La ignoritaj, nedezirindaj kaj forgesitaj

Celebrado de Venkotago en Bakuo [eo]. Ekrankopio de videoraportaĵo de Azernews.

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [az] en la azera kaj [en] en la angla.]

Tiu ĉi artikolo de Bahruz Samadov estis origine publikigita ĉe OC Media [en]. Redaktita versio estas republikigata kadre de interkonsento pri interŝanĝo de enhavo.

Dum celebrado de la Venkotago la 8-an de novembro — nova ĉiujara festo dediĉita al la venko de Azerbajĝano en 2020 en la Dua milito en Montara Karabaĥo — homamaso en la centro de Bakuo estis filmita ĝoje krii dum ili bruligis armenajn flagojn. La amasiĝo de tiom granda kaj brua grupo en la centro de la ĉefurbo estis preskaŭ neimagebla en la aŭtoritata Azerbajĝano — sed same kiel dum la milito, tiu ĉi formo de sinesprimo estis ne nur tolerata, sed eĉ kuraĝigata.

La kreado de la Venkotago kiel publika festo celis kapti kaj speguli la publikan humoron dum milittempo, kiam la tuta nacio estis intense politizita kontraŭ ekstera malamiko. Venkotago transformis tiun ĉi energion por celebri la venkon de Azerbajĝano en la milito. Dume rakontoj malkongruaj al la celebra humoro estas skrupule fortranĉataj.

Kaj kvankam la pozitiva rakonto ĉirkaŭ la Venkotago estas sukcesa en la dominanta publika diskurso, ĝi havas certajn limojn.

Malkonformaj, necelebraj rakontoj estas ligitaj al realaj elektantoj kaj angoroj, kiujn malfacilas forgesi. Kaj dum la registaro povas sukcese marĝenigi opozicion dum la festo, lastaj konfrontiĝoj inter Armenio kaj Azerbajĝano montras ke ĝi malpli kapablas uzi tiujn rakontojn por mobilizi la publikon por estonta milita konflikto.

Ignoritaj

La venko en la Dua milito en Montara Karabaĥo konfirmis jam popularan opinion laŭ kiu pacaj intertraktoj kun Armenio estas neadekvataj kaj ke la milito estis neevitebla. Kiel rezulto la milito ne estis neatendita, nek ĝiaj homaj kostoj estis speciale traŭmataj por plejparto de azeroj.

Ne devas surprizi ke la parencoj de pereintoj dum la milito restas plejparte nevideblaj ekde la fino de la milito. La ĉeesto de funebrantaj gepatroj, infanoj kaj geedzoj povus tro embarase kontrasti kun la ŝtate subtenata publika jubilado.

La malkontento de veteranoj, komuna al postmilitaj socioj, ankaŭ estas marĝenigita en la Venkotago-rakontoj. Tiuj ĉi homoj, abstrakte laŭdataj en kantoj, paroladoj kaj publikaj ceremonioj, ofte sentas sin persone ignoritaj kaj subaprezitaj [az] flanke de la ŝtato kaj socio. Efektive aperis abundo da videaĵoj [az], publikigitaj rete kaj plejparte kundividitaj de opoziciaj retpaĝoj, de veteranoj petantaj almozon kaj alian materialan helpon por balancigi sian buĝeton.

Unu videaĵo [az], kiu fulmrapide disvastiĝis ĉe TikTok dum la Venkotago, estas arketipa ekzemplo de tiu ĉi fenomeno. La videaĵo farita de preterpasanto montras veteranon en uniformo sidi en sia aŭto kaj diskuti kun policanoj kiuj postulas ke li forigu sian aŭton dum amasiĝintaj homoj observas tion.

Post vasta diskonigo de alia videaĵo, la Ŝtata Trafikpolico eĉ eldonis oficialan deklaron tiukaze, komentinte ke, dum ĝi “fieras pri niaj veteranoj”, per certa konduto “ili [la veteranoj] makulas tiun statuson”.

Nedezirindaj

Eĉ se la opozicio plu kritikas la postmilitan reguligon kiel “nekompletan venkon” pro deplojado de rusiaj pactrupoj en Montara Karabaĥo, por la ordinaraj homoj la Venkotago-rakontoj venkis. Por la publiko la milito finiĝis kaj justeco estas jam restarigita.

En la naciista prilumado de tiu ĉi venko mankas iuj ajn signoj de tio, ke la publiko deziras daŭrigon de militaj operacioj — malgraŭ la daŭra malamo rilate Armenion. Ĝuste pro tio la ferocaj konfrontiĝoj [en] ĉe la limo ne ricevis eĉ eron de la subteno kiu venis dum la antaŭjara milito. Anstataŭe la batalado kaŭzis malkomprenon kaj nur starigis novajn demandojn.

Dum la azerbajĝana registaro povas flirti kun sovaĝaj iredentismaj rakontoj, kiel postulado de Erevano aŭ minacado malfermi koridoron tra Suda Armenio perforte, tio trovas malmultan eĥon en la publiko.

Kaj pro tio la novaj konfrontiĝoj kiuj eksplodis nur unu semajnon post la Venkotago alfrontis ne patriotisman fervoron, sed anstataŭe abundon da voĉoj parolantaj kontraŭ la ebleco de milito. Malgraŭ la impresa kaj profunde sentoplena celebrado de la Venkotago, multaj en la publiko komprenas ke la ekonomio falas [az] sekvante la militon, kaj la instituciaj ŝanĝoj, pri kiuj esperis la civila socio, ne okazis.

Tio ne diras ke tiuj ĉi “kontraŭmilitaj humoroj” venas de iu nova amasa sento de humanismo aŭ empatio. Videaĵoj [en], en kiuj lastatempe kaptitaj armenaj soldatoj estas batataj kaj ofendataj, elvokis nur silenton de azerbajĝanaj “defendantoj de homaj rajtoj”. La azerbajĝana socio povas esti tedita de milito, sed armenoj restas la malamata “aliulo”.

Nepardonitaj

Escepte de la ŝtate aprobita amasa politiko de memorigado de la venko, Azerbajĝano eniris senprecedencan staton de malpolitizado.

Opoziciaj partioj, ne gravas kiom naciismaj ili povas esti, neniam estis pli malfortaj kaj malaktualaj. Ekzemple la daŭranta malsatstriko [en] de Saleh Rustamli, veterano de la Unua milito en Montara Karabaĥo, politika malliberulo kaj aktivulo de la opozicia Partio Popola Fronto (PPF), elvokis preskaŭ neniun publikan subtenon aŭ simpation.

Dume ĉiam pli kaj pli da opoziciuloj sin trovas malantaŭ kradoj. Komence de novembro Agil Humbatov, alia aktivulo de PPF, estis kondamnita al 10 jaroj da malliberigo [en, az, ru] pro dubindaj akuzoj pri armita atenco. Monaton pli frue Nijammed Ahmedov, alia membro de la partio kaj fervora subtenanto de ĝia gvidanto Ali Karimli, estis kondamnita [en, az, ru] al 13 jaroj pro akuzoj pri financado de terorismo.

Nuntempe la azerbajĝana registaro atingis novan nivelon de popola laŭleĝeco kaj povo — sed ĝi timas ke iutage tio povos ŝanĝiĝi.

Finfine la Venkotago-rakonto estas preskaŭ sufokiĝanta pro sia enorma disvastiĝo en la azerbajĝana socio, sed ĝi estas ankaŭ fragila. La milita perforto, kiu laŭaserte jam finiĝis, eksplodis tagojn post la festo. Multaj veteranoj, abstrakte aprezataj de la ŝtato, en realo bolas pro malkontento. La publiko, kontenta pri restarigo de nacia fiero sur la batalkampo, aspektas malvolonta oferi pli da sango.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.