- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

“Neglekto hejme, profitoj eksterlande”: Kuba medicina sistemo

Kategorioj: Latinameriko, Kubo, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Politiko, Sano, COVID-19

Ilustraĵo de Connectas

Tiu ĉi artikolo estas eltiraĵo el enketado [1] de Diario de Cuba [2] kaj CONNECTAS [3], republikigita en Global Voices.

La kuba sanserva komerco, milionojn da dolaroj kosta, baziĝas sur du apogiloj: altkvalitaj servoj en la insulo por eksterlandanoj kaj la amasa eksportado de sanservaj profesiuloj forme de medicinaj misioj. Tiu profita modelo ebligis al la registaro disvastigi propagandon kaj vendi altruisman fasadon dum kubanoj devas alfronti kolapson de hospitaloj kaj la kuracistoj partoprenantaj en tiuj misioj estas subigitaj al ĉiuj tipoj de rompo de siaj rajtoj.

La pandemio [4] kaŭzita de la kronviruso kreis idealan situacion por relanĉi la promociadon de kubaj medicinaj servoj, kiuj spertis malkreskon inter 2018 kaj 2019 post la fino de amikaj al Kubo registaroj en Brazilo, Bolivio [5] kaj Ekvadoro [6]. Aldone al revivigo de eksterlandaj kontraktoj, la pandemio servis por Kubo kiel bazo por revivigi la propagandon ĉirkaŭ la medicinaj misioj, kiu inkluzivis kampanjon por la Nobel-premio de paco por grupo de profesiuloj [7] senditaj por kontraŭstari Kovim-19 [8].

En oktobro 2021, la kuba vic-ministro pri sano d-ro Regla Angulo Pardo anoncis ke 57 teamoj el 4 982 sanservaj profesiuloj kunlaboris en la lukto kontraŭ Kovim-19 en 41 teritorioj en Latinameriko, Karibio, Afriko kaj Eŭropo.

La revo pri la Nobel-premio de paco ne efektiviĝis. Anstataŭe kubanoj tediĝis kaj iliaj manifestacioj aperis sur la unuaj paĝoj de la ĉefaj amaskomunikiloj de la mondo. La kolapso de la sanserva sistemo kaj la manko de kuraciloj estis inter la lanĉiloj de la historia protesto [9] la 11-an de julio 2021. La protesto estis ankaŭ instigita de la kresko de infektiĝoj de Kovim-19 kaj de rilataj mortoj ekde mezo de aprilo de tiu jaro.

La renovigita kuba propagando ne sufiĉis por silentigi la malregulaĵojn rilatajn al la landa modelo de medicinaj misioj, aplikata dum jaroj, aŭ por fortiri atenton de la disfalanta medicina sistemo. Diario de Cuba kaj Connectas enketis kaj kompilis multajn atestojn [10] de profesiuloj kiuj partoprenis tiajn misiojn en Venezuelo, Brazilo, Bolivio, Ekvadoro kaj eĉ Sauda Arabio kaj kiuj denuncas rompojn de homaj rajtoj.

La atestoj ankaŭ malkovras la aktualan staton de la sanserva sistemo en Kubo: la kontraston inter la sanservoj por kubanoj — kies degenerado daŭris dum jaroj, sed akceliĝis kun la pandemio — kaj la “medicina turismo [11]” por eksterlandanoj, kiu plu famas je internacia nivelo.

Laŭ la Monda Banko, Kubo havas po 8,4 kuracistoj por mil loĝantoj, pli ol potencoj kiel Germanio (4,2), Svedio (4), Usono (2,6) aŭ Japanio (2,4). Eĉ kvankam Kubo spertis reduktiĝon je 64% de la nombro de kuracistoj de 2010 ĝis 2017, de pli ol 36 000 ĝis ĉirkaŭ 13 000.

Kiel Kubo iĝis konata pro siaj medicinaj misioj?

En 1984 la kuba registaro kreis la programojn Familia Kuracisto kaj Familia Flegistino (Programa del Médico y la Enfermera de la Familia), kun la celo provizi medicinan subtenon al la tuta loĝantaro de la insulo. Kvankam la programo iĝis etalono tutmonde, la disfalo de Sovetunio [12] kaj la krizo kiu sekvis en Kubo montris ke al ĝi mankis plano por daŭripovo.

Poste la savo venis kun la enpotenciĝo de Hugo Chávez [13] en Venezuelo. En oktobro 2000, Kubo kaj Venezuelo subskribis interkonsenton [14], laŭ kiu la kuba flanko sin devigis sendi kuracistojn, kiuj ofertos senpagajn servojn en lokoj, kie medicina priservado malsufiĉas, kaj trejnos venezuelan personaron. Venezuelo siavice promesis sendi po 53 bareloj da nafto tage.

En 2011 la kuba registaro efektivigis serion da privatigoj, sekvante la rusian modelon, por adapti la ekonomion regatan de la ŝtato al mondo de libera merkato. Tiel naskiĝis Comercializadora de Servicios Médicos Cubanos, korporacio kiu transprenis la komercon rilatan al eksportado de sanserva personaro. Per tiu ĉi institucio kaj danke al la alianco kun Venezuelo, iĝis eble eksporti kubajn fakulojn grandskale, kaj samtempe realigi revon de Fidel Castro [15]: eksporti la revolucion kaj vastigi ĝian influon tutmonde. Tiusence la medicinaj misioj iĝis ne nur ekonomia, sed ankaŭ diplomatia resurso [16].

La masiva eksportado de sanservaj profesiuloj ankaŭ solvis problemon: la mankon de laboreblecoj por tiom troa nombro de kuracistoj en Kubo. Sed tio kio estis solvo por la kuba registaro iĝis malfacila elprovo por multaj el la partoprenantaj kuracistoj. Atestoj kolektitaj en tiu ĉi ĵurnalista enketado, kiel tiu de d-ro Elisandra del Prado Torres, malkovras ke la kubaj profesiuloj ne havis eblecon renkontiĝi kaj praktiki siajn religiojn aŭ elekti partneron por romantika rilato.

Aldone al esti viktimoj de rompo de siaj liberecoj kaj fundamentaj rajtoj, kubaj sanservaj profesiuloj denuncas, ke oni igis ilin partopreni en politika lobiado. Kuracisto kiu estis ĉefo de la Integra Komunuma Sanserva Areo (Área de Salud Integral Comunitaria) en Venezuelo rakontis kiel ili devis enmiksiĝi en loka politiko. “Mi respondecis pri la rivero Asic Caribe, municipo Arismendi, subŝtato Sucre [17]. Tie mi estis devigita subteni la urbestron en reelekta kampanjo. Ĉiutage mi partoprenis kunvenojn por krei strategion. Ĉio ĉi okazis subestre de kuba sekureca konsilisto nomita Miruslava. Ni fakte diris al la urbestro kiel agi.”

Malgraŭ la premo sur la profesiuloj kiuj partoprenas en tiuj misioj, la alternativo estas eĉ malpli bona. La diferenco en salajroj de iuj kiuj restis en Kubo kaj aliĝis al la misio estas tiom grava, ke eĉ kvankam sanservaj profesiuloj devas pagi pli ol 75% de siaj salajroj al la aŭtoritatoj, kiam ili elektas labori ekster la insulo, tio plu estas konsiderata pli profita opcio. Aldone ĉiu rifuzanta iri al misio povas esti markita kiel kontraŭrevoluciulo kaj esti punita, ekzemple sendita labori en fora urbeto. Eĉ pli, por ĉiu fuĝinta el misio, estas malpermesite reveni al Kubo dum ok jaroj.

La modelo kiu estis unue realigita en Venezuelo estis reproduktita en kelkaj landoj, sed estis speciale promociita en Brazilo kun la programo Mais Medicos, en kiu dum kvin jaroj partoprenis ne malpli ol 18 000 kubaj profesiuloj.

Kien estas direktataj la gravaj resursoj kolektitaj dum tiuj ĉi misioj? Dum la unua duono de 2021, la registaro donis 45,5% de la buĝeto al komercaj servoj kaj nemoveblaĵaj aktivadoj celantaj internacian turismon, dum nur 0,8% estis senditaj al publika sanservo.

Dume la sanserva situacio ĉe kubanoj estas malfacila. La malsufiĉo de kuraciloj, oksigeno, benzino por ambulancoj kaj la ĝenerala degenerado de la sistemo jam disvastiĝis tra la lando. Sociaj retoj iĝis la scenejo kie civitanoj plendas pri la situacio, eĉ tiuj kiuj estas fidelaj al la reĝimo.

La kontraŭdiroj en la kuba sanserva sistemo malboniĝis dum la pandemio, kiu ebligis al la registaro relanĉi siajn misiojn tra la mondo. Dum la plej bazaj kuraciloj malsufiĉas, en Kubo estas kreitaj pli da vakcinoj kontraŭ Kovim-19 ol en iu ajn lando de Latinameriko. Kvankam milionoj da tiuj dozoj estas vendataj al aliaj landoj, nur 40,3% de la kuba loĝantaro estas komplete vakcinita.

Alivorte: komerco kaj politiko eksterlande, neglekto hejme.