- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Streĉitecoj pliiĝas inter Azerbajĝano kaj Irano pro landlima problemo kaj Armenio

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Mezoriento kaj Nordafriko, Armenio, Azerbajĝano, Irano, Civitanaj komunikiloj, Freŝa Novaĵo, Historio, Internaciaj rilatoj, Milito kaj konflikto, Politiko, Regado

Ekrankopio de video-raporto [1] de TRT World “Longdaŭraj streĉitecoj inter Irano [2] kaj Azerbajĝano [3] [ĉiuj eo] pliiĝas”.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] – en Esperanto.

Streĉitecoj inter Azerbajĝano kaj Irano atingis bolpunkton en la lastaj semajnoj. Estas tri ĉefaj kialoj malantaŭ la streĉita rilato, inkluzive de perceptoj ke Azerbajĝano plifortigis ligojn kun Israelo [4] [eo] meze de la nuna irana-israela konflikto [5]. La 1-an de septembro, Azerbajĝano ankaŭ lanĉis komunan militan ekzercadon kun Pakistano [6] kaj Turkio [7] [ĉiuj eo], lando kiu konkuras kun Irano pri gvidado en Mezoriento [8] [eo]. Krome, meze de septembro, Azerbajĝano trudis vojimposton al iranaj kamionoj veturantaj tra azeraj teritorioj.

Irano kaj Azerbajĝano estas dividitaj per 700-kilometra limo. Partoj de tiu ĉi teritorio kaj la enirvojoj estis sub la kontrolo de Armenio [9] [eo] dum longa tempo, post la unua Karabaĥa [10] [eo] milito, kiu finiĝis per la batalhalto de 1994 [11]. En 2020, post la dua 44-taga milito de Montara Karabaĥo [12] [eo] inter Armenio kaj Azerbajĝano, Azerbajĝano reakiris kontrolon de grandaj terpecoj de tiu teritorio, inkluzive de la enirvojoj kaj tero ĉe la irana limo.

Azerbajĝano ankaŭ estis kolerigita pro la percepto ke Teherano [13] [eo [14]] apogis Armenion dum la lastatempa konflikto. Malgraŭ tio, rilatoj estis sufiĉe normalaj ĝis kiam en septembro 2021 Azerbajĝano decidis trudi vojimposton por iranaj kamionoj uzantaj vojojn kiuj nun estas sub azera kontrolo. Kiam Armenio kontrolis tiujn vojojn, veturiloj povis libere pasi sen imposto.

Du iranaj kamionistoj estis arestitaj la 15-an de septembro 2021, kio pliigis streĉitecojn. Bakuaj [15] [eo] oficialuloj diris [16] ke la du kamionistoj ankoraŭ estas en aresto kaj estas akuzitaj pro kontrabando kaj kontraŭleĝa transpasado de la azera ŝtatlimo.

Norda Irano estas loĝata de azeroj, kiuj konsistigas la plej grandan ne-persan minoritaton en Irano. Dum la milito en 2020, azeraj grupoj organizis protestojn [17] subtene al la milito en diversaj urboj en Irano. “Irano tradicie restis neŭtrala [18] en la konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano. Sed kiam streĉitecoj pliiĝis, la rakonto en Azerbajĝano ŝanĝiĝis por portreti Iranon kiel pure kaj aktive favoran al Armenio”, skribis [19] ĵurnalisto Joshua Kuchera en sia artikolo pri la streĉitecoj la 12-an de oktobro. Tamen, ne ĉiuj konsentas kun ĉi tiu vidpunkto, kiel politika analizisto Eldar Mamedov klarigis en intervjuo kun Eurasianet, “Irano plurfoje subtenis la teritorian integrecon de Azerbajĝano sur la nivelo de politika kaj religia estraro”.

Irano ripetis sian subtenon al Azerbajĝano dum la 44 tagoj de la milito kiam Mahmud Vaezi, estro de kabineto de prezidento Hassan Rohani, diris [17]al azera vic-ĉefministro, Shahin Mustafayev, ke “la pozicio de la islama Respubliko pri Azerbajĝano ĉiam estis klara kaj travidebla, ĉar ĝi ĉiam rekonis kaj respektis la teritorian integrecon de la najbara lando”.

Aliaj, kiel Touraj Atabaki, emerita profesoro pri Mezoriaenta kaj Mezazia socihistorio ĉe la Universitato de Leiden en Nederlando [20] [eo], opinias ke Irano estas maltrankvila pro esti politike flankenmetita [21]. En intervjuo [21] kun Radio Liberty, Atabaki diris: “Turkio havas la duan plej grandan armeon en NATO [22] [eo], kaj Pakistano estas nuklea potenco en la regiono. Kiam ĉi tiuj du landoj aliĝas al Azerbajĝano en militaj ekzercoj, ĉi tio maltrankviligas Rusion kaj Iranon, kaj la milita manovro de la islama respubliko [reflektas] ĝian zorgon”.

Krome, Irano rigardas Azerbajĝanon kiel reprezentanton de Israelo, klarigis [23] Abbas Qaidari, esploristo pri internacia sekureco kaj defenda politiko. Israelo kaj Azerbajĝano kundividas militan aliancon, kaj Azerbajĝano ricevis israelan armean [24] [eo] kaj gvatan [25] ekipaĵon. “Tiu rilato estis forta de jaroj, kvankam ĝi lastatempe estis videbla ekde la milito de 2020, en kiu Azerbajĝano uzis israelan armilaron kun signifa efiko”, skribis [26] ĵurnalisto Joshua Kuchera la 30-an de septembro.

Kronologio de streĉitecoj

Por kompreni rapide ŝanĝiĝantan situaciom, jen la tempolinio de la plej freŝaj eventoj:

La 26-an de aŭgusto — Azerbajĝano blokis la ŝoseon Goris – [27]Kapano [28] [ĉiuj eo], la solan aŭtovojon de Armenio al Irano, dum preskaŭ 48 horoj. Goris kaj Kapano estas la du ĉefaj urboj en suda Armenio. Krom konekti ĉi tiujn du urbojn, la ŝoseo inkluzivas 21-kilometran segmenton, kiu trairas la lastatempe reakiritan teritorion de Azerbajĝano.

La ministerio pri eksteraj aferoj de Azerbajĝano alvokis [29] la ambasadoron de Irano al Bakuo por eldoni diplomatian noton esprimantan [29] la malkontenton de Azerbajĝano pri iranaj kamionoj kiuj kontraŭleĝe eniras partojn de Karabaĥo nun kontrolatajn de Azerbajĝano.

La 12-an de septembro — Azerbajĝano lanĉis komunan militekzercon kun Turkio kaj Pakistano.

La azera ministerio pri defendo petis la rusian defendoministerion ke la rusiaj pactrupoj deplojitaj en Karabaĥo malhelpu “la kontraŭleĝan transiron de veturiloj de tria lando en la teritoriojn de Azerbajĝano”.

La 13-an de septembro — Azerbajĝano konfirmis ke ĝi establis kontrolejojn kaj kolektis doganpagojn sur la Goris-Kapana aŭtovojo.

La 23-an de septembro — la azera ministro pri eksteraj aferoj Jeyhun Bayramov renkontiĝis kun [30] sia irana kolego Hossein Amir-Abdollahian flanke de la Ĝenerala Asambleo de Unuiĝintaj Nacioj [31] [eo].

La 27-an de septembro — Prezidento Ilham Aliyev diris en intervjuo kun la turka agentejo Anadolu ke iranaj kamionoj uzis tiun itineron “kontraŭleĝe” antaŭ la dua Karabaĥa milito.

Li ankaŭ kritikis [32] la iranajn armeajn ekzercojn, dirante al la agentejo Anadolu: “Ĉiu lando povas fari ajnan militekzercadon sur sia propra teritorio. Tio estas ĝia suverena rajto. Sed kial nun kaj kial ĉe nia landlimo?”

La 30-an de septembro — la irana ministro pri eksteraj aferoj, Hossein Amir-Abdollahian, ĉe renkontiĝo kun la nova azerbajĝana ambasadoro en Teherano, diris ke Irano ne “toleros la ĉeeston kaj agadon” de Israelo kontraŭ la nacia sekureco de la lando kaj ke la lando entreprenos agojn se bezono ekestos.

La lando ankaŭ anoncis ke ĝi okazigos grandskalajn militajn ekzercojn proksime de la limo kun Azerbajĝano, post alia serio de ekzercoj en la sama regiono, informis [26] Eurasianet.

La 1-an de oktobro — Teherano lanĉis militekzercojn proksime de sia nordokcidenta limo kun Azerbajĝano.

La 3-an de oktobro — la supera gvidanto de Irano, la ajatolo [33] [eo] Ali Ĥamenei [34] [eo], tviteris [35] azere, “kiu fosas putojn por siaj fratoj, tiu mem falos en tiujn putojn”.

Responde, Azerbajĝano faris alian komunan ekzercadon kun Turkio, ĉi-foje en sia Naĥiĉevana [36] [eo] enklavo la 5-an de oktobro.

La ekzerco Nerompebla Frateco – 2021, kiu okazos en Naĥiĉevano kun la partopreno de nia Tria Armeo-Komando kaj la Naĥiĉevana Armeo-Komando de Azerbajĝano, estis efektivigita sukcese.

La 4-an de oktobro — La ministerio pri eksteraj aferoj de Azerbajĝano refutis [39] la asertojn de Irano pri la ĉeesto de tria partio, nomante ilin senbazaj.

La 5-an de oktobro — Prezidento Ilham Alijev [40] [eo] refutis la akuzon de Teherano pri neoficiala israela ĉeesto en la lando. “Malfemu viajn okulojn kaj rigardu. Kie ili vidas Israelon ĉi tie? Neniu loĝas ĉi tie. Ne estas eĉ unu konstruaĵo ĉi tie. Ĉu estas pruvoj? Ne”, diris [41] Aliyev al raportistoj en Ĝabrail, sufiĉe proksime al la irana landlimo. La prezidento deklaris ke la senbazaj akuzoj ne restos senrespondaj.

Samtage azerbajĝanaj amaskomunikiloj raportis ke Irano fermis sian aerspacon por azerbajĝanaj armeaj flugoj, dum azerbajĝanaj aŭtoritatoj fermis moskeon kaj oficejon de Seyyed Ali Akbar Ojaghnejad, reprezentanto de la supera gvidanto, ajatolo Ali Ĥamenei, pro pliiĝo de KOVIM-infektoj [39] en la moskeo.

La 6-an de oktobro — La irana ministro pri eksteraj aferoj, Hossein Amir-Abdollahian, diris ke Teherano estis “profunde maltrankvila pro la israela ĉeesto en Kaŭkazio [42] [eo]”.

La 13-an de oktobro — Ankoraŭ ekzistas duboj pri tio kio kaŭzis la streĉitecojn. Tamen, la 13-an de oktobro ambaŭ Irano kaj Azerbajĝano esprimis [43] deziron solvi la nunan diplomatian krizon per dialogo. Post telefona interparolo kun sia kolego Hossein Amir-Abdollahian, la azera ministro pri eksteraj aferoj, Jeyhun Bayramov, anoncis la klopodon mildigi la streĉitecon [44].