- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La paradokso minacanta la post-karban estontecon de Ukrainio

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Ukrainio, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Ekonomio kaj komerco, Medio, Milito kaj konflikto
Cherkasy power plant, Cherkasy, Ukraine. Image by Anton Galeta, CC BY-SA 4.0, via Wikimedia Commons. [1]

Elektrocentralo en Ĉerkaso [2], Ukrainio. Foto de Anton Galeta, CC BY-SA 4.0 [3], per Wikimedia Commons [4].

Tiu ĉi artikolo [5] de Nazarij Vivĉarik aperis ĉe OpenDemocracy la 15-an de decembro 2021. Ĝi estas republikigita kadre de partnereco pri kundivido de enhavo kaj estas redaktita por kongrui kun la stilo de Tutmondaj Voĉoj.

Por la direktoro de la elektrocentralo, Oleksij Bida, la post-karba estonteco de Ukrainio estas “politika decido”, li diras al mi dum li gvidas min ĉirkaŭ la karba elektrocentralo kiu provizas elektron al 70% de la konstruaĵoj de la publika sektoro aŭ rezidejaj en la urbo Ĉerkaso [2], situanta en la centra parto de Ukrainio.

Ĉerkaso, kie loĝas nur 300 mil homoj sur la bordoj de la granda rivero Dnipro [6], fluanta tra la lando, estas unu el la multaj urboj en Ukrainio plejparte dependaj de karba energio. Sed tio povus iĝi kontestata ĉar ukraina prezidento Volodimir Zelenskij [7] dum la klimata konferenco COP26 promesis [8] ke la lando, same kiel kelkaj aliaj, ĉesos uzi karbon en 2035. Kiel tiu promeso estos realigita en praktiko, restas malklare – inkluzive en Ĉerkaso.

Bida diras ke lia centralo estas preta uzi anstataŭe tergason [9], sed kvankam tio estas “teknike ebla”, tio estos “malprofita por nia kompanio kaj konsumantoj, okazos signifa prezokresko”.

Por transiro al alternativa energio la Ĉerkasa elektrocentralo bezonos investojn, diras Bida, kaj jam malfacilas mini karbon en Ukrainio. La landaj minejoj en Donbaso [10] kutime provizis ĝin, sed ekde la komenco de la rusio-ukraina milito en 2014 [Ndlt: tiel en Ukrainio oni kutimas nomi la Donbasan militon [11] inter lokaj separistoj kaj la ukraina registaro] multaj el ili nun estas en okupita teritorio aŭ inunditaj. “Ni nun troviĝas en situacio en kiu ni havas la monon por karbo, sed ni ne povas aĉeti ĝin” rimarkas li.

La kresko de prezoj por konsumantoj kaj la problemoj pri infrastrukturo kaj liverado, la teknologio, la investoj kaj la politika volo estas nur kelkaj el la problemoj sur la malfacila vojo de Ukrainio al la post-karba estonteco. Efektive malfacilas imagi energian transiron en lando kiu ofte ŝajnas troviĝi meze de energia krizo. Sed Ukrainio devos rezigni je uzado de karbo post nur 14 jaroj, do la diskuto devas komenciĝi hodiaŭ.

La vido el Ĉerkaso

Ukrainio famas pro sia karbo aŭ almenaŭ ĝi famis. La mina regiono de la lando, Donbaso, provizis la plej kvalitan karbon en Sovetunio kaj la sendependa Ukrainio. Hodiaŭ, post la milito en Orienta Ukrainio, proksimume 39 minejoj en Donbaso estas inunditaj, laŭ la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo [12]. Tio rezultiĝas je problemoj pri liverado kaj kvalito, kaj ili jam senteblas en Ĉerkaso, kiu havas problemojn pri poluado kaj malaltaj temperaturoj.

“La situacio en Ukrainio ĝenerale kaj ĉi tie en Ĉerkaso estas kriza” konstatis [13] antaŭnelonge Anatolij Bondarenko, estro de la Ĉerkasa Urba Konsilio. “Ni ne havas sufiĉe da karbo kaj la karbo kiu estas aĉetata en Pollando ne havas necesan kalorian valoron kaj pro tio niaj hejmoj ofte estas malvarmaj”.

Pavlo Karas, estro de la urba publika kompanio pri energia infrastrukturo, lastatempe raportis ke pro la forlaso de karbo fare de la ukraina registaro, la Ĉerkasa karba elektrocentralo funkcios pliajn 10 ĝis 20 jarojn antaŭ ol ĝi estos haltigita. La kompanio de Karas uzas tergason kaj hejtas relative etan nombron de domoj en la urbo, sed ĝi havas hejtocentralon kiu povus esti rekonstruita kaj plu funkcii.

Tamen la aktualaj problemoj pri hejtado en Ĉerkaso ŝajnas esti pli prioritataj ol la longdaŭra bildo, laŭ vic-urbestro Viktor Bezzubenko: “Nia elektrocentralo povas funkcii per tergaso kaj karbo, sed ĝi ricevas duonon de la karbo kiun ĝi bezonas nun – ĝi bezonas 60 000 tunojn monate kaj ricevas 30 000. Kaj por plu teni la urbon varma ni uzas tergason, kio estas relative multekosta”.

Tamen, diras Bida, lia centralo trovas la monon por aĉeti karbon, sed ĝi ne ricevas materialon sufiĉe kvalitan: “Ni mesaĝis al ŝtataj minejoj, ni deziris aĉeti ukrainan karbon de Pavlohrado [14] kiel antaŭe, sed malfeliĉe ni ne povis”.

Krome, la lanĉo de novaj merkataj procezoj en la ukraina energia sektoro estas plu en frua etapo – kaj havas negativajn efikojn, diras eksperto Viktor Kurtev. “La sistemo estas ne nur teknike malekvilibrigita, ĝi estas ankaŭ malekvilibrigita finance” diras li, atentigante je signifaj ŝuldoj de ukrainaj energiaj kompanioj. “La administrado de la energia sistemo estas detruita kaj ni eĉ ne parolas ĉi-foje pri oligarĥoj. Tio estas ankaŭ la respondeco de la registaro”.

Prezidento Zelenskij siavice lastatempe alvokis la ukrainajn komercistojn kaj la amaskomunikilojn ĉesigi disvastigon de novaĵoj pri problemoj rilataj al provizado de karbo kaj tergaso. “Iam nia anĝela pacienco finiĝos” diris li “kaj por iuj komenciĝos infera periodo”.

OpenDemocracy demandis la ministerion pri energio de Ukrainio pri ĝia pozicio rilate la promeson de la lando ĉesigi la uzadon de karbo. La ministerio diris ke la ukraina promeso pri laŭgrada rezigno “ne enhavas striktajn sindevigojn kaj ne signifas rezignon je karbo”, sed ke tio kondukos al “dialogo inter registaroj, komercistoj kaj lokaj aŭtoritatoj pri forlaso de karbo je daŭripova kaj ekonomie inkluziva maniero”.

Tio, diris la ministerio, povus signifi finon de la “senrekompensa uzado de karbo por produktado de energio”.

Pli da karbo por post-karba estonteco

Fakte Ukrainio alfrontis paradokson: de unu flanko, al la lando grave malsufiĉas karbo por funkciigi ĝiajn elektrocentralojn – kaj de alia flanko, ĝi bezonas prepari sin al situacio kiam ĝi bezonos radikale malpli da karbo ol ĝi uzas nun. Jen kio okazos, se ĝi deziras atingi sian celon de laŭgrada rezigno ĝis 2035 kaj la prezidentan celon pri klimata neŭtraleco en 2060.

Ekster Ĉerkaso estas malfortaj signoj de eventualaj solvoj de la energia krizo – kvankam ili malkongruas al sindevigoj de la centra registaro. En la urbo Vatutino, kie loĝas ĉirkaŭ 15 mil homoj, situanta proksimume 100 km for de Ĉerkaso, jam pasis 25 jaroj post la fermo de lokaj karbominejoj, sed lokanoj diris al mi ke plu haveblas rezonoj por pripensi ilian remalfermon.

Kvankam la urbo havas propran karbominejan komplekson, al ĝi mankas la kvalito de la karbo el Donbaso kaj pro tio Vatutino havis karbobriketan fabrikon, diras Vasil Ĉerkaŝin, ministro kun dudekjara sperto. Tiuj briketoj estis uzataj  por hejti ne nur la urbon, sed ankaŭ la apudajn vilaĝojn. Post kiam la minejoj estis fermitaj fine de la 1990-aj, “ili kolapsis aŭ estis inunditaj kaj la briketa fabriko estis malmuntita por ferrubo”.

Kvankam la Ĉerkasa provinco [15] havas proprajn karbajn rezervojn, ĝi finfine transiris al rusia gaso kiel ĉefa energifonto, kio estis vaste reklamata tiutempe, diras Jurij Hromovski, eksa deputito de provinca konsilio, naskiĝinta en Vatutino. “Komence ĉio iris bone, ĉar [rusia] gaso estis malpli kosta. Sed poste ni komencis diskuti, ĉu ne estus pli bone reveni al karbominado ie apude? Finfine ni plu importas karbon el Sudameriko ktp”.

Je malpli granda skalo, la vilaĝo Stepanci, norde de Ĉerkaso, eksperimentas pri alternativoj al karbo. Por solvi siajn problemojn pri hejtado la vilaĝo nun produktas proprajn briketojn el ligno de apudaj arbaroj.

“La prezo de briketo nun estas ĉirkaŭ 6000 hrivnoj [16] [ĉirkaŭ $220] kontraŭ tuno. Tio estas malpli kosta ol gaso aŭ elektro” diras Volodimir Micuk, estro de la Ĉerkasa regiona asocio de lokaj komunumoj, kiu lastatempe alvokis vilaĝajn administraciojn transiri al alternativaj formoj de energio.

Oleksandr Jaremenko, estro de vilaĝo Stepanci, diras al mi ke dum briketoj ne kovras la hejtajn bezonojn de la tuta vilaĝo – oni plu devas uzi gason kaj karbon – ĉi-jare oni translokis la fokuson al memfarita fuelo, alfrontinte la problemojn pri liverado de karbo kaj gaso. Antaŭ la sekva hejta sezono en 2022, li diris, la vilaĝo klopodas transigi publikajn konstruaĵojn al alternativaj fueloj.

En aliaj partoj de la provinco estas 33 sunpanelaj instalaĵoj kaj 13 etaj hidroelektraj centraloj, kvankam parto de la sunpanelaj stacioj estas konektitaj al la nacia energiosistemo de Ukrainio, do ili ne liveras elektron por la regionaj bezonoj. “Por iuj homoj tio estas komerco aŭ simple aldona financa subteno. Tiuj kiuj havas troan energion, vendas ĝin al la central,o kaj ricevas monon kontraŭ tio” diras Serhij Ĉuban, direktoro pri infrastrukturo ĉe la Ĉerkasa regiona administracio.

Dume, la Ministerio pri energio de Ukrainio konstatis ke ĝi laboras pri la kreskigo de la kapacito de la landa nuklea energio kaj la integrado de alternativa energio. Efektive ĝi planas nun konstrui novajn nukleajn generatorojn [17] laŭ propraj planoj, kunlabore kun la usona kompanio Westinghouse. Tiuj ĉi planoj inkluzivas la urbeton Orbita en la Ĉerkasa provinco [15] [eo], kie troviĝas nefinkonstruita reaktoro.

Do, dum la prezoj de energio plu kreskas – kaj ukrainoj alfrontas fuelan malsufiĉon [18] – Ukrainio devas atendi novajn liveradojn de karbo kaj importadon de energio el Belorusio. La planoj de la ukraina registaro pri nova generado de energio estas gravaj – sed ili ankoraŭ ne estas plenumitaj, do restas nuraj planoj.