Defendo de la malgrandaj insulaj evoluantaj ŝtatoj ĉe COP26 fare de la ĉefministrino de Barbado Mia Mottley igas ŝin regiona rokstelulino

Mia Mottley, ĉefministro de Barbado [eo], parolanta ĉe la 16-a Raúl Prebisch Prelego en Ĝenevo, Svislando, la 10-an de septembro 2019. Foto de Timothy Sullivan, per UNCTAD ĉe Flickr, CC BY-SA 2.0.

La reprezentado kaj defendado de la karibia regiono fare de la ĉefministrino de Barbado Mia Mottley en la Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj (COP26) en Glasgovo [eo], Skotlando, kaptis la atenton de la mondgvidantoj kaj de la regionaj retumantoj.

La naturmedia stelo de Mottley altiĝis ekde ŝia alparolado ĉe la Pintkunveno pri Klimata Ŝanĝo de Unuiĝintaj Nacioj la 23-an de septembro 2019, kiam ŝi avertis pri amasa migrado se la klimata krizo ne estos solvita. Ankaŭ en sia parolado ĉe la malfermo de la Monda Pintkunveno de Gvidantoj #COP26 la 1-an de novembro 2021, ŝi faris neniun provon maski la malgajan realecon kiun alfrontas la insuletaj evolulandoj [angle Small Island Developing States aŭ SIDS] kiel Karibio [eo], kiuj plej malmulte kontribuas al tutmondaj forcejaj gasoj kaj tamen estas en la unua linio de la negativaj efikoj de klimatŝanĝiĝo [eo].

Ŝi nomis la malsukceson provizi kritikan klimatan financadon, kiu eĉ malpliiĝis je 25 procentoj en 2019, “malmorala” kaj “maljusta”:

The pandemic has taught us that national solutions to global problems do not work.We come to Glasgow with global ambition to save our people and to save our planet.But we now find three gaps.  On mitigation, climate pledges or NDCs—without more, we will leave the world on a pathway to 2.7 degrees, and with more, we are still likely to get to 2 degrees.

La pandemio instruis al ni, ke naciaj solvoj al tutmondaj problemoj ne funkcias. Ni venas al Glasgovo kun tutmonda ambicio savi nian popolon kaj savi nian planedon. Sed ni nun trovas tri mankojn. Tiujn pri mildigo, klimataj promesoj aŭ Nationally Determined ContributionsNDC-oj [tiuj enkorpigas klopodojn de ĉiu lando por redukti naciajn emisiojn kaj adaptiĝi al la efikoj de klimata ŝanĝo, ndltr.] – sen plibonigo, ni lasos la mondon survoji al temperatura kresko je 2,7 gradoj, kaj kun plibonigo, ni ankoraŭ verŝajne atingos kreskon je 2 gradoj.

Elvokante Ĉinion kaj Rusion, du ĉefajn kontribuantojn al forcejaj gasoj kiuj videble forestis de la konferenco, Mottley daŭrigis:

Do some leaders in this world believe that they can survive and thrive on their own? Have they not learned from the pandemic? Can there be peace and prosperity if one third of the world literally prospers and the other two thirds of the world live under siege and face calamitous threats to our wellbeing? […]

The central banks of the wealthiest countries engaged in $25 trillion of quantitative easing in the last 13 years. […] Of that, $9 trillion was in the last 18 months to fight the pandemic. Had we used that $25 trillion to purchase bonds to finance the energy transition or the transition of how we eat or how we move ourselves in transport, we would now today be reaching that 1.5 degrees limit that is so vital to us. […] An annual increase in the SDRs of $500 billion a year for 20 years, put in a trust to finance the transition, is the real gap […] that we need to close, not the $50 billion being proposed for adaptation. And if $500 billion sounds big to you, guess what? It is just 2 percent of the $25 trillion.

Ĉu iuj gvidantoj en ĉi tiu mondo kredas, ke ili povas pluvivi kaj prosperi memstare? Ĉu ili ne lernis de la pandemio? Ĉu povas esti paco kaj prospero se unu triono de la mondo laŭvorte prosperas kaj la aliaj du trionoj de la mondo vivas en krizostato kaj alfrontas katastrofajn minacojn de nia bonfarto? […]

La centraj bankoj de la plej riĉaj landoj engaĝis 25 trilionojn da dolaroj en kvanta malstreĉiĝo [en] en la lastaj 13 jaroj. […] El tio, 9 trilionoj da dolaroj estis en la lastaj 18 monatoj por batali kontraŭ la pandemio. Se ni uzus tiujn 25 trilionojn da dolaroj por aĉeti obligaciojn [eo] por financi la energian transiron aŭ la transiron de kiel ni manĝas aŭ kiel ni moviĝas per transportiloj, ni nun atingus tiun 1,5-gradan limon, kiu estas tiel esenca por ni. […] Kresko de la SDR-oj de 500 miliardoj da dolaroj jare dum 20 jaroj, mono metita en fonduson por financi la transiron, estas la vera breĉo […] kiun ni devas fermi, ne la 50 miliardoj da dolaroj proponataj por adaptiĝo. Kaj se 500 miliardoj da dolaroj sonas al vi grandega sumo, divenu kio okazas? Tio estas nur 2% de 25 000 miliardoj aŭ 25  bilionoj.

La barbada ĉefministro poste diris al Christiane Amanpour [eo] de CNN, ke landoj kiel la ŝia, kiuj kontribuas malpli ol elcentpunkton al tutmondaj emisioj, jam de iom da tempo alfrontas la efikojn de la klimata krizo: problemojn pri akvoprovizado, degeneradon de koralrifoj [en], salakvan entrudiĝon, kaj la enfluon de sargasoj [sargaso – eo.vikipedio], sen paroli pri inundoj kaj uraganoj.

“Tiuj, kiuj bezonas fari la decidojn, piedbatas la ladskatolon sur la vojon kaj ili kredas ke ili rajtas ĉar ili ne vidas nin – ili vidas sin”, ŝi diris:

They don't reach that period of peril probably for another 15, 20 years […] four degrees to Shanghai and Miami to be eradicated. Well, it's 1.5 and 2 for us. […]

They're waiting for it to hit them and we really are hoping that […] they'll recognise that no one is safe until everyone is safe—and if the episode with vaccines hasn't shown us that, then we will never learn.

Ili verŝajne atingos tiun periodon de danĝero nur post 15, 20 jaroj […] kvar gradoj ĝis Ŝanhajo kaj Miamo por esti malaperigotaj. Nu, tio estas 1,5 kaj 2 por ni. […]

Ili atendas ke ĝi trafos ilin kaj ni vere esperas, ke […] ili rekonos ke neniu estas sekura ĝis ĉiuj estas sekuraj — kaj se la epizodo kun vakcinoj ne montris al ni tion, tiam ni neniam lernos.

Ŝia pozicio estis eksterordinare bone akceptita, kaj multaj regionaj retumantoj aplaŭdis ŝiajn prudenton kaj persistemon.
Ŝia ekzemplo inspiris kelkajn scivoli kiel estus se virinoj regus la mondon:

Tio… estas KIAL ni BEZONAS vin tie @miaamormottley #mashupdatrassboysclub pic.twitter.com/EYtrSDPP2m

— Rachel Allen (@brownin007), la 3-an de novembro 2021

Tutmondaj retumantoj, dume, esprimis sopiron havi gvidantojn de la sama speco:

Ĉu ni povas havi Mia Mottley kiel nian ĉefministron? Kie estas la inspiraj gvidantoj de Aŭstralio?
Kia parolado. https://t.co/57sGTqX5B2

— Jane Caro (@JaneCaro), la 2-an de novembro 2021

Ili ne estis la solaj. Tra la karibia insularo, Mottley lasis uzantojn de sociaj amaskomunikiloj esti konsternitaj:

Barbado, vi havas premion

Ŝian aŭdacon

Ŝian aŭtentikecon

La veron kiun ŝi kuraĝas diri kun tia kuraĝo

La potencon de ŝia voĉo, kaj la fervoron kun kiu ŝiaj kontraŭpartoj aŭskultas

Karibaj homoj NENIAM estis pli fieraj? https://t.co/ZVEkLT4KlS

— Mia vorto por 2021 estas FOKUSO (@yaneekpage), la 2-an de novembro 2021

Abigail Hadeed de Trinidado, en publika afiŝo, diris:

She is just Amazing ? so articulate and humble, you can only stop and listen to her. She commands the attention of the world press and leaders! Just goes to show what we lack in Trinidad […] we have leaders and opposition who hate our environment […] judging from their politics and policies.

Ŝi estas simple mirinda? Tiel elokventa kaj humila, vi povas nur halti kaj aŭskulti ŝin. Ŝi kaptis la atenton de la monda gazetaro kaj gvidantoj! Tio sole montras, kio mankas al ni en Trinidado […] ni havas gvidantojn kaj opozicion, kiuj malamas nian vivmedion […] juĝante laŭ siaj politikoj kaj regularoj.

Ŝia samlandano, Bobbi Gail Xavier, aldonis:

While we care about our skyline, Barbados walks the talk. Ranking 5th in the world per capita in solar power use. Almost half the households use solar energy.

Dum ni zorgas pri nia urbosilueto, Barbado faras tion, kion ĝi diras. Ĝi estas la 5-a en la mondo pokape laŭ uzado de sunenergio. Preskaŭ duono de la domanaroj [eo] uzas sunenergion.

Robert Dumas ankaŭ sentis certan regionan fieron:

Barbados you must be proud, well said. 1.5 to stay alive #CaribbeanVoice

Barbado vi devas esti fiera, bone dirite. 1,5 por resti vivanta #CaribbeanVoice

Uzanto de Tvitero pepis:

kion Barbado sentas pri ĉefministrino Mia Mottley? Ĉar la resto de Karibio sentas, kvazaŭ vi ĉiuj gajnus la loterion en la PM-departemento. Aŭtentika karibia virino, kiu gvidas kun kuraĝo kaj LOGIKO.

— BLJ (@BLJLEE), la 2-an de novembro 2021

El Jamajko [eo], alia aldonis:

Mia Mottley establis sin kiel aŭtoritaton sur la mondscenejo en nur kelkaj jaroj. Kontraste, Jamajko malkuraĝe ne parolis aŭ voĉdonis pri certaj aferoj kaj degradigis sin ĝis ombro en la kampo de diplomatio kaj internaciaj aferoj. https://t.co/aLf2WeNlmy

— Jose (@crypticbel), la 1-an de novembro 2021

Kun la tuta tumulto, pluraj opoziciaj politikistoj, de Jamajko en la nordo de la insulara ĉeno ĝis Trinidado kaj Tobago [eo] en la sudo, provis uzi la bonvolemon kiun Mottley generis kontraŭ iliaj respektivaj aktualaj registaroj.

La opozicia partio People's National Party (PNP) de Jamajko asertis ke ĝi legitime esprimas zorgojn pri lokaj vivmediaj regularoj:

La Opozicia Nacia Popolpartio (PNP) diras, ke la nekongruaĵoj inter la vortoj de ĉefministro Andrew Holness sur la mondscenejo kaj liaj agoj hejme estas sufiĉe severaj kaj devus koncerni nin ĉiujn. https://t.co/QOgYaMcoYc.

— Jamajka Observanto (@JamaicaObserver), la 3-an de novembro 2021

Tamen, la registaro defendis sin, kun respondo de eminenta registara konsilisto:

ĈIAM temis pri UNUIĜO.#ignorethenoise pic.twitter.com/4xTxUuAHNV

— Andrew Bellamy (@andrewbellamyja), la 4-an de novembro 2021

Dume, la trinidadanoj kaj la tobaganoj primokis la abismon inter la granda ĉeestantaro ĉe la parolado de Mia Mottley kaj la malgranda aŭskultantaro ĉe la parolado de ilia propra ĉefministro, Keith Rowley, instigante Emiron Crowne ŝerci:

Well if all yuh like Barbados so much, jus leave nah!

Se vi tiom amas Barbadon, simple foriru!

Malgraŭ tio, ke la regiono ne estas monolito kaj ĉiu teritorio havas specifajn kulturon kaj kutimojn, la fakto restas, ke karibiaj civitanoj ĉiam rapidas subteni unu la alian kaj festi ĉies sukcesojn, kaj por regiono kiu estas ĉe la frontlinioj de la klimata krizo, la mesaĝo de Mia Mottley ĉe la COP26 certe sentiĝas kiel aliĝinda.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.