- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Fari turkan muzikon en Hungario: Ĉu tio povas esti momento de “Nasip Kısmet”?

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Hungario, Turkio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Muziko, The Bridge, GV Insights
Turkish-Hungarian music band Nasip Kismet. Photo by Elmira Lyapina, used with permission

Turka-hungara muzikgrupo Nasip Kismet. Foto de Elmira Lyapina, uzata kun permeso.

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] = en Esperanto]

Nasip Kısmet estas termino uzata de turkoj por priskribi la ideon, ke “tio kio estas intencita okazi okazos” aŭ “sorto”. Ĉi tio estas la termino kiun grupo de turka-hungaraj muzikistoj en Budapeŝto elektis por sia grupo, kaj kiu spegulas la ligon inter la du kulturoj. Kiel bonŝancaj ili estas ludi turkajn popolkantojn en la ĵazrok-aranĝo en Hungario, precipe pro lastatempaj evoluoj — ĉu la reformoj [1] de la Organizaĵo de tjurkaj ŝtatoj [1] unuflanke kaj la dekstra politika diskurso [2] de la hungara ĉefministro Victor Orbán, sur la alia?

Arif Erdem Ocak [3], la fondinto, kaj solisto de Nasip Kısmet [4], kiu loĝas en Hungario ekde 2010, kaj ludas turkan muzikon tie ekde 2015, respondis al mia demando ĉu li renkontis mistraktadon pro sia turka origino, la jenon:

It is a tough question, of course, it is seen and felt, a lot of stereotypes, especially regarding the Kebab shops, although there are not that many Turkish people, as in western Europe… The mistreatment and racist attitude could be felt, but I cannot blame the whole nation, because this kind of attitude is all over the world, and I don’t want to blame the whole nation, just because of a couple of intolerant people.

Estas malfacila demando, kompreneble, tio estas vidata kaj sentata, multaj stereotipoj, precipe pri la kebab-butikoj [5] [eo], kvankam ne estas tiom da turkoj, kiel en Okcidenta Eŭropo… La mistraktado kaj rasisma sinteno sentiĝis, sed mi ne povas kulpigi la tutan nacion, ĉar tia sinteno estas ĉie en la mondo, kaj mi ne volas kulpigi la tutan nacion, nur pro kelkaj netoleremaj homoj.

La vortoj de Arif estis konfirmitaj de unu el la hungaraj aŭskultantoj en koncerto de Nasip Kısmet. Unu el ili, historiisto laŭ edukado, diris, ke estis malestimega sinteno al la turkoj, kiujn iuj konsideras “duarangaj, duanivelaj” civitanoj, aŭ “nur kebabistoj”, la rezulto de speco de simbiozo de la historio de la otomana periodo [6] [eo] kaj kontraŭ-islama propagando.

Ligoj inter la du landoj ekzistas de jarcentoj. Ekzistas monumentoj de la heredaĵo de la otomana periodo, kiel ekzemple la fama Maŭzoleo de Gül Baba [7] [eo] en Budapeŝto, aŭ minaretoj en diversaj hungaraj urboj, kiel ekzemple Eger, Érd, aŭ la Moskeo de Jakovali Hasan [8] [eo]. Nuntempe, landoj kunlaboras, ne nur en la ekonomia sfero, sed ankaŭ en la kampo de kulturo [9], kaj per reciprokaj “soft power“-institucioj [10] [institucioj de milda povo [11]], ekzemple la Hungara Kulturinstituto en Istanbulo, kiu funkcias ekde 2014, kaj la Instituto Yunus Emre [12] [eo] en Budapeŝto (2013). Ĉi tio ankaŭ videblas en muzeoj [13] kaj ekspozicioj [14], kaj nomoj, kiel ekzemple la placo nomita “Yunus Emre [15]”, laŭ la nomo de la turka poeto kaj Sufi-mistikulo [16] [eo] de la 13-a jarcento.

En 2018, la turka ambasadoro en Budapeŝto, Ahmet Okif Aktay, eĉ diris, ke turka-hungaraj rilatoj estas “en ora epoko [17]“, malgraŭ la popolisma retoriko de la hungara ĉefministro Victor Orbán, kiu estas vaste konata pro sia ekstremdekstra vizio, kaj la kristana [2]kontraŭ-enmigrinta kaj kontraŭ-islama [18] popolismo en la lando. Tamen, la kontraŭ-otomana retoriko de Orbán ne estas tiel simpla, ĉar li ankaŭ komencis la tiel nomitan “sanigon” de otomana heredaĵo en Hungario. [19]

Hungara-turkaj rilatoj

Kompare kun multaj aliaj ŝtatoj en la Eŭropa Unio, precipe Mezorienta Eŭropo, Hungario, kaj la balkanaj landoj havas pli profundajn historiajn kaj kulturajn ligojn ne nur kun Turkio (inkluzive de la otomana Turkio [20]) sed ankaŭ kun tjurkaj nacioj.

Kvankam, laŭ la sciencaj datumoj, hungaroj ne havas parencecon kun la tjurkaj popoloj, la koncepto de hungara tuttjurkismo [21] estis populara de la 19-a jarcento ĝis la fino de Dua Mondmilito, alportante la ideon de certa supereco super la aliaj nacioj [22]Iuj ankoraŭ kredas [23] je la komunaj genetikaj radikoj de la hungara kaj tjurkaj popoloj aŭ uzas ilin kiel kialon por plifortigi rilatojn [24] inter la landoj.

La specifa proksimeco de hungaroj al la tjurkaj popoloj aŭ eĉ al la tjurka mondo restas. Ekde 2010 populara festivalo, la Granda Kurultáj [25], okazas en Hungario kaj reklamas la komunan heredaĵon de nomadaj popoloj en la plej granda parto de Centra Azio.

Hungario estas observanto en la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj [26] [eo] (antaŭe la “Turka Konsilio”, fondita en 2009) ekde 2018, kiel la sola ne-tjurka kaj eŭropa lando, kaj aktive partoprenas en la kunvenoj. En 2019, reprezenta oficejo [27] estis malfermita en Budapeŝto.

Tamen, Hungario havas la plej proksimajn rilatojn el ĉiuj tjurkaj ŝtatoj kun Turkio. Ekde la 16-a jarcento kaj la Batalo de Mohacs [28] [eo] en 1526. Tiam, la venko de la Otomana Imperio super la Hungara reĝlando kondukis al la dispartigo de Hungario kaj al la kreado de la otomana Hungario, influante la historion, kreante la kulturajn kaj arkitekturajn heredaĵojn, kaj aliflanke, specifan kontraŭ-otomanan retorikon, kiu daŭre restas grava post duonjarmilo.

Estas surprize, ke kun tia komuna historio kaj fortaj kulturaj kaj ekonomia-politikaj ligoj, ne estas tiom da turkoj en Hungario. Ili eĉ ne estas inkluzivitaj en la nombro de naciaj minoritatoj, inter kiuj estas reprezentantoj de balkanaj kaj najbaraj landoj, same kiel romaoj [29] [eo], kaj turkoj ankaŭ ne konsistigas grandan parton de enmigrintoj, kiuj estas el Ukrainio (15,41 procentoj), Rumanio (11 procentoj), Germanio (9,14 procentoj) kaj Slovakio (5,2 procentoj) [30]Aktuale en 2019, iom pli ol 3 200 turkoj loĝas en Hungario [31], preskaŭ 1 000 pli ol en 2016.

Kia estas la sinteno de hungaroj al la turkoj? Aldonita al politika propagando [32]kontraŭ-islama humoro pliiĝis [18] pro la rifuĝinta krizo en 2015 kaj postaj jaroj.

Daŭras la skeptika sinteno de la aŭtoritatoj rilate al azilpetantoj, precipe tiuj el landoj kun islama plimulto [33], tamen la sinteno de hungaroj rilate al la turkoj ne estas unusenca.

Kvankam kelkaj hungaroj sekvas la ĉefajn kanalojn kun tiu speciala diskurso [34], ksenofobiaj vidpunktoj ne vaste disvastiĝis en la nacio ĝenerale.

Tamen la homoj, kiujn mi intervjuis, konsentis, ke la kulturaj ligoj ankoraŭ estas fortaj, ekzemple la hungara kuiristino Agnes Toth prezentas [35] turkan kuirarton [35] en la mondo, laŭdante la riĉan kuirartan kulturon de Turkio.

Aŭ la ekzemplo de hungara akademia muzikisto Dániel Mester [36] de Nasim Kısmet, kiu loĝis kaj laboris en Amsterdamo dum ok jaroj, kaj ankaŭ estis samgrupano de la nederlanda-turka kantisto Karsu Dönmez [37] [eo] kaj Rast Trio [38] en Nederlando.

Kiam mi demandis, ĉu li rimarkis rasisman sintenon, li respondis:

As a Hungarian, I haven’t seen that. Maybe because Turkish music is not so common in Hungary compared to the Netherlands for instance, it is still counted as exotic music, so music-lovers are super positive about that, they refer to Turkish music as snake-charmer or belly-dance music

Kiel hungaro, mi ne vidis tion. Eble ĉar turka muziko ne estas tiel kutima en Hungario kompare kun Nederlando ekzemple, ĝi ankoraŭ estas kalkulita kiel ekzotika muziko, do muzikamantoj estas tre pozitivaj pri tio, ili nomas turkan muzikon serpentodresisto aŭ ventrodanca muziko.

Ĉu turka muziko estas nur “ekzotika” por hungaro, aŭ ĉu estas pli komunaj elementoj?

Mi faris tiun ĉi demandon al Ocak kaj Mester, kaj ambaŭ rememoras la faman hungaran komponiston kaj etnomuzikologon Béla Bartók [39] [eo], kiu kolektis kaj faris analizajn studojn pri turka popolmuziko en la 1930-aj jaroj. Mester aldonis:

Common elements have been discovered in musical research carried out by Bartók, but also by János Sipos. But that refers to a small segment of Turkish and Hungarian folk music (If I am correct, vocal folk music, namely laments). Still, it feels like a new genre for me. The ornaments and the intonation are the biggest challenges for me.

Komunaj elementoj estis malkovritaj en muzika esplorado farita de Bartók, sed ankaŭ de János Sipos. Sed tio rilatas al eta segmento de turka kaj hungara popolmuziko (se mi pravas, voĉa popolmuziko, nome lamentoj). Tamen, ĝi aspektas kiel nova ĝenro por mi. La ornamaĵoj kaj la intonacio estas la plej grandaj defioj por mi.

Kvankam konfirmante la similecojn en motivoj de hungara kaj turka popolmuzikoj, Ocak mencias la malsamajn alirojn de hungaroj ludantaj turkan muzikon:

The band consists of musicians with academic musical education, most of them are of Hungarian origin, except me and my sister, who is also singing. I love to play with Hungarian musicians because they bring a new flavor, a new interpretation, or an approach to Turkish music…

La bando konsistas el muzikistoj kun akademia muzika edukado, la plimulto el ili estas hungardevenaj, krom mi kaj mia fratino, kiu ankaŭ kantas. Mi ŝatas ludi kun hungaraj muzikistoj ĉar ili alportas novan guston, novan interpretadon aŭ aliron al turka muziko…

Kiu el iliaj kantoj estas la plej populara inter la larĝa spektro de aŭskultantoj de Nasip Kismet? La muzikistoj malkonsentas, kiam Ocak nomas la kanton de Barış Manço “Hal-hal” [40],  dum Mester vidas subitan reagon kiam ili komencas ludi “Büklüm Büklüm.”

Nasip Kısmet [41] signifas sorto aŭ fortuno en Esperanto, frazo diranta ke vi ne povas kontroli tion, kio okazas, kaj vi akceptos kion ajn venos sur via vojo; bona aŭ malbona. Ĝi havas profundan signifon kaj filozofion malantaŭ si. Efektive, se ĝi celis interligi la hungaran kaj turkan kulturojn, tiam ĝi ekvivigis kaj riĉigis tion.