Renkontiĝo kun Boji, la hundo uzanta publikan transporton en Istanbulo

Ekrankopio prenita el filmeto de Istanbul Metropolitan Municipality TV (IBB)

Boji, strathundo de Istanbulo, uzas publikan transporton por vojaĝi tra Istanbulo [eo] ĉiutage.

Saluton, mi estas Boji el Istanbulo ? Samkiel milionoj da miaj samideanoj en Istanbulo, mi ĉiutage uzas la publikan transporton de @municipalityist. Venu saluti se vi rimarkas min en la buso, la metroo aŭ la pramo. pic.twitter.com/h5wcs370X1

— Boji (@boji_ist) la 3-an de oktobro 2021

Boji eĉ havas konton ĉe Twitter kaj Instagram. Lastatempe, li dankis la Istanbulan urbestron Ekrem Imamoglu [eo] pro tio, ke tiu ĉi sekvis la hundon en Twitter.

Lia nomo, Boji, devenas de la aĵo ebliganta la movon de la radoj de veturiloj, sur kiu li ofte ripozas kiam li uzas la publikan transporton.

La Istanbula Metropola Municipo (IMM) certigis, ke li havas ĉiujn necesajn injektojn kaj vakcinojn. Antaŭ ol reliberigi lin, la urbo starigis GPS-spurilon kiu ebligas al la municipa personaro spuri liajn irojn.

Laŭ la IMM, la plej lastatempa aventuro de Boji en Istanbulo [en] ampleksis 30 kilometrojn.

İstanbul's now famous urban dog Boji uses all types of public transport vehicles available in the city such as the subway, Marmaray, tram and ferry. İstanbulites from various and far districts of the city come across Boji on different occasions and share his images on social media.

La nun fama Istanbula urba hundo Boji uzas ĉiujn specojn de publikaj transportiloj disponeblaj en la urbo, kiel ekzemple la metroo, Marmaray-trajno [eo], tramo kaj pramo. Istanbulanoj el diversaj kaj malproksimaj distriktoj de la urbo renkontas la strathundon en malsamaj okazoj kaj kundividas fotojn pri li en sociaj retejoj [eo].

Boji jam akiris pli ol 50 000 sekvantojn ĉe Twitter. Ĉiu afiŝo, ĉu en Twitter aŭ Instagram, enhavas mesaĝon instigantan la uzantojn de la publika transporto sekvi la urbajn regulojn pri sekureco.

Por sekureco en la metroo, mi neniam transiras la flavan linion. Nek vi transiru ĝin.

Istanbulaj loĝantoj ekvidintaj Boji-n estas ankaŭ kundividintaj siajn renkontiĝojn kun la hundo:

Iom da pramo, iom da mevoj.

Hodiaŭ estis aferoplena tago. Ni komencis en Fatih [konsiderata la centro de Istanbulo, ndltr.] kaj vojaĝis tra Bayrampasa,  poste tra Basaksehir [en la eŭropa parto de Istanbulo, ndltr.] kaj fine atingis Uskudar [distrikto en la azia parto de Istanbulo, ndltr.]. Kelkaj rekonis min. Mi do faris memfotojn [eo] kun ili.

Pasaĝeroj renkontintaj Boji-n diras ke li estas trankvila kaj bonkonduta.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.