- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Brulaĵprotestoj iĝas politikaj postuloj tra Kazaĥio

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Kazaĥio, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Freŝa Novaĵo, Interreta aktivismo, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Parollibereco, Politiko, Protesto, Regado

Protestantoj en la provinco Mangistau [1] [eo] renkontiĝis la 4-an de januaro matene. Ekrankopio de la Jutuba [2] [eo] kanalo “Sputnik Kazaĥio [3] [eo [4]]”. Justa uzo de la foto.

Kazaĥa prezidento Kassim-Ĵomart Tokajev maldungis la kabineton kaj deklaris krizostaton [5] en la okcidenta provinco Mangistau kaj la urbo Almato [6] [eo], post kiam amasaj protestoj [Klaku ĉi tie por pliaj informoj [7]] skuis la plej multajn urbojn de la lando.

La ŝanĝo de registaraj postenoj komenciĝinta la 5-an de januaro inkludas la anstataŭigon de ĉefministro Askar Mamin per lia iama viculo, Aliĥan Smailov, kaj la maldungon de ŝtatsekretario kaj iama guberniestro de Mangistau, Krimbek Kuŝerbajev. Tokajev nomumis nova ŝtatsekretario fakulon pri politika komunikado, Jerlan Karin.

La grandega kresko de la prezo de likva naftogaso (LPG [8][eo]), la preferata fuelo por aŭtoj en la okcidentaj regionoj de Kazaĥio, estis la kaŭzo de la enlandaj amasprotestoj. En Aktau [9] [eo], la ĉefurbo de la regiono Mangistau, la plej multaj aŭtoj estas ekipitaj per aldona LPG-deponejo, kiu estas stokita en la kofro. LPG estas multe malpli kosta ol benzino kaj helpas teni la prezojn de transporto malaltaj. Taksia veturo en Mangistau kostis ĉirkaŭ duone kompare al aliaj partoj de la lando.

La registaro komunikis malbone la prezaltiĝon, kio kaŭzis la mobilizadon de homoj en la placoj de Ĵanaozen [10] (petrolurbo apud Aktau) la 2-an kaj la 3-an de januaro 2022. Nurlan Nogajev, loka guberniestro kaj eks-ministro pri energio, alpaloris la manifestaciantojn [11] por promesi revizion de la prezreformo. Tamen, la kolero de la loĝantaro jam estis videbla en la placoj de Aktau [12], Atirau [13], Aktobe [14] kaj Oralo [15] [eo [16]], norde, kaj Ŝimkento [17] [eo], sude. La 4-an de januaro, loĝantoj de Almato [18], la plej granda urbo de la lando, kaj de Nursultano [19] [eo [20]], la ĉefurbo, same kiel loĝantoj de Karagando [21] [eo [22]], Taraz [23] kaj aliaj urbocentroj, surstratis en amasprotesto. Raportoj de la petrolkampo de Tengiz [24] montris laboristojn strikantajn solidare kun la protestoj.

La registara respondo estis severa, ĉar miloj da policanoj kaj specialaj trupoj estis deplojitaj kiam la homamaso kolektiĝis. Neoficialaj nombroj taksas ke inter 10 000 kaj 50 000 homoj amase protestis la 4-an de januaro tra Kazaĥio.

Policano arestanta manisfestaciantojn en Nursultano, en la nokto de la 4-a de januaro. Ekrankopio de la video de Azattyq. Justa uzo de la foto.

La plej gravaj aktivuloj estis rapide detenitaj [25] kaj iuj raportis ke ili estis batitaj [26]. La filo de sendependa ĵurnalisto estis pafita [27]. Policanoj en civilaj vestoj vizitis la hejmon de civitana ĵurnalisto [28]. Redaktisto [29] de la stacio financita de Usono Radio Free Europe/Radio Liberty estis arestita dum kvin horoj. Korespondanto de Mediazona estis batita [30] fare de manifestaciantoj kiam ili detruis policaŭton.

La aŭtoritatoj uzis larmigan gason kaj paralizajn pafaĵojn kiam la streĉiteco altiĝis, precipe en la stratoj de Almato. La eksplodoj (inkluzive) aŭdiĝis dum la tuta nokto ĝis la fruaj horoj de la 5-a de januaro tra la urbocentro, laŭ tio kio estis rakontita al Global Voices.

En Almato, la protesto translokiĝis de la urba areno, sportejo en la nordoriento de la urbo, al la Placo de la Respubliko, kiu antaŭ semajnoj estis la scenejo de multe pli modesta amaskunveno.

Trankvila Sendependeca Tago

La 16-an de decembro, Kazaĥio celebris la 30-jariĝon de sia sendependenco de Sovetunio. Tiutage ĉirkaŭ cent homoj kunvenis ĉe la Placo de la Respubliko en Almato. Iuj venis kun floroj kaj preĝis proksime de la monumento pri sendependeco, omaĝante studentojn kaj civitanojn kiuj leviĝis en protesto kontraŭ sovetiaj gvidantoj en 1986. La brutala subpremado de la protesto kaŭzis plurajn mortojn, kiuj neniam estis sendepende esploritaj. La okazaĵoj de 1986 iĝis konataj kiel Ĵeltoksan (kazaĥe; esperante: “decembro”). Strato Ĵeltoksan nun enhavas la monumenton al sendependeco.

Homoj kunvenis ĉe la monumento pri sendependeco en Almato la 16-an de decemrbo 2021. Foto de Paolo Sorbello, uzata kun permeso.

Alia grupo renkontiĝis tagmeze sub la slogano “Ĵeltoksan – Ĵanaozen!”, aludante al alia malhela epizodo en la historio de Kazaĥio. En 2011, post okmonata striko, policanoj kaj elitaj trupunuoj pafis petrollaboristojn dum ili protestis en Ĵanaozen, ĝuste kiam la urba administracio estis preparanta la festojn por la 20-jariĝo de  sendependeco. Dekoj estis mortigitaj, kaj homrajtaj organizoj daŭre postulas sendependan enketadon de la okazaĵoj.

Ĉe la monumento pri sendependeco, alia grupo de aktivuloj faris mallogan prezentadon por memori la ŝtatan perforton suferitan de studentoj en 1986 kaj petrollaboristoj en 2011. Sep membroj de la junulara grupo “Oyan, Qazaqstan!” vestis sin kiel blankaj manekenoj kun celtabuloj sur la dorso kaj ruĝa farbo sur la manoj kaj kostumoj. Tri membroj de la grupo estis arestitaj antaŭ la prezentado kaj estis liberigitaj baldaŭ poste.

La aŭtoritatoj blokis la straton kiu trairas la Placon de la Respubliko kaj kontrolis ĉiujn angulojn je radiuso de almenaŭ 12 kvartaloj. Kiam homoj eniris la garditan areon, la polico petis ilin prezenti siajn dokumentojn kaj agentoj de sekretservo, en civilaj vestaĵoj, pridemandis ĵurnalistojn pri ilia akredito. La atmosfero ne estis tiel streĉa kiel en la lastaj du Sendependecaj Tagoj. Ekzemple, en 2019 [31] kaj 2020 [32] okazis arestoj kaj severaj formoj de homamaskontrolo, kiel enkapsuligo [33] kaj preventaj malliberigoj.

Eksplodo de malkontento pro gaso

La 2-an de januaro, la Ministerio pri Energio provis klarigi ke la nova sistemo de elektronika komerco [34] por LPG kaŭzis la neatenditan kreskon de 60 ĝis 120 tengoj [35] [eo] [kazaĥa monunuo] (de 0,14 ĝis 0,28 dolaroj) po litro. La klarigo [36] ne sukcesis konvinki lokanojn, kiuj longe suspektis ke la energiaj elitoj en hidrokarbidriĉaj regionoj fiksas la prezojn por akiri pli altajn profitojn.

Suspektoj pri korupteco, malkresko de aĉetpovo kaj altiĝanta inflacio estis la faktoroj kiuj turnis la “gasproteston” en veran amasribelon.

La 4-an de januaro, tutlandaj vokoj postulis la ĉesigon de la reĝimo establita de la eksa prezidento Nursultan Nazarbajev, la starigon de parlamenta respubliko, kaj la finon de ĝeneraligita korupto. Kazaĥio rangas inter la plej malbonaj [37] en la Indico de Korupto-Percepto laŭ Travidebleco Internacia.

La politika komentisto Dosim Satpajev skribis en Fejsbuko [38] ke ĉi tio estas simptomo de politika sistemo kolapsanta.

Политическая система, которая десятилетиями формировалась вокруг желания угодить одному человеку, трещит по швам. […] И власть больше всего в этой ситуации пугает та солидарность с жанаозенцами, которую проявили жители других регионов страны, так как это противоречит ее правилу “разделяй и властвуй”.

La politika sistemo kiu dum jardekoj estis ellaborita pro la deziro plaĉi al ununura persono estas eksplodonta. […] Kaj en ĉi tiu situacio la aŭtoritatoj timas ĉefe la solidarecon kun la popolo de Ĵanaozen montritan de la civitanoj de aliaj regionoj de la lando, ĉar tio kontraŭdiras ilian “dividu kaj regu” politikon.

Unu el la plej aŭdataj devizoj ĉe la protestoj estis “Ŝal ket!” (“Foriru maljunulo!”), ne tre subtila referenco al Nazarbajev.

Kun malegaleco kaj malriĉeco [39] ĉe la kerno, la protestoj facile ŝvelis kaj disvastiĝis tra pluraj urboj, malgraŭ interretaj haltoj kaj vojaĝlimigoj. La plej multaj mesaĝiloj kaj sociaj retoj estis neatingeblaj [40] proksime de la protestejoj. Novaĵretejoj raportantaj de la placoj ankaŭ estis blokitaj (kiel Orda News kaj KazTAG [41]).

La 4-an de januaro posttagmeze, prezidento Tokajev ordonis [42] la redukton de la prezo de LPG en Mangistau al 50 tengoj po litro, sub la antaŭa sojlo de 60 tengoj. En sombra televidigita deklaro [43], Tokajev poste instigis siajn samlandanojn [al] “ne cedi al interna kaj ekstera provokoj, kiuj liberigas eŭforion ĉe mitingoj”, kaj aldonis ke “la registaro ne falos”.

Mediazona raportis tiun nokton ke la urĝejoj de Almato estis plenaj de dekoj da vunditoj [44].

Dum la situacio evoluas kaj la politika kunteksto de la lando estas influita de la ekspansiaj ondoj de la protestoj, la kazaĥaj gvidantoj devos trovi manieron por solvi la gravajn sociekonomiajn problemojn de la loĝantaro.