Rooppur: Eta Rusio en Bangladeŝo

A graphical depiction of the Rooppur Nuclear Power Plant being built in the Rooppur village in Pabna district of Bangladesh. Screenshot from YouTube video by Touch Your Mind channel. Fair Use.

Bildo de la Rooppura Nuklea Elektrostacio konstruota en vilaĝo Rooppur en Pabna distrikto en Bangladeŝo. Ekrankopio de YouTube-filmeto de la kanalo ‘Touch Your Mind’. Justa uzo.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] estas en Esperanto.

Rusoj sur stratoj, en restoracioj kaj aĉetcentroj, same kiel signoj skribitaj en la rusa apud la reklamaj tabulegoj en la bengala, ĉio ĉi starigas la demandon: “Kion komunan havas la kvieta vilaĝo en regiono Ishwardi (nomata Upazila) de la Pabna distrikto kun la plej granda lando de la mondo?”

La respondo estas ke la rusia Ŝtata Atomenergia Korporacio Rosatom [eo] konstruas ŝlosilan infrastrukturon por nuklea elektrostacio je 2,4 gigavatoj en Rooppur, inkluzive la instaladon de du nukleaj reaktoroj VVER-1200/523. Ekde 2016 la rapida evoluo de la projekto — kune kun la ĉeesto de kelkmil sciencistoj kaj teknikaj fakuloj, plejparte el Rusio — grandparte kaŭzis gravan transformiĝon de Rooppur:

Rezulte de tio la aspekto de la areo komplete ŝanĝiĝis. La pejzaĝo nun konsistas el altaj konstruaĵoj, novaj aĉetcentroj kaj lernejoj, mondnivelaj hoteloj, restoracioj kaj ripozejoj apud la rivero Padma. Lokaj butikposedantoj lernas la rusan por pli facile vendadi siajn produktojn al rusaj kunlaborantoj kaj signoj sur konstruaĵoj estas skribitaj en la angla kaj rusa. Rooppur transformiĝas je eta Rusio ene de Bangladeŝo.

La deveno de la nuklea stacio

Bangladeŝo bezonas solvon, kapablan kontentigi rapide kreskantan postuladon de energio, ligitan al ĝia Malneta Enlanda Produkto (MEP). En 2008 Ĉinio proponis financi projekton pri nuklea centralo, sed du jarojn poste Bangladeŝo subskribis tian kontrakton kun Rusio je valoro  de 12,65 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj 90% estis pruntedonitaj de la rusia registaro por garantii produktadon de malmultekosta energio.

Rosatom financas kaj konstruas reaktorojn en multaj landoj por kreskigi geopolitikan influon de Rusio kaj generi financan profiton por la lando. Laŭ la interkonsento Rosatom konstruas sur areo je 429,78 hektaroj elektrostacion en Rooppur surbaze de modelo konstruado-posedado-operaciado; 40% de la laboroj jam estas finitaj.

Preparaj laboroj startis en 2016, la du elektrogeneratoraj blokoj devos ekfunkcii en 2023-2024. Rusio liveros nuklean fuelon por ilia funkciado. Ĝi konsentis ankaŭ trejni lokajn fakulojn kaj repreni nukleajn rubojn por posta pritraktado.

“Rooppur aŭ Russpur?”

La elektrostacia projekto radikale ŝanĝis la aspekton de etaj vilaĝoj kiel Rooppur, Sahapur kaj Notun Hat apud Ishwardi, pliboniginte la vivnivelon de la lokanoj.

Inter la unuaj ŝanĝoj, kiujn homoj rimarkis, estis 20-etaĝa apartamentaro en fora areo de Notun Hat, finita ĉirkaŭ 2018. Vojaĝblogantoj komencis veni al ĝi kaj kundividi siajn impresojn kiel tion montras tiu ĉi vlogo de Global Entertainment, publikigita en Jutubo en 2020:

Kulturoj iĝis tiom integritaj ke la demografio de la areo aspektas tute malsame. Proksimume 4000 dungitoj el Rusio, Barato, Ukrainio, Belorusio kaj aliaj eks-respublikoj de Sovetunio iĝis parto de la lokaj laborfortoj de la projekto. Pli ol 20 000 homoj laboras en la elekstrostacio kaj rilataj infrastrukturaj projektoj kaj estas pli ol 3000 ruslingvaj laboristoj, kies ĉeesto grave influis la lokan loĝantaron. Tiuj eksterlandaj laboristoj ofte rakontas pri sia vivo en Rooppur en sociaj amaskomunikiloj:

Verŝajne la plej rimarkinda el ili estas vlogo de Olga Tockaja Little Russia in Bangladesh, kiu estis prezentita en oktobro 2021 en raporto de BBC Bangla:

En la filmeto Tockaja rimarkigas ke aldone al la komercoj lokitaj proksime al areo kie loĝas eksterlandaj kunlaborantoj, multaj butikposedantoj en la apuda urbeto Ishwardi lernis la rusan lingvon por interagado, kio igis Ayesha Siddika komenti:

Tio estas la plej impresa filmeto, kiun mi iam ajn spektis. Mi amas tiun ĉi etan rusan urbon. Mi dezirus ke oni konstruus ankaŭ en Rusio tian bengalan urbeton. Konatigu al la rusoj la bengalajn lingvon kaj kulturon. ❤️❤️❤️????

Studento de la Universitato de Dako pepis en Twitter:

Ŝajnas ke mi povas nuligi mian vojaĝon al #Rusio estonte:)

Rusio estas ĉi tie, mia amiko, en Pabna, #Bangladeshhttps://t.co/Ka87Om3XQ8

— Esha (@esha2509) La 22-an de oktobro 2021

Anowar Nurul Islam skribis en sia blogo pri tiu ĉi interŝanĝo de lingvo kaj kulturo:

দেড় দুই বছরের ব্যবধানে বদলে গেছে অনেক কিছুই। সেখানে সেলুন থেকে সুপারশপ, ফলের দোকান কিংবা মাছ-মাংসের বাজার, সব সাইনবোর্ডেই আছে রাশিয়ান ভাষা। এমনকি আবাসিক এলাকা, রেস্টুরেন্ট কিংবা চায়ের আড্ডা সবখানে স্বতঃস্ফূর্ত উপস্থিতি রাশিয়ানদের। দোকানদারদের সাথে তারা যেমন কথা বলছেন বাংলায়, ঠিক তেমন‌ই অনেক দোকানদার‌ও এখন আয়ত্ত করেছেন রাশিয়ান ভাষা। স্থানীয়দের কেউ কেউ লিখতেও শিখেছেন রাশিয়ান ভাষা। তারই প্রমাণ হাতে লেখা কিছু সাইনবোর্ড।

Multo ŝanĝiĝis dum la du jaroj kaj duono. De lokaj butikoj ĝis supervendejoj aŭ aĉetcentroj, fruktovendejoj aŭ fiŝaj kaj viandaj merkatoj, plejparto el ili havas rusajn literojn sur la afiŝoj. Estas spontanea ĉeesto de rusoj en la restoracioj kaj tetrinkejoj en la loĝataj areoj. Estas ankaŭ kultura interŝanĝo okazanta kiam la eksterlandaj kunlaborantoj provas interagi kun la butikposedantoj en la bengala kaj multaj butikposedantoj lernas la rusan lingvon. Iuj el la lokanoj lernas ankaŭ skribi en la rusa. Pruvo de tio estas la manskribitaj afiŝoj.

A signboard in Russian in Ruppur, Ishwardi, Bangladesh. Screenshot via YouTube Video by Olgesh.in.Bangladesh. Fair use.

Afiŝo en la rusa en Rooppur, Ishwardi, Bangladeŝo. Ekrankopio el filmeto de Olgesh.in.Bangladesh ĉe Jutubo. Justa uzo.

Tio estas interŝanĝo, kiun rusiaj kunlaborantoj ĝojas partopreni. I. A. Tupilov, direktoro de la rusia Atomstroyexport (Atomkonstrueksporto) en Bangladeŝo, diris al The Daily Sun ke “la loĝantaro traktas rusiajn fakulojn sufiĉe bone”.

Malgraŭ komuna entuziasmo, certaj aferoj povas perdiĝi dum tradukado — inkluzive de la prononco de la urbonomo. En afiŝo de la fejsbuka paĝo de ROSATOM Suda Azio, Shoaib Nury sarkasme rimarkigis:

Rooppur or Russpur? Check again the current unofficial name. Russian expatriates gave the town a new name already. ??❤️??

Rooppur aŭ Russpur? Kontrolu denove la aktualan neoficialan nomon. Rusaj kunlaborantoj jam donis al la urbeto novan nomon. ??❤️??

Nature, kiel parto de la subtena sistemo por tiom granda projekto, okazas amasa infrastruktura evoluado en la ĉirkaŭaj areoj. Kelkaj aĉetcentroj, supervendejoj, ripozejoj, hospitaloj kaj altklasaj hoteloj estis konstruitaj en Pakshi, Sahapur, Rooppur kaj Ishwardi, ĉiuj celante kontentigon de la ĉiutagaj bezonoj de eksterlandanoj — kaj miloj da lokanoj, multaj el kiuj antaŭe estis senlaboruloj, trovis laboron en multaj el tiuj novaj komercoj. Nova fervojo 27 km longa, riverhaveno kaj 100 km longa pavimita vojo ankaŭ estis konstruitaj en Upazila.

Kiel diris Shaukat Akbar, projekta direktoro en la Rooppura Nuklea Elektrostacio:

কোনো ওয়ার্কার এখন সাইকেলে আসে না। অধিকাংশের এখন বাইক আছে। রাশিয়ানরা বলেছিল যেদিন প্রকল্পের কাজ শেষ হবে কতিপয় ওয়ার্কারের চার চাকার গাড়িই হবে। রূপপুর দেশের প্রথম পারমাণবিক বিদ্যুৎ কেন্দ্র। এই প্রকল্প ঘিরে আবর্তিত হচ্ছে বহু মানুষের জীবন জীবিকা। উন্নত হচ্ছে জন-জীবনের মান।

Plejparto de lokaj laboristoj ne plu venas al laboro bicikle. Ili transiris al motorcikloj. La rusoj diris ke kiam la projekto estos kompletigita, iuj kunlaborantoj povos havi proprajn aŭtojn. Rooppur estas la unua nuklea elektrostacio en la lando. Tiu projekto ŝanĝas la vivkvaliton de tiom multaj homoj. La vivkvalito pliboniĝas.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.