- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La memeo-herooj de Moldavio antaŭenigas solidarecon kun parodio de sia eŭrovida kanto meze de la krizo KOVIM-19

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Moldavio, Civitanaj komunikiloj, Humuro, Interreta aktivismo, Muziko, Sano, COVID-19
[1]

Ekrankopio de la jutuba videaĵo “Panjo, restu hejme”, de Sunstroke Project.

Tiu ĉi artikolo aperis origine ĉe Meta.mk News Agency [2], projekto de la Fondumo Metamorphosis. Ĉi-sube estas publikigita modifita versio, danke al interkonsento pri kunhavigo de enhavoj. Vidu la specialan rubrikon pri la tutmondaj konsekvencoj de KOVIM-19 [3] [eo].

Noto: la artikolo estis publikigita ĉe Global Voices la 30-an de marto 2020.

En Moldavio [4] [eo] la pop-rokmuzika grupo “Sunstroke Project” adaptis sian Eŭrovido-kanton (2017) “Hej Mama” kun klerigaj celoj meze de la KOVIM-19-pandemio.

La parodio, nomita “Panjo, restu hejme“, instigas civitanojn sekvi la preventajn rekomendojn de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), samtempe sendante pozitivajn emociojn al la maljunuloj, kiuj estas pli endanĝerigitaj pro la malsano. Ĝi estas kantata en la rusa kaj la rumana kaj aperis en YouTube [1] kun anglalingvaj subtekstoj.

Dum la rumana [5] [eo] estas la ŝtata lingvo de Moldavio, la rusa, la ukraina kaj la gagauza [6] [eo] havas oficialan regionan lingvostatuson. La rusa estas vaste parolata en ĉiuj regionoj de Moldavio.

Moldavio, lando kun 2,6 milionoj da loĝantoj, ĝis nun registris 298 konfirmitajn kazojn de KOVIM-19, kaj du mortintojn. Kiel en plej multaj eŭropaj landoj, la registaro realigis limigajn aranĝojn por malhelpi la disvastiĝon de la nova kronviruso, inkluzive de du semajnoj da memizolado.

Eŭrovida sukceso

Sunstroke Project debutis ĉe la Eŭrovida Kantkonkurso en 2010 kun la kanto “Run Away“. Malgraŭ fino ĉe la 22-a loko – el 39 konkursantoj – la kanto iĝis tre populara. Nuntempe, ĝia oficiala filmeto [7] havas pli ol 10 milionojn da vidoj en Jutubo.

Tiu Eŭrovido-prezento ankaŭ produktis faman memeon [8]: la saksofonisto de la grupo, Sergej Stepanov, iĝis “Epie sax guy [9]“, rekonebla memeo [10] ĝis hodiaŭ, kun dekoj da iteracioj [11] [eo].

Pro sia daŭra interreta populareco, Sunstroke Project denove konkuris por Moldavio ĉe la Eŭrovida Kantkonkurso en 2017, ĉi-foje kun la kanto “Hej Mama [12]“, kun kantoteksto en la angla. La prezento denove inkludis saksofonan solon.

En 2017, la grupo finis ĉe la tria loko en la konkurso okazinta en Kievo [13] [eo], Ukrainio. Estis la plej bona rezulto kiun Moldavio iam atingis en la konkurso.

La 2020-eldono de la Eŭrovida Kantkonkurso, kiu devis okazi en Roterdamo, Nederlando, en majo, estis nuligita [14] pro la KOVIM-19-pandemio.