“Mujer” revigligas argentinan folkloron per kvira perspektivo

Ekrankopio de muzikfilmeto Mujer, produktita de BAGNER.

Juna paro dancas je la ritmo de argentina ĉamameo [eo]. Iliaj paŝoj samtempiĝas, iliaj korpoj tenere tuŝetas, iliaj rigardoj renkontiĝas kaj malrenkontiĝas, ili brakumas unu la alian, ili kisas kaj fandiĝas laŭ harmonia ritmo en kvazaŭreva erotika atmosfero. Ŝajnas kiel perfekta romantika renkontiĝo, sed ĝi finiĝas en necerta maniero. Tiam ekestas malkomforto simila al tiu, kiu okazas ĉe ĵus komencintaj, ĵus konatiĝintaj amrilatoj.

Ĉiuj tiaj komplikaĵoj de ĉi tiu romantika rakonto miksiĝas en la filmeto Mujer, la unua unuopaĵo de la kolektivo de disidentaj artistoj Bagner. Temas pri unu minuto kaj duono kombinanta kaj erotikon kaj pasion kune kun la argentina folkloro el la regiono Litoral [eo]. Ĝi estas ambicia projekto, kiu celas savi el forgeso tiujn sonojn, sentojn kaj tradiciojn per renovigita kaj diversa rigardo.

Sed… kio estas ĉamameo? Temas pri kulturaĵo muzika kaj danca, kiu devenas de la nordoriento de Argentino. Ĝi ĉefe venas de la provinco Corrientes [eo], sed ankaŭ de regionoj de Paragvajo, Urugvajo, suda Bolivio kaj Brazilo. Ĝi kombinas gvaraniajn, afrikamerikajn kaj eŭropajn elementojn kaj estas grava parto de la regiona identeco.

La 16-an de decembro 2021, UNESKO inkluzivigis ĉamameon en la Listo de nemateria kultura heredaĵo. Tiun saman tagon Mujer estis lanĉita. Por la produktoro Steven Bagner temis pri belega koincido pro tio, ke li sentas ke ĉamameo tre proksimas al liaj radikoj. Steven Bagner rakontas al Tutmondaj Voĉoj:

Cada provincia de Argentina tiene distintos ritmos, tienen sus características, tiene su sabor propio de la región. Y eso es lo que nosotros vamos reivindicando, y sobre todo, apropiándonos, deconstruyéndolo, para incluir y mostrar diversidad.

Ĉiu provinco en Argentino havas malsamajn ritmojn, kiuj enhavas siajn trajtojn kaj propran regionan gustumon. Fakte estas tio, kion ni depostulas. Estas tio, kion ni aparte alproprigas kaj malkonstruas por atingi inkluzivigon kaj montri diversecon.

De Morón ĝis Sankt-Peterburgo

Steven Bagner. Foto de Cotton, proprieto de Bagner, uzita kun permeso.

Steven Bagner estas la nomo kaj de la produktoro kaj de la multkultura kolektivo de disidentaj artistoj. La kolektivo arigas ĉefe anojn de la GLAT-komunumo kaj laboras pri pluraj muzikaj kaj aŭdovidaj projektoj.

La fundamentaj membroj de Bagner estas: Steven, argentina muzikisto kaj produktoro; Zara Taylor, kanada kantisto; kaj Lilith Mogilat, kiu devenas el Argentino sed loĝas en Rusujo kaj respondecas pri la estetika kaj vida parto. Ankaŭ kunlaboras de tempo al tempo artistoj kaj talentuloj, kiuj partoprenas plurajn projektojn.

Steven, kiu loĝas en Morón en la orienta parto de Bonaero, difinas la kolektivon kiel organizon pli horizontalan ol piramidan, kiu serĉas diversecon de ideoj kaj homoj. Tiun serĉon ĝi faras pere de ĉirkaŭiranta rigardo kaj en la geografia signifo, malproksime de la centro reprezentanta la ĉefurbon de la lando, kaj en la socia signifo. Jen la klarigo de Bagner:

Contratando remuneradamente a personas de colectivos trans, desde nuestro humilde lugar, se puede generar trabajo, se puede incluir, se puede tener diversidad, hay cosas para hacer. Somos artivistas y buscamos generar incomodidad desde el arte, para que el espectador pueda repensar. Creemos que la música no solo es para el entretenimiento, puede ayudar a repensar. 

Kiam oni dungas transulojn el nia modesta loko, oni kapablas okazigi laborŝancojn, inkluzivigon kaj diversecon. Estas aferoj por fari. Ni estas artivuloj (artistoj kaj aktivuloj) kaj celas estigi malkomfortecon pere de arto, por ke la spektanto repensu la aferojn. Ni kredas, ke muziko estas ne nur distrilo sed ankaŭ repensigilo.

Backstage de Mujer

Lilith (dekstre) dum la filmado de Mujer. Foto de Cotton, proprieto de Bagner, uzita kun permeso.

Mujer estis filmita en loĝejo en Sankt-Peterburgo, Rusujo. Unu el la modeloj estas transgenrulo, sed oni ne indikas ekzakte kiu el ili estas. Nur je la fino aperas frazo: “Do vi estas transgenra viro” [“So you are an FTM”]. Oni evidentigas do la malkomfortecon, kiun kaŭzas la supozo pri la genro de homo pro ties aspekto. Oni ankaŭ parolas pri la malfacilaĵoj pritrakti seksecon dum intima renkontiĝo.

La filmeton oni malpermesis en Rusujo ĉar oni konsideris ke ĝi kontraŭas la leĝon, kiu malpermesas “samsekseman propagandon”. Eble pro tio, estas eĉ pli grave por la aktoroj de Mujer tio, ke ili estas parto de la projekto kaj ke ili scias tion, ke ili estas videblaj ekster sia propra lando:

Lilith, al ir y venir, pudo ver de una manera muy marcada la diferencia. Como por ejemplo en Argentina, en Buenos Aires, las leyes han ido acompañando de forma progresiva la visibilidad del colectivo LGBT. Pero en Rusia, va todo para atrás. Así que para estos chiques, poder participar en el video… No puedo explicar en palabras el valor que tiene.

Vojaĝinte de unu loko al alia, Lilith povis vidi tre evidentan malsamon. Ekzemple en Bonaero, Argentino, la leĝoj akompanas progresive la videbligon de la GLAT-komunumo. Tamen en Rusujo, ĉio iras malantaŭen. Tial mi ne povas trovi ĝustajn vortojn por klarigi kiom valoras partopreni la filmeton por ĉi tiuj junuloj.

Genro-roloj en la argentina folkloro

Danke al novaj historiaj esploroj, oni scias hodiaŭ, ke virinoj ludis fundamentan rolon en la kreado de ĉamameo. Tamen tra la tempo, oni senvidebligis kaj formetis ilin en duan planon. Mujer depostulas tiun inecon ene de la folkloro:

Dentro de todas las danzas con lo popular y lo tradicional, al menos desde Argentina, lo patriarcal es el eje. Es decir, siempre la mujer es la parte débil, la parte a moldear, la parte a manejar. El hombre, la parte viril, fuerte. Y eso creo que cuenta como parte de lo que fueron las raíces. Pero también invitamos a cuestionar si es lo que seguimos queriendo.

Rilate al tradiciaj kaj popolaj dancoj, almenaŭ en Argentino, patriarkeco estas kiel akso. Mi klarigas: virino estas la malforta flanko. Ŝi estas tio, kion oni muldas kaj regas. Viro estas la forta flanko. Mi opinias tiun perspektivon, kiel parton de niaj radikoj. Tamen ni kuraĝigas homojn debati ĉu ni daŭre deziras tion.

Ankaŭ kvira [eo] tango aperis por postuli la realproprigon de tiuj unuaj roloj kaj por debati la samsekseman perspektivon kiel solan akceptindan modelon de seksaj kaj amaj rilatoj. Hodiaŭ ĝi estas fakte movado, kiu populariĝis kaj kiu allogas GLAT-ulojn de la tuta mondo vizitantajn Bonaeron.

Oni povas pli bone kapti ĉi tiun depostulon de ineco en la dua unuopaĵo de Bagner, La Rosa Cruz [La Rozkolora Kruco]. Temas pri tango, kiu enhavas grandegan simbolan ŝarĝon. Ĝi pritraktas pli personan temon pri Steven:

Tiene que ver con un músico frustrado, abatido, que recién encuentra su punto de empoderamiento cuando reconoce la parte femenina que hay en él. […] Una vez que abracé todo lo que soy, pude empezar a construir algo que fuera importante para otres y crear estas alianzas con lo cultural. Me pareció que pude decir, desde el orgullo, soy sudaca, soy provinciano, era el mejor papel que podía jugar.

Temas pri frustrita kaj deprimita muzikisto, kiu ĵus trovas sian mempovigon kiam li agnoskas la inecan parton en si mem. […] Kiam mi akceptis ĉion, kio mi estas, tiam mi kapablis ekkonstrui ion gravan por aliaj homoj. Mi povis starigi ĉi tiujn aliancojn kun kulturo. Tiam mi kapablis fiere aserti: mi estas sudaca [sudamerikano], mi estas provincano. Tiuj estis la plej bonaj roloj, kiujn mi kapablis ludi.

Kaj la teksto kaj la nomo de la kanto esprimas la belecon naskiĝantan el doloro. Temas pri la simbola ŝarĝo, kiu pezas sur la korpo kiel kruco. Kaj poste, la renaskiĝo kaj akiro de povo. Ĝi ankaŭ enhavas religian kaj spiritecan ŝarĝon. “Apartigi religion kaj ŝtaton, sperti religiecon kaj spiritecon el alia vidpunkto, estas aferoj, kiujn ni multe konsideras dum niaj projektoj.”

Tamen, ne ekzistas konata antaŭulo de kvira ĉamameo. Mujer estas pionira projekto, kiu tuŝas tre enradikiĝintajn tradiciojn en la regiona kulturo. Kaj malgraŭ tio, ke estis neeviteblaj malfavoraj reagoj flanke de tradiciemaj voĉoj, la ĝenerala bilanco estis pozitiva. Junulara spektantaro tre bonvenigis la projekton.

Sabíamos que era muy jugado lo que íbamos a hacer, es decir, dentro de Argentina y del dentro del folclore argentino. Hay mucha invisibilidad de la otredad. Sabíamos que estábamos poniendo, como se dice acá, «toda la carne al asador», estamos poniendo toda nuestra ideología, nos estábamos mostrando auténticos, mostrándonos abiertamente. […] Nosotros construimos a partir de la tradición, haciéndolo también con mucho respeto. […] El folclore, si sigue permaneciendo tan cerrado, tan estructurado… llega a desaparecer.

Ni ja konsciis pri tio, ke nia projekto estis ege riska. Tio estas, kaj ene de Argentino kaj de la argentina folkloro. Aliuloj estas nevideblaj. Ni sciis, ke kiel dirite en Argentino, ni “metis ĉiun nian viandon sur la rostigilon”. Ni riskis nian tutan ideologion, ni montris nian veron, ni malfermiĝis. […] Ni konstruas surbaze de tradicio, tre respekteme. […] Se folkloro daŭre restas tiom malfleksebla, ĝi malaperos.

La laboro de Bagner estis bonvenigita ne nur en Argentino sed ankaŭ en la najbaraj landoj. De tie daŭre venas alvokoj pri kunlaborado en aliaj projektoj por savi aliajn folklorajn esprimojn en la regiono.

Seguimos trabajando, viendo de qué manera podemos tejer redes que nos ayuden culturalmente a conectar y generar más diversidad. Estamos indagando, experimentando, grabando con un montón de géneros y música de raíz, no solo argentina sino también de países aledaños… En muy poquito, algún single nuevo saldrá.

Ni daŭrigas la laboron. Ni volas lerni kiel ni povas teksi retojn por helpi konekti kulturnivele kaj krei plian diversecon. Ni daŭre esploras, eksperimentas, filmas amason da ĝenroj de muziko el folklora radiko, kiu venas kaj de Argentino kaj de najbaraj landoj. Tre baldaŭ aperos nova unuopaĵo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.