajn oportunojn por si mem, ĉar kvankam belorusa vizo estas malmultekosta, tamen ne senpaga.

Interesogrupoj ĉe arablingva Fejsbuko informas pri kiel atingi Belorusion. La afiŝoj inkluzivas prezon kaj kontakteblajn telefonnumerojn. Post la alveno per aviadilo al Minsko, la homoj estas transportataj al la landlimo, sed ili devas transiri ĝin memstare. Iuj iras al la limo memstare. La postulataj prezoj varias de 100 ĝis kelkmil dolaroj.

Pollando

Ĉe la pola flanko oni efektivigas kontraŭleĝan politikon de “forpuŝado”, persiste nomante tiujn militrifuĝintojn “kontraŭleĝaj enmigrintoj”.

Kadre de tiu ĉi politiko limgardaj trupoj igas enmigrintojn kaj rifuĝintojn reen transiri la landlimon de kie ili venis. La politiko estas rekta rompo de konstituciaj homaj rajtoj kaj de la Ĝeneva Konvencio [7] [eo].

Se iu transirinta la limon ne havas vizon, li efektive estas kontraŭleĝa enmigrinto. Tamen se la homo prezentas sin kiel azilpetanton, li ne bezonas vizon. En tiu ĉi kazo migradaj servoj devas akcepti lian peton kaj lanĉi kontrolajn procedurojn. Ĝis la aŭtoritatoj decidos ĉu doni al li rifuĝintan statuson aŭ rifuzi, Pollando devas provizi provizoran loĝejon, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Tio ĉi estas garantiita de internacia juro.

Malgraŭ tio la oficiala pozicio de la polaj aŭtoritatoj estas ke mankas rifuĝintoj en Pollando. Tie estas nur provoj kontraŭleĝe transiri la limon fare de homoj, kiuj havas belorusan vizon kaj kiujn prezidento Aleksandr Lukaŝenko [8] ne lasas reveni.

Sekve, la polaj limgardistoj simple detenas homojn en la vilaĝoj kaj arbaroj ĉe la limo kaj transportas ilin reen al Belorusio, rompante iliajn telefonojn por malebligi al ili komuniki aŭ filmi la okazaĵojn.

La poloj lasas homojn meze de arbaroj aŭ rekte antaŭ la belorusaj gardistoj, kiuj ankaŭ pelas ilin reen. Kaj tio ripetiĝas cirkle.

Aktivuloj kaj enmigrintoj

Dume homrajtaj aktivuloj ankaŭ observas la ĉelimajn areojn, provante trovi iun elirantan el arbaro antaŭ ol tion faros la limgardistoj. Kiam ili sukcesas fari tion, ili rapide registras personajn datumojn kaj vivhistoriojn kaj interŝanĝas telefonnumerojn. Ili ankaŭ donas prokurojn, kio faras la rifuĝinton kliento de la homrajta organizaĵo, kio signifas ke li ricevas advokaton por defendi siajn rajtojn. Teorie. Praktike la polaj limgardistoj malebligas al advokatoj aliron al iliaj klientoj, detruas prokurojn kaj sendas homojn reen al la arbaroj.

La homrajtaj organizaĵoj kaj aktivuloj komunikas per laŭparoliloj kun homoj tendumantaj inter la limoj, provante fari demandojn respondendajn per “jes” aŭ “ne”. Foje ili sukcesas interŝanĝi mesaĝojn, sed foje la limgardistoj enmiksiĝas, ekzemple startigante motorojn por ke neniu povu aŭdi ion ajn.

La homoj provantaj transiri al Pollando estas plejparte el Afganio, Irako, Sirio kaj Kongo – aliaj venas de Somalio, Jemeno, Egiptio, Kameruno kaj Taĝikio – iĝante viktimoj de fraŭdo fare de Lukaŝenko kaj la enmigrintofobio de la polaj aŭtoritatoj.

Alveninte ĉe la limo (por kio ili devis pagi grandajn sumojn), tiuj ĉi homoj ne imagas ke ili servas kiel ilo por Lukaŝenko. Ili ne havas varmajn vestojn, kuracilojn, manĝaĵojn. Ili ne havas kontakton kun siaj familioj kaj amikoj kaj kun neniu ĉe kiu ili povus peti helpon.

Ili trinkas akvon el marĉaj rojoj kaj manĝas iujn ajn pomojn kaj grenojn, kiujn ili trovas.

“Homoj iĝis ludiloj”

Grupo de junuloj umas antaŭ la loka vendejo. Sur ŝtuparo staras muzikilo kaj ili aŭskultas repon kaj ridas. Ili estas probable la solaj personoj kies konduto havas neniujn signojn de streĉiteco.

Mi aĉetas iom da akvo kaj direktiĝas al la aŭto.

Paro da ĵurnalistoj venas de malantaŭ la angulo, laŭte babilante pri la situacio ĉe la limo. Unu el ili preskaŭ kolizias kontraŭ virino staranta apude, sed sukcesas eviti tion.

Alproksimiĝinte ŝin mi diras: “Estas tro multe da homoj en tiuj ĉi tagoj; tio estas strange, ĉu ne?”

“Estas multe. Mi ne vidis tiom da homoj dum jaroj” respondas ŝi. “Nokte flugas helikopteroj, lumigante la stratojn. Tio estas terure, vidi tiun ĉi lumigadon”.

“Ĉu estas timige?”

“Jes. Estas timige ke ili ludas per homoj. Mi ne scias kiu pravas kaj neniam ekscios. Mi nur scias ke la homoj en la arbaro iĝis ludiloj kaj ke tio estas nehumane.

Alia patrolo veturas preter ni kaj malrapidiĝas. La virino aspektas maltrankviligita, sed plu parolas.

“La alian tagon mi aŭdis pafon el la arbaro kaj miaj genuoj komplete fleksiĝis. Mi ne plu povas elteni tiun ĉi streĉon. Ĉu eblas solvi tiun ĉi konflikton humane?”

“Eble” diras mi.

“Sed ĉu oni solvos ĝin?”

“Mi ne opinias tiel”.

“Je kio tio ĉi transformiĝos?” la juna virino grumblas malĝoje. “Kio povos sekvi el tio?”

Lavante la manojn je la problemo

Fine de aŭgusto Pollando anoncis ke ĝi pretas helpi al Belorusio kaj provizi la homojn en la arbaro en Belorusio per ĉio necesa (dume insistante ke mankas rifuĝintoj en la arbaroj de Pollando). Varsovio sendis kamionon kun tendoj, litoj kaj personaj higienaĵoj kaj petis la registaron en Minsko akcepti la helpon. La kamiono atingis la landlimon kaj atendis permeson eniri – samtempe la polaj limgardistoj estis pelantaj homojn al Belorusio. Dume la belorusoj ŝovis ilin reen.

Ni proksimiĝas al la limgardejo, provante trovi la kamionon kun la helpo. Post kvin minutoj da veturado laŭlonge de la trafiklinio ni trovis kion ni serĉis.

La enusnta ŝoforo promenas ekster sia veturilo. Mi provas lanĉi konversacion kun li, sed li sin ĵetas en sia kabino, forte fermante la pordon post si.

Pollando scias ke Belorusio ne akceptos helpon, sed temas ne pri la helpo; temas pri farado de la gesto.

“Kiel homa estaĵo”

Iĝas malfrue kaj ni decidas pasigi nokton ĉe lokano, kiun ni konas. Ni decidas ke se unu el niaj veturiloj estos haltigita, la alia veturos plu kaj klopodos ne venigi la limgardistojn al la pordo de tiu ĉi homo.

Ĉio dronas en mallumo. Ni veturas laŭ la kampara vojo sekvante aŭton de nia amiko. Ni veturas malrapide por ne trafi iun beston. Ĉi tie estas multe da cervoj [9] [eo]. Sekvan minuton la limgardistoj aperas ĉe nia vosto. Ili ŝaltas alarmon, signalante ke ni haltu. Mia amiko sukcesas forveturi kaj ni haltas.

Estis kvar limgardistoj. Du el ili estas komplete ekipitaj: veŝtoj, maskoj kaj atakfusiloj. Unu el ili, kiu ne havas maskon, estas juna: laŭaspekte li havas ĉirkaŭ 20 jarojn. Alia limgardisto, pli maljuna, petas niajn dokumentojn. Ni transdonas ilin.

“Kie estas la dua veturilo?” demandas la limgardisto. “Vi havis du”.

“Ĝi forveturis antaŭen”.

“Kien vi direktiĝis?”

“Ni ne scias; ni estis sekvantaj ilin”.

“Ĉu vi povus voki ilin kaj demandi kien vi veturas?”

“Ni ne povas, ni ne havas konekton”.

La limgardisto prenas niajn dokumentojn kaj iras al la aŭto, dum la du kun mitraletoj staras vojrande. Ni aŭdas tiun, kiu interparolis kun ni, provi voĉlegi niajn datumojn je la telefono. Oni ne aŭdas lin. Vere mankas konekto tie ĉi kaj nur tiu belorusa haveblas.

Fine li revenas kun niaj dokumentoj.

“Ĉu mi povas demandi ion?” diras mi.

“Certe”.

“Kion vi pensas pri ĉio ĉi?”

“Tio estas komplika”.

“Ĉu komplika por vi kiel homa estaĵo aŭ komplika rilate vian laboron?”

“Kiel homa estaĵo” respondas la limgardisto. “Ankaŭ rilate laboron” li aldonas post kelkaj sekundoj.

“Mi ne scias kion diri”

Post adiaŭi la limgardistojn, ni parkumas ekster la domo de nia kontaktulo. Neniu signala lampo troveblas en la ĉirkaŭaĵoj kaj la sola lumfonto estas la domo, situanta meze de la arbaro. La ĉielo estas kovrita je nuboj, estas malseke. Regas silento.

Viro malfermas la pordon por ni. Li havas melankoliajn okulojn kaj bonkoran vizaĝon. Ĉe la enirejo de lia dometo granda blanka hundo lekas mian manon.

“Mi transloĝiĝis ĉi tien antaŭ kelkaj jaroj serĉante la pacon kaj kvieton” diras nia gastiganto. “Nur unufoje semajne la limgardistoj estis haltantaj pro enuo por trinki teon. Ili estis ĉarmaj homoj. Kaj nun ili batas per kolboj de siaj fusiloj kontraŭ la aŭtoglaco kaj kontrolas miajn dokumentojn” diras li, aranĝante vespermanĝon por ni.

“Ili haltigis nin kvarfoje en la lastaj 10 km” diras mi. “Unu el la lastaj limgardistoj estis vere ĉarma”.

“La sola afero kiun mi ne komprenas estas kial ili plenumas tiujn naziajn [10] [eo] ordonojn”. Koleriĝinta jam, la viro metis teleron de spagetoj surtablen. “Kial ili devigas elĉerpitajn homojn grimpi reen super la pikdraton? Kial ili ne rifuzas? Finfine, ili ne povas esti senditaj al tribunalo pro tiu rifuzo. La politiko de forpuŝado rompas la konstitucion. Tio, kion ili faras, estas kontraŭleĝa. Ili ĵuris al la konstitucio, ne al la aŭtoritatoj! Kial homo tiom forte kroĉiĝas al sia laboro? Kial lia salajro estas por li pli grava ol vivo de aliulo? Kie estas la limo de humaneco?”

“Mi ne scias kion diri al vi”.

“Mi mem ne scias” kviete diras nia gastiganto, gapante al la muro.

La kampo

La sepa matene. Estas malforta nebulo kaj niaj piedoj jam estas malsekaj pro roso. Estas malvarme.

La tendaro de homrajta grupo estas antaŭ ni: kvar tendoj kaj ĉirkaŭ 10 veturiloj.

Tuj post la tendaro la limgardistoj formas linion, kontrolante aliron al la grupo da rifuĝintoj. Antaŭ nur kelkaj tagoj eblis atingi tiun ĉi grupon da homoj, sed nun la aktivuloj estas forbaritaj, do ne eblas vidi iun ajn el tiuj sidantaj en la arbaro.

Photo by Maciej Moskwa for Political Critique. Used with permission. [11]

Foto de Maciej Moskwa por Political Critique. Uzata kun permeso.

Unu el la homoj el la homrajta organizaĵo eliras tendon, tenante enmane kruĉon kaj vaporantan termoson.

“Ni donos al vi kelkajn aĵojn” mi diras al ŝi.

“Dankon. Mi prenos ilin nun”.

“Kiel estas ĉi tie?”

“Estas malvarme. Ĉiuj homoj en la arbaro estas jam malfortaj. Multaj el ili havas stomakdolorojn, verŝajne pro la akvo. Ĉi tie estas marĉoj ĉirkaŭe”.

Dum la kelkaj sekvaj tagoj la virino el la pola homrajta organizaĵo Pano kaj Salo rakontos al mi pri kiel ŝi trovis gravedulinon, kiu pasigis du semajnojn en la arbaro aŭ la diabetulon kiu falis je komato – sed la limgardistoj rifuzis voki ambulancon por li.

“Homoj montris al ni bluaĵojn pro la batado, rakontis al ni kiel la limgardistoj sendis hundon kontraŭ ili. Sed kiam ili diris al la belorusoj ke ili ne volas iri al Pollando kaj deziras reveni, la limgardistoj ekpafis apud iliaj piedoj, devigante ilin reveni” aldonis ŝi.

Tiumomente ni estas veturantaj laŭlonge de la limo. Malantaŭ la limpasejo Pollando starigis jam pikdraton ĉirkaŭ unu metron altan. En aŭgusto Ukrainio donacis al Litovio 38 tunojn da pikdrato kiel humanitaran helpon.

Mi haltas ĉe loko, kie la pikdrato estas iom damaĝita. Mi atente rigardas al la akraj tranĉiloj, provante trovi sangospurojn. Baldaŭ post tio bildoj de vunditaj homaj kruroj aperos en Interreto. Kaj post unu semajno la belorusaj limgardistoj publikigos la unuan filmeton pri la kripligita korpo de cervo, vundinta sin kontraŭ la pikdrato.

Enen kaj elen

Ni veturas reen al Varsovio laŭ malplena ŝoseo. Post kelkaj tagoj la pola registaro deklaros krizostaton [12] [en] kaj la aktivuloj, ĵurnalistoj kaj defendantoj de homaj rajtoj estos forpelitaj de la ĉelima zono. Ĉiuj haste forveturos por forlasi la areon antaŭ meznokto. Tio rezultiĝos je trafikŝtopiĝo el aktivuloj forirantaj el la areo… kaj trafikŝtopiĝo el soldatoj kaj policistoj venantaj tien.

En la sama tago kiam estis proklamita la krizostato, komenciĝos protestoj en Varsovio. Homoj kolektiĝos ĉirkaŭ la Sejmo [13] – malsupra ĉambro de la parlamento – por esprimi solidarecon kun enmigrintoj kaj rifuĝintoj, dum aktivulaj grupoj starigos tendaron kaj komencos malsatstrikon. Policanoj estos pli multnombraj ol la protestantoj.

La homrajtaj organizaĵoj unuiĝos je unueca observanta grupo kaj daŭrigos filmi eventojn en la ĉelimaj areoj kio ne estas malpermesate dum la krizostato. Aktivuloj vojaĝos tra la ĉelimaj vilaĝoj rakontante al la lokanoj kiel ili povas helpi al la rifuĝintoj sen rompi la leĝon.

Nun ĉio dependas de bonŝanco

La krizostato plu validas en la areo ĉirkaŭ Usnarz Gorny. Tie ne plu estos iuj ajn atestantoj. Ĉiuj foriris. Nur la persona faktoro restis: foje iuj homoj sukcesas trapasi pro pli humanaj limgardistoj, kiuj permesas al ili filmi okazintaĵojn. Foje ili sukcesas penetri tra la barierojn aŭ ricevi iom da akvo. Aŭ foje ili ricevas kuglon je piedo – nun ĉio dependas de bonŝanco.

Nokte la 8-an de septembro la temperaturo falis ĝis 3 gradoj de Celsio kaj la sekvan tagon la pola limgarda servo raportis pri la unuaj trovitaj korpoj, tri viroj el Irako.

La saman tagon informo pri la trovo de virina korpo aperis en raporto de la belorusa limgarda servo. Oni raportis ke ĉe la pola limpasejo, ne malproksime de la loko kie la korpo estis trovita, estis klare videblaj spuroj de korpo, trenita el Pollando al Belorusio.

La raporto pri la incidento tekstis: “Ĉirkaŭ la korpo estis tri infanoj inter 7 kaj 15 jaroj kaj ankaŭ viro kaj maljuna virino. Ili rakontis ke ili estis devigitaj iri al la limo kaj poste transiri la polo-belorusan landlimon sub minaco de pafiloj”.