Demokratiigo en Sud-Koreio kaj la heredaĵo de la ribelo en Kŭangĵuo

Chan-ho Kim ĉe la kvara Internacia Konferenco pri Ŝtata Perforto kaj Traŭmato en 2016, organizita de la Kŭangĵua Traŭmata Centro. Uzita kun permeso.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom tiuj markitaj per [eo] — en Esperanto.

Sud-Koreio [eo] estas konata tutmonde pro siaj kreemaj entreprenoj, altteknologiaj varomarkoj kaj kompreneble pro Hallyu Wave [korea ondo, ndlr.] — la korea kultura fenomeno, kiu ekspluatas ciferecan enhavon, muzikon, filman industrion kaj lingvon. Sed malpli konata estas la impresa heredaĵo de Sud-Koreio kiel demokratia nacio.

En 1988 Sud-Koreio sukcese transiris de aŭtoritata militista ŝtato (1948–1987) al liberala demokratia civila ŝtato. Dum serio da retpoŝtaj interŝanĝoj, Juke Carolina Rumuat, aŭtoro de Global Voices (GV), intervjuis Chan-ho Kim (CHK), programan manaĝeron pri internaciaj rilatoj en la Fondumo Korea Demokratio (FKD) en Seulo, pri la sudkorea demokratia transiro.

Establita en 2001, FKD celas fortigi la korean demokration per la konservado de la nacia historio de demokratia transiro, edukado kaj internaciaj interŝanĝoj. Unu el ĝiaj projektoj estas la Seula Demokratia Forumo, kiu okazis en majo 2021 kaj kies temo estis la roloj de junularo kaj virinoj en internacia kunlaboro por demokratio.

GV: Saluton Chan-ho Kim! Ĉu vi povus prezenti vin al niaj legantoj?

CHK: My name is Chan-ho Kim, I am the acting Director of International Relations at the Korean Democracy Forum. Prior to KDF, I worked for the May 18 Memorial Foundation for about 20 years. My main responsibility is to promote the May 18th Democracy Movement and develop networks and alliance with Asian civil society activists and human rights defenders in national and international events.

I became interested in social movements since I was a highschool student in 1988 when a pro-democracy movement took place in South Korea.

After graduating high school, I moved out of Seoul and attended Gwangju University in Gwangju (Hangul: 광주시). It’s not a prestigious university but the city itself was known as the center of a known pro-democracy movement known as  the Gwangju Uprising in 1980.

After completing the mandatory military inscription, I embarked abroad.  I went to Norway as an exchange student for a program called the International Culture Youth Exchange to learn Norwegian language and culture at the Folk School. Norway has a huge impact to me and my later life as my experience in the country had broadened my views on democracy and human rights.

CHK: Mi nomiĝas Chan-ho Kim. Mi estas plenuma direktoro pri internaciaj rilatoj de la Korea Demokratia Forumo. Antaŭ ol eklabori en FKD mi laboris en la Memora Fondaĵo de la 18-a de Majo dum preskaŭ 20 jaroj. Mia ĉefa respondeco estas promocii la Demokratian Movadon de la 18-a de Majo kaj evoluigi ligojn kaj aliancojn kun aktivuloj de la azia civila socio kaj defendantoj de homaj rajtoj en naciaj kaj internaciaj eventoj.

Mi ekinteresiĝis pri sociaj movadoj dum mi estis altlerneja studento en 1988, kiam pordemokratia movado okazis en Sud-Koreio.

Post fini altlernejon mi forlasis Seulon kaj bakalaŭriĝis ĉe la Universitato de Kŭangĵuo (Hangul: [eo] 광주시). Tio ne estas prestiĝa universitato, sed la urbo mem famas kiel la centro de pordemokratia movado konata kiel la Ribelo de Kŭangĵuo de 1980.

Post fini la devigan militservon mi vojaĝis eksterlanden. Mi iris al Norvegio kadre de programo de studenta interŝanĝo nomita International Culture Youth Exchange (Internacia Kultura Junulara Interŝanĝo) por lerni la norvegajn lingvon kaj kulturon ĉe Folk School (Popola Lernejo). Norvegio grave influis min kaj mian postan vivon, ĉar miaj spertoj en la lando vastigis mian rigardon al demokratio kaj homaj rajtoj.

La urbo Kŭangĵuo [koree 광주광역시, ndlr.] estis la centro de sudkoreaj demokratiigaj movadoj en la 1980-aj. La 18-an de majo 1980 en la urbo okazis serio da surstrataj protestoj kaj la militista registaro deplojis trupojn, kiuj mortigis almenaŭ 196 homojn. Dum multaj jaroj la eventoj estis strikte cenzurataj. Kvankam la ribelo estis apenaŭ menciata en lernolibroj de la monda historio, la ribelo de Kŭangĵuo inspiris rezistajn movadojn eksterlande kontraŭ aŭtoritataj reĝimoj en diversaj partoj de Azio, inkluzive Honkongon.

GV: Ĉu vi povus rakonti pli pri viaj personaj spertoj rilate la korean demokratiigon?

CHK: I grew up in Seoul, which is about 166 miles away from Gwangju. I attended Gwangju University in 1980s. The government had strict anti-communist policies, at the time, the majority population preferred not to doubt or question, including myself. The (popular) struggle against the government violent repressions were not intense at the beginning.

Things started on the streets, and later on spread in the form of pamphlets and tracts. Neighbors in big cities, including Seoul, began to whisper as we received anonymous tracts in our mailboxes with pictures of May 18th Democracy Movement. It was a complicated and bloody process (for the nation), but eventually it ended authoritarian military regime South Korea and we transitioned into a democratic state. During the regime, state violence was on plain sights and such history shouldn’t be repeated in the future.

I consider studying in Gwangju as part of my destiny as it path my way to the May 18th Memorial Foundation, where I learned how May 18th demonstrators lived difficult lives as survivors of extreme state violence. I had the opportunity to listen to the stories of those survivors. Many students, workers and democratization movement activists were illegally arrested and tortured during my university years.

The May 18th Uprising was a cornerstone for civilians to set themselves free from being subjugated to political power. Since then, the struggle continues by commemorating the truth about the Democratic Uprising that began since 1980. Thanks to this pivot in South Korean history, this collective history that we went through, South Korea now has the direct presidential election system.

CHK: Mi kreskis en Seulo, kiu situas nur 166 mejlojn for de Kŭangĵuo. Mi frekventis la Universitaton de Kŭangĵuo en la 1980-aj. La registaro tiutempe sekvis striktan kontraŭkomunistan politikon, la plejparto de loĝantaro preferis nek dubi kaj nek demandi, inkluzive min mem. La (popola) lukto kontraŭ la registaraj perfortaj reprezalioj ne estis intensa komence.

Ĉio komenciĝis surstrate kaj poste disvastiĝis forme de pamfletoj kaj broŝuroj. Najbaroj en grandaj urboj, inkluzive Seulon, komencis susure interparoli post kiam ni ricevis anonimajn broŝurojn en niaj leterkestoj kun bildoj de la Demokratia Movado de la 18-a de Majo. Tio estis komplika kaj sanga procezo (por la nacio), sed efektive tio finis aŭtoritatan militistan reĝimon en Sud-Koreio kaj ni transiris al demokratia ŝtato. Dum la reĝimo, ŝtata perforto estis videbla por ĉiuj kaj tia historio ne devas ripetiĝi estonte.

Mi konsideras studadon en Kŭangĵuo kiel parton de mia destino, ĉar tio pavimis mian vojon al la Memora Fondumo de la 18-a de Majo, kie mi eksciis kiel la manifestaciantoj de la 18-a de majo travivis komplikajn vivojn kiel suferintoj de ekstrema ŝtata perforto. Mi havis la eblecon aŭskulti la historiojn de tiuj suferintoj. Multaj studentoj, laboristoj kaj aktivuloj de la demokratiiga movado estis kontraŭleĝe arestitaj kaj torturitaj dum miaj universitataj jaroj.

La ribelo de la 18-a de majo estis angulŝtono por civiluloj, liberigintaj sin mem de subiĝo al politika povo. Ekde tiam la lukto daŭras per memorigado de la vero pri la Demokratia Ribelo kiu komenciĝis en 1980. Danke al tiu turno en la sudkorea historio, la kolektiva historio tra kiu ni pasas, Sud-Koreio nun havas sistemon de rekta elektado de la prezidento.

GV: Lastjare komento afiŝita en Foreign Policy [eo] diris ke la sudkorea sukceso en kontraŭstaro al la pandemio de KOVIM-19 estis damaĝita de politika kaj religia konservativismoj. Ĉu la tutmonda pandemio influas la praktikon de demokratio kaj homaj rajtoj en Sud-Koreio?

CHK: The COVID-19 pandemic does curtail freedom of movements, just like what has happened in other countries. The global pandemic impacted South Koreans economically and socially. For example, foreign migrant workers are in the blind spot during mandatory quarantine, and irregular workers in South Korea are suffering from fatal health risks in a difficult working environment and are losing their jobs.

We also noted that the Korean government has enacted related laws to crack down on people who spread fake news through YouTube due to the coronavirus since last year. Conservatism remains an issue here. For instance, thousands of far-right conservative groups held mass protests demanding the release of former President Park Geun-hye and demanded the resignation of the current government. Some far-right YouTubers are under investigation by the police for spreading anti vaccine narratives.

CHK: La pandemio de KOVIM-19 reduktas veturliberecon, same kiel tio okazis en aliaj landoj. La tutmonda pandemio influas sudkoreojn ekonomie kaj socie. Ekzemple eksterlandaj laboristoj troviĝas en la blinda zono dum deviga kvaranteno kaj neoficialaj laboristoj en Sud-Koreio suferas fatalajn sanriskojn en malfacila labormedio kaj perdas siajn laborpostenojn.

Ni ankaŭ rimarkis ke la korea registaro enkondukis lastjare respektivajn leĝojn direktitajn kontraŭ homoj, kiuj disvastigas falsajn novaĵojn per Jutubo pri la kronviruso. Ekzemple miloj da ekstremdekstraj konservativismaj grupoj aranĝis amasajn protestojn, postulante la liberigon de eksa prezidento Park Geun-hye, kaj postulis la demision de la aktuala registaro. Iuj ekstremdekstraj jutubistoj estas enketataj de polico pro disvastigo de kontraŭvakcinaj rakontoj.

Eksa prezidento Park Geun-hye estis elpostenigita pro misuzado de povo kaj korupto en 2017. Pli frue ĉi-jare la supera kortumo de la lando rifuzis ŝian apelacion kaj lasis valida verdikton pri 20-jara malliberigo. Konservativismaj kristanaj grupoj ofte estas rigardataj kiel aliancanoj de sudkoreaj ekstremdekstraj konservativuloj kaj estas ofte kritikaj rilate al la aktuala registaro de la prezidento Moon Jae-in.

GV: Ĉu vi povus doni pli da informoj pri la fono de kreskanta konservativismo en Sud-Koreio?

CHK: You should know is that there's a serious divide between the conservatives and those who are striving for peaceful coexistence through dialogue with North Korea. The latter is striving to give up the outdated ideological framework that sees the existence of North Korea as a mere threat to the country.

Luckily, the youth participation and engagement in politics are promising. We're expecting to see less ideological and more inclusiveness in politics thanks to the youth. Lastly, I see that South Korean political system is gradually developing and the general public are embracing institutionalized democratic practices.

CHK: Vi devas scii ke ekzistas serioza divido inter la konservativuloj kaj tiuj kiuj strebas al paca kunekzistado per dialogo kun Nord-Koreio [eo]. La lastaj klopodas fini arkaiĝintan ideologian kadron kiu rigardas la ekzistadon de Nord-Koreio nur kiel minacon al la lando.

Feliĉe la partopreno kaj engaĝiĝo de la junularo en politiko estas promesplena. Ni esperas vidi malpli da ideologio kaj pli da inkluziveco en politiko danke al la junularo. Lastatempe mi vidas ke la sudkorea politika sistemo laŭgrade evoluas kaj la ĝenerala publiko akceptas instituciigitajn demokratiajn praktikojn.

La Korea Duoninsulo [eo] estis origine hejmo de unusola nacio, aneksita de Japanio en 1910. Ĉe la fino de la Dua mondmilito en 1945, la lando estis dividita je Nord-Koreio sub la regado de Kim Il-sung, subtenita de Sovetunio, kaj Sud-Koreio, subtenita de Usono. Nord-Koreio akceptis sovetian modelon de politika diktaturo kaj ekonomia kolektivismo, dum Sud-Koreio vivis sub kontraŭkomunisma milita diktaturo ĝis 1987, kiam okazis la unua demokratia prezidenta baloto. Roh Tae-woo de la Demokratia Partio de Justeco gajnis la prezidentan postenon kaj finis la sudkorean militistan reĝimon per serio da politikaj kaj ekonomiaj reformoj.

La partoprenintoj de la Seula Demokratia Forumo en 2021, pozantaj solidare al la homoj de Mjanmao [eo]. Pro la tutmonda pandemio plejparto de la eventoj okazis rete, kun kelkaj sesioj okazintaj surloke en la sudkorea ĉefurbo. Foto de la Fondumo Korea Demokratio, uzita kun permeso.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.