- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Azerbajĝana aktivulo diskonigas gravan krimon faritan kontraŭ ŝi kaj kies kulpulo daŭre restas senpuna

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Azerbajĝano, Civitanaj komunikiloj, Juro, Sano, Virinoj kaj genro

“Memportreto de cikatroj traŭmata, emocia, mensa, seksa, fizika, vorta fitraktado, hejma perforto, edzeca seksperforto, traŭmato PTSD, memportreto, Runjanefox, Jane Fox ĉi tiu estas mi”, de Run Jane Fox (CC BY-ND 2.0 [1]) [eo].

La 25-an de aprilo 2020, Sanay Yaghmur, 17-jaraĝa, azera feminisma aktivulino kaj administranto de la populara feminisma platformo Femkulis, estis seksperfortita de parenco. Malgraŭ la ekzisto de medicinaj registroj kiuj pruvis ke la krimo okazis; la kulpulo, Asgar Agayev, 29-jara, restas libera, laŭ persona raporto de la aktivulino.

Pli ol unu jaron poste, Yaghmur rakontis sian personan historion en Fejsbuko [2] [eo], kie ŝi detale priskribas tion kion ŝi devis travivi kaj akuzas la oficejon de la Ĝenerala Prokuroro, ke oni ne enketis kaj akuzis la kulpulon.

La fejsbuka afiŝo [3] de Yaghmur de la 13-a de oktobro donas detalojn pri la okazaĵoj de aŭgusto 2020:

I heard my phone ring in the morning but I could not move at all for about ten or fifteen minutes. I also could not understand where I was. A little while later, I collected myself, and when I lifted my head, I saw, him, Asgar Agayev lying next to me. What I remember from that most clearly are pain and blood.

Mi aŭdis la telefonon soni matene, sed mi ne povis moviĝi dum ĉirkaŭ dek aŭ dek kvin minutoj. Mi ankaŭ ne povis kompreni kie mi estis. Baldaŭ poste, mi rekonsciiĝis kaj kiam mi levis la kapon, mi vidis lin, Asgar Agayev kuŝis apud mi. Kion mi memoras plej klare el ĉio estis la doloro kaj la sango.

Yaghmur priskribas kiel ĉi tiu parenco malhelpis ŝin forlasi la apartamenton, kiu apartenis al ŝia onklino. Yaghmur iris al la apartamento la antaŭan nokton, kaj kiam ŝi iris hejmen ŝia patrino konvinkis ŝin tranokti en la domo de ŝia onklino ĉar estis tro malfrue kaj la domo de ŝia onklino estis pli proksima al la urbo.

After about an hour, I was able to leave. I had to convince him, I was not going to talk to tell anyone (I only lied so that I could leave. Otherwise it would not have been possible). Just as I was leaving, he told me not to go back home in the evening, and not to tell anyone and instead come back here.

Post proksimume unu horo mi povis foriri. Mi devis konvinki lin, ke mi ne diros al iu ajn (mi nur mensogis por povi foriri; alimaniere ne eblus). Kiam mi estis foriranta li diris al mi, ke mi ne revenu hejmen nokte, ke mi ne rakontu al iu ajn kaj anstataŭe revenu ĉi tien.

Asgar Agayev kaŝiĝis post la incidento. Dum kvar tagoj, lia familio kaŝis lin, laŭ Zumrud Yaghmur, patrino de Sanay Yaghmur, kiu rakontis tion al Tutmondaj Voĉoj [4] [eo].

“Kiam Sanay denuncis lin, la familio provis marĉandi kun ni kaj petis ke ni havu kompaton. Ili petis min ŝanĝi la plendon al fizika perforto anstataŭ seksperforto” diris Zumrud Yaghmur al Tutmondaj Voĉoj. “Ili eĉ sugestis ke ni organizu la geedziĝon”.

Ĉu politika instigo?

La familio eĉ provis ĉantaĝi Yaghmur, dirinte ke videoregistraĵo supozeble ekzistis. “Fine, ni eksciis ke tute ne ekzistas filmeto”, diris Zumrud Yaghmur, kiu kredas ke ĉi tiuj agoj estis politike motivitaj. “La seksa perforto farita kontraŭ Sanay kaj la posta protekto de la kulpoulo fare de la aŭtoritatoj montras ke la incidento estis planita aŭ transformita en politika venĝo”.

The crime committed by Asgar Agayev, must be independently and legally assessed while state institutions supporting him by covering up the crime – Yasamal Region Prosecutor, General Prosecutor – must be held accountable.

La krimo farita de Asgar Agayev devas esti taksita sendepende kaj laŭleĝe, dum ŝtataj institucioj subtenas lin kaj kaŝas la krimon. La ĝenerala prokuroro de la regiono Yasamal devas respondeci pro tio.

La celo de Yaghmur kiu publike rakontis pri la okazintaĵo estis certigi ke la kazo estu konvene enketita. La 11-an de oktobro 2021, la apelacia kortumo juĝis favore al reviziado de la apelacio [5] [az].

Kiel aktivulino kaj defendantino de virinaj rajtoj, Yaghmur tuj estis superŝutita per subtenaj mesaĝoj.

Dum Asgar Aghayev, kiu seksperfortis Sanay Yaghmur, promenas libere, mia amikino devis atendi longan tempon por povi publike malkaŝi sian kazon de ĉikanado por ke ŝia edukado ne estu endanĝerigita.

Reprezentantoj de la civila socio kaj publikaj aktivuloj komencis kampanjon por postuli ke la kulpinto de seksa perforto kontraŭ Sanay Yahmur estu punita. Pli pri la temo ĉi tie [5] [az].

Mi postulas justecon por Sanay Yagmur!
Mi ne volas vivi en lando kie seksperfortantoj de infanoj estas liberaj!

Zumrud Yaghmur, patrino de Yaghmur, diris al Tutmondaj Voĉoj ke dum la enketo la aktivismo de ŝia filino estis uzita kontraŭ ŝi.

“Ili atakis ŝin ĉar ŝi estas feministo. La enketistoj argumentis ke ŝia vivstilo estis maldeca. Ili uzis kontraŭ mia filino fotojn prenitajn ĉe protestoj organizitaj en lastatempaj jaroj en subteno de seksa egaleco kaj virinaj rajtoj”, diris Zumurd Yaghmur.

La patrino de la aktivulino ankaŭ diris ke cirkonstancoj malhelpis ilin publikigi la kazon pli frue.

“Unu monaton post la incidento, ni estis pretaj rakonti kio okazis al Sanay”, diris Zumrud Yaghmur. Ni parolis kun loka ĵurnalisto, sed en la sekvanta tago komenciĝis la batalado inter Armenio kaj Azerbajĝano [17] [eo], do ni devis atendi. En marto 2021, Sanay ricevis akceptan leteron de la universitato en Rigo [18], Latvio [19] [eo], por daŭrigi siajn jurajn studojn. Ni decidis atendi ĝis ŝi forlasos la landon antaŭ ol publikigi la kazon”.

Sanay Yaghmur forlasis Azerbajĝanon en septembro 2021 por daŭrigi siajn studojn ĉe la jurlernejo de Rigo en Latvio.

Kulpuloj de seksperforto restas kutime liberaj

Laŭ nacia juro, seksperforto ricevas maksimuman punon de 15 jaroj en malliberejo. Sed ofte, la kulpuloj liberiĝas. Ĉi tio ne estas surpriza en kulturo [20] en kiu perfoto kaj ĉikanado kontraŭ virinoj estas konstanta problemo kaj en kiu malmulte da plibonigo [21] videblis en la lastaj jaroj.

En deklaro [22] eldonita la 28-an de junio, Dubravka Šimonović, speciala raportistino pri perforto kontraŭ virinoj ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj [23] [eo] diris: “Ofte, seksperforto ne estas raportita kaj eĉ kiam ĝi estas raportita, ĝi preskaŭ neniam kondukas al proceso, kaj eĉ se sekvas proceso, ĝi malofte estas adekvate pritraktata kaj ofte kondukas al reviktimiĝo kaj generas malmultajn kondamnojn. La rezulto estas la normaligo de la seksperfoto, seksperforta kulturo aŭ silento pri la seksperfoto, stigmatigo de la viktimoj kaj senpuneco por la kulpuloj”.

Malgraŭ la multaj mesaĝoj de subteno kaj solidareco, Yagmur ankaŭ alfrontis grandan stigmon sed la kuraĝo kiun ili donis al la aktivulino por rakonti sian historion publike diras multon pri ĉio kion [24] virinoj kiuj alfrontas perforton, atakojn kaj ĉikanon devas alfronti por esti aŭdataj en Azerbajĝano.