En Belorusio, abonado al “ekstremismaj” Telegram-kanaloj povas kaŭzi problemojn al uzantoj

Telegram messenger. Image by Ümit Solmaz from Pixabay

Mesaĝado en Telegram. Bildo de Ümit Solmaz en Pixabay.

Abonantoj al dekoj da Telegram-kanaloj kiel Nexta Live! aŭ Tut.by, klasifikitaj kiel “ekstremismaj” en Belorusio [eo], povus esti konsiderataj kiel partoprenantoj en ekstremismaj agadoj kaj alfronti krimajn kaj administrajn procesojn.

Laŭ deklaro de la 13-a de oktobro ĉe la Telegram-kanalo de la Ĝenerala Administracio por Batalo kontraŭ Organizita Krimo (GUBOP), nova registara rezolucio konsideras “ekstremismajn” abonantojn de Telegram-kanaloj kiel partoprenantojn de ekstremisma organizaĵo, tial ili povas esti submetataj al krimprocesoj.

Ĉu sep jaroj malantaŭ la kradoj pro aliĝo al kanalo?

La rezolucio prezentita de la Ministra Konsilio de Belorusio ekvalidis la 14-an de oktobro kaj, laŭ GUBOP, permesas rekoni “neregistritajn grupojn de civitanoj kiuj faras ekstremismajn agadojn, inkluzive de mesaĝoj en sociaj retejoj” samkiel ekstremismajn grupojn, statuso kiu la belarusia krimkodo povas sekvigi punon ĝis sep jaroj en malliberejo.

Aliaflanke, la teksto de la rezolucio ne mencias kriman respondecon en ĉi tiuj kondiĉoj. Kvankam la rezolucio permesas la aplikon de la leĝo por akiri datumojn de abonantoj de ekstremismaj Telegram-kanaloj, laŭ la sendependa stacio Radio Svaboda (RFE/RL) necesus juĝa ordono por rekoni ajnan uzanton aŭ grupon de uzantoj kiuj apartenas al “ekstremismaj tendaroj”.

Belorusa advokato Sjarhej Zikratski diris al RFE/RL ke nur amendoj [eo] al la Kriminala Kodo [eo] povas enkonduki kriman respondecon, sed akceptas ke en Belorusio la procesoj “foje ne estas plenumitaj laŭ la leĝo” kaj ke “neniu povas esti certa” ke li ne estos akuzata pro aliĝo al kanalo.

Svjatlana Ciĥanovskaja, ekzilita belorusa opoziciestro, kondamnis la novan rezolucion en Tvitero.

Ŝrumpanta spaco por libera esprimo interrete

Post la postbalotaj protestoj kiuj komenciĝis en aŭgusto 2020, belorusaj aŭtoritatoj ekagis kontraŭ sendependaj amaskomunikiloj, NRO-j pri homaj rajtoj kaj opoziciaj grupoj. Pli poste, aŭtoritatoj komencis turni sian atenton al kanaloj en Telegramo, kiu restas unu el la malmultaj platformoj alireblaj por la opozicio kaj sendependaj amaskomunikiloj.

Nuntempe, pli ol 170 kanaloj kaj konversacioj sur la mesaĝa platformo estis markitaj kiel “ekstremismaj” fare de la registaro. Inter ili estas popularaj sendependaj kanaloj kun miloj da sekvantoj, kiel Nexta Live! kaj sendependaj amaskomunikiloj kiel Tut.by.

Nexta Live! estis inter la unuaj Telegram-kanaloj klasifikitaj kiel “ekstremisma” en oktobro 2020 ĉar ĝi estis esenca [en] por la klopodoj al la mobilizado de la popolaj protestoj. Tut.by estis aldonita al la listo de ekstremismaj en aŭgusto 2021 [en] kune kun diversaj amaskomunikilaj organizaĵoj kaj Telegram-kanaloj.

Kiam la rezolucio de la registaro estis publikigita, Nexta Live! kaj Tut.by suferis pro grandega falo de la nombroj de abonantoj, perdante dekmilojn da legantoj en kelkaj tagoj, laŭ RFE/RL.

La 15-an de oktobro ankaŭ la oficiala kanalo de la opoziciestro Svjatlana Ciĥanoŭskaja estis markita kiel “ekstremisma”. Tamen, la kanalo, kiu havas pli ol 100 000 abonantojn, spertis altiĝon de tiu nombro, klare pro la grandega internacia komunumo de ekzilitaj belorusoj kaj aliaj subtenantoj kiuj sekvis la eventojn en la lando.

Ekde la protestoj de aŭgusto 2020  responde al la fraŭdaj elektoj en kiuj Aleksandr Lukaŝenko asertas esti venkinta, la belorusaj aŭtoritatoj arestis milojn da manifestaciantoj kaj opoziciaj aktivuloj. Centoj estis torturitaj dum la ŝtato fermis sendependajn amaskomunikilajn retejojn kaj dissolvis neprofitocelajn organizaĵojn pri homaj rajtoj kaj gazetara libereco. Multaj opoziciestroj, raportistoj kaj belorusaj civitanoj devis forlasi la landon, sed fervora komunumo daŭre organiziĝas rete kaj translime por subteni tiujn malliberigitajn kaj persekutitajn de la reĝimo de Lukaŝenko.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.