- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ĉu la protestoj en Kazaĥio estis prognozeblaj?

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Kazaĥio, Civitanaj komunikiloj, Politiko, Protesto, Kazakhstan's illusory stability has cracked

Protestoj en Kazaĥio disvastiĝis tra la lando. La 4-an de januaro homoj amasiĝis en la norda urbo Aktobo. Foto: Esetok [1], CC BY-SA 4.0 [2] de Wikimedia Commons.

La lastaj perfortaj protestoj en Kazaĥio ankoraŭ resonas, malgraŭ la foriro [3] [eo] de la intervenaj trupoj subestre de Rusio. Nun evidentas ke tio ne estis sola fenomeno [4]. Pli ĝuste tio estis kaskado de interligitaj eventoj, komenciĝinta de regionaj popolaj protestoj, poste disvastiĝinta spontanee tra ĉiuj aliaj urboj, kaj eskaliĝinta en Almato [5] forme de spektakla perforto [6] [eo] kaj evidente de fiaskinta provo de ŝtatrenverso [7] fare de malkontentaj elementoj de la elito, ĉirkaŭanta eks-prezidanton Nursultan Nazarbajev [8].

La protestaj eventoj estis geografie disaj, ne havis unuigajn sloganojn aŭ naciajn kunordigajn strukturojn, kaj perforto okazis nur en certaj lokoj, ĉefe post kiam grupoj de organizitaj krimuloj ekgvidis la protestojn en Almato. Kazaĥia prezidanto Kasimĵomart Tokajev [9] pretendis vidi la kaŝitan manon de nenomitaj agantoj, inkluzive islamistojn, kaj nomis la protestantojn “teroristoj”. Necesos tempo por krei kompletan bildon de la protestaj eventoj kaj de ilia geografio, kaj de la rilatoj inter la strataj protestoj kaj la supozita palaca puĉo. Sed ĉu la plej granda civila perturbo en la historio de la sendependa Kazaĥio estis neprognozebla? Nia esploro sugestas nean respondon.

Ni organizis unu el la lastaj personaj vizaĝ-al-vizaĝaj enketoj en Kazaĥio tuj antaŭ la kronvirusa pandemio [10]. Tiu ĉi enketo kun nacie reprezenta samplo je 1200 plenkreskaj respondintoj estis plenumita de gvida nacia pridemanda firmao inter decembro 2019 kaj januaro 2020. La enketo estis parto de pli granda esplora projekto [11] pri geopolitikaj humoroj en elektitaj ŝtatoj najbaraj al Rusia Federacio, kaj inkluzivis enketajn esplorojn ankaŭ en Armenio, Belorusio, Moldavio, Kartvelio kaj Ukrainio, same kiel en separiĝintaj teritorioj.

La plejparto de la demandoj kiujn ni faris estis la samaj en ĉiuj lokoj, kio ebligas kompari humorojn tra la landoj. Niaj enketoj estis preskaŭ komplete finitaj, kiam eksplodis la pandemio kaj vizaĝ-al-vizaĝa pridemandado iĝis ne plu ebla.

Belorusio kaj nun Kazaĥio spertis gravajn politikajn perturbojn post kiam niaj esploroj estis finitaj. Ĉu eblas diri surbaze de niaj esplorrezultoj ke povus okazi perturboj en Belorusio kaj Kazaĥio? Ne ekzakte tiel: neniu enketo estas kristala globo, ebliganta vidi la estontecon. Sed niaj datumoj montras konsiderindan malkontenton de kazaĥiaj civitanoj eĉ antaŭ ol la pandemio ĉesigis la normalan vivon. Jen kvin klaraj indikiloj de tiuj zorgoj.

1. Ekonomiaj problemoj estis la plej ofte cititaj

Homoj respondintaj al nia enketo listigis la tri plej grandajn problemojn de Kazaĥio laŭ prioritateco. La demando estis malferma, do poste ni devis grupigi la respondojn je kategorioj. Ni finis uzante kvar kategoriojn: problemoj rilataj al la ekonomio, al politikaj rajtoj kaj etnaj problemoj, al ŝtataj servoj kaj al korupto. Tiu demando ebligis al ni identigi la plej cititajn problemojn, same kiel la problemon listigitan plej ofte kiel la unua numero inter la problemoj de Kazaĥio. Ni trovis ke la plej ofte cititaj estis la ekonomiaj problemoj (senlaboreco, inflacio kaj malaltaj enspezoj). Por la tuta samplo 94% indikis ke tiuj ĉi zorgoj okupas la unuan lokon el tri; la proporcio atingis 99% en la samplo de la urbo Almato.

2. Korupto estis proksima kaj specifa por certaj regionoj

Analizistoj tro ofte traktas Kazaĥion kiel unuecan kaj homogenan spacon, kvankam en tiu ĉi granda lando estas vere malsamaj regionoj kun ekonomia specialiĝo kaj etnaj koncentriĝoj. Malsame ol aliaj enketoj kiujn ni realigis en post-sovetiaj landoj, demografiaj diferencoj estas ne tiom evidentaj en la kazaĥiaj datumoj. Belorusio ekzemple montris dramecajn diferencojn en politikaj preferoj de diversaj aĝogrupoj.

Tiu ĉi regiona modelo gravas, ĉar la lastaj protestoj komenciĝis en la naftogasa regiono de Okcidenta Kazaĥio antaŭ ol transsalti al la eksa ĉefurbo kaj plej granda urbo Almato kaj poste ien ajn. Esplorante la demandon pri problemoj, ni trovis ke korupto estis listigita kiel la problemo numero unu en du regionoj de Kazaĥio — la nordo, inkluzive la ĉefurbon Nursultanon [12], kaj la sudon — kaj ligita al ekonomiaj problemoj en la okcidento. Sume 49% de la samplo menciis korupton kiel unu el la tri plej grandaj problemoj (rigardu la ciferojn detalitajn laŭ regionoj).

La ciferoj montras la sumon de respondoj al la demando “Kiuj estas la tri plej grandaj problemoj en Kazaĥio nuntempe” rangigitaj laŭ graveco.

3. Estas vasta malkontento pri publikaj servoj; malpli granda pri politikaj rajtoj

Estis evidenta ankaŭ forta malkontento pri la kvalito de registaraj servoj (sanservo, sociala prizorgado, alirebleco kaj kostoj de edukado, malaltaj pensioj) kun 62% listigintaj tion kiel problemon. Tamen estis ne tiom alta atento al politikaj rajtoj kaj etnaj problemoj en diversaj formoj por triono de la samplo. Politikaj rajtoj kaj etnaj problemoj inkluzivas maltrankvilon rilate liberajn balotojn, proprietajn pretendojn, genran egalecon kaj etnan diskriminacion. Tio ne signifas ke tiuj ĉi problemoj estis malgravaj por homoj, simple ili ne kuŝis en la centro de iliaj ĉiutagaj zorgoj. Respondintoj en Almato pli emis nomi politikajn kaj etnajn problemojn ol ie ajn en la lando.

4. Iom pli ol triono konsideris la politikan sistemon de Kazaĥio la plej bona

Al la demando kio estus la plej bona politika sistemo por Kazaĥio, nur 36,9% elektis la aktualan kazaĥian sistemon, dum 25% menciis la sovetian sistemon. Pli modesta nombro preferis la okcidentan demokratian sistemon (ĉirkaŭ 14%) kaj malpli ol 6% — la aktualan politikan sistemon de Rusio. Demografia analizo montris ke pli malriĉaj kaj malpli edukitaj homoj tendencas preferi la sovetian sistemon. Tiu ĉi proksimume triona prefero de la sovetia sistemo estas la sama en Belorusio, sed la subteno de la loka politika sistemo estas grave pli granda ol en Belorusio (nur 15%), kie la okcidenta demokratia politika sistemo estis elektita de 32%.

5. La fido al la prezidanto estis malalta

La enketo estis farita malpli ol unu jaron post kiam Nazarbajev forlasis la prezidentan postenon [13] [eo], kiun li okupis ekde 1991, kaj transdonis la formalan kontrolon al la aktuala prezidanto Tokajev. Por kontraŭstari biason de sociala dezirindeco ni uzis teknikon nomatan listo-eksperimento por esplori la fidon de la civitanoj al sia prezidanto. Tio estas malrekta maniero demandi pri fido: ricevinte liston de institucioj (sen mencii iujn nomojn), respondantoj indikas kiom multe ili fidas al ili. Hazarde ekskludante la prezidenton el la listo de institucioj, oni povas pritaksi la ĝeneralan fidon al la prezidenta posteno.

La rezulto estis speciale malalta: ĝenerale al la prezidanto fidis averaĝe 24,3% kaj en la okcidentaj regionoj la nivelo estis ĉe 0%. Aliaj regionaj procentaĵoj estis: en la nordo (inkluzive Nursultanon) 17,7%, urbo Almato (25,9%), oriento kaj centro (19,6%) kaj la sudo (52,4%). Ni trovis simile malaltajn nivelojn de fido al la politika gvidanteco en Belorusio [14], uzante la saman demando-formaton tuj antaŭ la prezidenta baloto kaj sekvintaj amasaj protestoj [15] tie.

Politikaj protestoj ne estas kiel sciencaj eksperimentoj, kun prognozeblaj rezultoj kaze de miksado de certaj elementoj. Specifaj eventoj, lokaj kondiĉoj, komunikado, organizado kaj gvidanteco gravas je kreado de la unua sparko kaj sekvanta disvastigo kaj impulsoj. Tamen fonaj pozicioj formitaj de malboniĝantaj ekonomiaj kondiĉoj kaj ĉiutaga sperto pri ŝtataj servoj kaj korupto havas grandan signifon. La prezidenta transiro en 2019 en Kazaĥio koincidis kun signifa kresko de politikaj protestoj tiujare, antaŭ ol eksplodis la kronvirusa pandemio. Same kiel en Belorusio, kondiĉoj maturiĝis por kontraŭregistaraj protestoj. Dum la rezulto en ambaŭ kazoj estis restarigo de kontrolo [16] [eo] fare de la aŭtokratia centro [17] [eo], la pozicioj kiuj laŭlitere fuelis la protestojn — ni memorigu ke kreskintaj prezoj de likvigita petrola gaso [18] (LPG) kreis la unuan sparkon — ne aspektas malaperintaj.

John O’Loughlin [19], kolegia profesoro ĉe la Universitato de Kolorado ĉe Boulder, estas politika geografo kun esploraj interesoj pri la influo de klimata ŝanĝiĝo al la homoj en Subsahara Afriko [20] kaj pri la geopolitikaj orientiĝoj de homoj en post-sovetiaj ŝtatoj.

Marlene Laruelle [21], esplora profesoro pri internaciaj aferoj kaj politikaj sciencoj, estas direktoro de la Instituto de Eŭropaj, Rusiaj kaj Eŭraziaj Studoj (IERES) ĉe la universitato George Washington [22] kiel direktoro de ĝia Centrazia Programo.

Gerard Toal [23], profesoro en la Lernejo de Publikaj kaj Internaciaj Aferoj [24] ĉe la kampuso de Virginia Tech en Arlington, estas politika geografo kaj aŭtoro de la libro “Near Abroad: Putin, the West and the Contest for Ukraine and the Caucasus [25]” [Proksima eksterlando: Putin, la Okcidento kaj la lukto pri Ukrainio kaj Kaŭkazio] (Oxford University Press, 2019).