Agroekologio, la nepala respondo al klimata ŝanĝiĝo

Agriculture is one of the largest contributors to climate change but can also be one of the most significant solutions.

Agrikulturo estas unu el la plej grandaj kontribuantoj al klimata ŝanĝiĝo sed ĝi ankaŭ povas esti unu el la plej signifaj solvoj. Foto de Zachary Barton per Nepali Times, uzata kun permeso.

Ĉi tiu artikolo estis origine verkita de Zachary Barton kaj estis publikigita en Nepali TimesRedaktita versio estas reeldonita de Global Voices kiel parto de enhav-kundivida interkonsento.

Kiel kamparano kaj edukisto loĝanta en Nepalo, mi ne estis parto de la dialogo ĉe la klimata pintkunveno de UN (COP26) kiu finiĝis en Glasgovo [eo] en novembro 2021. Neniu el ni tie estis.

Kaj dum mondaj gvidantoj, klimatsciencistoj kaj kompaniaj lobiistoj reiras el Glasgovo al siaj respektivaj landoj, ĉi tie en la montaro de orienta Nepalo mi mem scivolas, kion, se ion, ili plenumis en la signifo de vera ŝanĝo? Kaj kiaj estos la sekvoj por “ni ceteraj”.

Mi scivolas, ĉu ĉi tiuj ŝtataj burokratoj kaj komercaj reprezentantoj estas la ĝustaj homoj por serĉi gvidadon kaj novigon pritraktante la klimatan katastrofon? Kiuj voĉoj estas klare reprezentataj ĉe la tablo? Kaj kiuj estas videble forestantaj?

La nepala delegacio jam reiris hejmen fiksante por si mem ambiciajn celojn kaj tempolimajn promesojn por atingi ilin. Nepalanoj devas elteni la efikon de klimata ŝanĝiĝo, pri kiu farmistoj ĉi tie ne respondecis. Tamen, oni petas nin efektivigi solvojn kiuj, simile, venas de malproksime.

Agriculture is part of the Himalayan landscape. How we manage land will determine how resilient we can be to climate change.

Agrikulturo estas parto de la himalaja pejzaĝo. Kiel ni administras teron determinos kiom rezistemaj ni povas esti al klimata ŝanĝiĝo. Foto de Zachary Barton per Nepali Times, uzata kun permeso.

Tio ne signifas ke rearbarigo, karbonemisioj je neto-nulo kaj disponigo de ioma grado de protekto kaj subteno al vundeblaj grupoj de loĝantaro ne gravas. Fakte, ĝuste tion Nepalo (kaj ĉiuj aliaj landoj) devus alstrebi por minimumigi la efikojn de klimata ŝanĝiĝo. La veraj demandoj estas: Kiel? Kiu devus fari tion ? Kaj en kia skalo?

Solvoj ĉe konferencoj kiel ekzemple COP26 kutime tendencas al altteknologiaj eblecoj, internaciaj politikaj interkonsentoj kaj grandskala restrukturado. Ekzistas, aliflanke, alia aliro: malgrandskala, loka, kaj baza agrikulturo.

Dum loka regenera agrikulturo estas malofte diskutata ĉe la tablo, tia aliro povas pruvi esti multe pli konforma al nepala kulturo kaj ekonomio — hejma solvo kiu redonas politikan decidpovon kaj novigon al homoj surloke.

Almost Heaven Farms permaculture research and development centre.

Permakultura esplora kaj evoluiga centro Almost Heaven Farms. Foto de Zachary Barton per Nepali Times, uzata kun permeso.

Healthy soil grows healthy plants which leads to healthy humans and communities. It is the basis of all civilization and life on earth.

Sana grundo kreskigas sanajn plantojn, kiuj kondukas al sanaj homoj kaj komunumoj. Ĝi estas la bazo de ĉiu civilizacio kaj vivo sur la tero. Foto de Zachary Barton per Nepali Times, uzata kun permeso.

Agrikulturo fariĝis iom malpura vorto por klimataj aktivuloj, kaj iom prave. Laŭtakse agrikulturo respondecas pri ĉirkaŭ 23 elcentoj de forcej-efikaj gasoj tutmonde. Tio faras ĝin komparebla al granda industrio, transporto kaj elektroproduktado, kio signifas, ke ĝi signife kontribuas al klimata ŝanĝiĝo.

Sed ne ĉiu “agrikulturo” egalas. Regenera agrikulturo havas la potencialon kapti karbonon el la atmosfero kaj redistribui ĝin al grundoj kie ĝi povus havi diversajn pozitivajn efikojn. Male al multaj aliaj industrioj, agrikulturo havas la eblecon transformiĝi de Granda Problemo al Granda Solvo.

Kiel ni rilatas al la tero hodiaŭ estas nia plej granda mispaŝo laŭ nia juĝo. Dum ni detruas ĝangalojn por konstruligno, drenas altvalorajn malsekajn regionojn, troe fiŝkaptas en sanktaj akvoj aŭ konvertas herbejojn en grandskalan kemi-bazitan agrikulturon, ni ŝajne forgesis la plej bazan leĝon de la naturo, tio estas reciprokecon. Ni ne povas ĉerpi kaj bori kaj rikolti kaj elfosi sen pensi pri restituado.

An integrated farm system including animals, grasses, perennial crops, fruits, vegetables, grains and forest.

Integrita farmsistemo inkluzive de bestoj, herbaĵoj, plurjaraj kultivaĵoj, fruktoj, legomoj, grenoj kaj arbaro. Foto de Zachary Barton per Nepali Times, uzata kun permeso.

Feliĉe, ekzistas speco de agrikulturo, kiu havas reciprokan rilaton kun la loka ekosistemo. Agroekologio [eo], simple dirite, estas agrikulturo kiu enkorpigas la principojn de ekologio tiel ke agrikulturo iĝas rimedo por redoni.

Loka ĝangalo estas fonto de naturaj manĝaĵoj, medikamentoj, fibroj kaj energio, sed anstataŭ aŭtomate dehaki kaj plugi ĝin, ni devas agnoski, ke ĝi ankaŭ purigas kaj konservas akvon kaj grundon, reguligas la temperaturon kaj formas vivejon por aliaj estaĵoj. Kaj, revenante al klimataj zorgoj, gravas [scii ke] ĝangaloj kaptas karbonon.

Administri teron, sub la aŭspicioj de agroekologio, implicas revigligi malsaman specon de rilato kun la grundo. Ĝi komenciĝas per komprenado de la principoj de ekologio kaj kiel la naturo funkcias. Diverseco, reciklado, sistema pensado, interkonektebleco, kaj ke la suno estas la finfina fonto de energio, estas nur kelkaj.

Almost Heaven Farms is a full-fledged permaculture training and design firm focusing on developing agroecology across Nepal.

Almost Heaven Farms estas plenkreska permakultura trejnado- kaj dezajnofirmao fokusiĝanta pri la evoluigo de agroekologio tra Nepalo. Foto de Zachary Barton per Nepali Times, uzata kun permeso.

Kiel tio aspektas en bieno? Diverseco de plantoj kune kultivitaj, konata kiel polikulturo, bestoj moviĝantaj trans la pejzaĝon kiel okazas en la naturo.

An integrated growing system including tea gardens, vegetable production and forest.

Integrita kultivada sistemo inkluzive de teoĝardenoj, legomproduktado kaj arbaro. Foto de Zachary Barton per Nepali Times, uzata kun permeso.

Ni komencu de la grundo. Ni metis homon sur la lunon antaŭ 62 jaroj, sed ni ankoraŭ nenion scias pri la mondo sub niaj piedoj, la grundo, el kiu venas ĉia vivo. Per troplugado, unukultivado kaj la uzo de kemiaj sterkoj, ni efike mortigis la tutan vivon en la grundo, de utilaj mikroboj ĝis vermoj kaj ĉia alia vivo kiu rezidas tie.

Trees integrated into a rice growing system in Jhapa.

Arboj integrigitaj en rizkultivada sistemo en Jhapa [elp. Ĵapa, distrikto en la ekstrema sudorienta parto de Nepalo, ndltr.]. Foto de Zachary Barton per Nepali Times, uzata kun permeso.

Mortigante la grundon, ni liberigis amasajn kvantojn da karbono en la atmosferon kaj endanĝerigis ĝian kapablon rekapti la karbonon. Kaj en ĉi tiu morta grundo, ni kultivas plantojn kronike malsanajn kaj ne kapablas forpeli plagojn kaj malsanojn. Plantoj estas tute dependaj de kemiaĵoj por sia supervivo. Ni tiam manĝas ĉi tiujn malsanajn plantojn, kiuj donas al ni malmulte da nutrado, kaj ni mem malsaniĝas.

Aerial shot of the Almost Heaven Farm.

Aerfoto de Almost Heaven Farm. Foto de Zachary Barton per Nepali Times, uzata kun permeso.

Do, dum aliaj rigardas al la ĉielo por solvoj, ni rigardu malsupren al la plej grava ekosistemo el ĉiuj, la grundo sub niaj piedoj. Se kamparanoj en Nepalo povas ekstari kaj gvidi la ŝanĝon, la politikistoj venos stumblante post tio.

Zachary Barton estas permakultura dezajnisto, aktivulo kaj instruisto kiu loĝas en Nepalo ekde 2003. Li establis Almost Heaven Farm en 2013, kie li esploras, demonstras kaj trejnas lokajn kamparanojn kaj internaciajn vizitantojn pri permakultura dezajno, terbazita konstruado kaj ekologia restaŭrado.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.