- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Paulina Chiziane, mozambika verkistino, gajnas la Premion Camões 2021

Kategorioj: Mozambiko, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Literaturo

Paulina Chiziane | Foto Festivalo Latinidades [Latinecoj] 2014 | Flickr [1] CC BY-SA 2.0.

La plej grava [2] literatura premio aljuĝita en la portugalparolantaj landoj estas ricevita de Paulina Chiziane, verkistino de Mozambiko.

“Prémio Camões” estis kreita en 1988, kun la celo rekompenci verkiston aŭ verkistinon portugalparolantan kiu, per sia verkaro, kontribuis al la riĉigo de la literatura kaj kultura heredaĵo de la portugala, kiu estas parolata de ĉirkaŭ [3] 280 milionoj da homoj – estante la kvina plej parolata [4] lingvo en la mondo.

La premio estas aljuĝata [5] ĉiujare al verkistoj de la Komunumo de Landoj Portugalparolantaj – CPLP, fare de komisiono formata de reprezentantoj de la koncernaj landoj.

La premio 2021

Ĉi-jare, la premion ricevis la verkistino Paulina Chiziane, ikono de la mozambika literaturo kaj ne nur. Kiel estas klarigite en noto [6] de la ĵuria komisiono, la decido estis unuanima:

O júri decidiu por unanimidade atribuir o Prémio à escritora moçambicana Paulina Chiziane, destacando a sua vasta produção e receção crítica, bem como o reconhecimento académico e institucional da sua obra.

O júri referiu também a importância que dedica nos seus livros aos problemas da mulher moçambicana e africana. O júri sublinhou o seu trabalho recente de aproximação aos jovens, nomeadamente na construção de pontes entre a literatura e outras artes.

Paulina Chiziane está traduzida em muitos países, e é hoje uma das vozes da ficção africana mais conhecidas internacionalmente, tendo já recebido vários prémios e condecorações.

La ĵurio decidis unuanime aljuĝi la premion al la mozambika verkistino Paulina Chiziane, substrekante ŝian vastan verkaron kaj kritikan ricevon, same kiel la akademian kaj institucian rekonon de ŝia verkaro.

La ĵurio ankaŭ parolis pri la graveco kiun ŝi dediĉas en siaj libroj al la problemoj de la mozambika kaj afrika virino. La ĵurio emfazis ŝian lastatempan laboron de alproksimiĝo al junuloj, nome en la konstruo de pontoj inter literaturo kaj aliaj artoj.

Paulina Chiziane estas tradukata en multaj landoj kaj estas hodiaŭ unu el la voĉoj de la afrika fikcio plej konataj internacie, ricevinte jam diversajn premiojn kaj ordenojn.

Dum 33 jaroj, tio estas la tria fojo kiam la premio estas aljuĝita al mozambika verkisto, post la distingoj de José Craveirinha [7] en 1991 kaj Mia Couto [8] en 2013.

La rekono

Gratuloj venis de ĉie, ĉefe de la devenlando de la verkistino. Per la prezidento de Mozambiko, Filipe Nyusi, venis noto [9] de rekono.

Hoje é dia de festa para a Literatura Moçambicana. A nossa compatriota Paulina Chiziane venceu o prestigiado Prémio Camões 2021. É um merecido reconhecimento à obra desta escritora que com grande mestria tem sabido retratar o país.

Que este prémio atribuído por unanimidade pelo júri nos inspire a todos nós em tudo o que fazemos a dar o nosso melhor, sobretudo as novas gerações de autores.

Parabéns, Paulina Chiziane!

Hodiaŭ estas festotago por la mozambika literaturo. Nia samlandanino Paulina Chiziane gajnis la prestiĝan Premion Camões 2021. Estas meritita rekono de la verko de ĉi tiu verkistino, kiu kun granda majstreco sciis montri la landon.

Tiu ĉi premio unuanime aljuĝita de la ĵurio inspiru nin ĉiujn en ĉio kion ni faras por ke ni donu nian plej bonon, ĉefe inspiru la plej novajn generaciojn de verkistoj.

Gratulon, Paulina Chiziane!

De aliaj civitanoj venis similaj gratuloj, kiel en la kazo de la ĵurnalisto Rafael Machalela:

PAULINA CHIZIANE GAJNAS LA PREMION CAMÕES
Multajn gratulojn al Paulina Chiziane, temas pri tre meritita rekono.
Mi estas feliĉa kaj fiera pri vi! ✌???

Tamen, unu el la detaloj kiuj altiris atenton estis la fakto ke la verkistino menciis ke la rekono kiun ŝi ricevis ne atingis la saman amplekson en ŝia devenlando, Mozambiko:

“Mia malĝojo estas esti rekonata ekster mia lando, kaj en mia lando esti malestimata”, diris Paulina Chiziane post la rekona anonco.

Aliflanke, ŝi konfesis ke temas pri premio kiun ŝi malfacile imagintus ricevi iun tagon:

Ĉi tiu premio Camões por #PaulinaChiziane “reprezentas forton de konfirmado pri kiu mi ne sciis ke ĝi povus okazi per mi”, diris la mozambika verkistino.

La vivo kaj la verko de Paulina Chiziane

Paulina Chiziane aĝas 66 jarojn, ŝi naskiĝis [18] en Manjacaze, Mozambiko, en 1955. Ŝi studis lingvistikon en Maputo. Fikciisto, ŝi publikigis diversajn rakontojn en la gazetaro (Domingo, en “Página Literária”, kaj en la revuo Tempo).

Ŝi publikigis sian unuan [19] romanon, Balada de Amor ao Vento, post la sendependiĝo (1990), kiu ankaŭ estas la unua romano verkita de mozambika virino. Ventos do Apocalipse, finita en 1991, estis eldonita en Maputo en 1995 fare de la verkistino kaj estis publikigita [20] fare de Caminho en 1999.

En siaj libroj, Chiziane priparolas la vivon de virinoj, iliajn suferojn kaj superadojn, antaŭ socio kiu malmulte faras por virina emancipado. Ŝi rifuzas esti nomita romanisto, preferante la nomon de “rakontisto de historioj”.

Dum sia junaĝo, ŝi militis en la politika partio Frelimo – Fronto de Liberigo de Mozambiko, sed ŝi finfine malaliĝis pro malkonsento kun serio de pozicioj aprobitaj de la partio post la sendependiĝo, forlasante tiel la aktivan partian agadon kaj komencante dediĉi sin ekskluzive al literaturo.

Paulina Chiziane publikigis konstante ĝis antaŭ kelkaj jaroj – ŝi decidis fini en 2016 – kaj estis honorita [21] en 2014 fare de la portugala ŝtato per la ordeno Grande Oficial da Ordem Infante D. Henrique.