Bandaĉa armistico aŭ ne, pezidento Bukele konservas sian popularecon en Salvadoro

Ilustraĵo de prezidento Nayib Bukele, farita de Giovana Fleck.

Malgraŭ akuzoj de sekretaj armisticaj intertraktadoj kun la organizita krimularo, aŭtoritarismo [eo], korupteco kaj nepotismo [eo], la salvadora prezidento Nayib Bukele [eo] konservas fortan porcion de populareco inter salvadoranoj.

En la unua duono de la kvin jaroj de lia oficperiodo, la internacia komunumo kondamnis militajn agojn, kiel ekzemple kiam en februaro 2020 Bukele eniris en la Salvadoran Parlamenton kun armea dungitaro por premadi leĝdonantojn, aprobi la financadon de sia sekurecplano.

En 2021, lia partio konata kiel “Nuevas Ideas” (Novaj Ideoj), atingis absolutan kontrolon super la parlamento. En sia unua labortago, ili maldungis kaj anstataŭigis la ĝeneralan prokuroron kaj la kvin magistratojn de la Konstitucia Ĉambro de la Supera Kortumo de Justico, agoj kiuj levis timon ke la kontrolsistemo de Salvadoro estus trafita. Bukele ankaŭ kverelis kun la usona registaro gvidata de Biden, krom la akuzoj pri spionado kontraŭ membroj de la nacia gazetaro.

La agoj de Bukele estis internacie kondamnitaj [fare] de homrajtaj grupoj, la internacia gazetaro, kaj multaj eksterlandaj registaraj oficistoj. Tamen, ene de la limoj de Salvadoro, la prezidento daŭre estas populara pro sia regokapablo.

La konfido kiun salvadoranoj havas en prezidento Bukele, estas nuntempe iom pli alta kompare kun tiu kiun li havis en la elektoj kiam [li] venkis kun 61,4% en 2019, laŭ la Centramerika Universitato José Simeón Cañas (UCA), kompare al 67,9% da aprobo en decembro 2021, kun maksimume 86,6% en majo 2021.

La enketoj faritaj de du prestiĝaj salvadoraj universitatoj, kiel [ekz.] UCA, loka ĵurnalo kiu kritikas lin (Bukele), kaj la internacia organizaĵo CID Gallup, montras ke la ĝenerala mezumo de lia akcepto en la jaro 2020 kaj 2021 estas 90,04%. Ili citas la redukton de la murdoj kaj la administradon de la pandemio kaŭzita de KOVIM-19 kiel la ĉefan kialon de sia populareco.

Komence de 2021, la Instituto Lowy vicigis Salvadoron kiel la plej bonan landon en Centra Ameriko rilate al administrado de la pandemio; kaj kiel la dua en Latinameriko. En konversacioj kun salvadoranoj, la loĝantaro ŝajnas konsenti kun la agoj de la salvadora registaro pri kvaranteno kaj vakcinado, kaj ili vidas plibonigojn en la sansistemo. Plue, en la lastaj jaroj estis malaltaj nombroj da mortiga perforto en lando konata pro siaj altaj murdprocentoj.

 

Akuzoj de sekretaj intertraktadoj kun krimgrupoj

Tamen, ne estos facile por Bukele konservi larĝajn aprobprocentojn en 2022, ĉar la ĉefa kolono [subtene] al lia populareco, la redukto de la nombro da murdoj, estis sub pli intensa ekzamenado.

La 8-an de decembro 2021, la Department of the Treasury’s Office [Usona Departamento de la Trezorejo – eo] eldonis sankciojn kontraŭ du membroj de la kabineto prezidata de Bukele. Osiris Luna Meza, ĝenerala direktoro de Punaj Centroj, kaj Carlos Amilcar Marroquin, direktoro de Rekonstruo de la Socia Teksaĵo.

Luna kaj Marroquín organizis sekretajn renkontiĝojn en kiuj partoprenis malliberigitaj gvidantoj (de bandaĉoj/krimgrupoj) kaj membroj de bandaĉoj eksterlande, laŭ la Usona Departamento de la Trezorejo. La raporto determinas ke ili ambaŭ faciligis la eniron de bandaĉanoj en altsekurecajn malliberejojn por sekrete renkontiĝi kun la estroj de la bandaĉoj.

La supozitaj nekonataj kunvenoj estis parto de la iniciatoj de la salvadora registaro por interkonsenti sekretan armisticon kun malgrandaj krimgrupoj, faciligante la redukton de murdoj kaj akirante plian voĉdonan subtenon. Gazetara komuniko de la Usona Departamento de la Trezorejo deklaras:

In 2020, Salvadoran President Nayib Bukele’s (Bukele) administration provided financial incentives to Salvadoran gangs MS-13 and 18th Street Gang (Barrio 18) to ensure that incidents of gang violence and the number of confirmed homicides remained low.

En 2020, la administrado de la salvadora prezidento Nayib Bukele disponigis financajn instigojn al la salvadoraj bandaĉoj MS-13 kaj Barrio 18, por certigi ke incidentoj de bandaĉaj perfortoj kaj la nombro da konfirmitaj murdoj restu malaltaj.

En sia kutima kontraŭula tono, Bukele respondis al la akuzoj sur Tvitero, dirante ke la usonaj aŭtoritatoj uzas malnovajn pruvojn kaj subtenas la politikan opozicion, kiu antaŭe estis akuzita pri intertraktado kun la krimgrupoj.

Ĉu poŝtelefonoj kaj ĉiesulinoj en malliberejoj?

Mono al la krimgrupoj?

Kiam tio okazis?

Ĉu ili ne reviziis la daton?

Kiel ili povas uzi tiajn evidentajn mensogojn sen iu ajn pridubi ilin?

Ekzistas filmetoj jes ja, sed de iliaj amikoj farante tion. Ne ni.

Ili eĉ ne plu kaŝas sin.

— Nayib Bukele 🇸🇻 (@nayibbukele) La 8-an de decembro 2021

La akuzoj kontraŭ la registaro de Bukele pri intertraktadoj kun la bandaĉoj ne estas novaj. La enketema retgazeto “El Faro” raportas pri ĉi tiuj intertraktadoj de antaŭ 2020, kiam Bukele estis urbestro; tamen, la plimulto de Salvadoro ne kredas tion. La lasta enketo de UCA deklaras:

(Enketa demando.) Dum ĉi tiu jaro [2021] kelkaj amaskomunikiloj rivelis informojn pri la ebla intertraktado de la nuna registaro kun la bandaĉoj. Ĉu vi kredas ke la registaro intertraktas kun la krimgrupoj aŭ ĉu ĝi ne faras tion? 60,2% respondis ke intertraktado ne ekzistas.

Aldone al la akuzoj de intertraktado kun la krimgrupoj, Bukele alfrontas aliajn problemojn kiuj povus influi lian aprobon. Ekzemple, akuzoj pri malobservoj de homaj rajtoj, korupteco kaj spionado kontraŭ ĵurnalistoj kaj aktivuloj. Ekde septembro 2021, Bukele ankaŭ alfrontis regulajn protestojn. Diversaj grupoj en la socio protestas kontraŭ lia aŭtoritata stilo de regado, la uzo de la militistaro por sekurecaj celoj kaj la pliiĝ0n en la indicoj de malaperintoj.

Aliaj kialoj kiuj favoras la popularecon de Bukele

Tamen, malgraŭ ĉiuj akuzoj kaj kondamnoj, Bukele ankoraŭ konservas bonan ŝancon povi daŭrigi regadon kun altaj ciferoj de aprobo en 2022. Jen kial:

Unue, Bukele estas lerta komunikisto. Krome, li havas registar-sponsoritajn amasinformilojn, kiel televidkanalo kaj presita gazeto, kiuj helpas disvastigi la mesaĝojn de la registaro. La plej ŝatata komunikilo de prezidento Bukele estas lia tviterkonto.

Due, la tradiciaj amaskomunikiloj kiuj kritikas la registaron de Bukele havas malmulte da kredindeco inter salvadoranoj. Enketo farita de loka universitato en 2021 rivelis ke malpli ol 15% fidis la enketgazeton “El Faro“, malgraŭ ke [ĝi] ricevis multoblajn ĵurnalismajn premiojn. Same, malpli ol 30% fidas je La Prensa Gráfica kaj El Diario de Hoy, du el la plej malnovaj gazetoj en la lando. Ĉi tiuj estas la ĉefaj amaskomunikiloj kiuj raportis pri la supozata intertraktado de Bukele kun krimgrupoj kaj koruptkazoj.

Trie, la politika opozicio estas malforta. La du tradiciaj politikaj partioj kiujn Bukele kaj lia politika partio venkis, perdas politikajn membrojn. La tradiciaj politikaj partioj Frente Farabundo Martí para la Liberación Nacional (FMLN) [eo: Fronto Farabundo Martí por la Nacia Libereco] kaj Alianza Republicana Nacionalista (ARENA) [eo: Naciisma Respublikana Alianco], kiuj naskiĝis el la civita milito de Salvadoro, perdis subtenon pro jaroj da korupteco. La lasta enketo de UCA, publikigita en januaro 2022, demandis kiu estas la preferata politika partio; 3,4% elektis al ARENA kaj 2,2% al FMLN.

La subteno por la politika partio de la prezidento, konata kiel “Nuevas Ideas“, ankaŭ falis. En majo 2021, ĝi havis 49,6% politikan preferon; sed, fine de 2021, ĝi malpliiĝis al 27,7%. Ĉi tiu malkresko povus influi (negative) la aprobon de Bukele en 2022; tamen, kun forta amaskomunikila subteno, forestanta fido je amaskomunikila kritiko de la registaro, kaj malforta politika opozicio, Bukele povus konservi altan aproban rangigon en 2022 kiel prezidento.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.