- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kartveloj kiuj aspektas malsamaj: “Amikoj petas al mi vesti min tiele ke oni ne batos min”

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Kartvelio, Civitanaj komunikiloj, Fotografio, Homaj rajtoj, Junuloj, Muziko, Parollibereco, Politiko, Protesto, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT)

Ekrankopio de Jam News video [1].

Ĉi tiu artikolo estis origine publikigita en JAM News [1]Redaktita versio estas reeldonita ĉi tie laŭ enhav-kundivida interkonsento.

Kiel via eksteraĵo difinas vin? JAM News parolis kun Sandro “Manson”, Eka Mdzeluri kaj Cici Ĉĥeidze alinomita Indigo, tri nekonformistoj, kiuj kunhavigis siajn spertojn pri vivi kaj labori en socio kie iliaj eksteraĵo altiris multe da kritiko kaj juĝo.

Kun sia helkolora hararo, ekstravaganca ŝminko, eklektika modosento, trapikiĝoj kaj tatuoj, Indigo ofte havas ion komunan kun impresi en la kartvela socio [2] [eo]. “Kelkaj homoj esprimis tute senbazan agreson kontraŭ mi” klarigas Indigo, profesia fotisto [3], en intervjuo kun JAM News. “[Ili diras al mi] Mi ne zorgas pri kartveliaj tradicioj.”

Por Sandro “Manson” liaj malhelaj, dramecaj [fizikaj] eksteraĵoj estas formo de lia arta esprimo. Kiel profesia kantisto [4], Sandro “Manson” organizis la unuan eventon de World Goth Day [ĉiujara festotago de la reprezentantoj de la gotika subkulturo [5] – eo] en Kartvelio en 2016 [6]. “La vivo estas sufiĉe malfacila se vi aspektas malsame en Kartvelio” li diris al JAM News.

Ĉiuj tri protagonistoj klarigas, ke post la protestoj [7] kontraŭ GLATKI+ [8] [eo], kiuj skuis la ĉefurbon ĉi-somere, multo ŝanĝiĝis en la lando. Dum la somero, Tbiliso [9] [eo], la ĉefurbo de Kartvelio, estis atestanto de sia plej malbona homofobia atako ĝis nunLa Marŝo de Digno, planita por la 5-a de julio kadre de la Semajno de Fiereco, estis nuligita [7]meze de perfortaj atakoj de kontraŭ-GLATKI+-manifestaciantoj. Almenaŭ 50 ĵurnalistoj [10]estis batitaj [11]kaj perforta homamaso sturmis kaj prirabis [12]la oficejojn de la marŝorganizantoj – Tbilisi Pride [Tbilisa Fiero] kaj la Shame Movement [Honto-Movado], du liberalaj aktivistaj grupoj. En la sekvaj tagoj, alia amasa manifestacio [13]ekster la parlamentejo estis respondita per perforto fare de ekstremdekstraj grupoj.