Rilatoj inter Turkio kaj Rusio: “Estas komplike”

Ekrankopio de video de Reuters.

La 29-an de septembro, la ŝtatestroj de Turkio kaj Rusio kunvenis en la rusia urbo Soĉio, proksime de la Nigra Maro, por pridiskuti la konfliktojn en Sirio kaj Libio, sian ĉeeston en Suda Kaŭkazio [ĉiuj eo], energion kaj sian novan interkonsenton rilate al misiloj.

La kunveno okazis malantaŭ fermitaj pordoj kaj daŭris ĉirkaŭ tri horojn. Ambaŭ prezidentoj, Erdoğan kaj Putin, detenis sin de komunaj deklaroj al la gazetaro.

Tamen, en Interreto vaste cirkulis mallonga konversacio inter la du ŝtatestroj: konversacio pri antikorpoj.

Putin: Ĉiuj ĉirkaŭ mi estis infektitaj de KOVIM-19, sed miaj antikorpoj estas multaj.

Erdogan: Kiun nivelon vi havas?

Putin: 15-16, mi ne memoras.

Erdogan: Tio estas tre malalta, la mia estas pli ol mil.
??

Sed dum prezidento Erdoğan elmontris sian personan antikorpan nivelon, tio eble estis la sola pozicia avantaĝo kiun li havis. Laŭ Kerim Has, sendependa analizisto kaj profesoro ĉe la Moskva Ŝtata Universitato, la renkontiĝo fine de septembro estis unu en kiu Erdoğan havis “la plej malfortan karton”.

Erdogan iras al Rusio kun sia plej malbona atuto en 19 jaroj:

– li perdas subtenon hejme;

– la ekonomio malboniĝas;

– la lando efektivigas eksteran politikon kontraŭan al tiu de preskaŭ ĉiuj krom la britoj;

– estas novaj sakstratoj en Idlibo kaj aliaj regionaj streĉitecoj;

– la tergasaj interkonsentoj finiĝas.

Simile, en sia opiniartikolo por The Washington Post, la ĵurnalistino Asli Aydintasbas skribis:

When Erdogan met with Putin in Sochi on Wednesday, he probably had big favors to ask and not much to offer.

The meeting between Erdogan and Putin lasted nearly three hours, and it's hard to know what Turkey got out of it. But what is clear is that Erdogan's traditional balancing act is no longer working, and Putin is the one in a position of strength, able to pressure Turkey economically and in Syria.

Kiam Erdogan renkontis Putin en Soĉio merkrede [la 29-an de septembro], li verŝajne havis grandajn favorojn por peti kaj ne multon por oferti.

La renkontiĝo inter Erdogan kaj Putin daŭris preskaŭ tri horojn kaj estas malfacile scii kion Turkio eltiris el ĝi. Kio estas klara estas ke la kutimaj ĵongladoj de Erdogan ne plu funkcias kaj Putin estas tiu kiu havas la avantaĝan pozicion, kapablan premi Turkion ekonomie kaj en Sirio [eo].

Esencaj punktoj

La renkontiĝo estis la unua vizaĝ-al-vizaĝa interago inter la du ŝtatestroj en pli ol jaro, pro la limigoj truditaj de la pandemio.

Post la kunveno, ambaŭ prezidentoj parolis aparte pri la rezultoj kun lokaj amaskomunikiloj. Prezidento Erdoğan laŭdis la armeajn interkonsentojn kun Rusio, plifortigis planojn aĉeti duan grupon da S-400 misiloj. La unua el tiuj interkonsentoj finiĝis kun Turkio alfrontanta sankciojn ekonomiajn kaj vojaĝajn truditajn de Usono, kaj Usono nuligis la turkan aĉeton de la venonta generacio de militaviadiloj F-35 en 2019, laŭ informoj de The New York Times.

Siaflanke, prezidento Putin laŭdis la interkonsentojn pri energio inter la du landoj, kaj la reciprokajn “koncedojn” kiujn ambaŭ landoj lernis fari dum la jaroj.

Sed krom tiu ĉi duflanka kunlaboro, la plej grava punkto en la tagordo inter la du ŝtatestroj estis la situacio en Sirio, specife en Idlibo, kie estas signoj de nova ofensivo de la siria armeo kontraŭ la ribeluloj subtenataj de Turkio.

Rusio estas la ĉefa aliancano de la siria registaro, ĝi subtenas ĝian armeon, dum Turkio subtenas la ribelulajn grupojn engaĝiĝintajn en la demisiigo de prezidento Baŝar al-Assad. Idlibo estas la fina pozicio de la ribelarmeoj subtenataj de Turkio. Ĝi ankaŭ estas hejmo de 3,4 milionoj da sirianoj, laŭ iuj taksoj.

Streĉitecoj en Idlibo estis altaj, malgraŭ la batalhalto interkonsentita en marto 2020 inter Rusio kaj Turkio. Proksimume 10 000 turkaj soldatoj estis mobilizitaj en la provinco por ĉesigi ajnan ofensivon de la siria armeo, kaj la lando sendis plifortigojn antaŭ la renkontiĝo inter la du prezidentoj. La interkonsento de 2020 “estis trafita en la lastaj semajnoj per teraj kaj aeraj bombadoj de pozicioj prenitaj de la ribelantoj”, raportis Middle East Eye. Laŭ la amaskomunikila platformo, citanta informojn akiritajn per altranga turka oficisto, ambaŭ ŝtatestroj sukcesis atingi interkonsenton por konservi la situacion en Idlibo.

Nova ofensivo en Idlibo signifas ke nova ondo da sirianoj transiras la landlimon al Turkio, kie troviĝas jam proksimume kvar milionoj da siriaj rifuĝintoj. Antaŭ ol renkontiĝi kun sia rusia samrangulo la 29-an de septembro, prezidento Erdogan emfazis la gravecon certigi pacon en Sirio, ne nur pro la aktuala situacio, sed kiel longdaŭran planon por finfine ĉesigi la militon.

Laŭ Mark N. Katz, fakulo de Atlantika Konsilio, dum la renkontiĝo en Soĉio ne forigis gravajn diferencojn inter la du pezeguloj en la regiono, “ĝi malhelpis ke ili malboniĝu”. Sed lokaj fakuloj malkonsentas. En intervjuo kun DW, la turka eks-ambasadoro Ünal Çeviköz atentigis pri la foresto de komuna deklaro post la renkontiĝo inter Putin kaj Erdoğan.

This meeting goes against the diplomatic conventions. Failure to make a joint statement after face to face meeting, either indicates a situation that requires state secrecy, or is a sign the government is hiding from the public whatever bargain it has made. We, are witnessing the latter.

Ĉi tiu renkontiĝo kontraŭas diplomatiajn konvenciojn. La foresto de komuna deklaro post vizaĝ-al-vizaĝa kunveno indikas situacion kiu postulas ŝtatan sekreton, aŭ estas signo ke la registaro kaŝas de la publiko kian ajn faritan interkonsenton. Ni ĉeestas la lastan.

Ankaŭ eks-ambasadoro Aydın Sezgin kundividas la vidpunkton de Çeviköz, aldonante en intervjuo kun DW [Deutsche Welle] ke ĉi tio estas la unua fojo ke la prezidentoj sin detenis de farado de komuna deklaro post sia renkontiĝo. “Estas kutimo de Putin ĉiam alporti siajn plej proksimajn helpantojn kaj ministrojn al kunvenoj. Estas konsiderinde. Aŭ estas elementoj kiuj meritas esti kaŝitaj, aŭ la intertraktado daŭras”, li aldonis.

Fronte al financa kolapso [es], altiĝantaj vivkostoj [es] kaj protestoj kontraŭ rifuĝintaj komunumoj [eo] tra la lando, eble ne surprizas ke prezidento Erdoğan elektis ne fari esperigajn deklarojn pri sia renkontiĝo en Soĉio kun sia rusia samrangulo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.