La usona registaro konfirmas diplomatian bojkoton de Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022

Protesto kontraŭ la Pekinaj Vintraj Olimpikoj de 2022 en Svislando [eo], la 23-an de junio 2021. Ekrankopio de No Comment TV.

La 6-an de decembro, la usona registaro anoncis diplomatian bojkoton de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022, reference al “evidentaj malobservoj de homaj rajtoj en Ŝjinĝjiango [eo]”.  La deklaro rilatas al la ujgura genocido kaj malobservoj de homaj rajtoj kiujn alfrontis la ujgura komunumo [eo] en Ĉinio.

La gazetara sekretario de Blanka Domo [eo], Jen Psaki, diris al raportistoj ke la usona administracio ne kontribuos al la “fanfaro” de la Olimpiaj Ludoj. Neniu oficiala usona delegacio ĉeestos la Ludojn de 2022, sed male al la totala bojkoto de la Olimpikoj Ludoj en Moskvo de 1980 kontraŭ la sovetia invado de Afganio [eo], usonaj atletoj povos partopreni en la Ludoj.

La usona prezidento, Joe Biden, rivelis en novembro ke li estis konsideranta diplomatian bojkoton de la Vintraj Olimpikoj [eo]. Komence de decembro, Litovio [eo] anoncis ke ĝi ne sendos oficialan delegacion al Pekino [eo] kaj oni atendas ke pli da landoj, kiel Kanado [eo], aliĝos al la diplomatia bojkoto.

En la tagoj antaŭ la anonco, ĉina proparolanto, Lijian Zhao, promesis ke Ĉinio aplikos “fortajn kontraŭrimedojn” se Usono elektos bojkoti la Olimpikojn.

La Unuiĝintaj Ŝtatoj [eo] devas daŭrigi la #olimpikan spiriton de “unuiĝo” kaj ĉesi politikigi la sportojn kaj la diplomatian bojkoton de #Pekino 2022, por ke ĝi ne influu ĉino-usonan dialogon kaj kunlaboron en ŝlosilaj kampoj. #Ĉinio aplikos firmajn kontraŭrimedojn se Usono emas preni malĝustan decidon.

Ĝis nun, Pekino ankoraŭ ne anoncis konkretajn kontraŭrimedojn. Solomon Yue, ĉina-usona respublikana aktivulo kaj ĉefa afergvidanto de Republicans Abroad, premgrupo de respublikanoj eksterlande, fajfis pri la agresema politika retoriko de Ĉinio:

Kiujn kontraŭrimedojn? Ĉu NE sendi ĉinajn studentojn al Usono? Ĉu retiri la ceterajn 36 Konfuceajn Institutojn [eo] el Usono? Ĉu fermi CGTN [televidkanalo de la ĉina publika dissendilo Ĉina Centra Televido, ndlr] en Usono? Antaŭen, kaj faru mian tagon!

Fakte, post kiam la registaro de Biden faris sian oficialan anoncon, Liu Pengyu, proparolanto de la ĉina ambasadejo en Usono, forlasis la minacojn de kontraŭrimedoj kaj nomis la bojkoton “politika konjekto”.

Politikistoj, kiuj postulas bojkoton de la #2022Pekinaj Olimpikoj, faras tion pro siaj propraj politikaj interesoj kaj afekcio. Fakte, kiu zorgas ĉu ĉi tiuj homoj venas aŭ ne, kaj tio ne influas la sukceson de #Beijing2022.

Hu Xijin, ĉefredaktoro de la Global Times, financita de la ĉina ŝtato, iris plu kaj sugestis ke Pekino ne bonvenigos usonajn oficialulojn ĉiokaze:

Nur supernacisismaj homoj konsideros ilian foreston kiel potencan bojkoton. Plej multaj el tiuj usonaj registaraj oficistoj estas proksimaj kontaktoj de pacientoj kun KOVIM-19 laŭ la normo de Ĉinio, krome fuŝemaj kaj pretendemaj. Vi estas la homoj kiujn pekinanoj malpli volas vidi.

LASTA MINUTO: La Blanka Domo anoncis ke Usono bojkotos la Vintrajn Olimpikojn de 2022. Kvankam neniu oficisto de la usona registaro ĉeestos, la atletoj de tiu lando povos konkuri.

Dume, iuj diris ke la diplomatia bojkoto ne sufiĉas, argumentante ke usonaj atletoj estu malpermesitaj ĉeesti la Ludojn en Ĉinio. Aliaj organizaĵoj kiuj pledis por bojkoto de la Vintraj Olimpikoj postulis pli da agado kontraŭ homrajtaj misuzoj en Ĉinio. Sophie Richard, direktoro de Human Rights Watch en Ĉinio, diris:

1/2: Human Rights Watch China: La anoncita diplomatia bojkoto de la administrado Biden al la Pekinaj Olimpikoj en 2022 estas kerna paŝo por protesti kontraŭ la krimoj kontraŭ la homaro de la ĉina registaro kontraŭ ujguroj kaj aliaj tjurkaj komunumoj.
—————-
2/2: Sed ĉi tio ne devus esti la sola ago. Nun, Usono devus duobligi siajn klopodojn kun similmensaj registaroj por esplori kaj trafi vojojn por respondecigi tiujn kiuj respondecas pri ĉi tiuj krimoj kaj justeco por pluvivantoj.

Dum iuj, kiel la usonaj politikistoj Tom Cotton kaj Carlos Giménez, insistis pri plena bojkoto, Jerome Cohen, jura profesoro en la Novjorka Universitato, pli interesiĝas pri observado de la agoj de individuaj atletoj en Pekino dum la Ludoj dum pli da sportaj steluloj sin esprimis kontraŭ homrajtaj misuzoj en Ĉinio en la lastaj du jaroj:

Nun estos interese vidi kiel kondutos la partoprenantaj usonaj atletoj. Ĉu iuj partoprenos en protestoj por homaj rajtoj? Kiel? Kiam? Kiun el la diversaj kialoj, kiuj kondukis/gvidis al la protesto, [ili] devus subteni?  Defio por junuloj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.